Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TEJO perdis sian kasiston

TEJO perdis sian kasiston

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-19 08:00
Ok monatojn post sia elektiĝo demisiis la kasisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Alisa Nikitina. Pro personaj kialoj ŝi tute lasis la estraron de la asocio. Provizore la kasistajn taskojn transprenis Nico Huurman, estrarano pri aktivula trejnado. La ŝrumpinta estraro ne plu povos senprobleme prizorgi ĉiujn bezonatajn taskojn, kaj TEJO tial urĝe serĉas novan aktivulon kiu povos transpreni, kiel eksterestrara komisiito, parton de la taskaro. La subita krizo estos grava temo dum la estrarkunsido de TEJO, kiu komenciĝos en Varsovio en malbonaŭgura tago - vendrede la 13-an de aprilo.

Libera Folio kontaktis la demisiintan kasiston, kiu rakontis, ke ŝi frue anoncis sian foriron al la respondeculoj de TEJO kaj plenumis siajn taskojn ĝis oni anstataŭis ŝin.

Pli vaste la demisio estis anoncita en mesaĝo, kiun la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, sendis al la komitatanoj de la asocio vendrede la 6-an de aprilo, nur unu semajnon antaŭ la estrarkunsido. Laŭ la teksto de la mesaĝo, la demisio tamen okazis almenaŭ kelkajn tagojn pli frue:

En lastaj tagoj, kunlabore kun la elekta komisiono, ni klopodis trovi la plej bonan solvon por tiu situacio. La solvo (parte portempa) kiun ni trovis estas jena: Nico Huurman, ĝis nun respondeca pri seminarioj kaj aktivula trejnado, transprenas funkcion de kasisto. Lia ĝisnuna taskaro estas disdividita, parte firme inter Nico kaj mi kaj parte portempe en maniero decidota dum baldaŭa estrarkunsido.

Tiu disdivido de la taskoj laŭ Żebrowski ne estas ideala, kaj por trovi pli permanentan solvon li proponas trovi komisiiton, kiu povus transpreni iom el la laboro de unu el la estraranoj. La proponataj alternativoj estas aŭ trovi komisiiton pri seminarioj kaj aktivula trejnado, aŭ komisiiton pri eksteraj rilatoj.

Żebrowski petis la komitatanojn de TEJO sendi siajn proponojn aŭ sinproponojn plej malfrue en la 12-a de aprilo. La informo pri la demisio atingis la redakcion de Libera Folio nur en tiu tago, kaj Łukasz Żebrowski ne tuj trovis tempon por respondi niajn demandojn pri la temo:

- Pardonu, sed nun mi ne havas tempon aparte detale respondi, ĉar morgaŭ komenciĝos estrarkunveno, do daŭras finpreparado kaj post momento mi jam iros al flughaveno akcepti alvenantojn.

Mankas do informoj pri tio, ĉu efektive la estraro ricevis sinproponojn por la posteno de komisiito. Pli frue cirkulis informoj, laŭ kiuj Francesco Maurelli, kiu jam estas komitatano de TEJO, povus esti kandidato por la posteno de komisiito pri seminarioj. Li mem diras al Libera Folio, ke li preferus, se TEJO trovus alian solvon:

 - La medio en TEJO ne estas tiom formala. Mi babilis kun Michael Boris dum IJF, kaj ni kuncerbumis pri eblaj solvoj. Mi esperas ke pli tempohava kandidato ol mi aperis/os dume, ĉar mi ja estas iom ŝarĝita. La estraro scias ke mi estas je dispono por kunlabori, kaj ke oficiala titolo ne aparte pliĝojigus min au ŝanĝus mian agemon... Do, ni vidu kio okazos dum la kunsido.

Maurelli estas unu el la posedantoj de la agentejo Kosmo, kiu kontraŭ provizio helpas unuavice esperantistajn organizaĵojn peti subvenciojn de EU por diversaj projektoj.

Laŭ la retejo de la agentejo, Kosmo sukcesis pri pluraj petoj de EU-subvencioj por Esperantaj projektoj, precipe en Italio. Ankaŭ TEJO preparis subvencipeton tra Kosmo, sed lastmomente rezignis, pro neklaraj kialoj.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-16 06:56
Mi ne komprenas, kial pro chiu bagatelajho oni devas perdi tempon kaj monon por flugoj, se estas en hodiaua tempo ebleco konferi per skajpo. Chu ne indas shanghi statuton, se ghi tion ne permesas?
Monon elspezitaj por flugoj oni ja povus uzi por reklamado!
Marcos
Marcos diras:
2012-04-16 12:14
Laŭ mia scio, la estraro de TEJO dum la tuta jaro regule konferencas per interretaj rimedoj, ĉu tujmesaĝiloj, ĉu Skajpo. Aldone ĝi dufoje jare renkontiĝas reale, kaj en tiuj realaj renkontiĝoj ili aparte intense laboras pri TEJO-aferoj. Aldone necesas atenti la fakton, ke realaj renkontiĝoj multe pli bone taŭgas ol interretaj renkontiĝoj por krei emociajn ligojn inter kunlaborantoj kaj por ke la estraranoj motivigu unu la alian. Ambaŭ aferoj tre gravas por glata kaj efika funkciado de asocio. Mi do pensas ke estas tute en ordo ke parto de mia membrokotizo estu uzata por tiaj flugkostoj (kvankam mi nun tute ne scias, kiom el la flugkostoj fakte estas kovrataj de membrokotizoj, kaj kiom el aliaj fontoj). Informado kaj reklamado certe estas tre gravaj aferoj por la Esperanto-movado, sed laŭ mi TEJO ĉi-kampe ĉefe agu kiel helpanto kaj kunordiganto por ĝiaj landaj sekcioj, kiuj efektivigas tiun laboron nacilingve.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-17 06:34
Kamparano, kiu havas bovinon sinmelkantan au manghas pli ol donas lakton, li buchas gxin au vendas!
emerito
emerito diras:
2012-04-18 16:19
Junuloj sendube uzas modernaj komunikiloj (interneton, skajpon ktp) pli ofte ol maljunuloj. Ili tion bone scipovas kaj ni ne devas klopodi pri tio. Personaj, realaj kontaktoj estas tamen ankau tre gravaj kaj iutempe ech tre bezonaj.
Mi pensas, ke vi reale ne tro multe scias pri junulara agado (ne chio estas en artikoloj) kaj ankau nenion scias pri iliaj elspezoj.

Rilate al via frazo pri bovino mi povas nur aldoni, ke kamparanoj, kiuj pasigas tro multe da tempo inter siaj bovinoj povas similighi al ili kaj kiel bovinoj mughi pri nenio (mi skribas tion ghenerale)!
Michaelboris
Michaelboris diras:
2012-04-17 00:47
Saluton,
pro apero de mia nomo, mi preferas ion klarigi. Mi ja diskutis dum IJF kun Francesco MAURELLI pri eblaj solvoj kaj mi efektive proponis ke li iĝu komisiito sed NE pri aktivula trejnado nek mi aŭdis pri tiu propono fare de aliaj homoj.
La pricerbumita solvo estis ke li iĝu komisiito pri eksteraj rilatoj (mia nuna tasko en la TEJO-estraro) kaj ke mi transprenu la respondecon pri aktivula trejnado.

Dirindas ke dum la ĵusa estrarkunsido la situacio estis pritraktita, komisiito estis trovita kaj baldaŭege ĝi estos oficiale anoncita TEJO.

Situacio solvita. :)