Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Demisiis la kasisto de TEJO

Demisiis la kasisto de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-04 10:08
La 25-an de septembro, nur monaton post sia formala elekto, anoncis sian demision la kasisto de TEJO, Adenjo Charrière. Jam de preskaŭ dek jaroj neniu el la kasistoj de TEJO finfaris sian lastan financan raporton, diras Ilja De Coster.

En sia demisia letero, sendita al la estraro de TEJO, Adenjo Charrière skribas:

Post longa pripenso, mi decidis demisii (ekde hodiaŭ, lundo  25an de  septembro 2006) de mia kasista posteno. Miaj novaj funkcioj (konfidencaj) ne plu permesas al mi plenumi miajn engaĝiĝojn kun Esperanto. Mi deziras al vi suksesoplenan daŭrigon (kun mia plena respekto  kaj  dankemo) kaj dankas vin pro via apogo kaj valorigo dum ĉiuj tiuj  momentoj.

De pluraj jaroj TEJO havas problemon trovi kasistojn, kaj antaŭ nelonge ankaŭ alia kasisto, Ilja De Coster, forlasis sian postenon antaŭtempe. En la pasintjaraj ordinaraj elektoj de la estraro la posteno de kasisto restis vaka, kaj ĝin provizore plenumis Katja Ignatieva. Poste la kasistajn taskojn iom post iom transprenis Adenjo Charrière. Formale ŝi ekoficis kiel kasisto en la komitata kunsido de TEJO en Sarajevo.

Post la kongreso, Ilja De Coster en intervjuo de Libera Folio denove konstatis, ke estas problemoj en la financa administrado de TEJO, kaj mankas esencaj dokumentoj:

- Daŭre la kasista laboro de TEJO estas problema afero. La esencaj kialoj de mia (iom brua) demisio kiel kasisto daŭre restas samaj. Dum la komitat-kunsido ni konstatis, ke ne estas momente iu ajn finkalkulo aŭ financa superrigardo je la TEJO-financoj. Ni konstatis ke fakte neniu el la kasistoj dum preskaŭ la tuta lasta jardeko vere finfaris sian "lastan financan raporton". Mi komentis al la Komitato ke tio ĉefe rilatas al la pezeco de la laboro, administre kaj respondece, kaj al manko de oficeja subteno pri administrado kaj librotenado.

Laŭ Ilja De Coster, la kasista laboro ne devus esti farata nur de volontuloj.

-  Kutime en iu momento libervolaj volontulaj kasistoj simple elĉerpiĝas, laciĝas kaj rezignas pri ĉio. Tial la demando pri TEJO-oficisto daŭre estas alta en la agendo de la nuna estraro. Oni bonvenigus (finfine) helpon de la plenkreskula movado (UEA) por vere fortigi TEJO-n administre.

Kelkajn tagojn post la demisio de Adenjo Charrière, Katja Ignatieva denove akceptis la taskon de kasisto.

arkivita en: