Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Heroldo malfruas tutan jaron

Heroldo malfruas tutan jaron

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-08 14:23
La 43-a jarkolekto de Literatura Foiro estis kompletigita per la decembra numero, fiere anoncis la retejo de la Esperanta Civito jam la 10-an de decembro. Heroldo de Esperanto aliflanke jam malfruas je tuta jaro, kaj la jarkolektoj 2011 kaj 2012 ŝajne jam neniam estos kompletigitaj - sed pri tio silentas la retejo.

La grandaj problemoj kun la aperritmo de Heroldo de Esperanto komenciĝis post la deka numero de 2011. De tiam pasis pli ol jaro, sed ĝis nun ne aperis la numeroj 12-17 de 2011. Do, plu mankas kvin numeroj de la pasinta jarkolekto - kaj entute 12 numeroj de la jarkolekto 2012. Ĉi-jare aperis nur la numeroj 2, 3, 5, 7 kaj 10.

La retejo de la Civito ne raportis pri la estiĝo de la malfruo, sed kelkfoje komunikis, ke la problemoj tuj estos forigitaj. Tia anonco aperis en junio 2012:

La numeroj 2184 kaj 2188, nome la dua kaj kvina en 2012, de "Heroldo de Esperanto" estas ĵus eldonitaj. La ĉefa redaktorino, sen. Anna Bartek, estas preparanta la ceterajn de la nuna jaro, por ke ili atingu la abonantaron ankoraŭ en julio. Sekvos la kompletigo de la kolekto 2011.

La promesitaj numeroj fine atingis la abonantojn komence de julio. La retejo ne klarigis, kial ĝuste tiuj numeroj aperis, dum ne aperis la unua nek la kvara.

Pliaj du numeroj de Heroldo atingis abonantojn komence de oktobro, inter tiuj la kongresa numero, kiu ial republikigis ampleksan raporton de Libera Folio pri la komitata kunsido en Hanojo. En Libera Folio la raporto aperis jam komence de aŭgusto.

La apero de la kongresa numero estis anoncita en la retejo de la Civito jam la 2-an de septembro, do ŝajne tuj post kiam ĝi estis presita, ĉar la numero atingis la abonantojn multe pli malfrue. Post tiu diskonigo la retejo komplete silentas pri Heroldo de Esperanto. Ankaŭ ne aperis pliaj numeroj, do la finon de la jaro 2012 Heroldo atingas kun manko de entute 17 numeroj, kio egalas al unujara malfruo en la eldonritmo.

arkivita en:
Robert Weemeyer
Robert Weemeyer diras:
2013-01-13 00:24
Mia duonserioza propono: La redakcio de "Libera Folio" transprenu la "Heroldon". Tiam finfine estos ankaŭ presita versio de tiu ĉi grava informilo. :)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-13 13:38
Mi ne kredas je tia opcio, char la kadraj kondichoj kiel homfortoj, resursoj kaj kapacitoj mankas.

La redaktoro(j) de Libera Folio estas tro bulevardeske-sensacieme orientita, kaj ofte mankas al ghi la seriozeco kaj profundeco (sed tio evidente plachas kaj sufichas al multaj e-istoj). Kion Esperanto bezonus, estus solida regula kaj bonkvalita gazeto, lau la modelo de seriozaj nacilingvaj gazetoj (au jhurnaloj). Sed shajnas, ke la tempoj de Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska pasis jam delonge kaj por chiam. En Esperantujo chio dependas de individuaj aktivuloj, ankau en la kazo de HdE. La plej granda eraro, kiun Fighiera povis permesis fari al si en sia vivo estis vershajne la vendo de HdE al Silfero, kiu detruis tiun gazeton.

Estas do tre dubinde, chu eblas revenigi al HdE la iamaj gloraj tempoj, char por tio simple mankas kelkaj kondichoj kiel a) signifo, forto kaj aktualeco de Esperanto, b) taugaj profesiecaj jhurnalistoj, c) abonantoj. Gajni sufiche da mono oni chiukaze ne povas pere de tiaj projektoj, por ke la laboro estu sufiche stimula ankau el financa vidpunkto. Kiu ankorau volus fari tian laboron honorofice? La Eo-idealistoj, pri kies malekzisto Corsetti tiom lamentas, ne plu ekzistas. Finance iom pli realismaj projekto-realigantoj suchas la monon che (eksteraj) sponsoroj.

Anstatau forperdi sian monon en dubindaj multekostaj retprojektoj estus pli bone investi la monon en solidan gazet-projekton. Sed kiel dirite: se la bezono (germane Nachfrage) mankas, ankau tia projekto havus neniun sencon.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-13 13:42
la iamajn glorajn tempojn kompreneble. Damna akuzativo!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-13 14:52
Mi tre sxatas legi en la skanitaj revuoj de la Auxstra Nacia Biblioteko. Estas Esperanto-revuoj de la komenco gxis la 1930-aj jaroj. Estas mirinde, kiom da revuoj aperis akurate kaj kun ampleksa enhavo.
Nivelo, kiu hodiaux eble ne estas mezurilo. La enhavo de la plej multaj Esperanto-revuoj estas malinteresa, superflua kaj amatore verkita. Nenie estas videbla la emo akiri pli bonan kvaliton per instruado de la skribantoj pri bona jxurnalismo.

Lauxdire ekzistas ecx "Jxurnalista Asocio", kiu sukcese kasxas sian ekziston kaj kiu ne intencas plialtigi la nivelon. Mi laboras de kelkaj jaroj kiel jxurnalisto por diversaj nacilingvaj revuoj kaj povas bone vendi miajn tekstojn kontraux mono. Mi foje proponis organizi seminarion por instrui pri verkado, sed sen reago.

Do mi devas konkludi, ke la nuntempaj Esperantistoj pretas akcepti malaltan kvaliton.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-01-13 16:04
La revuoj legeblas ĉi tie:

http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

Sed ĉu vere oni povas scii, ke ili aperis akurate? Mi ne vidas indikojn pri la dato, kiam la ekzempleroj atingis la bibliotekon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-13 18:57
Jes dank´ al la skanado en Vieno eblas aliri tiujn revuojn. Plurajn revuojn (kiel Pola Esperantisto kaj la sovetia Internacia Lingvo) mi proponis por tiu skanado, char mi bezonis tiujn revuojn por miaj esploroj kaj do povis shpari la monon por veturi al Vieno. Pri la temo mi raportis en artikolo por la revuo Esperanto (UEA).

Pri tiuj antaumilitaj gazetoj oni povus fari longan komenton. Grandparte ili estis primovadaj, t.e. (sufiche serioze) raportis pri movadaj eventoj kaj aferoj. En la komenco tiu materialo estas interesa kaj leginda, sed kun la tempo la aferoj ripetighas kaj la legado farighas iom teda. Sed pro la kronikado la informoj estas gravaj kaj valoraj. Persone, mi ne tro alte taksus la "intelektan", au literaturan-kulturan nivelon de tiuj revuoj. Krom movadaj ili estis chefe propagandaj kaj havis la celon pravigi la laudirajn sukcesojn kaj atingojn de la Esperanto-movado. "Eksteraj" temoj estis apenau reflektkitaj. Do, krom raportoj pri kunvenoj kaj kongresoj science (t.e. historiografie) valorajn artikolojn tiuj primovadaj revuoj apenau havas, kaj diskutoj pri planlingvaj temoj esgtis nur suprajhaj kaj okazis malofte.

La literaturajn revuojn mi malpli atente trarigardis, sed al mi shajnas, ke ili ofte enhavis iom enuajn tekstojn, precipe iujn tradukojn kaj iujn originalajn rakontojn. Certe, el hodiau vidpunkto de la gusto, tiuj tekstoj ests malnovmodaj.

Mi do ne scias, kiujn publikojn tiuj gazetoj kaj revuoj ankorau povus intefresi krom kelkajn historiistojn, jhurnalistojn kaj literaturistojn. Sed estas tre signife, ke ili aperas en skanita formo en interreto.

Malfacile kompari la tiaman nivelon kun la hodiaua nivelo. Bonaj autoroj mankis jam en la periodo antau la dua kaj antau la unua mondmilitoj kaj limighas al kelkaj elstaraj aktivuloj, kiuj ekspermimentis per la lingvo au propagandis ghn pere de verkado. La literatura bunteco, kaj la nivelo, en Eo post la dua mondmilito shajnas al mi pli granda. Pro manko de verkemaj esperantistoj povas esti, ke la nivelo denove falis en la pasintaj jaroj kaj jardekoj. Grandparto verkita nuntempe en Eo estas fatraso.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-13 22:13
Demando de Kalle:
Sed ĉu vere oni povas scii, ke ili aperis akurate? Mi ne vidas indikojn pri la dato, kiam la ekzempleroj atingis la bibliotekon.

La Viena biblioteko siatempe verŝajne ne abonis la revuojn, sed ricevis poste kiel donaco aŭ transprenis de Esperantistaj organizoj. Tial ŝtampo de eniro ne aperas.

En la revuoj foje estas rimarkoj de la redakcio, se la revuo ne ĝustatempe povis aperi. Ekzemple en Germana Esperantisto. Sed kutime temis pri prokrasto de kelkaj tagoj. Ne de tuta jaro.

La enhavo ĉiam estas interesa kaj la raportoj pri kongresoj estas viglaj kaj humoraj. Ne la malprecizaj tekstoj de hodiaŭ, kiuj provas kaŝi la fiaskojn.

Mi komencis utiligi la materialon en germanlingva blogo.

http://esperanto-berlin.blog.de/

Ĉifoje mi ne forgesis transformi al supersignoj! Ekzistas utila aldono por Firefix.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-17 09:22
Pri OpenOffice Extension

Mi instalis la novan version de Apache OpenOffice kaj kontrolis la aldonaĵojn. Mi trovis Esperanto literumilon.

http://extensions.services.openoffice.org/[…]/literumilo

Sed bedaŭrinde mankas ĉiu informo, kion la aldonaĵo konkrete faras kaj kielmaniere oni povas utiligi ĝin.

Se oni planas eldoni papere alternativon al Heroldo, oni bezonas funkciantajn ilojn, ĉu ne? OpenOffice certe estas bona kaj senpaga produkto, kiu povus faciligi la vivon de multaj samideanoj.