Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn

Probal Dasgupta mezuras sian subtenon kaj proponas ŝanĝojn

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:11
Probal Dasgupta enkondukas la serion de intervjuoj de kandidatoj en la elektoj de UEA. La prezidanto de UEA kandidatas por la posteno de komitatano B por mezuri sian subtenon. Se li estos elektita, li intencas kandidati por dua periodo kiel prezidanto. Li ne estas tute kontenta pri la aktiveco de la komitato de UEA, nek pri la ĝisnuna funkciado de la estraro kiun li prezidas, li rakontas al Libera Folio. Laŭ li gravus, ke UEA pli aktive utiligu la spontanan mobiliĝon de esperantistoj. "Kiel B-komitatano, mi provus identigi programojn, al kiuj emus kontribui sian laboran tempon pli da volontuloj ekster la UEA-aparato mem. Temas trovi la sektorojn, en kiuj la homoj emas elspezi energion, kaj movi parton de niaj prioritatoj tien, por ke okazu relative spontana mobiliziĝo", li diras.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Probal Dasgupta: Ni ĉefe devas engaĝi la eksteran mondon sur tiuj terenoj, kie tio montriĝas plej fruktodona. Jen du ekzemploj. Laŭ mi UEA akiris elanon dum la laborado por la Internacia jaro de lingvoj, kiun deklaris Unesko por 2008, kaj por la zamenhofa centkvindekjariĝo. Necesas daŭrigi tiun elanan laboradon sur almenaŭ iuj el la jam plugataj kampoj - precipe en la plifirmigo de la aliancoj kun aliaj agantoj por la konservado de la lingva diverseco. Ni tiucele bezonas laborplanon, kiu klare emfazas la lingvan diversecon.

Laŭ mi utilas ankaŭ havi tagorderon, kiu instigas laboremon ĉe niaj multaj movadanoj evidente ne interesitaj pri la lingvo-konservado. Tiucele mi provas lanĉi "projekton vizaĝoj". Ni elektas gravajn esperantistajn vizaĝojn - miaj ofte ripetataj ekzemploj estas Sekelj kaj Eroŝenko - kiuj interesos ankaŭ la ekstermovadan publikon. Ni celas aperigi pri ili reliefigajn materialojn, komencante per vikipedieroj en Esperanto kaj la priaj etnaj lingvoj kaj foje plifirmigante per libretoj, prefere ĉefe en la etnaj lingvoj; aperu ankaŭ iuj Esperantaj versioj, por nia interna klerigo, sed ili laŭ mi ne estu la prioritato.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Por atingi tiujn celojn la asocio devus celkonscie ellabori laborplanon nun kaj efektivigi ĝin dum la venontaj tri jaroj.  Mi mem pretus kontribui al la atingo de tiuj celoj partoprenadon en la diskutoj kaj planado, sed pli utile la verkadon de tekstoj kaj tradukoj sur diversaj niveloj, en Esperanto, la angla, la bengala. Mi povas ankaŭ helpi iom en la franca kaj la hindia. Por multaj el niaj celoj necesas la konstanta produktado de tekstoj kaj de tradukoj. Pro mia situo mi malpli facile, ol homoj en la esperantisto-densaj regionoj, povas fizike partopreni la pli evidentajn organizajn laborojn.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

La nuna funkciado de UEA estas malferma; tio estas forto, ĉar ni facile ricevas konsilojn de multaj opiniesprimantoj; se la funkciado ne estus malferma, ja ne alfluadus tiuj konsiloj. La funkciado de UEA konservis sufiĉe da institucia kontinueco, ke en multaj sektoroj la homoj scias almenaŭ kion la rutinoj instigas ilin fari. Tiu ekzisto de aŭtomataj klavoj estas granda helpo en malsimpla kaj multlanda organizaĵo.

La ĉefa malforto estas la manko de homaj rimedoj - ĉefe de volontuloj fidindaj, kiuj, se ili ekzistus, povus sidante siahejme antaŭ komputilo forpreni grandan parton de la ŝarĝo de multaj agantoj en la UEA-sistemo. Dua malforto lastatempe aldoniĝinta estas la ekonomia krizo kaj la proa deprimiĝo de multaj agantoj.

Kiel B-komitatano, mi provus identigi programojn, al kiuj emus kontribui sian laboran tempon pli da volontuloj ekster la UEA-aparato mem. Temas trovi la sektorojn, en kiuj la homoj emas elspezi energion, kaj movi parton de niaj prioritatoj tien, por ke okazu relative spontana mobiliziĝo. Se la homoj scios, kion ili emos fari, tiam ni povos por iuj el la tagorderoj eĉ varbi eksterajn financajn fontojn, ekzemple en la landaj kaj interlandaj strukturoj tiucelaj.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

Ne. Por pliaktivigi la komitaton, mi proponas, ke la komitatanoj A volonte, nedevige, prezentadu en la komitata retlisto specifajn agadojn de siaj landaj asocioj, kaj ke la komitato de UEA, anstataŭ pasive aŭskulti, kunlaboru en la recenzado kaj planado ankaŭ sur tiu tereno. Laŭ mi tio instigos la komitatanojn ĝenerale pli partopreni.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Ne. Mi proponus komisiitaron kun ĉiu estrarano, por ke temu pri rondoj laborantaj, kaj ne pri unuopuloj. Se ne troviĝos aliaj komisiitoj, mi dirus, ke la akceptado de strukture difinitaj komisioj devus fariĝi parto de la tradiciaj devoj de la komitatanoj, kvankam mi ne estas por statutaj/ regularaj devigoj en tiu aŭ alia sektoro. La devigoj malofte efikas.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro? Kiu posteno?

Jes. Por la prezidanteco. Mi kredas, ke mi povos pli bone plenumi la rolon, se mi havos duan mandaton.


Kandidatiĝa biografieto kun deklaro de movadaj celoj

Probal Dasgupta (doktoriĝo 1980, nov-jorka universitato, genera sintakso) instruis la lingvistikon en Nov-Jorko, Melburno, Kolkato, Puneo, Hajderabado, kaj Esperanton en Barlastono (Britujo) kaj San-Francisko.

Kunredaktas Language Problems and Language Planning. Ĉefaj verkoj Kathaar kriyaakarmo (1987),  The Otherness of   English (1993),  After Etymology (2000), tradukoj de unu poemaro kaj kvar romanoj en Esperanton kaj unu el Esperanto.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, vicprezidanto ĝia ekde 2001, honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio 2007-2010. Laboras en la Lingvistika Esplorejo en la Barata Statistika Instituto, Kolkato ekde 2006.

Ĉefa movada celo: pliintensigi kaj plikonsciigi la pozitivajn agadojn jam okazantajn en la movado, emfazi ilian pontofaran karakteron, pontofari inter tiuj agadoj en kaj ekster la Esperanto-movado tiamaniere, ke la movado prenu sian rajtan lokon inter la mondo-plibonigaj movadoj, kaj ke, farante efike sian agadon, la Asocio ankaŭ organize trovu pli firman staron.


La elekto de komitatanoj B

La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.

Membroj de UEA, kiuj subtenas la kandidatiĝon de Probal Dasgupta al la komitato, povas tion fari, sendante leteron al la Centra Oficejo. Por ke kandidatiĝo estu valida, necesas skriba subteno de dek individuaj membroj de UEA. Por faciligi la aferon, UEA preparis pretan formularon, kiun eblas printi, subskribi, kaj sendi al la Centra Oficejo. La formularo ne estas deviga; simpla letero au poŝtkarto same validas.

Membroj de UEA, kiuj mem volas kandidatiĝi por la posteno de komitatano B, devas sendi al la Centra Oficejo sian biografieton kun deklaro pri la movadaj celoj, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kune kun la biografieto oni sendu ankaŭ sian skriban konsenton kandidatiĝi.


arkivita en:
dennis
dennis diras:
2010-04-22 17:21
Probal,

Vi bone kaj sufiche klare parolis pri multaj eblaj kunlaboroj inter UEA kaj entuziasmuloj de Esperantujo, kiuj volas starigi projektojn kaj kontribui al la Movado. Mi speciale shatas vian vidpunkton tiurilate, kaj pensas, ke ghi kongruas parte kun la ideo de nova modelo por la funckciado de UEA prezentata antaunelonge en Liberafolio de Mark Fettes.

Konkrete, vi diris, ke “mi provus identigi programojn, al kiuj emus kontribui sian laboran tempon pli da volontuloj ekster la UEA-aparato mem. Temas trovi la sektorojn, en kiuj la homoj emas elspezi energion, kaj movi parton de niaj prioritatoj tien, por ke okazu relative spontana mobiliziĝo.”

Rilate tiajn sektorojn, shajnas, ke grandparte en la lastaj jaroj multe da novaj, signifoplenaj laborprojektoj devenas ne de UEA, sed de aliaj esperantaj asocioj, grupoj au ech individuoj. Ni pensu pri novaj programoj de la ESF Esperantic Studies Foundation, EDUKADO.net, LERNU.net, kaj baldau AKTUALE.info. Ni pensu pri la grandega Vikipedio. Ni ne forgesu la longdauran kaj fruktodonan laboron de Floreal Martorell en Francio rilate muzikon en Esperanto nomatan Vinilkosmo, projekto lia kiu altiris la konatan kantiston Jomo-n al la Esperanto-Movado. Kaj alia baldaua, signifoplena novajho estos la unua Internacia Kongreso IK de Esperanto organizata de Lu Wunsch-Rolshoven.

Kian laborrilaton vi antauvidas por UEA kun tiaj novstilaj organizoj kaj aktivajhoj? Chu estus bone, ke UEA mem faru novajn projektojn, au chu prefere UEA lasu tiun taskon al eksteruloj? En ambau kazoj, kiamaniere UEA helpu tiujn projektojn sukcesi?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info