Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TEJO havas novan kasiston kaj diskutas la sorton de Pasporta Servo

TEJO havas novan kasiston kaj diskutas la sorton de Pasporta Servo

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-25 23:06
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) dum sia estrarkunsido okazinta en Varsovio elektis novan kasiston por anstataŭi la demisiintan Alisa Nikitina. La postenon laŭ la decido de la estraro transprenos Nico Huurman, kiu ĝis nun respondecis pri seminarioj kaj aktivula trejnado. Liajn malnovajn ĉeftaskojn nun transprenas nova komsiito, Przemek Wierzbowski. Estis diskutita ankaŭ la estonteco de Pasporta Servo - ĉu ĝi iĝu nur reta servo, aŭ ĉu oni investu en pliaj programadaj laboroj por ke plu povu aperadi la papera listo de gastigantoj.

- Alisa demisiis pro personaj kialoj de la kasista posteno, tamen plu oficante ĝis ni decidos, kiu transprenu ŝian taskaron. Post iom da retaj diskutoj ene de la estraro, ankaŭ konsultiĝante kun la Elekta Komisiono, ni venis al la konkludo, ke plej bonos se tion faros Nico Huurman, klarigas la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski.

Grava kialo por la elekto de Nico Huurman laŭ Żebrowski estas, ke tiu jam estas estrarano, kio signife faciligas la transdonon de la taskoj.

- Aldone li jam spertas pri kasista laboro en internacia organizo - antaŭ nelonge li estis kasisto de AEGEE-Europe.

Por liberigi la novan kasiston de aliaj taskoj, la estraro de TEJO devis trovi eksterestraran komisiiton.

- Post diskutoj jam en la estrara kunsido en Varsovio ni decidis proponi postenon de Komisiito pri Seminarioj kaj Aktivula Trejnado al Przemek Wierzbowski, kiun li ene de tiuj kelkaj tagoj akceptis. Do la la estraro daŭrigos sian laboron sepope kaj Nico post transdono de taskoj al Przemek povos koncentriĝi pri la kasista laboro, rakontas Żebrowski.

Krom la transdono de la kasistaj taskoj kaj elekto de komisiito, la estraro de TEJO dum sia kunsido interalie diskutis la 50-jariĝon de la revuo Kontakto kaj la pluan evoluigon de Pasporta Servo. Finajn decidojn pri tio, kian direkton estonte havu Pasporta Servo, laŭ Żebrowski poste faros la komitato de TEJO.

Libera Folio: Kiaj alternativoj rilate la estontecon de Pasporta Servo estas aktualaj?

Łukasz Żebrowski: Nun estas du ĉefaj opcioj diskutataj. Unu estas pludaŭrigi Pasportan Servon ne plu tre aktive evoluigante ĝin, do kvazaŭ lasi ĝin funkcii kiel nun, kio praktike malebligus eldonadon de libro, sed kompreneble daŭre eblus printi informojn de la paĝaro. Alia varianto estas pluevoluigo de Pasporta Servo investante je plia programisto - tio certigus regulan eldonadon ankaŭ libroforme. Kompreneble la detalaj proponoj estos finpretigitaj komitate kaj ankaŭ konsultitaj kun UEA-estraro dum ties kunsido en Roterdamo, do pretos en la unuaj tagoj de majo. Sekve la komitato alprenos la decidon pere de reta voĉdono.

Krome la estraro diskutis la respondojn, kiujn esperantistaj junularaj organizaĵoj sendis al la ĉiujara demandaro de TEJO. Pliajn detalojn Żebrowski promesas en baldaŭa oficiala komuniko pri la estrarkunsido.

arkivita en: