Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TEJO ne plu estas neŭtrala

TEJO ne plu estas neŭtrala

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-08 07:26
La junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio ne plu estos neŭtrala, sed aktive kontraŭos diskriminacion. Tian ŝanĝon en la regularo pri TEJO praktike sen diskuto aprobis la komitato de UEA en sia fina kunsido en Hanojo en vendredo. La komitato ankaŭ postulas, ke ĝis la novembra Malferma Tago en la Centra Oficejo pretu konkreta plano pri la renovigo de la retejo de la asocio. Amri Wandel rekomendis ke UEA benu la retradion Muzaiko, sed poste retiris sian spiritan proponon.

La komitato de UEA iom ŝrumpis dum la kongresa semajno, kaj komence de la vendreda kunsido ĉeestis nur 33 komitatanoj - unu malpli ol necesus por ke la komitato estu decidorajta. Dum la komenca diskuto tamen alvenis plia partoprenanto, do ne necesis prokrasti voĉdonojn pro manko de komitatanoj.

Unu el la formale plej gravaj decidoj estis la aprobo de ŝanĝoj en la regularo de TEJO, siatempe jam akceptitaj de la komitato de TEJO dum kunveno en Gdansko pasintan decembron. Ĉar TEJO oficiale estas parto de UEA, la finan aprobon ŝanĝo de regularo devas ricevi en la komitato de la plenkreska asocio. Pro la sama kialo, la regularo de TEJO formale nomiĝas "Regularo pri TEJO", ĉar ĝi efektive estas regularo de UEA, kiu temas pri la junulara sekcio TEJO.

Grava ŝanĝo okazis en punkto 5 de la regularo. Tiu punkto havas la titolon "Neŭtraleco", kaj antaŭe komenciĝis per la konstato, ke "TEJO estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio kaj sociaj problemoj". La sola afero pri kiu TEJO laŭ la malnova teksto ne estis neŭtrala estis "la lingva problemo en internaciaj rilatoj".

Laŭ la nova redakto, TEJO jam ne difinas sin kiel unuavice "neŭtralan" asocion. Anstataŭe, la asocio nun "kontraŭas diskriminacion rilate al nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo". Do, laŭ la nova regularo, TEJO estas nun malpli neŭtrala ol UEA mem, kiu laŭ sia statuto "ne prenas starpunkton" pri "sociaj kaj politikaj problemoj". 

La diskuto en la komitato de UEA tamen temis ne pri la difino de neŭtraleco, sed pri problema punkto pri kiu ŝanĝo ne estis proponita, nome la rajto de TEJO-komitatanoj samtempe esti anstataŭantoj por du aliaj komitatanoj, kio signifas ke unu komitatano praktike povas havi tri voĉojn en kunsido.

- Teorie povus esti situacio kie la estraro de TEJO inter si havas plimulton de voĉoj en komitata kunsido. Tio ne estas en ordo laŭ mi, nek laŭ la bona praktiko, ĉar la komitato ja estas kontrola organo super la estraro, klarigis ĝenerala direktoro Osmo Buller.

Li proponis forstreki la koncernan frazon, aŭ revortumi ĝin tiel, ke estraranoj de TEJO ne povu samtempe esti anstataŭantoj de aliaj komitatanoj.

Tian ŝanĝon ne aprobis la reprezentanto de TEJO, Michael Boris, kiu anstataŭe proponis, ke la estraranoj de TEJO simple ne rajtu voĉdoni kiam la komitato decidas pri la senŝarĝigo de la estraro. Fine la komitato voĉdonis pri la nova regularo sen pliaj modifoj - kaj akceptis ĝin. Do, ekde nun TEJO ne plu estas neŭtrala rilate al sociaj problemoj, sed aktive kontraŭas diskriminadon.

La komitato vendrede traktis ankaŭ la raportojn de subkomitatoj. El tiuj eble la plej signifa estis la raporto de la subkomitato pri informado, kiu proponis, ke la komitato tasku la estraron kaj aliajn respondeculojn rapide starigi konkretan planon por la renovigo de la retejo de UEA. Aldone, la multlingva reta informejo esperanto.net, pri kiu same respondecas UEA, laŭ la subkomitato devus fariĝi vere alloga informa centro, klare ligita al la retejo de UEA.

Krome la subkomitato pri informado rekomendis intensigi la retan interŝanĝon de informoj inter UEA kaj la landaj kaj fakaj asocioj, kaj igi raportojn pri tiuj asocioj konsulteblaj en la retejo de UEA.

Rilate la retejon de UEA, la subkomitato aldone rekomendis, ke la komitato zorgu ke la laboro pri la paĝaro prioritate ricevu la necesajn financajn rimedojn, kaj aperigu publikan alvokon por trovi kunlaboranton por okupiĝi pri la tasko. Aldone la subkomitato proponis ke oni starigu klaran limdaton, tiel ke jam en la malferma tago de la Centra Oficejo en novembro estu prezentita la unuaj paŝoj de la renoviga laboro.

Komitatano Mark Fettes atentigis, ke la renovigo de la retejo estas ekstreme grava tasko - kaj ĝuste tial oni devus fari ĝin konkorde kun la strategia laborplano, kiu tamen ankoraŭ ne pretas:

- La strategia vizio sufiĉe amplekse traktas la retajn bezonojn, eĉ se ankoraŭ en iom skiza maniero. Mi pensas ke ne estus saĝe akcepti rezolucion kiu postulas rapidan investon de rimedoj en planon kiu ne estas ligita al la strategia vizio. La reto estas tiel gravega aspekto de la strategio, ke ni nepre devas fari tiujn investojn enkadre de tiu tuteca strategia vizio, kaj ne sendepende de aliaj agadoj.

Konkrete Mark Fettes havis zorgojn pri la proponita limdato por prezenti la renovigon de la retejo, la novembra Malferma Tago, ĉar li supozis ke la strategia laborplano tiam ankoraŭ ne pretos.

Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak ne tute samopiniis kun Mark Fettes.

- La laboroj ĉirkaŭ la reto jam iom prokrastiĝas. Mi komprenas ke la vizio gravas, sed tio estas baza dokumento por plano, akceptota dum la venontjara kongreso. Se ni nun pro tio rezignas pri la laboro pri la retejo, tio signifas, ke ni konscie ankoraŭ prokrastas la aferon, ĉu ne? Dum la plej proksima jaro ni devas labori pri la strategia pano, sed ni ne povas ĉesigi la ceteran laboron. Ni ja volas intensigi la laboron pri la retejo, sed ni ne volas baki malbonan kukon por la estonta estraro. Kio estas via konstrua propono, ŝi demandis al Mark Fettes.

Tiu respondis proponante, ke la planado pri nova retejo okazu kunlabore kun la strategia komisiono. Post ankoraŭ iom da diskuto pri limdatoj kaj prokrastado, estrarano Amri Wandel atentigis, ke necesas kompletigi la rekomendojn, atentigante ke la limdato temas ĝuste pri la novembra malferma tago en la jaro 2012, kaj ne en iu alia jaro. Kun tiuj ŝanĝoj, la komitato aprobis la rekomendojn de la subkomitato pri informado, do en novembro oni rajtas atendi raporton pri la renovigo de la retejo de UEA.

La subkomitato pri kulturo en siaj rekomendoj interalie alvokis la asocion "subteni Muzaikon", la interretan esperantlingvan radiokanalon, pri kiu siatempe raportis Libera Folio. Tiu propono vokis iom da diskuto.

- Persone, eĉ se mi tre ŝatas Muzaikon, mi opinias ke estas maltaŭge meti tian nekonkretan punkton. Pli bone estus tiukaze ke UEA raportu pri sia agado en Muzaiko. Eble aperu tie periode intervjuoj kun estraranoj, eble oni provu havi sonraportojn pri gravaj okazaĵoj de UEA en Muzaiko, proponis Michael Boris, laŭ kiu Muzaiko lastatempe fariĝas gravega precipe por junaj esperantistoj.

- Tio ja pli estus rekomendo al Muzaiko, komentis estrarano Barbara Pietrzak, kiu atentigis ke estas ankaŭ aliaj retaj radioelsendoj, ekzemple tiuj de pola retradio.

Barbara Pietrzak krome opiniis, ke ankoraŭ estas iom tro frue konkludi ion pri la grava rolo de Muzaiko. Samopiniis Amri Wandel:

- Jes, estas iom tro frue. Eble en la teksto, anstataŭ "rekonas la gravan rolon" ni skribu ke "UEA benas la agadon de Muzaiko"…

La propono pri "beno de UEA" vekis iom da amuzo en la salono, kaj Amri Wandel retiris sian proponon pri vortumo:

- Bone, estu "subtenas" aŭ "agnoskas"…

Poste, kiel kutime en la komitataj kunsidoj, subite ekmankis tempo. Tial, kiam Francesco Maurelli demandis la estraron, kiel statas la propono pri reta voĉdonado en la komitato, neniu volis eniri la longan diskuton, kun la rezulto, ke li tute ne ricevis respondon al sia demando.

- Do, estu protokolite ke mi faris demandon kaj neniu respondis.

Protestis la reprezentanto de TEJO, Michael Boris:

- Mi vere devas diri ke mi ne estas bone impresita pri tio kiel estas strukturitaj la diskutoj en la komitato. Oni devus provi starigi regulojn por dece funkciigi la diskuton.

Prezidanto Probal Dasgupta rapide reagis, por ŝpari tempon.

- Bone, ni starigu komisionon por esplori tion, ĝin eniru Barbara kaj Michael Boris. Kaj do ni iras al novaj aliĝoj de landaj asocioj…

- Estas neniu, klarigis ĝenerala direktoro Osmo Buller.

- Tute bele! respondis Probal Dasgupta, ĝojante pro la ŝparita tempo.

En la salono aŭdiĝis ridoj de kelkaj komitatanoj, kiuj tamen ŝajne preferus havi proponojn pri pliaj landaj asocioj, eĉ se ilia pritrakto prirabus kelkajn valorajn minutojn.

Kiam oni alvenis al unu el la formale plej gravaj punktoj de la tagordo, la decido pri la kongresa rezolucio, evidentiĝis ke la teksto de la rezolucio jam estis transdonita por publikigo en la kongresa kuriero, do efektive mankis praktika eblo ŝanĝi la tekston.

- Aŭ ni ankaŭ formale devus doni la respondecon pri la rezolucio al la komisiono, aŭ ni aranĝu la komitatkunsidon tiel, ke ni efektive povas diskuti pri la rezolucio, protestis Francesco Maurelli.

- Francesco estas juna kaj laŭprincipa, respondis la veterana komitatano Renato Corsetti.

Poste la komitato sen diskuto aprobis la kongresan rezolucion kaj finis sian kunsidon.

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-05 07:48
Estas jam ghojiga fakto, ke filo jam rajtas alie pensi kiel patro. Eble malrapide la patro ankaux tion komprenos, ke oni ne povas strikte esti neutrala.

Al la redaktanto hazarde bone sukcesis prezenti, ke Pietrzak chiam laboras strategie por pano por kapti kapti plej bonan kukon. Shi ankau nun substrekis Polan Radion, por kiu shi kolektas monon, havante ech konton che UEA, kiu neniam estis prezentita al auskultantoj. ( note bene aliaj retradioj elsendas ech pli bone kaj tute senmone).
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-08-05 13:15
Ĝi neniam estis neŭtrala. Oni estu malblanka ina handikapita gejo por esti ekzempla TEJOano. Adiaŭan kison ankaŭ al ĉi tiu pugularo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-05 14:08
Mi neniam sentis min kiel ekzemplan TEJOanon, kvankam mi Esperantiĝis kiel 13-jarulo. Tamen surprizus min se tio vere montriĝus ŝuldiĝi al la fakto ke mi estas blanka, malina, senhandikapa aliseksemulo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-05 15:27
Jes, jam longe ekzistis tiu tendenco, kiun vi priskribas. Sed ĝi ne estas aparte TEJO-eca, sed ĝenerale regas en la okcidentaj socioj. Estas bedaŭrinde, ke TEJO per la oficialigo de tiu tendenco fariĝas oficiale iom malpli tutmonda kaj iom pli okcidentisma.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 15:06
Pro la shangho de la sinteno oni povas nur gratuli al TEJO. Sed tiu bagatela kaj neniel mondskua modifo de la teksto neniel signifas, ke TEJO forlasis la neutralecon.

La neutralecon nome forlasis Dasgupto per siaj politike tendenca unuflankeco en siaj paroladoj, kies politike reakcia celaro estas klare kompreneble, se oni legas "inter la linioj". Nome: ghi esprimas sin KASHE (ech ne honeste) kontrau la "okcidenta imperiismo" kaj apogas la vidpunkton de la vjetnamaj komunistoj. En tio oni devas vidi la forlason de la neutraleco.

Sed tiu supra altgrade skurila raporto pri la estrarkunsido montras, ke tiu organizajho daure malsanas je la altgrada kretenismo de la centraj funkciuloj, kiuj vojaghis al Hanojo por nenion interesan diskuti au decidi. Ili hontu senfine kaj eterne!

Post legado de chiuj tiuj raportoj mi ripetas mian ALVOKON AL LA MEMBRARO DE UEA AMASE EKSIGHI KAJ FORLASI LA ASOCION, konkrete tio signifas, ne plu pagi la kotizon en 2013.

Kiel esperantisto oni ne povas esti membro de organizajho, kiu akceptas altan shtatan distingon de registaro, kiu respondecas pri 1 miliono da perfortaj mortintoj pro diversaj militoj kaj terorismo kontrau la propra popolo, kaj kiu subpremas la homajn rajtojn de la propraj civitanoj kaj DISKRIMINACIAS (TEJO ghuste komprenis) naciecojn, rasojn, religiojn ktp.

Mi estas shokita, ke neniu en la komitato levis tiujn demandojn. Mi estas ankau altgrade seniluziigita, ke la ghenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne intervenis por haltigi tiujn farojn (sed li ja mem private jam ricevis vjetnamas medalon pasintjare).

Kiel skribite, mi jam eksighis el UEA kaj chesigis chian kunlaboron kun la CO. Mi alvokas la ceterajn membrojn imiti tiun ekzemplon kaj rekonsideri realighon nur kiam ia "normaleco" en UEA estos restarigita kaj kiam racio, inteligenteco kaj sagho venkis.
 
Zamenhof, Hodler, Privat kaj Lapenna turnus sin en siaj tomboj, se ili scius, kio okazis en Hanojo.
Jozefo
Jozefo diras:
2012-08-18 15:48
Mi pensas, ke por vi la centmilionoj mortintoj kaj mortantoj pro kapitalismo, okcidenta imperiismo kaj (nov-)koloniismo (jes!), usonaj militoj kontraŭ la popoloj, ekzemple, de Vjetnamio, Laoso, Kamboĝio (nur por resti en tia regiono) nenion gravas, ĉu mi interpretas vin korekte?

Oni ne povas resti neŭtrala antaŭ la maljusteco de socia ordo, kiu donas ĉion al la malmultoj, kiu havas monon, kaj nenion al la aliaj - kiel iam skribis... Adam Smith!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-18 22:28
_Vi_ povas esti neneutrala. Kaj vi povas ankau labori kaj aktivi en neneutralaj organizoj, kun bonaj kialoj, certe. Sed estas bedaurinde, se la movada, unuiga organizo UEA/TEJO forlasas la neutralismon, adoptante partian ideologion, ech se la ideologion de la plejgranda partio.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-05 15:24
Mi bedaŭras, ke TEJO nun ankaŭ laŭstatute forlasas la "neŭtralismon". Sed verŝajne tio estis nur la adapto de la statuto al la jam reganta opinio inter la TEJO-anoj.
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2012-08-05 18:34
Kiel prezidinto de LSG, mi gratulas la estraron de TEJO pri la decido ne plu esti neŭtrala koncerne la seksan orientiĝon !
Ĝia volo kontraŭi diskriminacion tiurilate plene akordiĝas kun la deklaracio de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj la 10an de decembro 2010 :
http://www.ohchr.org/[…]/LGBT.aspx
(anglalingvano bonvolu elangligi)

Francis Soghomonian
franmau
franmau diras:
2012-08-06 14:52
La nerespondo pri manko de reta voĉdono ne okazis - lau mi - pro manko de tempo. Mi citas el la protokolo de la komitatkunsido dum la UK2010 en Hanojo:

17 STRATEGIA LABORPLANO KAJ CETERAJ AGADOJ
17.01 Raporto de la komisiono, diskuto
[...]
- ebligi retan voĉdonadon de la Komitato;
[...]

17.02 Decido pri la Strategia Plano 2011-2020
La raporto de la dumkongresa komisiono kun ties rekomendoj estas akceptita unuanime.

Do, pasis du jarojn, kaj tio ja estas sufiĉa tempo por doni respondon - des pli ke la komitato voĉdonis unuanime!

----------------------------------

Pri neutraleco: la antaua vortumo estis multe malpli tauga por efika KER-agado. Kiel prave diris Humphrey Tonkin en la sunbkomitata diskuto pri KER, la esperantistoj havas grandan komunikan problemon, ĉar ili ne parolas kun la aliaj. La nova vortumo lau mi helpos TEJO-n pli bone roli en la mondo de NROj.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-06 15:38
Oni povas nur esperi, ke Maurelli eltiros el tiu frustra situacio siajn personajn konkludojn kaj same komplete forlasos la asocion, kompreninte la totalan sensencecon de ghai agado, char vershajne li povos atendi ankoraufoje 2 jarojn ghis li ricevos respondon de tiu komitata "Saubando", kiu malhelpas chian inteligentan laboron.

UEA estas la plej stulta organizajho, kiun mi iam ajn renkontis kaj kiun mi entute konas.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-06 16:56
Jes, la nova vortigo de la statuto estas konforma la la kutimaj vortigoj "en la mondo de NROj" kaj tiel povas helpi ekz-e akiri subvenciojn de aliaj instancoj.

Tamen estas konstatinde, ke per tiu statutoshangho TEJO ankau oficiale forlasis neutralecan pozicion en la menciitaj temoj kaj nun oficiale favoras certajn ideologiojn, kiuj ne rilatas en si mem al Esperanto.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-07 14:17
Lingvo en si mem rilatas al nenio ajn. Tial necesas kompreni neŭtralecon alimaniere ol kiel izoliĝon.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-07 18:02
Plia mantro. ^^
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-08 12:53
Ĉu? Kie vi aŭdis ĝin antaŭe?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-08 14:25
"Lingvo sen si mem rilatas al nenio." - Lau mia memoro, tio estas unu baza tezo de vi jam de longa tempo. Se mi ne eraras, vi havis ghin jam antau multaj jaroj, kiam mi legis ankorau en SCE. Mi havas la impreson, ke per ghi vi fortranchas "lingvon" de ghia kunteksto kaj bazo, al kiu ghi estas multvejne ligita. Eble vi povus indiki al mi eseon, kiu klarigas tiun tezon iom pli amplekse. (Tiuj chi subartikolaj diskutetoj ja ne taugas por tio.)

"neutralecon alimaniere ol kiel izolighon" - Tio supozigas, ke tradicie (?) la e-istoj komprenis neutralecon kiel izolighon. Temas pri tre abstraktaj nocioj, tial mi eble ne atribuas al ili la ghustajn au intencitajn signifojn. Sed mi ne rimarkis apartan tendencon al izoligho inter e-istoj. Kion mi ja rimarkas estas la daura batalado kontrau "neutraleco" fare de diversaj partianoj.