Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj

Zamenhof ploras pro manko de gazetanoncoj

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-21 21:46
Universala Esperanto-Asocio elspezu sian tutan kapitalon por samtempaj gazetaj reklamoj pri Esperanto, ĉiumonate dum unu jaro, en la 27 landoj de Eŭropa Unio. Tia kampanjo vekos la eŭropanojn kaj estos granda investo por la estonto, opinias Etsuo Miyoshi. Lian proponon subtenas la pola sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto en letero direktita al la estraro de UEA. En la sama letero la pola sekcio de EDE konstatas, ke Zamenhof certe ploras en la ĉielo, ĉar la nuna UEA laboras ne por Esperanto, sed por la angla. Libera Folio petis komenton de UEA.

La alvoko de Etsuo Miyoshi aperis en la rubriko "Leterkesto" de la novembra numero de la revuo Esperanto, sub la titolo "Ĉu ni mortu aŭ prosperu?". Li skribas interalie:

Se ni klare konigos la avantaĝojn de Esperanto, EU-anoj certe repensos pri lingva malegaleco… Feliĉe UEA havas kelkajn milionojn da eŭroj. Tio sufiĉas por samtage reklami en 27 landoj ĉiumonate dum unu jaro. Jen investo por la estonto! Granda kampanjo certe vekos EU-anojn.

Etsuo Miyoshi estas konata mecenato, kiu pli frue mem financis kelkajn anonckampanjojn pri Esperanto en diversaj eŭropaj gazetoj. Oni ne tamen konstatis grandan efikon de la kostaj tutpaĝaj anoncoj, kaj la alvoko de Etsuo Miyoshi ne vekis apartan entuziasmon inter la legantoj de la revuo. En unu el malmultaj komentoj en reta diskutejo de UEA-membroj, Peter Weide el Danio esprimis fortajn dubojn:

- En la antaŭa numero de la revuo aperis propono, en kiu mi legis la aserton, ke UEA disponas je amaso da mono kaj ke UEA uzu tiun monon por anoncoj en la grandaj ĵurnaloj. Mi memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj aperis tia anonco en granda dana gazeto. La efiko estis, kiel antaŭvideblis, absolute nula. Tiun monon, kiun oni tiam elspezis, oni facile povus esti uzinta pli efike.

Male opiniis reprezentantoj de la pola sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiuj dissendis al multaj adresoj - tamen ne tiuj de UEA - leteron direktitan al la estraro de UEA. La letero, subskribita de Franciszek Witucki, la prezidanto de la pola societo EDE, enhavas interalie la jenajn vortojn:

Pola Societo EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) plene apogas la tekston de la letero de Etsuo Miyoshi, kiu aperis en la lasta numero de Esperanto Revuo (n-ro 1252/11/ - Novembro 2011 235). Ni samopinias, ke Ludoviko Zamenhof el ĉielo observante agojn de la nuna UEA certe ploras. Ĉar tia agado pli apogas la firmigon de dominado de la angla en Eŭropo kaj en la tuta mondo ol disvastigadon de Esperanto kaj enkondukon de ĝia ideo. Fakte la nunaj estraranoj de UEA perdis rajton uzi la vorton "Esperanto"…

Libera Folio turnis sin al la estraro kaj Centra Oficejo de UEA por ekscii, kiel la asocio sintenas al la afero. Post interkonsiliĝo kun la estraro, respondis la ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller.

Libera Folio: Ĉu vi konsentas kun la proponintoj, ke UEA elspezu monon el sia kapitalo por fari komercan reklamon por Esperanto?

Osmo Buller: Oni bezonas nek konsenti nek malkonsenti. La supozo, ke UEA posedas milionojn da eŭroj, estas erara kaj eble bazita sur la bilanco, kies sumo pasintjare estis 5,5 milionoj. Preskau duono de tio ne apartenas al UEA sed konsistas el UEA-kontoj kaj ŝpardeponoj de membroj. La cetero estas ĉefe specialaj kapitaloj kaj fondaĵoj por fiksitaj celoj. La propra kapitalo de UEA, iom pli ol unu miliono, estas netuŝebla laŭ la Statuto.

Libera Folio: Ĉu laŭ via pritakso la grandaj monsumoj, elspezitaj de Etsuo Miyoshi por reklamo por Esperanto en eŭropaj gazetoj, alportis utilon proporcian al la kvanto de la elspezita mono?

Osmo Buller: Tiun demandon povas respondi nur la landaj asocioj de la koncernaj landoj.

Libera Folio: Ĉu vi vidas ian bazon por la kritiko de la pola EDE, laŭ kiu UEA ne sufiĉe laboras por diskonigi Esperanton? Kion plian laŭ via opinio povus kaj devus fari UEA, aliaj movadaj instancoj, kaj unuopaj esperantistoj kun financaj rimedoj, por diskonigi Esperanton?

Osmo Buller: UEA kaj multaj aliaj faras sian plejeblon, sed la tasko estas tiel superforta, ke neniu povas fari sufiĉe. Mi ne scias, kiom da novaj esperantistoj kreis EDE, sed ekzemple la kreiĝo kaj pluekzisto de Esperanto-movado en tuta kontinento, Afriko, kaj en diversaj triamondaj landoj, rezultis el projektoj de UEA aŭ eblis per subteno de UEA. Oni ne povas simple kalkuli, ke A faras 10-oble pli ol B por disvastigi Esperanton, se A elspezas 10-oble pli da mono, eĉ se la rezultoj estus efemeraj aŭ tute neniaj. En tia konkurso UEA ne partoprenas, sed ĝi klopodas atingi rezultojn, kiuj daŭros. Por tio pli gravas prudento ol mono.

Reprezentantoj de la pola EDE ne respondis al demandoj de Libera Folio.

arkivita en:
filcxjo
filcxjo diras:
2011-11-22 12:19
Efike reklami estas tre kompleksa afero. La rezulto neniam certas. Eble uzi konkrete esperanton kaj diskonigi la aferon estus ankaŭ bona ideo. Ekzemple, la franca kompanio Triballat kiu planas uzi esperanton kiel pontolingvo kaj jam estas membro de la asocio "Entreprise Esperanto", aŭ Linguaforce.com kiu jam uzas ĝin, ktp.
lancelot
lancelot diras:
2011-11-22 12:47
Kiam mi legis tiun leteron de s-ro Etsuo Miyoshi, per kiu li entuziasme proponis la financan memmortigon de UEA, do ke ĝi elspezu sian kapitalon en tiu "investo" por "veki la EU-anojn", ŝajnis al mi ke estas pli prudente kaj dece silenti anstataŭ publike reagi al tiu rigida obsediĝo lia.
 
Jes ĝi estas bonintenca sed bedaŭrinde ekstreme naiva kaj senperspektiva iluzio, antaŭnaske senigita je ĉiu ajn ŝanco iel utili. Bedaŭrinde li jam rubaĵen forĵetis milojn da eŭroj per reklamoj tiaj, kaj do lia persista kampanjado trafe evidentigas la infanece trosimpligan emon de iuj esperantistoj iĝi logitaj por ĉiam de mirinde simplega solvo al tre kompleksaj problemoj, kiun la ceteraj homoj nur devos priatenti por facilanime akcepti ĝin.
Mi tamen preferis ne esprimi mian opinion, ĉar li ja estas respektinda ano de nia komunumo kaj neĝenenda mecenato, kies mono (kiun li sindone alportas al Esperanto, mi dankeme agnoskas) povas utili ie-tie en nia modesta afero. Sed kiam mi nun legas la nekredeble ridigan (aŭ plorigan?) subtenon al la absurdaĵo flanke de tiu groteske batalema pola areto de E-fanatikuloj, mi subite sentas la deziron kabei.

Se Ionesco ankoraŭ vivus, li eble feliĉus je eksciado de ĉi tiaj mizeraĵoj de Esperantujo. Fakte, ĝisparoksisme kolektiĝas belaj elementoj por absurda teatraĵo: fiŝoj disvendataj en ĵurnalofolioj sur kiuj estas presita tiu teda kaj komplete senefika reklamado ĉiumonata en 27 eŭropaj landoj, Zamenhof ploranta el la ĉielo (Miyoshi mem uzis tiun bildon por fini sian artikolon), la Konsulo pompe vestita per ruĝa rubando sur la brusto kvazaŭ li estus iu ŝtatestro, la vortosalataj festparoladoj de Probal Dasgupta, la amara, mizantropa merdo-disĵetado de Andy Künzli, ktp.
ejas
ejas diras:
2011-11-22 21:47
Estraro de UEA

Pola Societo EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) plene apogas la tekston de la letero de Etsuo Miyoshi, kiu aperis en la lasta numero de Esperanto Revuo (n-ro 1252/11/ - Novembro 2011 235).

Ni samopinias, ke Ludoviko Zamenhof el ĉielo observante agojn de la nuna UEA certe ploras.

Ĉar tia agado pli apogas la firmigon de dominado de la angla en Eŭropo kaj en la tuta mondo ol disvastigadon de Esperanto kaj enkondukon de ĝia ideo.

Fakte la nunaj estraranoj de UEA perdis rajton uzi la vorton „esperanto” ĉar ili ne plu estas homoj havantaj esperon por uzi ankaŭ Esperanton paralele kun sia denaska lingvo kiel ilon de universala komunikado, faktoj montras, ke la estraranoj de UEA tian esperon perdis kaj pli kredas je venko de la angla kaj ĝia daŭra regado en la mondo por ĉiam.

De la 6a de oktobro 1966 kiam la Prezidanto de UEA I.Lapenna prezentis en Unuiĝintaj Nacioj “Proponon de la solvo de lingva problemo pere de Esperanto” (kiun apogis 71 milionoj da subskribintoj kolektitaj en 74 landoj, i.a. de ŝtatprezidentoj, ĉefministroj, parlamentanoj, lingvistoj, sciencistoj, artistoj kaj ĵurnalistoj), kaj de tiam ĝis nun UEA faris nenion konkretan por disvastigi kaj popularigi Esperanton kaj ĝian ideon.

UEA ankaŭ nenion faris post la favora por Esperanto la voĉdonado en Eŭropa Parlamento, (tio okazis en aprilo 2004, kaj 43% de membroj de EP voĉdonis por Esperanto) por eluzi tiun fakton kaj plifortigi tiun ŝancon en la sekvontaj voĉdonadoj, sed tute male, UEA restis inerta.

De kelkaj jaroj, preskaŭ ĉiujare estis direktitaj proponoj al la Nobela Komitato por honorigi UEA per Paca Nobel-premio (ekz.: 2008 svisaj parlamentaninoj, 2009 komuna propono de tuta Pola Parlamento, 2010 britaj parlamentanoj).

Tamen la Nobela Komitato observante la nunan inertecon de UEA ne emas atribui la Pacan Nobel-premion.

Bonvolu ankaŭ rimarki ke UEA nenion faris por apogi la iniciatojn de supre menciitaj parlamentanoj.

UEA same ne ekinteresiĝis, kaj ankaŭ pigreme kaj malfrue reagis al la proponoj fare de kelkaj membroj de EP partopreni persone kiel observantoj en UK – rezulte UEA malinstigis ilin partopreni en UK (en 2009 UEA neniigis la proponon de komisaro de EU Janusz Lewandowski kaj en 2010 de membroj de EP Joanna Skrzydlewska kaj Janusz Kozłowski).

Malnobla estas la konduto de Estraro de UEA, ke post la fakto kiam Prezidento de Pollando atribuis la 30an de junio 2011 gravan ŝtatan ordenon – la Kavaliran Ordenon pro la Merito por Pollando al s-ano Etsuo Miyoshi pro lia promociigo de Esperanto en la mondo – bedaŭrinde UEA eĉ ne menciis pri tiu fakto en Esperanto Revuo, same tute prisilentis tion dum UK en Kopenhago – rimarku: eĉ oficiale ne gratulis al Etsuo Miyoshi !

En tiaj cirkonstancoj la proksimiĝantan 125-jaran Jubileon de Esperanto ni ne celebros triumfe kiel disvolviĝon de Esperanto, sed bedaŭrinde ni vidas ĝian malviviĝon kaj neniigon.

Pola Societo EDE lige kun la venontjara 125-jara Jubileo de Esperanto direktas al UEA alvokon ke internaciskale ni energie agu por rememorigo pri la ekzisto de Esperanto kaj por montri la realan ŝancon de aŭtenta feliĉo por la homaro pere de Esperanto faciligante la interkompreniĝon kaj vivon en harmonia amikeco, kaj ankaŭ plirapidigon de la reala integriĝo de tuta Eŭropo.

Karaj samideanoj kun tia espero mi elkore salutas vin.

Prezidanto de Pola Societo EDE – Franciszek Witucki

kossey
kossey diras:
2011-11-23 19:34
La esperantistoj jam ekde 125 jaroj pensas, ke per propra ekzemplo ili instigos aliajn homojn lerni esperanton. Bedŭrinde ili eraras. Ĉirkaŭ du milionoj de esperantoparolantoj en la mondo inspiras nur malmultajn, tio sufiĉas nur por subteni la stagnadon.
La metrika sistemo de mezuroj pruvis ĝian komforton. Malgraŭ en Usono neniu uzas ĝin ĉar mankas ŝtata subteno. Samtiel Esperanto ne venkos sen ŝtata subteno. Kaj ni vane mallaŭdas UEAn aŭ Dion aŭ la mondon - la nuna vojo kondukas nur al stagnado.
Ni devas lukti antaŭ ĉio por politika subteno de Esperanto.
Ni devas konvinki la estrulojn almenaŭ fari eksperimenton - enkonduki Esperanton en lernejojn kiel plenrajtan fremdlingvon. Ne temas pri iu ajn devigo, nur pri volonte elektebla fermdlingvo Esperanto. Tio praktike ne postulas financan subtenon, nur leĝdonan. La sperto de Hungario montras, ke minimuma leĝdona subteno de Esperanto estas tre efika.
Per kiu vojo ni povus fari tion?
simono
simono diras:
2011-11-23 22:08
Eble la du milionoj da esperantoparolantoj tiom malmulte efikas pro tio. ke el tiuj 1.996.000 estas fantaziaĵo nur en la kapo de kelkaj naivaj ĉiokredemuloj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-24 06:40
Mi volonte merkus, se mi scius kiel merki.

amoke
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-24 10:44
Vere! Kion signifas "merki"?

Mi mem ne scias tion.

Ĉu eble "mense marku"?
Eduardo
Eduardo diras:
2011-11-24 14:22
Mi ankau ne komprenas lin, sed li kiel "merdulo fekis en angulon"
simono
simono diras:
2011-11-25 12:15
Eble la du milionoj da esperantoparolantoj tiom malmulte efikas pro tio. ke el tiuj 1.996.000 estas fantaziaĵo nur en la kapo de kelkaj naivaj ĉiokredemuloj.

(Simple por tiuj, kiuj ne komprenis mian akcidentan Germanismon en la titolo kaj jam komencas nekompreneble deliri pri merduloj fekantaj en iun ajn angulon.)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-27 07:48
Kiel chie, estas stultaj , atakaj sed ankau seriozaj komentoj. Kelkaj, kiel de Martin, Dario, Alexo, Stanislavo Belov kaj Ivanovo provas doni elirvojojn. La anonimajn komentojn de Lanceloto, cxu Emerito, kiu versxajne estas la sama persono kaj ni supozas kiu, ne povas esti serioze traktataj.

Plej valoran komenton donis Stanislavo pri utiligo de Esperanto kaj mi devas diri, ke li preskau 100 % pravas, tamen por povi praktike utiligi Esperanton, oni devus sufiche ilin havi. Bedaurinde en la nuna situacio, kie politika socia ordo direktita estas nur pri profito mankas loko por idealoj. Bedaurinde, idealoj sen monrimedoj, sen leghaj subtenoj preskau ne povas ekzisti.

Etsuo havis bonan intencon, estante mem idealista homo, imagas, ke per anoncoj povas ion shanghi. Povas esti, ke tiuj semoj iam ghermos.Certe kelkaj ankau ghermis kaj ne perdighis.Mi estas certa, se ni farus popolan plebisciton, pli multo en EU votus por Esperanto. Estus do kuragha afero tion aranghi. Tion fari signifas esti politike aktiva.

Ivano bone rimarkis, ke "ni devas lukti por politika subteno". Pro tio mi agas en EDE kaj ni opinias, ke ni devas kunlabori kun politikistoj, kiuj povas shanghi leghojn, kiuj donus rajton enkonduki Esperanton en lernejojn kiel libere elektebla lingvo. (simile kiel tio okazas en Hungario).

Lau niaj ghisnunaj spertoj, politikistoj volonte nin invitas kaj ech mem donas proponojn pli kuraghaj ol ni pensis. Kekaj proponojn UEA blokis pro ne konataj kauzoj. Pro nekonataj kauzoj ne scipovis gratuli la ordenon al Etsuo.
Mi pensis, ke omagho de iu esperantisto estas omagho al Esperanto.
umatthias
umatthias diras:
2011-11-27 17:30
Stanislaw skribis: "Mi estas certa, se ni farus popolan plebisciton, pli multo en EU votus por Esperanto."

Kiel vi pravigus tiun ĉi aserton? Ĉu vi konas iujn seriozajn opini-enketojn? Laŭ mia takso, la rezulto povus esti simila kiel en la germana retparlamento en novembro 2010: 4,9 % por subtenado de Esperanto, 11,5 % kontraŭ, kaj multegaj indiferentuloj. Se oni rekte demandus, ĉu EU enkonduku Esperanton kiel duan lingvon por ĉiu eŭropano, la rezulto verŝajne estus eĉ pli negativa. Ni ja disvastigu niajn ideojn kaj idealojn, sed prefere sen bazi nin sur iluzioj. Estas bone, kiam esperantistoj kunigas sin en EDE (aŭ Unu Mondo), ĉar en ordinaraj partioj decidoj favore al Esperanto tre malfacile trovas plimultojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-27 18:28
Kiu ne gustimis neniam scios kiel gustas!
simono
simono diras:
2011-11-27 19:33
Simple pro tio, ke la mistajpo en la afiŝo de "Esperantoluna" unuavide tiom cerbumigis min, mi korektis ĝin.

Kiel la frazo rilatu al la temo aŭ al la kritiko pri manko de pruvoj pri la prezentita aserto, ke plimulto voĉus por Esperanto, mi vere ne povas imagi. Ankaŭ mi supozus, ke tia voĉdono rezultus negative por Esperanto. Memkompreneble, la veran plimulton konsistigus tamen la nombro de nevoĉintoj - nevoĉintaj pro manko de intereso pri la tuta temo.

Jen miaj supozoj.

emerito
emerito diras:
2011-12-01 16:39
Inter polaj esperantistoj, chirkau antau unu jaro, estis jam fama iniciato kiu devenis vershajne de via grupo. Kolekti subskriboj por enkonduki Esperanton en polaj lernejoj. Por prilabori la iniciaton el la pola Sejmo oni bezonas 100 mil da subskribojn. Kiom da subskriboj vere oni kolektis ? Chu popolo vere manifestaciis grandan entuziasmon per amasaj subskriboj ? Kia estis entuziasmo ech inter esperantistoj, chu volonte laboris por tiu chi ideo ? Mi pensas, ke ne, char la afero en Pollando tute silentighis.
Vi povas diri, ke miaj argumentoj ne estas seriozaj char mi skribas sub pseudonimo. "Stulteco" estas ja via ofta argumento. Estas pli facile jheti kelkajn personojn en unu sako kiel "la sama persono" ol ekkredi, ke pli multe da personoj ne apogas viajn argumentojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-01 17:14
Estas konate, ke plej granda obstaklo por sukceso de Esperanto estas esperantistoj mem. (estas homoj kiuj volas nur elprofiti Esperanton kaj nenion faras por ghia sukceso)
Nun estas certa, ke vi apartenas al tiu grupo kaj ghuste tiuj personoj propagandis por malsukcesi la kolektadon.
Estu tamen trankvila, ni trovis pli bonan, pli efikan vojon.
emerito
emerito diras:
2011-12-01 17:47
Ho, ve ! Oni ne povas ech demandi pri ia malsukcesa afero por tuj ne farighi "malamiko de Esperanto" ;D
Domaghe tamen, ke vi skribis nenion konkretan.
Krome, mi deziras al vi vere efikan vojon.
Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-01 17:45
Tiel nomata Iniciata Grupo kolektis dekkelko miloj da subskriboj en la kampanjo por enkonduki Esperanton en lernejojn - nur dum unu monato t.e. ghis la ARKONES '2010. Dum la ARKONES inter 126 partoprenantoj subskribis la liston 121, tamen tiuj restaj kvin esperantistoj inter kiuj estis i.a. Halina Komar (tiama prezidantino de PEA) komencis akran batalon kontrau la kampanjo argumentante ke unue oni bezonas instrui 15 mil da E-instruistoj. Tempo por kolekti 100 mil da subskriboj estas tre kurta (lau reguloj de Pola Sejmo nur tri monatoj!!!) kaj engaghighis en la kolektadon nia grupo kaj ankorau nur kelkdeko da esperantistoj de kelkaj lokoj en Pollando (ekz. en: Bydgoszcz, Varsovio, Vroclavo, Triurbo, Krakovo, Malborko, Szczecin, Wągrowiec, Ełk, Krasnystaw, Bielsko Biała, Pelplin, ...) - do tro malmulte por kolekti 100 mil - ni simple rezignis kaj la listojn kun 17 mil da subskriboj vi povas vidi en la Centro de Esperanta Kulturo en Wągrowiec. Okaze mi demandas vin kara emeritulino kiom da subskriboj vi sukcesis kolekti por la kampanjo?
simono
simono diras:
2011-12-01 18:24
Do se oni laŭleĝe bezonis cent mil subskribojn dum nur tri monatoj, la afero estis jam de la komenco mortnaskota.

Vere, de kie en Polujo oni kolektu cent mil subskribojn apoge Esperanton?

Do ne havas iun ajn sencon riproĉi al iu ajn ne esti kolektinta sufiĉe da. Jen plena supertakso de la propraj ebloj. Se mi estus Polo, mi tiam ne kolektus nur unu subskribon. Mi tuj ekkonus, ke jen evidenta malŝparo de tempo kaj laboro. Por tio, verdire, mi eĉ ne bezonus ŝalti sian poŝkalkulilon.

Stranga, tiu ĉi giganta abundo ne nerealismaĵoj ĉe ni.
emerito
emerito diras:
2011-12-01 18:41
Dankon Eduardo pro finfine pli striktan respondon. Mi pensas, ke 17 mil da subskriboj estas ech pli ol bona rezulto de pola (vershajne ankau monda) esperanta realeco. Similan rezulton donus vershajne (au pli bone diri- certe) popolan plebisciton.
Mi ne partoprenis en la kampanio char jam chiuj kvereloj kiuj estis chirkau la afero sufiche senvolontigis multajn homojn, ankau min.
Ankau chi tie mi komentis kontrau nova provo de novaj kvereloj char tial mi vidas la "faman" leteron de prezidanto de pola EDE.
Ne batali, ne jughi sed kunlabori.

Nun mi estas tamen plenpesimista emerito.

Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-01 19:58
Rekorda kolekto de subskriboj okazis en mia urbo Malborko, mi kun kelkaj esperantistoj de nia E-rondo kolektis 1390 subskribojn - do por urbo kun ch. 37 mil enloghantoj t.e. tre bona rezulto, char evidentighis ke preskau 4% de la loghantoj apogas enkondukon de Esperanto en la lernejojn. Sed en nia urbo ni ne devis klarigi kio estas Esperanto (danke al esperantista "Parko de la Mondo", Zamenhof-momnumento, Zamenhpof-placo, Esperanto-skvaro kaj sume 43 ZEO-j en mia urbo). Tamen tio estas rezulto de aktiveco de nia E-rondo "KASTELO", se same vi kara emeritulino kaj viaj klubanoj en Varsovio estus simile aktivaj kaj laboremaj do 4 elcentoj de pli ol 2 miliona loghantaro de Varsovio estus preskau suficha por kolekti char tio ghuste estus precize 100 mil da subskriboj - do vidu estis tute reala kolekti 100 mil se ne envio de kelkaj esperantistoj kiel vi kaj kelkaj aliaj (dum la ARKONES 2010 ech ne 1 elcento estis kontrau la kampanjo). Mi aldonu, ke el Varsovio venis ech ne 500 subskriboj. De Nowy Sącz kie loghas Halina Komar venis nulo da subskriboj danke al shia akra batalo kontrau la kampanjo, same preskau nulo da subskriboj venis de Gliwice, Poznano, Lodzo. La plej multe da subskriboj venis de malgrandaj urboj ekz. Andrychów, Cieszyn, Elbląg, Sztum, Tczew, Miłoradz - pardonu esperantistoj el tiuj urboj au urbetoj kaj komunumoj - mi forgesis aldoni viajn urbojn en antaua komento - sed okaze mi denove dankas al chiuj peze laborantaj por kolekti 17 mil da subskriboj - kaj aliaj hontu, ke vi estis kontrau, ankau vi hontu emeritulino !!! Dum tiu kampanjo ni paralele kolektis sukcese 1000 da subskriboj bezonatajn por registri EDE-PL partion (tamen finfine ni decidis registri EDE-PL ne kiel partion sed kiel Polan Societon Europo Demokratio Esperanto)
simono
simono diras:
2011-12-01 22:28
"mi kun kelkaj esperantistoj de nia E-rondo kolektis 1390 subskribojn"

Do - 37 000 loĝantoj ĉe vi, 2 milionoj en Varsovio. Ni kalkulu. 2.000.000 / 37.000 = 54.

Alivorte, por kolekti kvindek-kvar-oblon da subskriboj necesus pli ol "mi kun kelkaj". Supozante, ke temis ĉe vi pri 6 homoj, evidente por Varsovio necesus 324 kolektantoj.

Ĉu estis tiam entute 324 Esperantistoj en Varsovio?
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-11-24 16:30
Neniu organizaĵo elspezus sian tutan havaĵon, krom se ĝi planas malfondi sin. La propono estas neserioza.

Yves Bellefeuille
umatthias
umatthias diras:
2011-11-24 19:16
La letero de Frantiszek Witucki ripetas malnovan miton aŭ mensogon pri voĉdono en EP: "UEA ankaŭ nenion faris post la favora por Esperanto la voĉdonado en Eŭropa Parlamento, (tio okazis en aprilo 2004, kaj 43% de membroj de EP voĉdonis por Esperanto)". Pri tio, kio vere okazis en EP, mi skribis kelkajn vortojn ĉi tie: http://www.unu-mondo.org/enketo.htm
simono
simono diras:
2011-11-25 17:05
Tiuj multnombraj mitoj estas la precipa plago de la Esperanta komunumo. Nenion ĉe ni oni tuj kredu. Praktike ĉion oni devas postfosi por kontroli ĝian gradon de vero aŭ miteco.

Antaŭ jaroj mi preskaŭ entuziasme detektive esploris ĉion. Hodiaŭ tiom da mensogemo en la pri-Esperanta propagando simple vomigas min. Aldone mi ne plu komprenas la preskaŭ infanece naivan kredemon de multaj Esperantistoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-25 21:19
Iom scii ne sufichas. Oni devas chion scii! Krome via komentoj vomigas.
Krom viaj tradukoj, faru ion utilan por Esperanto kaj montru, ke vi povas pli bone!
simono
simono diras:
2011-11-26 11:47
Nu, kion diri, se miaj komentoj vomigas vin?

Evidente: bonan vomon!
Eduardo
Eduardo diras:
2011-11-25 19:59
El la ttt-ejo de EEU: <<Seán Ó Riain parolis dum la malfermo ... Li substrekis la kontribuon de Esperanto al interkultura dialogo kaj al la plibonigo de lingvolernado ĝenerale. Finis Flory Witdoeckt per tre bela kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto, uzante la inspirajn vortojn de Umberto Broccatelli. Li ankaǔ menciis la raporton Dell-Alba de 2004, kie 43% de EP-anoj volis almenaǔ esplori eblan rolon por Esperanto kadre de plurlingva Eǔropa Parlamento,...>>
Esperantst
Esperantst diras:
2011-11-27 01:39
Mi alte respektas al Etsuo Myoshi. Mirinda kaj respektinda persono! Tio tamen ne signifas, ke mi devas havi la saman opinion pri ĉiuj ideoj de li. Ne estus bona financa politiko, se oni uzus la kapitalon de UEA por tutpaĝaj anoncoj en gazetoj de tuta EU. Tio estus granda malŝparo de mono. Etsuo kaj mi tamen havas la saman tendencon, nome investi pli da mono por Esperanto-informado. Sen tia informado ne povas esti bona estonteco por Esperanto. Necesus evoluigi bonan strategion kaj saĝe investi la nunajn monfontojn. Elspezoj por informado kaj instruado devus esti multe pli altaj ol nun (sen tuŝi la rezervojn). Momente ni nek havas strategion, kion fari por altigi la nombron da parolantoj (plivastismo), nek efike kaj taŭge investas la ekzistantajn monfontojn. Domaĝa kaj bedaŭrinda situacio! Martin Schäffer
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-23 22:55
Plenhonora Lanceloto, chu pli bone Oceloto, via vorto valoras nek duono da cendo, char vi kashas vin kiel lepriga kriprulo, hontante montri sian veran vizaghon. Kiu volas esti audata kaj diras sincere povas tion ankau prezenti publike montrante sian vizaghon por chiuj povu rigardi liajn okulojn.

Povas esti, ke iu estas pro sia boneco kaj idealismo iom naiva, sed ne hontinda. Honti devus UEA, kiu uzas ties monon kaj ecx famaj esperantistoj, kiuj uzis volonte la naivecon por privataj celoj sub nobla Esperanto-mantelo.

Mi, dumviva membro de PEA, ankorau ano de UEA, kaj kelkaj E-asocioj, agas de pli ol 50 jaroj por Esperanto, komprenis, kiel la lasta komentisto, ke en shanghanta mondo povas ekzisti kaj ion akiri, kiu estas preta sin shanghi. Kio kaj kiu tion ne komprenas - pli au malplifrue devas perei. Pro tio mi estas fiera, ke mi trovis kelkajn racie pensantajn homojn kaj inspiris organizi polan EDE (Europo-Demokratio-Esperanto), kiu ne estas fanatika, nur reale aganta asocio, kiu komprenis, ke por antauenpushi Esperanton ne sufichas katakumbe societe idealizi, glorifigi...au uzi heroan nomon.

Feliche, chiam pli multe komencas tion kompreni pli da inteligentaj personoj.

Alekso
Alekso diras:
2011-11-24 01:18
Skribu tiel plu, Kavaliero Lancelot, vi havos grandan ŝancon en la Belartaj Konkursoj per via profeta eseo. Mia sola timo estas, ke ĝi eble realiĝos.
Eduardo
Eduardo diras:
2011-11-24 18:22
Kara Alekso (kial mankas via familia nomo?), supozeble vi deziris skribi kavaliro ! char kavaliero estas ekz.: angle "trench" kaj pole "szaniec". Pri Lancelot jam demandis Andreas Kunzli kaj Martin Schäffer je 2011-04-28 <<Kiam oni registriĝas ĉe LF oni ĝenerale devas registriĝi kun la plena nomo kaj uzantnomo. Kial la homoj ne estas sufiĉe kuraĝaj por subskribi aŭ registriĝi kun la plena nomo? Kion timas la homoj? Kiam oni aŭdas la nomon Lancelot, oni pensas pri la kuraĝa kavaliro de la Ronda Tablo de Reĝo Arturo en la Artura legendo, sed kial tiu kuraĝa kavaliro ludas kun fermita viziero?>> Mi ankau ĝojus scii kiu li estas !!!
Alekso
Alekso diras:
2011-11-25 00:11
Kara Eduardo, dankon pro via afablaj vortoj kaj lingvaj klarigoj. Tamen nian kolegon Lancelot mi ne sen pripenso nomis kavaliero, ĉar li havas eron de kavaliro en si, apud aliaj ingrediencoj. Homo konsistanta nur el samspecaj eroj estus monotona eraro. Ke mi tiun mesaĝon ne subskribas per familia nomo faciligas al mi, konfesi publike tre intiman revon:

Jeszcze Esperanto nie zginęła,
Kiedy my żyjemy.
dał nam przykład Ludoviko
jak zwyciężać mamy.
Sur ĝentila homa fundamento,
respektante unu la alian,
ni refaros baldaŭ en konsento
unu grandan rondon familian.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-11-24 15:42
Kun intereso mi legis ĉi artikolon kaj postan diskuton kaj devas ripeti jam antaŭfoje diritajn vortojn: utiligo - jen sola solvo por Esperanto. Nur entuziasmaj gejunuloj kaj feriantaj pensiuloj povas lerni lingvon sen iu ajn praktika celo krom interkomunikado. Plenkreskaj mezaĝuloj estas tro okupitaj por malŝpari tempon kaj monon sen videbla profito. 90 % homoj fajfas pri lingva egaleco kaj tio apenaŭ ŝanĝiĝos en proksimaj jardekoj.
Do kreu almenaŭ ioman realan eblecon por uzi Esperanton praktike. Estus ne tre multekoste kaj pene starigi almenaŭ unu retejon (fakulo.org aŭ fakejo.com aŭ profesio.com, spertulo.com ktp), kie eblus registriĝi kiel spertulo pri iu fako, trovi aliajn spertulojn, publikigi priajn verkojn kaj tradukojn, interŝanĝi opiniojn (ne pri monda justeco, sed pri riparado de aŭtoj, specifaj trajtoj de Oracle, novaj komercaj ideoj ktp). Homoj lernas la anglan ne ĉar ili malamas lingvajn rajtojn, sed ĉar ĝi profitigos ilin. Montru al ili praktikan potencialon de Esperanto kaj ili lernos ĝin same kiel la anglan - sen deesktera premo, propravole kaj proprakoste.
Mia konato etnografo verkis dekojn da artikoloj kaj jam publikigis libron pri popoloj de Norda Siberio. Dum multaj jaroj li pene memlernas la anglan, sed ĝis nun ne riskas traduki eĉ unu sian artikolon kaj nur iom interleteras kun alilandaj gekolegoj - malhelpas lia malbona lingvonivelo. Se Esperanto donus al li eblecon trovi almenaŭ unu-du-tri gekolegojn (ekz. en Hungario), legi iliajn verkojn kaj publikigi la siajn en respektinda retpaĝo, al kiu eblas referenci en scienca verko, li sendube malŝparus iom da tempo por lerni Esperanton kaj tiele uzi ĝin. Sed ĉio menciita mankas - bedaŭrinde...
Mi mem penege serĉas kunlaborantojn por pagota ĵurnalisma laboro (detaloj: http://www.ipernity.com/group/163115), sed malmultajn trovas. Nun mi havas mendon de eldonisto por priekonomia artikolo, sed ne povas trovi plenumanton eĉ kontraŭ reala mono. Kie trovi ĵurnalistojn, se en la retejo de TEĴA oni povas legi fakte nur pri TEĴA mem kaj mia provo pagi al ĝi monon por membriĝi malsukcesis - mankis ĝustaj informoj por banko kaj promesitajn priĝustigojn mi neniam ricevis.
Mi ripetu: utiligo - jen sola solvo en nuna malegala, maljusteca, sed sole reala mondo.
otbuller
otbuller diras:
2011-11-24 15:54
Por individuaj membroj de UEA retejo por kontakti fakulojn jam ekzistas, nome la Delegita Reto de UEA, alirebla ĉe reto.uea.org. Se temas pri ĵurnalistoj, tie eblas kontakti 28 fakdelegitojn pri ĵurnalismo.
punktor
punktor diras:
2011-11-24 17:19
Komence de 2011 mi petis la feminisman grupon "20.000 Virinoj" en Austrio skribi salutmesagxon al Japanio okaze de la Virina Tago, proponante ke mi tradukas gxin Esperanten. Ili volonte kaj gxoje akceptis la inviton, scivoleme demandis pri E-o kaj cxu ekzistas ia retpagxo de feministoj en E-o: mi devis nei.
Do tiu agantinaro havis nenian kialon lerni E-on. En mia profesia kampo mi spertadas saman realon: troveblas nur unu faka delegito kaj tiu sen retposxta adreso... Ebla kaj elprovinda solvo estus, fari internacian koordinitan inform-kampanjon kiu celas difinitan grupon - jaro post jaro, grupo post grupo, per la helpo de (pagata) profesiularo. Sed kiu organizo koordinas, efektivigas ?
Gerrit
Gerrit diras:
2011-11-24 19:32
Povas esti ke la homoj indikitaj en la Jarlibro de UEA cxe la Delegita Reto sub la rubrikoj "virina agado", "virinaj aferoj" kaj "virinaj kaj homaj rajtoj" povas helpi vin koncerne la temon "feminismo".
Stanislav
Stanislav diras:
2011-11-25 05:04
Laŭ mia opinio tiaj interkomunikaj projektoj plej indas por realigo fare de UEA kiel tegmenta organizo de la movado. Se Esperantujo estas nia virtuala lando, do UEA devas konstrui en ĝi vojojn, Akademio - kontroli trafikon kaj ĉion alian faros homoj mem - ĉu unuope, ĉu en memkreitaj organizoj kaj grupoj. Se estus bona vojo, do ne necesus admoni homojn aĉeti aŭtojn.
Pruvon de efikeco de tia strategio donas al ni eo-Vikipedio, en kiu volontuloj kreis jam pli ol 150 mil artikolojn kaj kiu nun okupas la 27-an lokon laŭ tiu indiko, superante eĉ kelkajn vikiojn de ŝtataj lingvoj de la eŭropaj landoj. Ĉu tiaj sukcesoj multas en aliaj kampoj? Evidente ne. Kaj sola kialo de tiu sukceso estas bone preparita strukturo de la projekto, ebliganta al ĉiu uzanto agi senĝene kaj efike, kunlabore kun aliaj partoprenantoj.
Do la recepo estas, mankas nur kuiristo.
simono
simono diras:
2011-11-25 16:44
Rilate Vikipedion oni pripensu, ke el la 150.000 artikoloj eble 100.000 kreis aŭtomate robotoj - plej ofte uzante la Anglan Vikion kiel fonton. El la homfaritaj artikoloj multaj estas nur ĝermoj.

Oni ne subtaksu nian Vikipedion, sed oni samprave ne supertaksu ĝin. Oni tutsobre pritraktu la realon.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-11-26 06:30
Mi devas obĵeti tiun pritakson. Mi registriĝis en eo-vikipedio en 2008, kiam ĝi enhavis malpli ol 110 mil artikolojn. Nun ĝi enhavas pli ol 150 mil. Dum tiuj jaroj mi trarigardis fakte ĉiujn novajn artikolojn por pliĝustigi kategoriojn, intervikiojn ktp. Kam mi scias, ke aŭtomate (eble) kreiĝas nur kelkaj procentoj el ili - kutime temas pri artikoloj pri municipoj de Brazilo, kiujn kreas unu uzanto.
Mi konas 15-20 uzantojn, kiuj regule verkas bonajn artikolojn pri certaj temoj: Hispanio, Kaŭkazo, birdoj, Transilvanio, ekologio, matematiko, franca kino, asteroidoj, municipoj de Ĉeĥio, kulturo de Rusio, ktp. Kutime ĉiutage aperadas po 50 artikoloj kaj iliaj kreantoj estas realaj homoj, al kiuj eblas komuniki kaj ricevi respondon.
simono
simono diras:
2011-11-26 12:42
Antaŭnelonge mi pretigis ŝablonon "ŝablono:arkivo" por faciligi la riparadon de ne plu funkciantaj ligiloj per redirektado tra archive.org. Por nun ripari unu artikolon post alia, mi uzis la "hazardo"-butonon. Giganta nombro de la hazardaj saltoj alteriĝis sur paĝo aŭtomate konstruita - ekzemple el astro-katalogo aŭ el aro de naciaj urbodatumoj. Pro la mizerega rikolto de homfaritaj riparindaj artikoloj mi post nur du tagoj rezignis pri la metodo. Mia butonalklaka fingro jam lamis. Mi ofte devis inter dudekfoje kaj tridekfoje alklaki por atingi artikolon entute indan je pritrakto. Tio verdire treege multobligis la kvanton da laboro necesan por ripari iujn aldone trovendajn mortajn ligilojn.

Do ne tute senbaze mi atentigas pri la kvanto da robotaj artikoloj en Vikipedio.

Aldone, mi esploris matematikajn artikolojn - ekz. rilate statistikon. Tre baldaŭ montriĝis, ke la tekstoj de pluraj artikoloj estas la rezultoj de aŭtomata tradukilo. La tradukoj estis tiugrade malbonaj - fore de ĉiu ajn kompreneblo - ke oni devus komplete reskribi la artikolojn. Je unu okazo antaŭulo de mi jam forkomentis trionon de la artikolo - simple pro tio, ke ankaŭ li iam devis ekkoni, ke la aĉa eliraĵo de la tradukilo ne estis iel ajn savebla. Nur la "tradukitaj" formuloj ankoraŭ ĝustis. Ĉio alia estis ĥaosaĵo el mistradukoj kaj plurvortaj tradukproponoj. Por plene reskribi tiajn artikolojn mankas al mi verdire la tempo kaj aldone iomete ankaŭ la volo.
Alekso
Alekso diras:
2011-11-27 05:27
Saluton, Simono,
viaj komentoj montras al mi, ke vi preferas mem plibonigi ol plendi. Dankon kaj gratulon al vi! La rimarkindaj 156.000 artikoloj estas frukto de via laboro. La bela afero estas, ke ĉiu povas kontribui. Tamen la nombro de tiuj, kiuj mem ekagas en tiaj kunlaboraj projektoj estas tre malgranda (en proporcio al ĉiuj). Tio estas fenomeno observebla ĉie, ne nur en Esperantio. Mi aliĝis al vikipedio en 2004 (12.000 artikoloj tiam). Post tre agema tempo mi dum kelkaj lastaj jaroj ne multe kunlaboras. Kio mirigas min, se mi rigardas la evoluon, estas, ke la nombro de regule kunlaborantaj homoj ŝajne ne kreskis dum la jaroj, tute alie ol la kunlaborantoj en la fruaj jaroj tion imagis. Min vere mirigas, ke ne pli da e-istoj eluzas la bonegajn ŝancojn, kujn ofertas "nia" vikipedio. Pri la kvalito de la vikipedia enhavo eblas vere diri kaj bonajn kaj malbonajn aferojn. Rilate al tio, kion vi skribis mi nun nur emas akcenti ( ne por vi, Simono, ĉar por vi tio certe ne estas novas, sed por aliaj interesatoj) la diferencon inter aŭtomate aŭ parte aŭtomate kreitaj artikoloj unuflanke kaj maŝine tradukitaj artikoloj aliaflanke. Mi estas kontraŭ la apliko de maŝinaj tradukoj por "plenigi" vikipediajn artikolojn, sed la uzado de teksto- kaj tabelo-ŝablonoj fare de homoj (kaj en kelkaj specialaj kazoj ankaŭ fare de robotoj) estas laŭ mi pravigebla. Kiu iam okupas sin per kreado de granda nombro de artikoloj pri geografiaj objektoj (ekzemple urboj, riveroj, distriktoj, regionoj, kasteloj kaj similaj), rapide rimarkas ke en la unuaj pli ĝeneralaj partoj de tia artikolo (kaj tie vi komencas kompreneble) ripete aperas la samaj specoj de faktoj. (nomo, situo, limoj kaj ĉirkaŭe situantaj objektoj, unua dokumentita mencio, fondojaro, areo, loĝantaro, loĝdenso, ĉefa ekonomiaj branĉoj ktp. Rapide vi rimarkas la utilon de la uzo de ŝablonoj, en kiujn vi metas la variajn donitaĵojn ricevante relative laborŝpare solide konstruitan ĝermon de nova artikolo. Vi povas la ŝablonon difini tiel, ke ĝi post la apliko ne nur aspekte sed ankaŭ fone, tio estas en la redakta fenestro estas tute normala teksto, kiun vi poste povas ŝanĝi kaj variigi, kiel ĉiun alian tekston. Do ne nepre restas ia timinda samformeco de teksteroj. Krei tiel iom pli amaskvante bazojn por pluevoluontaj artikoloj estas avantaĝe ankaŭ pro tio ĉar tiel eblas instali standardojn pri necesaj konvencioj kaj kvalitoj unuflanke kaj certigas sisteme strukturitajn ligojn inter al artikoloj de difinita kampo ankaŭ ol samtempa nekunordigita eklaboro "ekde pluraj anguloj" kun tre diversaj formoj, terminuzoj kaj kvalitoj povas krei belan kaoseton.
Alekso
Alekso diras:
2011-11-27 05:34
LA LASTA FRAZ(EG)O KOREKTITA:
Krei tiel iom pli amaskvante bazojn por pluevoluontaj artikoloj estas avantaĝe, ankaŭ pro tio ĉar tiel eblas instali standardojn pri necesaj konvencioj kaj kvalitoj. Oni ankaŭ certigas sisteme strukturitajn ligojn inter la artikoloj de difinita kampo, antaŭ ol samtempa nekunordigita eklaboro "ekde pluraj anguloj", kun tre diversaj formoj, terminuzoj kaj kvalitoj, povas krei belan kaoseton.
simono
simono diras:
2011-11-27 12:31
Plia korektaĵo.

Estas:

... ĉar tiel eblas instali standardojn ...

Estu:

... ĉar tiel eblas instali normojn ...

(standardo estas flago) :)
Alekso
Alekso diras:
2011-11-27 17:46
Dankon pro la korekto!
kossey
kossey diras:
2011-12-02 19:43
Jen ekzemplo de artikolo, kiu ekzistas nur en Espweranto
http://eo.wikipedia.org/wiki/Seksa_konstitucio
Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-02 20:15
Kara s-ano Kossey,
en la dua linio de la artikolo "Seksa konstitucio"
<<Biologistoj, bestkuracistoj, zooteknistoj povas diri pri seksa konstitucio de bestoj.>>
Oni devas korekti:
ne "biologistoj" sed devas esti "biologoj" kaj ne "zooteknistoj" sed "zooteknikistoj".
Krome en via frazo:
<<Jen ekzemplo de artikolo, kiu ekzistas nur en Espweranto>>
ankau estas unu eraro en la vorto Esperanto.
jxeromo
jxeromo diras:
2011-11-26 16:23
vikilibroj http://eo.wikibooks.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do por kunlabora redaktado
vikifontoj http://wikisource.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do:Esperanto por ekzistanta materialo
estas libere alireblaj retejoj por faka laboro kaj ili estas mirinde malmulte uzataj.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-12-03 15:56
Mi vikipediumas sub la nomo RG72 de antaŭ kvar jaroj kaj siatempe mobilizis uzantojn por voĉdoni por vikifontoj. Do mi konas tiujn retpaĝojn.
Sed ili malmulte utilas por faka kunlaboro. Vikilibroj entenu nur lernolibrojn, Vikifontoj - nur jam publikigitajn verkojn (sen ŝanĝoj), Vikiuniversitato - nur lecionojn kaj studojn, kiun ĉiu povas redakti kaj neniu estas aŭtoro. En viki=projektoj ne estas permesate publikigi proprajn studojn, verkojn entute (ne publikigitajn) kaj diskuti eblas nur pri enhavo - ne pri fakaj problemoj entute. Do tiuj retpaĝoj bonas, sed ne sufiĉas.
simono
simono diras:
2011-12-04 09:45
La plej multaj homoj konas nur Vikipedion kaj tute ne konas la tutajn krom-Vikiojn. Estas pro tio, ke mi tiom akre rezistas ŝovi ion ajn - specifie de mi - en iun krom-Vikion. La ĉefa Vikipedio jam sufiĉe mizeras sen tio, ke oni distribuu la malmulton, kion ni havas, trans dekon da aliaj lokoj.

Aldone, estas laŭ mi plene freneze meti poemon en Vikifontaron kaj analizi ĝin en Vikipedio.
madridano
madridano diras:
2011-11-25 19:55
Pli bone ol elspezi por gazetaraj anoncoj, eble estus utile destini iom da mono al la starigo de profesia lobio (premgrupo) ĉe la EU institucioj en Bruselo, aldone al la ekzistanta EEU.

Se iam Esperanto triumfus en Eŭropo, baldaŭ ĝi etendiĝus al la tuta mondo. Tial ege konvenas batali profesie kontraŭ la fortegaj antaŭjuĝoj de la eŭropuniaj politikistoj.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-11-26 06:15
Mi konsentas almenaŭ pri lasta konkludo. Fina venko ne estos centelcenta lernado de Esperanto fare de loĝantaro de la planeto. Sufiĉos se lernos ĝin 5-10 % en plej evoluintaj landoj. Se iam tio okazos almenaŭ en unu influa regiono - ĉu Eŭropa Unio aŭ Ĉinio - aliaj lernos ĝin propravole, sen pliaj instigoj. Esperanto devas iĝi utila - reston homoj faros mem.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-26 19:19
El la Interna Ideo de Esperanto tamen sekvas ke ĉiu pli-malpli samgranda mondregiono devus esti pli-malpli saminflua al la tuto. Usono ankoraŭ dum iom longa tempo restos la plej prestiĝa lando. Ĉiuj sukcesoj de Esperanto estas sukcesoj, sed el Usono la _samaj sukcesoj_ estas pli tutmonde inspiraj ol el aliaj lokoj. Tio povas esti nur ĉar nia planedo troviĝas en grava malekvilibro kun si mem.
simono
simono diras:
2011-11-26 20:10
Kaj ĝuste en la prestiĝhava lando Usono oni havis malmulte da sukceso. Hmm.
kossey
kossey diras:
2011-11-26 21:04
Mi tute konsentas. Esperanto devas esti plenrajta fremdlingvo en lernejoj, ĉar nur Esperanto povas konkuri kun la angla ĉe libera elekto de fremdlingvo.
Ĉu Hugo Chavez, Raul Castro, Daniel Ortega, Aĥmadineĝad? Evo Morales kaj similaj tiom ŝatas la anglan lingvon, ke timas enkonduki esperanton?
emerito
emerito diras:
2011-11-25 22:06
Iuj estas scivolaj, kiu estas Lancelot kaj mi estas scivola kiu estas tiu S-ro Witucki. Ne temas pri la nomo char ghi ne estas kashita. Temas pri la homo, kiu antau nelonge estis tute nekonata en Esperantujo. Li aperis eble antau unu, du jaroj, kune kun tiel nomata Iniciata Grupo. Membroj de tiu grupo, precipe S-roj Witucki kaj Krzyzak tuj farighis famaj pro multaj leteroj kontrau estraro de PEA, UEA kaj diversaj leteroj al politikistoj. Tiujn leterojn akrajn, au ech ofendighemajn ili sendis al multaj adresoj en Pollando kaj ankau eksterlande. Do famaj ili efektive farighis, kvankam ne en tro bona senso.
S-ro Witucki ne estas konata kiel "maljuna aganto" sur la kampo de Esperanto, kontraue al diversaj (mi ne diras, ke chiuj) membroj de UEA. Mi ankau ne audis pri iuj aliaj grandaj atingajhoj de la grupo.
Jes, ili aranghis la Kavaliran Ordenon por Etsuo Miyoshi. Shajnas ke ilin fascinigas la reklamagado de S-ro Miyoshi, sendepende chu efikoj estas grandaj au mizeraj.Ne miras do, ke ili - nun la Pola Societo EDE plue gloras lian agadon. Lau ili, se iu tion ne faras, estas granda honto.
Shajnas, ke cxe okaze, S-ro Witucki kaj la Pola EDE volas laute laudi sin mem (pro manko de aliaj sukcesoj ?)
La letero al UEA estas simila al antauaj. Ili (agantoj, membroj de UEA, PEA ktp) faras nenion kaj devas honti. Nur ni konas ghustan vojon kaj iom da "inteligentaj personoj" jam komprenas tion. Pri la "unua ghusta vojo" ni, en Pollando jam antaue audis sufiche multe.
Malnovaj alkutimighoj de maljunuloj de la Pola EDE ?
Kiu rajtas jughi, chu iu rajtas au ne, uzi la vorton "Esperanto" ?
Kiom da membroj havas tiu societo, kiom da homoj vere volus kunlabori kun ili kaj kiom preferas teni sin fore ?
En Esperantujo estas multe da diversaj organizoj. Multaj esperantistoj agas lau propra vojo kredante, ke ghi estas ghusta. Grava estas utileco de la agado.
Mi pensas, ke ankau la internacia Federacio EDE volus kunlabori kun chiuj organizoj por bono de Esperanto. Ne kvereli, ne ofendi, ne jughi sed ghuste kunlabori
"Sur ghentila homa fundamento,
respektante unu la alian."
Sxajnas, ke S-ro Witucki ne komprenas tion kaj lia letero bedaurinde jhetas ombron sur toleremo de EDE.
Vortojn de S-ro Kozyra pri "merdulo , fekajhoj" mi ne komentos. Eble ghi estas nur stilo de tiu chi grupo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-26 08:15
Respektplena Emerito,

denove iu ne kuraghas montri sian veran vizaghon. Mi devus vin preterrigardi, tamen viaj rimarkoj, kvankam ne tute unuflankaj, tendencaj estas delikate prezentitaj. Pro prezentitaj malghustaj faktoj senkulpigas vin ghusta scio.

Unue, ne estas vero, ke ni asertas, ke nur nia vojo estas ghusta. Ni nur
     spertis, ke ion gravan por Esperanto atingi povas en nunaj tempoj per politika agado.(en nova socia ordo estas bezona nova agado, char ne plu estas loko por solidareco, amikeco, frateco. Ne estas loko por idealoj).

Due, trarigardu paghojn de Libera Folio kaj vidu kiu komencis t.n. "Polan
     militon". Ni estis atakataj, do ne povis silenti. Tiama prezidantino jhuris neniigon de nia ekzisto. Dum pasintjara Arkones provis aranghi publikan inkvizicion. Char ghi ne sukcesis komencis la kampanion en L.F.
Ghi nenion al shi utilis, char sxi tute fiaskis en la nova elekto kaj ni estas oficiale registritaj.

Trie, kun nova estraro de PEA ni havas, se ne fratan, sed respektplenan
      rilaton kaj neniu atakas duan.Kontraue, dum nia komuna konferado en Bydgoszcz, la prezidanto substrekis publike bezonon de nia politika agado.

Kvare, nia grupo havas pli da atingajhojn ol iu alia multnombra asocio kaj
       chiutage anighas novaj esperantistoj, kiuj deziras aktive agi por Esperanto.

Kvine, niaj rezultoj jam estas sufichaj kaj estus pli grandaj, se ne torpedus
      ghin nia kara UEA. Ili volonte uzis kaj ankorau uzas monon de Etsuo,
sed gratuli lian ordenon ne scipovis (se ili mem ne zorgis pri lia honorigo).

Sese, samideano Krzyzak ne bezonas fari skandalojn por esti fama. Ghuste
      estas li, kiu mem scipovis aranghi, ke Pola Sejmo unuanime proponis nobelpremion al UEA, kvankam certaj personoj, kiel ankau che honorigo de Etsuo al ni malhelpis.(ech tiu persono, kiu private ne hontis uzi lian afablecon flugi kaj vivi je liaj kostoj al Japanio).
Mi aldonu, ke Krzyzak publikigis pli da artikolojn en polaj gazetoj ol tuta pola esperantistaro komune.

Sepe, mi ne volas laudi nunajn atingajxojn, sed jam estas sufichaj multaj nun, kiel oficiale registritaj, komencas ghustan kapmanion.Venu al venontjara 3. GES (Grandpolia Esperanto-Somero) kaj vi mem travivu!

Fine mi volas senkulpigi s-anon Kozyra, kiu nur respondis stulte aldonitan komenton.
Se al vi ne sufichas miaj respondojn, bonvolu diskuti kun mi persone, plej bone sur mia pagho che ipernity, respetplene Stanislaw Rynduch


emerito
emerito diras:
2011-11-26 11:48

Unue
"ne plu estas loko por solidareco, amikeco, frateco. Ne estas loko por idealoj)."
NEKREDEBLAJ VORTOJ !
Chu ghuste per tiuj vortoj vi au Pola EDE volas varbi novajn aktivulojn de Esperantujo ? Mi esperas, ke ne tuta Federacio EDE pensan la samon.

Due
vershajne jam neniu memoras "kiu komencis t.n. "Polan militon"." Dauris tro longe per tro multaj leteroj. Feliche silentighis.
La letero de S-ro Witucki aspektas tamen kiel nova provo de e-milito, nun mondskale.

Kvare
pri tiuj mi vere ne tro multe audis, eble iu sukcesis

Sese
" ke Krzyzak publikigis pli da artikolojn en polaj gazetoj ol tuta pola esperantistaro komune."
Multnombreco ne chiam signifas utileco.
Mi ne kritikas chiun lian verkajhon tamen pensas, ke utileco estas simila al reklamoj en gazetaro. Laudinda tamen estas lia bona intenco, kiun tute kontraue, mi ne vidas en la letero de S-ro Witucki.

Sepe
mi ne venos al "venontjara 3. GES" char mi preferas "solidarecon, amikecon, fratecon". Por mi estas ankorau loko por tiuj idealoj.

Fine
ech stulta komento ne bezonas stultan respondon

"pagho che ipernity"
mi ne uzas, mi ne havas tempon senfine trarigardi iujn fotojn kaj legi salutvortojn. Se iu havas tempon por tio - bonvolu.


 
ejas
ejas diras:
2011-11-26 23:35
Mi engluas komenton de Kazimiro Krzyzak: Konsternas, ke persono tiel konvinkita pri sia praveco, kiu permesas al si en tiu forumo fari kritikajn kaj malicajn rimarkojn al aliaj, tamen ne havas la kuraĝon prezenti sian opinion propra nome, sed kiel poltrono kovras sin sub pseŭdonimoj “Lancelot” kaj “Libera Emerito” (mi sube pruvos, ke t.e. du pseŭdonimoj, sed de la sama persono).

Atenta leganto ne havas dubojn, ke tiaj saĝumaj rimarkoj kaj opinioj kun engaĝiĝo apogataj flanke de la redaktoro de Libera Folio tamen devenas de la sama persono kiu taksas sin “esterordinare nobla” kiu jam antaŭ la distingo de Etsuo Miyoshi en Malborko per la prezidenta ordeno komencis en Libera Folio la abomenan t.n. “polan militon”.

La sama persono jam en majo 2011 provis konvinki Etsuon Miyoshi (mi aldonu ke tiun personon Etsuo ĝis nun filantropie financis), ke li ne venu al la E-aranĝo en Malborko ĉar la aranĝo kaj la streboj de Pola Societo EDE por la prezidenta ordeno estas blufoj.

Estas bedaŭrinda, ke tiu persono, kun tiu posteno tiel malnoble kaj hontege agas. Estas evidenta, ke la normala homa bonmoreco al tiu persono estas tute ne konata kaj abstrakta.

                           
emerito
emerito diras:
2011-11-27 11:37
Estimataj ejas kaj Kazimiro Krzyzak,
skribi en publikaj forumoj sub pseudonimo estas normala afero. Plimulto da homoj faras tion char publikajn forumojn povas uzi chiu, hazardaj homoj,amikoj kaj malamikoj. CHIU RAJTAS komenti, kritiki, esprimi propran opinion. Oni ne povas nur ofendi, rikani iun religion, rason kaj seksan preferon.
Rimarku, ke ech en Pollando post la falo de komunismo ekzistas libereco de la vorto. Se mi ne konsentas kun io au iu, mi RAJTAS kritiki.
Al agantoj de Pola EDE mi rekomendas reagi ne tiel emocie char en kolero oni poves fari eraron. Vi direktas vian respondon nur parte al mi. Mi tute ne scias kiu estas Lancelot, certe ne estas mi.
Mi ankau tute nenion scias pri kiu vi skribas poste, al kiu vi direktas viajn vortojn. Mi neniam renkontis persone Etsuon Miyoshi kaj certe li neniam filantrope min financis. Vi tamen skribas sufiche klare pri iuj aferoj do, se tiu persono tralegos vian eldiron eble reagos (au eble preferos teni sin fore, tion ni ne povas antauvidi).
Pri S-ro Miyoshi kaj lia agado mi legis, kaj kvankam ne chiam konsentas kun li mi respektas lin, char li neniun ofendas kaj kun chiu volas kunlabori. Kaj certe ankau li ne ofendighas, ke iu ne havas la saman opinion.
Mi nur povas esperi, ke la letero subskribita de la prezidanto de la pola societo EDE ne malvarmigos rilatojn de S-ro Miyoshi kun diversaj membroj de UEA, kiuj same kiel li pensas pri bono de Esperanto.
simono
simono diras:
2011-11-27 13:37
"mi sube pruvos, ke t.e. du pseŭdonimoj, sed de la sama persono".

Do kie estas via pruvo? Mi vidas nenion.
otbuller
otbuller diras:
2011-11-28 10:11
Stanislaw Rynduch skribis, ke UEA "volonte uzis kaj ankorau uzas monon de Etsuo". Tio povas doni la impreson, ke UEA uzas monon de s-ro Miyoshi por siaj propraj elspezoj, sed tute ne estas tiel. Temas nur pri Subvencio Cigno, kiu valoras 500 mil japanajn enojn (t.e. 3000-5000 eŭroj dum la lastaj jaroj). Tiu mono ne iras en la kason de UEA, sed ĝi estas celita por subteni Esperanto-projektojn en la Tria Mondo kaj eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. La decidon pri ĝiaj ricevantoj s-ro Miyoshi fidis al la Estraro de UEA. Lastatempe oni subtenis renovigon de la sidejo de E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, plibonigon de materiaj kondiĉoj kaj plivastigon de la kolektoj de la Dokumenta E-Centro en Zagrebo, realigon de la unua Esperanta Filmfestivalo ĉi-jare en San-Paŭlo, sendadon de E-instruistoj al triamondaj landoj, eldonadon de lerniloj en diversaj lingvoj, ktp.
Tuvalkin
Tuvalkin diras:
2011-11-26 05:36
Ĉ. 2002 s-ro Miyosi Etuo promesis apogi po 1000 € al landasocioj de Europunio por aperigo de reklamo pri esperanto. Dimanĉon la 14-an de decembro 2003, Portugala Esperanto-Asocio aperigis sur paĝo 21 de <i>Dário de Notícias</i> — “altkvalita” portugalia taggazeto — kvaronpaĝan reklamon pri esperanto, kio kostis iomete pli ol tiu sumo (se mi bone memoras). Notu ke temas pri dekstra paĝo de la dimanĉa eldono de prestiĝa gazeto… La rezulto, koncerne informpetoj (retpoŝte, paperpoŝte, kaj telefone) kaj vizitoj al nia retejo, estis nulaj: Nenia ŝanĝo pro tiu reklamo, kiu estis tute ignorita. (Nu, mi persone ignoras reklamoj en gazetoj, kaj tiel faras saĝaj homoj.)

Kontraste, la du-tri fojojn kiam aperis raporto/intervjuo pri la agado de nia asocio en tiu sama kaj en similaj gazetoj (aŭ en ties revuaj suplementoj) ĉ. la sama epoko (la fruaj 2000-aj), informpetoj kaj paĝvizitoj kreskis centoble dum kelkaj tagoj. Kompreneble, raportoj/intervjuoj kostas neniom, malkiel reklamoj.
Stanislav
Stanislav diras:
2011-11-26 06:21
Tre trafa rimarko! Reklamo en nuna monado nur parte efikas, multe pli rezultigaj estas PR-agoj, ofte tre malmultekostaj aŭ entute senpagaj. Uzado de Interreto, aparte de sociaj retoj, donas gravan efikon. Varbi per blogoj kaj aranĝoj (inkluzive virtualajn) indas kaj endas.
P.S. Mi estras PR-sekcion en unu el sufiĉe grandaj (1700 kunlaborantoj) entreprenoj de Gazprom, do ĝenerale komprenas pri kio temas.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-26 19:05
... anstatau Orellana Rojas.
http://www.liberafolio.org/[…]taj-de-esperanto-organizajo

amike
Istvan Ertl
Stanislav
Stanislav diras:
2011-11-26 19:14
Dankon pro flataj vortoj, kara, sed mi preferas iom daŭrigi mian Gazprom-ludon - mi ankoraŭ ne enuiĝis de ĝi:)
Tamen mi povus garantii centelcente, ke mono de la fama mecenato estus neniel tuŝita de mi - nur por realaj esperanto-okazoj. Ĉi-aŭtune mi aranĝis la 45-jaran jubileon de mia entrepreno, uzante por tio ĉirkaŭ 100 milojn da eŭroj (sen konsideri malrektajn elspezojn oble pli grandajn) kaj mi povas ĵuri per io ajn ke nenio gluiĝis al miaj manoj - malgraŭ sufiĉe "komplikaj" financaj skemoj, kiujn mi devis uzi por superi idiotajn burokrataĵojn de ĉi grandega korporacio. Puraj manoj estas nepra kondiĉo por ĉiu efika agado.
simono
simono diras:
2011-11-28 12:28
Antaŭ ol fari iujn ajn reklamojn ie ajn, oni unue difinu tion, kion oni volas atingi, kaj due tiujn, kiujn oni volas atingi - alivorte - unue la celon, due la celgrupon.

Meti reklamon en la plej prestiĝajn gazetojn de lando ne estas bona ideo, se oni volas alparoli la ĝeneralan publikon.

Se temas pri provo reklami cele al iuj politikistoj - kies helpantoj legas por ili la ĉiutagan gazetaron - same ne estas bona ideo. La politikisto tute ne ricevos la respektivan eltiraĵon kun reklamo pri Esperanto. Iu helpa staĝulo aŭ studento jam tuj forfiltros ĝin kiel negrava.

La nula respondo al la tiama reklamkampanjo tute ne mirigas min. Laŭ mia opinio estus pli simple kaj eĉ pli malmultekoste pro la ne plu necesaj telefonado kaj faksado tuj bruligi la monon en cindrujo sur la kontora tablo.

Se oni vere volas reklami - almenaŭ duone efike - kaj mono iomete troas, oni konsideru eble "Adwords" ĉe Guglo. Estus interesa ekzerco pripensi, al kiu termino aŭ al kiuj terminoj oni alkroĉu la reklameton, kaj kien la ligilo en la reklameto konduku alklakinton.
simono
simono diras:
2011-11-29 16:38
Mi iomete miras, ke neniu komentas mian proponon uzi Guglajn Reklamvortojn.

Ĉu neniam ajn iu provis tiun reklaman metodon?
wdiestel
wdiestel diras:
2011-11-27 15:47
Kiam fajro plu nur ardas, homoj foje metas fojnon sur ĝin, ĉar ili kredas, ke fajro devas esti hele videbla por varmigi. Sed fakte ardo povas kuŝi kaj varmi sub cindro tra tuta nokto ĝis matene. Tiam oni iru serĉi novan lignon.
BertSchumann
BertSchumann diras:
2011-11-28 00:46
EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) estas federacio de memstaraj politikaj entoj (asocio, societo aŭ partio)
La komuna celo de ĉiuj sekcioj estas politika agado por Esperanto, lingva demokratio kaj ligitaj celoj.
Ĉiu landa sekcio mem elektas la manieron de sia agado kaj detalojn de sia politika programo.
La germana sekcio (partio) partoprenis la EU-baloton en 2009, la franca tiujn de 2004 kaj 2009, krome subtenas lokajn balotojn.
La hungara sekcio (asocio) regule organizas inform-standon en sia ĉefurbo.
La pola sekcio aktive kontaktas kaj kunlaboras kun enlandaj politikistoj kaj invitis Etsuon Miyoshi al renkonto kun tiuj en Malborko. Aktivulo/j de la pola EDE tiam interŝanĝis pri la maniero varbi por Esperanto, kiu maniero legeble ne kongruas kun tiu de UEA kaj landa asocio.
Mi esperas ke tiuj diferencoj ne akriĝos. Mi esperas pri utila kunlaboro inter ni ĉiuj, ĉar ni havas komunan celon.
Salutas Bert Schumann, prezidanto de la federacio EDE (retejo: e-d-e.org)
ejas
ejas diras:
2011-11-28 20:03
Jes, kara samideano Bert Schumann, malgraŭ ke homa naturo ne estas identa, ĉar diferenciĝas, tamen ni ĉiuj batalantaj por komuna ideo de internacia interkompreniĝo de la homaro devus klopodi pri nia bona konduto ene de niaj organizoj kaj ne kvereli, ĉar nur konsento kun konkorda agado por nia nobla celo povas doni kontentigajn fruktojn! Malkonkordo kondukas nenien. Ĉiuj kvereloj inter geesperantistoj disŝiras mian 82 jaraĝan koron!
simono
simono diras:
2011-11-28 21:50
Iam kaj iam mi demandas min, ĉu niaj celoj vere estas tiom noblaj. Nome, se Esperanto vere "finvenkis", ĝi ankaŭ vere vortsence venkis. En ĉiu lando, kie estas iu disvastiĝinta ĉeflingvo, la malĉefaj lingvoj formortas. Tiun fenomenon oni povas konstati en multaj lokoj.

Kaj neniu kredu, ke en furora finvenka situacio Esperanto restus nur helpa.

Simile, laŭ mi, en tia situacio la lingvo post nur du generacioj preskaŭ perdus siajn planecon kaj regulecon. Jam hodiaŭ nur inter kelkmiloj da parolantoj tio okazas.

La finfino estus, ke la planlingvo Esperanto iĝus speco de plene neregula Esperantido kaj forŝovus ĉiujn aliajn lingvojn. Do jen hegemonio pura. Se oni volus nomi ĝin tiel, ĝi estus speco de estonta nova "etna" lingvo rolanta kiel hodiaŭ la Angla.

Kia bela perspektivo!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-29 09:08
Jes, Esperanto estas nobla celo kaj nun komencu jam festi!

POR ESPERANTO JUBILEO
lundo 28a de Novembro 2011 je 21:46
aldoni al plej ŝatataj modifi tiun ĉi artikolon viŝi

Pasintjare mi proponis digne festi 125-an jubileon de Esperanto. Estas okazo por aktiviĝi kaj organizi pro tiu okazo diversan aranĝojn lau lokaj eblecoj.
EDE-PL interkompreniĝis kun grupo de Bydgoszcz, Olsztyn kaj Monda Turismo komune festi.
Inaŭguro okazos jam 10-an de dezembro 2011 en Bygdoszcz kaj kaj solena aranĝo, kun inaŭguro de memorŝtono okazos dum venonta GES-3 en Wagrowiec.

Por persone eksaluti ĉi jubileon mi verkis modestan verseton, kiun mi ankaŭ kantos venontjare.


AL 125-a JUBILEULO

Granda estas nun omaĝo,
pro la Esperanto-aĝo.
La honoran festan jaron,
festas progresa homaro.

Antaŭ 125 jaroj,
donacis ĝin al homaro;
Ludoviko - pacifisto,
la malriĉa okulisto.

Por politiko konkera,
estis ĝi lingvo danĝera.
Malgraŭ mortoj, persekutoj,
ĝi sukcesas sen diskutoj.

Paco estas granda peno,
se ne estas la kompreno.
Grandan rekonon, progreson,
al Esperanto sukceson.

Do, trinku kun mi ĉampanon,
bonvola samideano.
Ĉie sonu nia kanto,
pri jubilea Esperanto!

Vivu, vivu Esperanto,
amikecon la portanto.
Per la lingvo neutrala
la kompreno ideala.

Novembre 2011, Stanislavo
simono
simono diras:
2011-11-29 12:02
"Jes, Esperanto estas nobla celo kaj nun komencu jam festi!"

Unue mi konstatas, ke Esperanto estas lingvo, ne celo.

Due mi konstatas, ke via linio "ĝi sukcesas sen diskutoj" povas esti nur ŝerco - egale kiel oni komprenu ĝin. Do ĉu:

"ĝi kiel lingvo disvastiĝe nediskuteble kaj nedisputeble sukcesas"

aŭ ĉu:

"ĝi sukcese disvastiĝas sen tio, ke okazas survoje iuj diskutoj aŭ disputoj".

Ambaŭokaze, jen ne reala priskribo de la aktuala situacio de Esperanto.

Trie kaj lastvice mi konstatas, ke Esperanto tute ne estas "neŭtrala". Ĝi estas tre forte Hind-Eŭropa.

Sume, temas pri bela ĉevaleto por lingve interesataj hobiemuloj, kiuj jam parolas iun Hind-Eŭropan etnan lingvon kaj pro tio povas senpene kaj rapide lerni ĝin. Do pro tio mi tute ne komprenas, kion oni solene kaj kun omaĝaj kantoj festu. Fakte, mi taksus tian sintenon plene freneza, kvankam mi evidente neniam ajn publike dirus tion.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-29 12:55
Lau mi okaze de la 125a jarigho de Eo estas nenio por festi (krom stulte distri kiel kutime). Esperanto grandskale fiaskis (lau la pracelaro, sed ankau lau aliaj celaroj), sed la Eo-movado estas tro orgojla por konfesi tion chi kaj eltiri la ghustajn konkludojn. Lau mi la Eo-movado estas senespera kazo, almenau lau la diskutoj kiuj okazas respektive ne okazas en la movado.

Chefe kulpas la estraro kaj komitato de UEA, kiuj restas pasivaj kaj neniel sukcesis lanchi novajn diskutojn kaj novan dinamikon.

Propagando de Esperanto estas nuntempe sensenca afero, kaj nur perdo de energio kaj mono. La Esperanto-movado devas unue produkti kulture valorajn aferojn (produktojn, varojn) - poste ghi povos propagandi Eon. Sed pri primitivaj Eo-lernolibroj neniu interesighas, ech ne afrikanoj, vjetnamanoj au kubanoj.

Krom tio, la historio de la Eo-movado ne estas sufiche prilaborita au digestita. La tuta komunisma periodo estis vishita sub la tapishon, periodo kiu lau mia opinio diskreditis Esperanton - lingvon kaj movadon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-29 13:39
Esperanto ne estas freneza, se tiam nur niaj diskutoj.
Dum ni stulte diskutas kaj provas esperantisto konvinki esperantiston, en Brazilio, cxu Azio homoj lernas avide Esperanton kaj veninte al Europo miras kial ghi estas tiel malpopulara.

Dum multaj etnaj lingvoj chiutage perdighas, Esperanto ne estas forvishebla, se nur malrapide progresas.Esti 125 jara, krom malpermesoj de caro, Stalin, Hitler, Franco... estas kazo por festi.

Certe Andreas pravas, ke oni devus prilabori la pasintecon, char kelkaj personoj, kiuj tiam profitis provas nun same, kritikante aliajn sub pseudominoj. Kiu estas honora, honesta kaj sincera ne devas sin kashi.

Mi ghojus, se vi tamen festus kun mi.
Kun samideana festemo Stanislavo
esperanto
esperanto diras:
2011-11-29 13:50
Mi festos lau mia maniero, sur iom pli alta nivelo, sed tio havas nenion komunan kun la idiota fanfarona celebrado de la oficiala Eo-movado, kiu limigas sin al memlaudado, sintrompado kaj disjhetado de sablo en la okulojn de la membraro, kiu ankorau kredas la Pragan Manifeston kaj similajn sensencajhojn.
Betty
Betty diras:
2011-11-29 14:14
Ankaŭ mi opinias, ke Esperanto ne estas freneza. Post 125 jaroj la lingvo ankoraŭ vivas, kaj en Kopenhago ni ankaŭ renkontiĝos en nia klubo la 10-an de decembro por festi kaj por memori ties signifon. Lastjare dum la zamenhofa festo ni sukcese kontaktis pere de skajpo samideanojn en Ĉilio, Ĉinio kaj Rusio. Per nia 'freneza'(?)sed komuna lingvo ni ĝuis agrablajn konversaciojn. Ni planos same fari okaze de nia festo la 10-an de decembro.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-02 20:10
Nu, se la lingvo estas individua fenomeno, kia oni traktas ĝin en moderna lingvistiko, tiam ĉiu idiomo, ankaŭ Esperanto, estas tiel freneza aŭ malfreneza kiel la unuopa parolanto mem faras ĝin al si.
simono
simono diras:
2011-11-29 14:44
Ĉu iu tie ĉi asertis, ke Esperanto estas freneza?

Mi ne memoras esti aŭ skribinta aŭ leginta tiaĵon ĉi-fadene. Strange kiam iu volas defendi kontraŭ eldiro neniam ajn artikulaciita.

Mi kritikis la ideon festi la 125-jaraĝiĝon per omaĝa kanto. Miaopinie rilate la "sukceson" de Esperanto ne estas multe prifestinda. Se io ajn, nur ke ĝi ankoraŭ ekzistas, ĉar iun gravan signifon en la mondo ĝi ne gajnis.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-29 15:24
La diskuto mem estas freneza...

esperanto
esperanto diras:
2011-11-29 16:47
ekzemple tio chi estas frenezo:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1834
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-29 22:28
Por mi persone Esperanto estis la unua (eventuale) hindeŭropa lingvo kiun mi serioze lernis. Senpene kaj rapide. Kaj poste diverssajn hindeŭropajn, malpli senpene kaj malpli rapide.

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-30 09:11
Se estas tiel, mi honeste gratulas. Vi estas evidente lingve dotita, ellerninte senpene kaj rapide.

Kaj ke tre multaj E-parolantoj fakte estas poliglotoj nur fortigu mian aserton. Konate, la plej multaj spertaj E-parolantoj tute ne bezonas Esperanton por internacie komuniki.

Sed ĉiu medalo havas du flankojn. Je la kontraŭa flanko de la medalo staras miloj kaj miloj de Turkoj en Germanujo, kiuj tute ne sukcesas lerni la Germanan.

Kaj ĉu Esperanto estas Hind-Eŭropa aŭ ne, jen demando vere apenaŭ inda debati. :)

Cetere, ĝi same estas nek vere aglutina, nek vere izola.

Vidu jenan miaopinie tre interesan artikolon de Felmano:

http://web.archive.org/[…]/e_aglut.htm
emerito
emerito diras:
2011-12-01 16:03
S-ro Jaskiewicz unue engluas akrajn leterojn/komentojn de S-roj Witucki kaj Krzyzak kaj poste priploras sian disshirantan koron.
En Pollando ni diras: "Kiu semis venton, tiu rikoltas tempeston"
Junaj esperantistoj ankau observas tion kaj demandas "Kial vi maljunuloj tiel multe kverelas?" Ne miras do, ke plej multaj de ili evitas iun ajn esperantan agadon.
Ne chiam tiuj plej maljunaj estas plej saghaj (mi skribas tion ghenerale, ne al iu konkreta persono). Mi observas la mondon kaj vidas kiel ghi shanghighis. Kaj ankau mi vidas, ke junaj estas ofte pli multe saghaj. Eble pro tio estas tiel majfacile alighi ilin al ni.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-15 14:40
Leginte la reakciajn recenzojn de Lins en la revuo Eo kaj LPLP pri iu Z-biografio, oni devus supozi, ke Zamenhof vershajne plorus.

Demandante Humphrey Tonkin, la eldoniston de LPLP, ĉu li pretus aperigi mian replikon en sia revuo, mi ricevis la jenan respondon (sen alparolo kaj salutvorto): “LPLP ne havas apartan rubrikon en kiu aŭtoroj de libroj recenzitaj en la revuo havas lokon por respondi. Ni faras nian eblon elekti taŭgajn recenzantojn, kompetentajn pri la koncerna temo. Ni faris tion en tiu ĉi kazo.”

Leginte la hodiauan mesagon de Dasgupto okaze de la Z-tago, kiu inauguras la 125an jubileon, oni venas al la konkludo, ke la I-kvo, E-kvo kaj cefe la A-kvociento de Lins kaj Tonkin devas esti tre malalta.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-15 17:07
"LIBERA FOLIO" bele gratulis hodiau al D-ro L.L.Zamenhof! Por Zamenhof ghoju EDE-anoj-PL jam en majo pensis pri li;

    
Stanislaw Rynduch diras:
----- Original Message --

POR OMAGXO DE D-RO L.L.ZAMENHOF POLA EDE -AKTIVAS

Sent: Wednesday, December 14, 2011 10:38 PM
Subject: S-ro Mikołaj Dowgielewicz - Ministro de Pola Prezidanteco en EU plenumis la promeson skribitan private al Kazimiro Krzyżak de sia Ministerio kaj aperigis la informon pri Ludoviko Zamenhof en la oficiale ttt-ejo de Pola Prezidenteco en la pola kaj Esper


S-ro Mikołaj Dowgielewicz - Ministro de Pola Prezidanteco en EU plenumis la promeson skribitan private al Kazimiro Krzyżak de lia Ministerio - kaj aperigis la informon pri Ludoviko Zamenhof okaze de lia 152 datreveno de la naskigho - en la oficiala ttt-ejo de Pola Prezidanteco en EU en la pola kaj Esperanto, en la angla kaj Esperanto, en la franca kaj Esperanto kaj en la germana kaj Esperanto. Tio estas jam duan fojon - char unua informo pri Esperanto en la pola kaj Esperanto kaj la angla - okazis sur la ttt-ejo de Pola Prezidanteco en EU jam la 26-an de julio okaze de la 124-a datreveno de la publikigo de la Unua Libro (do fakte naskigho de Esperanto). Korespondadon de Kazimiro al Ministro Dowgielewicz kaj ricevitajn respondojn de la Ministerio pri Pola Prezidanteco en EU vidu kaj legu en la alkrochitaj dokumentoj kaj sube legu la kopiojn pri L.Zamenhof de la menciita ttt-ejo de Pola Prezidanteco en EU en 5 lingvoj.
Amike,
Stanislavo


Prezydencja 2011

PL
EN
FR
DE
esperanto
esperanto diras:
2011-12-15 17:23
Ankau en tiu chi teksto
http://pl2011.eu/[…]/152nd-anniversary-birth-ludwig-zamenhof
http://pl2011.eu/[…]/152-rocznica-urodzin-ludwika-zamenhofa

mankas ajna indiko pri la judeco de LLZ.
Do, la sama "senjuda propagando" estas daurigita, eble ech en pli pura formo ol dum la komunisma tempo. Sed almenau oni ne plu kuraghas skribi, ke LLZ estis polo. Granda progreso!

Sed antau nelonge iu israela samideano skribis al mi, ke li estas kontenta, ke oni ne skribas pri judeco de LLZ. Kiaj tempoj, kiaj moroj!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-12-15 17:47
Skribante en Germanio pri Koch chu Einstein oni chiam substrekas kiu ili estis?
Cxu ne sufichas, ke ili estis homoj, teranoj?

Homo naskita egale en kiu raso, civitaneco tion ne povis elekti kaj por mi grava estas kiu li/shi estas, kiel sin kondukas. Mi mem ne havas problemon diri, ke Zamenhof estis pola judo. Mi mem estas ateisto kaj opinias esti pli bona homo ol iu kredanto.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-15 17:55
En civilizitaj landoj, che Koch kaj Einstein oni kutimas emfazi, au honori, la judecon.

Che Zamenhof oni tion intence sufokas, sisteme, chefe en Pollando, sed ne nur tie.
Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-15 18:52
En Nova PIV 2005 estas jene:

Koĥ/o Germana medicinisto (R. Koch, 1843-1910) kiu malkovris la aganton de tuberkulozo, la ~an <<bacilon>>.

Ejnshtejn/o. Usona fizikisto (A. Einstein, 1879-1955).

Kuri/o. Nomo de ge-fizikistoj k -kemiistoj (P. Curie, 1859-1906 k M. Skłodowska, 1867-1934), kiuj malkovris radiumon.

Do, vi vidas, ke ne estas kutimo mencii la judecon de Koĥo kaj Ejnshtejno kaj same oni ne mencias ke P. Curie estas franco kaj M. Skłodowska ke shi estas polino - KAJ POLOJ KAJ FRANCOJ NE PROTESTAS, KIAL DO PROTESTI KE ONI NE MENCIAS LA JUDECON DE ZAMENHOFO.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-15 19:31
Acx, ne tedu min kun tiaj "Ausreden".

Cetere, interesan respondon mi ricevis de via homo, kiu dissendis hodiau tiun EDE-retliston (cetere jam plurfoje mi malabonis tiun stultan liston, sed tamen daure ricevas ghin)


Andreas Künzli:
> http://www.liberafolio.org/[…]-de-gazetanoncoj#1323966180

Dankon pro la retligo. Mi ne scias, en kiuj cirkonstancoj oni menciu la
judecon de Zamenhof. Unue, se li estus kristano, chu oni emfazus lian
kristanecon ? Cetere en Francio, kie kresketas nuntempe la
kontraujudismo lau mi ne lertas mencii.

Vershajne dependas de la lando. Do por komunikoj kies celpubliko estas
europuniaj civitanoj eble pli bone silenti.

Salutas,
Bertrand Hugon
 

Vi certe komprenas, ke mi ne komentas tiun reagon.


esperanto
esperanto diras:
2011-12-15 20:03
Konsultante la seriozan kaj HONESTAN literaturon, vi cxiam trovos cxiujn necesajn indikojn, ech pri Einstein kaj Koch.

En la kazo de Zamenhof, lia judeco estis esenca por la kreado kaj apero de Esperanto. Tion mi unuafoje klopodis montri en mia Z-biografio. La reagoj de la esperantistoj al tiu chi libro estis kiel bato en la vizaghon de Zamenhof kaj de la seriozaj kaj honestaj esploristoj kaj biografoj.

Sed vi certe komprenas, ke kun vi mi ne emas pludiskuti tiun chi temon.
chielismo
chielismo diras:
2011-12-16 20:57
Estas surprizinde ke UEA ne havas sian edukcentron, kie diplomiĝas instruistoj kompetentaj por Esperanto. Se vere ekzistas iom da monoj, investu tian centron, mi opinias. Fakte, nia movado ne dependas, de kiom da homoj konas la nomon Esperanto, sed de kiom da homoj posedas Esperanton. Nun ne mankas kursoj por komencantoj, sed mankas bonkvalitaj kursoj por progresantoj. Oni diras, ke Esperanto ankoraŭ vivas, ĉar ankoraŭ ekzistas iuj posedantoj en la mondo! Oni diras, ke Manĉura lingvo mortis, ĉar apenaŭ neniu posedas ĝin. Kvankam en Ĉinio pli ol dek milionoj da civitanoj havas manĉuran naciecon, kaj crte konas la nomon de sia nacieca lingvo, tamen ili ne posedas sian naciecan lingvon kaj nur konas la nomon. La manĉura lingvo mortas!
aldone
aldone diras:
2011-12-16 22:33
Estas tute klare ke post kursoj por komencantoj necesas havi ion per kio eblas lingve progresi. Se la lernado de la lingvo okazas pli kaj pli en la interreto, necesas tie havi ion kio helpas pli enprofundiĝi en la lingvon. Tio nur eblas se oni povas aŭdi la lingvon.

La Esperanta Retradio prezentas ĉiutage sonartikolon pri interesa temo el ekonomio, politiko, naturscienco aŭ sociaj aferoj. Kompreneble ne mankas temoj kiuj pritraktas lingvajn demandojn. Tiel evidentiĝas ke Esperanto estas vivanta lingvo per kiu eblas doni respondojn al la defioj de la nuntempo. Montriĝas ke kunlaboro inter esperantistoj el pluraj kontinentoj povas funkcii senprobleme. Por tio sufiĉas jam kelkaj kleraj kaj bonvolaj homoj kiuj amas la lingvon kaj kiuj deziras disvastigi ĝin.

Se oni povas ĉiutage aŭskulti altnivelajn paroladojn en Esperanto kun la samtempa ebleco legi la koncernajn tekstojn, tiam iom post iom kreskas la lingva konscio kaj la kapablo kompreni, skribi kaj paroli la lingvon. La Esperanta Retradio akcelas la lingvan nivelon de la geaŭskultantoj kaj tiel kontribuas al la plua kresko de nia lingvo. Kvalito kaj persisto estas la decidaj faktoroj.

Kiu kuraĝas kaj kapablas paroli en radio, por tiu la Esperanta Retradio estas bona scenejo por prezenti temojn el la vivo de la propra popolo aŭ el la propra profesia medio. Tiu laboro donas profundan kontentigon. La Esperanta Retradio kunligas homojn trans kontinentoj.

Aŭskultu, ĝuu kaj kleriĝu sub
http://aldone.de/retradio
simono
simono diras:
2011-12-17 09:43
Jen vere bona afero de Anton Oberndorfer. Bona prononco, multfacetaj programeroj. "Ricevado" perfekta - ĉar ne mallongonde aŭ simile. Aldone, apud la elsendo - fakte podkasto - haveblas la manuskripto de la aŭdata elsendo. Do por lernantoj perfekta kombinaĵo. Kaj tion ebligas praktike unusola homo!
chielismo
chielismo diras:
2011-12-17 10:41
Dankon pro via invito!
Mi jam vizitis vian retejon, sed mi ne povas aŭskulti vian parolon. Ĉu eble vi sendu al mia retpoŝto: chielismo@hotmail.com ?
esperanto
esperanto diras:
2012-06-24 00:26
Mi estas tiom malmodesta, kaj, kvazau lau la imitinda maniero de Silfer, iom fanfaronas (ne blufas, char estas vere) kaj propagandas min mem (char bedaurinde neniu alia faras ghin), per la republikigo de jena mallonga recenzo, kvazau por deponi ghin kiel arkivajhon en Libera Folio, en la originala lingvo:


L. L. ZAMENHOF (1859-1917): ESPERANTO, HILLELISMUS
(HOMARANISMUS) UNDER DIE “JUEDISCHE
FRAGE” IN OST- UND WESTEUROPA. By
Andreas Kuenzli. Juedische Kultur 23, Wiesbaden: Harrassowitz
Verlag, 2010. Pp. 538; plates. €98.00.
Ludwig Zamenhof is best known today for his invention
of Esperanto. In many circles, his Jewish identity is downplayed.
Among his efforts to create a better world, however,
he tried not only to invent a universal language but also to
develop and disseminate a humanitarian philosophy called
in Esperanto “Homaranismo,” based to a large degree on the
statements of the Hillel the Elder. His hope was that this
approach would contribute to understanding between the
adherents of different religions and lead to a decline in anti-
Semitism. This attempt was less successful than his attempt
to develop a universal language. But as Kuenzli shows in this
very impressive study, much can be learned from failures.
The author describes the life, activities, and heritage of
Zamenhof in richly documented chapters. Kuenzli devotes a
great deal of attention to Jewish cultural history and to
Zamenhof’s involvement in religious questions. He provides
a detailed description and analysis of Zamenhof’s Homaranismo
project of Hillelism and links it to Zamenhof’s other
activities. Kunzli’s volume is unquestionably important for
research libraries that deal with religious reform as harness
for social improvement as well as with the variety of Jewish
religious responses to modernity.

Shaul Stampfer (http://en.wikipedia.org/wiki/Shaul_Stampfer)
Hebrew University
Religious Studies Review, vol. 28, No. 2, June 2012

Religious Studies Review (RSR) is the journal of the Council of Societies for the Study of Religion (CSSR), which is based at Rice University. The journal is published quarterly by Wiley-Blackwell.


La autoron de la libro gratulis la eldonisto de la koncerna serio che la eldonejo Harrassowitz, profesoro d-ro K.E. Grözinger, Berlino, per tre varmaj kaj agnoskaj vortoj pri la verko.

Iom antaue, la verko estis jam tre pozitive recenzita de d-ino Agnieszka Jagodzińska de la Centro por la Kulturo kaj Lingvoj de la Judoj de la Vroclava Universitato (Pollando), en iu porrecenza revuo de la Oksforda Universitato (kies enhavon pro kopirajtaj kialoj mi ne povas reprodukti).

Pliajn informojn oni trovas sur www.zamenhof.ch

esperanto
esperanto diras:
2012-06-30 00:43
Inter diversaj pli malpli sensencaj Eo-legaĵoj, kiuj trafis min lastatempe - de la antaŭparolo en la nova UEA-jarlibro 12 ĝis iuj komentoj de HeKo - plej pikis min la sekva epizodo.

Ŝajnas, ke mi ne estis la sola, kiu rimarkis, ke

en tiu ĉi prelego de sinjoro doktoro Lins
http://www.bsb-muenchen.de/[…]/Ulrich_Lins_Geschichte_Esperanto.pdf

la aŭtoro ŝajne "forgesis" mencii la holokaŭston, en kiu kiel konate estis murdita ne nur la familio de Zamenhof, sed pereis ankaŭ "miloj da judoj esperantistoj" (laŭ EeP, p. 709 - cetere, ĉi tiu cifero/aserto neniam povis esti dokumentita aŭ pruvita). Kvankam la temo ja estis enkondukita per la emfazo de la nomoj de tiuj sinjoroj kaj organizaĵoj, kiuj senpere estis respondecaj por la holokaŭsto, kadre de kiu estis persekutitaj ankaŭ Eo, la Eo-movado kaj judaj e-istoj.

Al la demando de unu el la ĉeestantoj de la parola prezento de la prelego, kial mankas mencio pri la persekutoj de la e-istoj far la nacisocialistoj, la preleginto ŝajne petis pardonon kun la argumento, ke en tiu mallonga prezento li devis preterlasi multajn temojn. Tiun ĉi klarigon oni povus komenti tiel: 70-jara doktoro pri historio devus mem scii, kio estas historie grava, esenca kaj menciinda en simila prelego kaj kion oni povas rakonti al infanoj kaj stultuloj.

Unue mi intencis verki pli longan komenton pri la neglekto de tiu temo, sed ĉar tio nur senutile forrabus mian tempon kaj verŝajne ankaŭ tedus la legantojn de Libera Folio, kiuj ŝajne apenaŭ interesiĝas pri tiaj temoj - mi decidis rezigni. Oni povus demandi la aŭtoron de tiu prelego kial li decidis ekskludi la temon de la holokaŭsto (nu jes, mi komprenis, pro tempomanko), ligite kun la demando al tiu germana historiisto pri lia principa sinteno rilate al la holokaŭsto, la judoj, la antisemitismo, la nacisocialismo, cetere ankaŭ rilate la komunismon. Sed la respondo, kiun oni ricevus - se entute oni ricevus ian respondon - probable estus malkontentiga.

Sendube, mi revenos al tiuj kaj aliaj temoj kaj problemoj kadre de miaj esploroj pri (reala kaj supozita) antisemitismo en la Esperanto-movado.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-01 15:57
La plej freneza komento lige kun Esperanto, kiun mi entute legis en la lasta tempo, estas trovebla chi tie

http://esperantodocumentary.com/blog/okupu-la-anglan

En ghi svarmas ne nur absurdajhoj kaj idiotajhoj, sed ankau diversaj falsaj asertoj (lige kun Lenin, rusa revolucio, Zamenhof ktp.). Sed mi nun ne havas la tempon por ghustigi ilin.

Mi ne komprenas d-ron Corsetti, kial li decidis resti en "Bella libera Italia" kaj kial li ne elmigris, ekzemple, al Norda koreio, por pasigi la reston de la vivo en la "malliberismo", eble en unu el la hororaj amaskoncentrejoj en tiu lando, por dispecigi shtonojn, sekigi marchojn kaj manghi berojn, plantojn kaj serpentojn por pluvivi.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-07-02 12:17
Kial tediĝi pri unu se oni povas havi la alian?
 
http://esperantodocumentary.com/blog/notoj-pri-ivo-lapenna
esperanto
esperanto diras:
2012-07-02 13:38
Kio tie chi estas interesa, lau vi?
esperanto
esperanto diras:
2012-08-14 15:09
Por rusoj (kaj aliaj), kiuj neas la holokauston au evitas mencii ghin en siaj artikoloj, mi rekomendas jenan legajhon:

http://lib.ru/PROZA/GROSSMAN/trebl.txt

Ekzistas ankau germana traduko (Moskvo 1947).

Tiu korshira rakonto eble donas iun impreson kiel Lidia Zamenhof plej vershajne pereis en Treblinka (noto mankas chi tie: http://eo.wikipedia.org/wiki/Treblinka_(koncentrejo)

Se mi havus la koncernan kopirajton, mi tradukus la tekston al Eo (lau Trovanto Eo-traduko evidente ne ekzistas).

Grosman/Ehrenburg etas ankau la redaktoroj de la fama Nigra Libro pri la pereo de la sovetiaj judoj.

Kirill
Kirill diras:
2012-08-14 15:29
Vasilij Grossman apartenas al plej estaraj verkistoj de la 20-a jarcento. Jes, oni zorgu pri eldono de liaj verkoj Esperante, ech se ne majstroverko "Vivo kaj sorto" (tre ampleksa romano), sed almenau liaj noveloj, same brilaj. Li verkis, kiel verkus Lev Tolstoj post Holokausto kaj Hiroshimo.

Parenteze, nun en la rusia televido oni flimas serion lau romano "Vivo kaj sorto". Espereble, tio donos al Grossman atenton, kiun li meritas.

esperanto
esperanto diras:
2012-08-14 16:26
Mi ghojas, ke vi aprezas tiujn verkon kaj autoron.

(Sed oni ne forgesu, ke chiuj tiuj autoroj iam estis ardaj stalinistoj, kaj nur poste kiam ili komprenis la merdon, ili "konvertighis" (same en la kazo de Volkogonov, kiu post sia "konvertigho" skribis neimagebla interesajn kaj utilajn verkojn pri Lenin, Stalin, Trockij ktp., ekspluatante la tre malfacile alireblajn dokumentojn, kiujn li trovis en ghis tiam sekretaj arkivoj en Ruslando.)

Nuntempe estas granda problemo kun kopirajtoj. Ekzistas mondvaste diversaj autorrajtaj asocioj, kiuj estas bone interligitaj kaj kiuj kun la helpo de tuta armeo de pedantaj juristoj freneze postchasas pekantojn (mi mem estas membro de unu el svisaj autorrajtaj asocioj kaj povas observi tiun pli kaj pli fortan histerion). Antau jaroj mi mem devis foje pagi (relative malgrandan) punon pro mallonga gazetara teksto, kiun mi transprenis el la interreto kaj kopiis ghin en mian propran retujon (poste mi ech tute forgesis, ke tiu teksto trovighis sur la servilo, sed mem ne plu estis aktiva - oni tamen trovis ghin!). Ekde tiam mi neniam plu transprenis iun tekston tiamaniere.

Kiel konate, la kopirajto estingighas 70 jarojn post la morto de autoro (do ne post apero de iu verko).

Antau unu-du monatoj mi havis grandegan teatron kun la Svisa Nacia Biblioteko en Berno, kiu unue volis rifuzi al mi fari fotokopion de iu bibliografieto de Edmond Privat, kiu estis verkita en 1964. Oni rifuzis ghin fotokopii kun la argumento, ke oni konsideras ghin kiel "plenan" verkon (kvankam ghi ampleksis nur kelkajn paghojn). Finfine, mi povis "pace" reguligi la problemon.
Mi volis republikigi tiun bibliografion okaze de la 50-jarigho depost la morto de Privat. Sed por tio necesus ricevi la kopirajton pri la verkoj de Privat (kiujn lau mia scio posedas la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds). Sed finfine mi rezignis.

Aliflanke, eblas nun facile reeldoni la verkajhojn de Hector Hodler, kiu forpasis en 1920. Sed kiel mi rimarkis, en la Eo-movado ekzistas malgranda intereso por tio.

Krom la kopirajto malhelpas la eldonagadon la apenaua ekzisto de kompetentaj Eo-tradukemuloj kaj -tradukistoj kaj la manko de taugaj eldonejoj, kiuj volus eldoni tiajn tradukojn. Do, la Eo-merkaton oni povas pli malpli forgesi. Kiel autoro oni havus nur senilmajn problemojn kaj chagrenon pro la enorma komplikeco, pedanteco kaj kapriceco de la posedantoj kaj gvidantoj de tiuj eldonejoj, kies responsuloj "laboras" malprofesie, kaose kaj autoritatisme, kiel mi rimarkis (kompreneble, la eldonejoj de la "ekstera mondo" estas ech pli "malfacilaj"). Do, por ne dependi de tiaj strangaj eldonistoj, mi publikigos miajn aferojn en interreto, kie ili estas akireblaj de la tuta mondo. Tiel oni povas sendependighi de la Eo-movado. Eble de tempo al tempo iu Eo-gazeto pretas aperigi miajn artikolojn. Pli da ambicioj mi ne plu havas.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-14 21:34
"Sed oni ne forgesu, ke chiuj tiuj autoroj iam estis ardaj stalinistoj, kaj nur poste kiam ili komprenis la merdon, ili "konvertighis".

Multaj homoj en Rusio trairis chi tiun vojon. Parenteze, se oni volas legi ion vere indan en Esperanto, mi povas rekomendi romanon "La burgo kondamnita" de fratoj Strugackij (http://impeto.trovu.com/prozo/burgo), en kiu la autoroj brile priskribis chi tiun vojon, konatan al ili lau propra sperto.

"eblas nun facile reeldoni la verkajhojn de Hector Hodler, kiu forpasis en 1920. Sed kiel mi rimarkis, en la Eo-movado ekzistas malgranda intereso por tio."

Chu eblas publikigi ilin rete? Tio ankorau pli facilus.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-14 23:18
Jes, la verkajhojn de Hector Hodler oni povas reprodukti en interreto. Sed por sisteme fari tion necesas profesieca projekto, kun budgheto.

Por aliajhoj tio neniel pli facilas. Por la interreto validas principe la samaj kopirajtoj kiel por la printaj eldonajhoj (mi tralegis la leghojn chi-rilatajn).

Cetere, antau nelonge mi demandis la posedanton de la kopirajtoj de Dürrenmatt, char mi havis la ideon traduki lian tekston "La falo" (Der Sturz). La respondo estis radikala: En chiu kazo malpermeso publikigi tradukon en Esperanton, sen aldono de klarigoj. Tiu respondo eble interesas tiujn, kiuj intencas traduki la verkon de Dürrenmatt.

Ech se en Rusio kaj Chinio (la samaj kanajlaj shtatoj chi-rilate, kiuj en multaj rilatoj shajne ne sentas sin ligitaj al internaciaj reguloj) plej diversaj piratoj kopias ion ajn sen posedi la kopirajton, tamen oni ne forgesu, ke validas la reguloj de la Internacia Organizajho pri intelekta posedo. Do, oni povas havi seriozajn problemojn, se oni tradukas verkojn de verkistoj sen permeso de la posedantoj de la autoraj rajtoj. La puno povas ampleksi milojn da dolaroj.

Certe, tiuj rigidaj autorrajtaj regulaj bremsas la tradukadon al Eo, char kiu espisto havas au volas elspezi milojn da dolaroj por pagi kopirajtojn por verkoj, kiuj poste ne vendighos en Esperantujo?
Gerrit
Gerrit diras:
2012-08-15 08:36
Lau mi estas saghe, se iu volas aperigi tradukon, ANTICIPE peti la eldonpermeson.

Se reveni al konkreta ekzemplo: oni ne forgesu, ke multaj el la furoraj verkoj tiom reklamataj estas nacilingve ja acheteblaj preskau senkoste. Ekzemple, hierau mi informighis en librovendejo de neuzitaj novaj libroj - De Slegte - (ili kolektas stokon de eldonejoj se post -duona- jaro tio ne estas vendita au minimume bone vendata; librovendejoj mem delonge ne plu retenas provizon de malnovaj eldonajhoj): la menciita verkego de Vasilij Grossman - preskau mil paghoj - kostas -nova- apenau 17 eurojn en la Nederlanda.
Do, kial pagi por eldonpermeso en Esperanto, kaj fari la longan klopodadon pri la tradukado (parolas spertinto!), poste eldon[ig]i ghin kaj disvendi al nia publiko kelkajn ekzemplerojn, che kio multaj plendas ke la libroj tiom kostas?
Fakte - se rigardi la realajn kostojn - home, tempe, finance ktp - niaj etkvante eldonataj esperantolibroj estas EGE etkostaj, kompare kun "normalaj" libroprezoj. Sed multaj tion ne konscias - ili nur komparas kun nacilingaj eldonoj - ege pli grandkvantaj, do automate ja malpli kostaj.
edmundo
edmundo diras:
2012-08-15 12:06
La daŭro de kopirajto dependas de la lando. La minimuma daŭro laŭ la Konvencio de Berno estas 50 jaroj post la morto de la aŭtoro. Tia estas la regulo en Kanado, do la verkoj de Edmond Privat (1889-1962) povos aperi en kanada servilo ekde la 1-a de januaro 2013. Eble oni komencu la bitigadon jam nun ...
Kirill
Kirill diras:
2012-08-15 12:27
Jes, estas bona retbiblioteko http://wikilivres.ca, kie oni povas publikigi tiajn verkojn. Miaopinie, chi tiu eblo estas grava por konservi nian literaturan heredajhon, char ekzistas nemalmultaj eldonoj de la unua duono de la 20-a jarcento, kiuj nun estas "orfaj", kaj rajtposedantoj por kiuj ne troveblas. Mi jam publikigis tie novelon "La submarinistoj" de rusa verkisto A. Novikov-Priboj (http://wikilivres.ca/wiki/La_submarinistoj).
esperanto
esperanto diras:
2012-08-15 17:14
Ekzistas pluraj aliaj legindaj raportoj lige kun KZ Treblinka, ekzemple

- Chil Rajchman: Ich bin der letzte Jude. Treblinka 1942/43. Aufzeichnungen für die Nachwelt. El la jida/franca.
- Marcel Reich-Ranicki: Mein Leben. (Eentenas chapitron pri la transportoj de Varssovio al Treblinka).

Chu tiuj verkoj estis atentitaj de la Eo-publico, lige kun la pereo de la familio Zamenhof, mi ne scias.

Sur la Esperanta Vikipedia pagho http://eo.wikipedia.org/wiki/Treblinka_(koncentrejo)
almenau trovighas indiko pri La Infero de Treblinka de Grossmann (en la franca lingvo, sed la ligo estas morta; chi tie ghi funkcias: http://d-d.natanson.pagesperso-orange.fr/treblinka.htm).


Do, la e-istoj prefere serioze okupighu pri tiaj temoj anstatau pri bagatelajhoj kiel chu la UEA-prezidanto trinkis sian bieron au kafon en au ekster la kongresejo.

Nur kiam la e-istoj serioze komencos okupighi pri tiaj kaj similaj aferoj kaj temoj, Esperanto povos esti serioze konsiderata de la "ekstera mondo". Antaue ghi estas konsiderta nur kiel afero kaj ludilo de - vi scias - I, S kaj K.

Ech Dasgupta estas serioze konsiderata kaj premiita de la bengala "ekstera mondo", char li okupighis pri Tagore, literaturo kaj lingvistiko.

Kirill
Kirill diras:
2012-08-14 16:08
"Por rusoj (kaj aliaj), kiuj neas la holokauston au evitas mencii ghin en siaj artikoloj, mi rekomendas jenan legajhon:

http://lib.ru/PROZA/GROSSMAN/trebl.txt

Ekzistas ankau germana traduko (Moskvo 1947).

Tiu korshira rakonto eble donas iun impreson kiel Lidia Zamenhof plej vershajne pereis en Treblinka".

La germana traduko troveblas en la reto:
http://www.scribd.com/[…]/Wassilij-Grossmann-Die-Holle-von-Treblinka

Mi avertas, ke tio estas legajho ne por homoj kun malfortaj nervoj!
belmiro
belmiro diras:
2012-07-02 16:08
Feliĉe, tiuj kiu komencas interesiĝi pri Esperanto kaj sin ĵetas en ĝia lernado ne sufiĉe kapablas – kompreneble - legi kaj deĉifri la “fakula”, la “sperta”, kaj “ bonvoleca” parolado de tiuj aliaj kiuj ĉi tie kontentigas nin per artikoloj de “ unuaranga kvalito”. Se tiel estus do ili fuĝus (pligrandkvante) for de la Esperantujo.

Fakte videblas nudokule ke paradas tie ĉi granda bukedo de ofendigantoj. Plejmulte ili iam servis la movadon kaj pro tio ke ili ne vidas sian buston sur soklo jen! ĉiuj aliaj kiuj nun faras ion estas taksataj kiel stultuloj, iditoj, kretenoj.

Jes, foje, promenante tra la Libera Folio mi ekridegas, sed alifoje mi malgajas pro la konstato ke eĉ en nia epoko kaj ĉie ĉiam ekzistas iu “ Maljunulo el Restelo” ( vidu: La luzidoj – kavara kanto ).

Pardonu min ĉiuj kiuj havas sufiĉe grandan kapon por ne ricevi la ĉapon! (kaj ĉiuj pro mia malbona Esperanto)
esperanto
esperanto diras:
2012-07-04 17:15
Sur p. 28 de la Literatura enciklopedio de Sutton estas skribite, ke Zamenhof estis "Polish citizen".

Tio estas duoba stultajho:

Kiel konate, Z ne estis polo, sed judo (kio estas proksimume sama diferenco kiel chino kaj hotentoto)/ kaj ne pola judo, sed litova, kaj li mem nomis sin ruslanda judo au hebreo kaj strikte rifuzis aparteni al la poleco/. Due, antau la 7a de oktobro 1918 ne ekzistis suverena pola shtato, do ankau nenia pola civitaneco, sed ghis la 5a de novembro 1916 Varsovio, kie Z loghis, trovighis sub rusa regado (do la homoj estis neniaj civitanoj /en la moderna senco/, sed subuloj de la ruslanda caro), post tiu dato dum du jaroj ekzistis iu Pola Reghlando kun Varsovio kiel chefurbo sub la kontrolo de la germanoj.
Pollando estis agnoskita kiel suverena shtato nur en 1919 de Versajlo.
Zamenhof mortis la la 14an de aprilo 1917.

Estas evidente ege malfacile ghis neeble "elsarki" ech en la serioza literaturo tiajn misinformojn kaj malverojn, kiuj konservighas kiel firmaj veroj jam de 125 jaroj en la Eo-movado. Groteska ekzemplo por ilustri kiel legendoj konservighas. Chefe pro manko de scioj de la historio. Sed neniu klopodas ech nur unu sekundon au milimetron kontroli malnovajn "verojn". Kaj libroj, kiuj tion klopodas fari, estas disshiritaj en negativaj recenzoj fare de shajne pli kompetentaj "historiistoj".

Tio kaj tiel estas la Eo-movado. Paradizo de mitoj kaj legendoj, stultajhoj kaj mensogoj.