Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Miloj da eŭroj fraŭditaj de Esperanto-organizaĵo

Miloj da eŭroj fraŭditaj de Esperanto-organizaĵo

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-12 09:09
Miloj da eŭroj senspure malaperis el la banka konto de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, rakontas bone informitaj fontoj. La estraro de IEI laŭ la samaj fontoj longe ne konsciis pri la liko en la konto, ĉar al ĝi estis prezentataj falsaj konteltiroj. Reprezentantoj de IEI ne respondas al mesaĝoj pri la asertata fraŭdo. Same ne respondas demandojn Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI, kiu estis urĝe devigita forlasi sian postenon kaj sian loĝejon en la konstruaĵo de IEI.

Internacia Esperanto-Instituto estas malnova kaj finance solida institucio, fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh, la aŭtoro de la Cseh-metodo por instruado de Esperanto, kaj ges-roj Isbrücker.

IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antaŭ deko da jaroj la instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon (kvankam bonan parton utiligis je la funda renovigo de la restanta, la IEI-domo). El tiu ĉi ili luigas nun parton, kaj tio donas konstantan enspezon.

Pro diversaj donacoj kaj heredaĵoj IEI havas financan bonhavon, per kiu ĝi interalie kunfinancas la eksterordinaran katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. Lastatempe montriĝis tamen, ke mono de donacintoj en neplanita maniero malaperadis el bankkonto de IEI.

Laŭ informoj kolektitaj de Libera Folio, la estraro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago dum longa tempo nenion sciis pri la malaperado de mono, ĉar al la estraro estis prezentitaj falsaj konteltiroj.

La likado de mono povis daŭri dum relative longa tempo, ĝis la komenco de oktobro, kiam unu el la estraranoj decidis kontroli la bonhavon de la konto memstare, rekte alirante la retejon de la banko. Tiam evidentiĝis, ke iu kun aliro al la ŝlosilvortoj de la reta banko eluzis sian pozicion kaj elprenis plurajn milojn da eŭroj el la kapitalo de IEI.

La 6-an de oktobro la direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, kiu dum pli ol dek jaroj laboris en la instituto, estis subite eksigita el sia posteno. En la retejo de IEI aperis lakona informo: "Atilio Orellana Rojas ekde la 6-a de oktobro 2009 ne plu laboras ĉe IEI." En komuniko poste sendita al kelkaj Esperanto-gazetoj, la estraro de IEI abunde dankas aliajn kunlaborintojn. Pri la direktoro, kiu dum pli ol dek jaroj laboris ĉe la instituto, la komuniko konstatas nur, ke li "ne plu laboras ĉe IEI".

La 28-an de oktobro, tri semajnojn post la okazaĵo, Libera Folio turnis sin al la estraro de IEI por ekscii kial la direktoro de la instituto forlasis sian postenon. Ĝis nun venis nenia respondo. Informoj ricevitaj de Libera Folio el alia fonto sugestas, ke reprezentantoj de IEI subskribis juran sindevigon ne komuniki ion ajn pri la kaŭzoj de la eksigo.

La eventuala jura sindevigo povus rilati al la fakto, ke la eksa direktoro de IEI konsentis forlasi antaŭ la 1-a de decembro sian loĝejon, kiun li ĝis tiam tre favore luis en la domo de IEI. Laŭ la nederlanda juro, forigo de luanto kontraŭ ties volo estas tre komplika kaj ofte tute ne ebla. Simile malfacila cetere estas maldungo de multjara laboranto sen reciproka interkonsento.

Libera Folio la 12-an de decembro skribis al pluraj aktivaj retpoŝtaj adresoj de Atilio Orellana Rojas por peti lin rakonti, kial li subite forlasis sian postenon kaj sian loĝejon ĉe IEI, kaj ĉu lia foriro iel rilatas al la malkovro de monmanko en la kontoj de IEI. Neniu respondo alvenis ĝis nun.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-20 07:25
Denove estas dokumento, ke ankaux esperantistoj estas nur homoj.Tamen , se tio estas faktoj oni devas ne kontrakti, sed trakti kiel krimo kaj devas esti jugxe klerigita.Krimo devas esti traktata kiel krimo!
Eble kelkaj volis bonan nomon de Esperanto ne makuli, sed ofte estas pli bone cxion publike klarigi por ne akuzi eble ankaux aliajn.Ankaux tiu kiuj tion kovras estas certagrade kulpaj.
Oni ne povas malpurajn vestajxojn meti en la sxrankon....
Sincere via Stanislavo
pistike65
pistike65 diras:
2009-12-20 08:58
... asertas ke estas kauxza rilato inter la frauxdo kaj la kontraktocxeso de A.O. Rojas:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1078

amike
Istvan Ertl
Joxemari
Joxemari diras:
2009-12-25 23:38
Nenio nova sub la suno, sed la paroĥa folio de La Civito regalas nin ankoraŭfoje per plia ekzemplo de insida manipulado. Unue, Libera Folio nenie asertis, ke A.O. "ŝtelis milojn da eŭroj el la banka konto de" ILEI. Due, kiel rilatas la novaĵon, la fakto (?), ke A.O. estas gejo? Tiaj flankaj aludoj ne unua-foje legeblas en la civita pamfleto. Kio kirliĝas en la seks-obsedata menso de la redaktoro?

P.S.: Gratulon, denove, al LF pro vera ĵurnalismo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-31 07:31
"/Taksas/ negative:
... La financaj kaj reputaciaj malfacilaĵoj ĉe pluraj institucioj... /.../ ankaŭ pro ŝtelo de mono (Internacia Esperanto-Instituto)."
(Giorgio Silfer, Eŭropo, Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, nuna Konsulo de la Esperanta Civito)

"Tre malpozitiva estis la novaĵo pri ŝajna fraŭdo al IEI."
(José Antonio Vergara, Ĉilio, Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado)

Fonto: "Jaro 2009: niaj atingoj kaj fiaskoj"
http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-01.htm
Esperantst
Esperantst diras:
2009-12-20 20:56
Mi tute ne ŝatas tiajn artikolojn! Aŭ oni havas pruvojn aŭ ne! La supozo ke iu homo estas senkulpa estas unu el la bazaj principoj de la punleĝaro kaj la plej multaj ŝtatoj de la mondo rekonas tiun principon. Esperantujo ankaŭ faru tion! Universalan rekonon tiu principo troviĝas en la Artikolo 11 (1) de la "ĝenerala deklaro pri homaj rajtoj de la UN de 1948": Ĉiu homo kiu estas akuzita pro punebla ago, devas esti vidita kiel senkulpa, ĝis sia kulpo en oficiala proceso, en kiu la koncernulo devis havi ĉiujn eblojn por defendi sin, estas pruvitaj laŭ la leĝo. En la landoj de la eŭropa konsilio krome validas laŭ la artikolo 6 (2) de la eŭropa konvencio pri homaj rajtoj: Ĉiun personon, kiu estas akuzita pro punebla ago, oni konsideras senkulpa ĝis la laŭleĝa pruvo de la kulpo. Do tute ne estas dubo: Neniu homo kiun LF iel menciis en la artikolo povas esti konsiderata kulpa. LF skribas pri eventuala jura sindevigo, sed oni konsideru ke plej verŝajne en Nederlando validas tute sama principo kiel en aliaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, ke oni povas senprobleme maldungi iun homon se iu fraŭdo estus pruvita. En tiaj kazoj do maldungo eĉ post multjara laborkontrakto tute ne estas malfacila afero.


Licxjo
Licxjo diras:
2009-12-21 04:39
Ĉu ie en la artikolo oni legas ke “tiu homo estas kulpa”? Mi legas nur raporton pri kelkaj faktoj, sufiĉe gravaj por la Esperanto-komunumo. Malaperis mono, eksiĝis direktoro, silentas estraranoj, ktp. Mi feliĉas ke ni havas ĵurnaliston kiu provas malkovri la veron en tia situacio.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2009-12-21 20:40
Kiu povus antau jardeko diveni ke tiom da euromiloj malaperos el la konto de IEI por morti en la privata posho de la direktoro ? Estus nun la momento, ke aliaj E-organizajhoj vekighu por regule fari seriozan kontrolon de la kontoj. Oni jam konfidu la direktorojn, sed necesas ankau regule fari tre fundajn kontrolojn, char estas fendoj en la muroj.
Ne la samaj homoj faru la kontrolojn chiujare. Necesas che chiu kontrolo elekti novajn kontrolantojn.
PatrickSandrine
PatrickSandrine diras:
2009-12-22 08:32
Neniu, krom la interesitoj, kapablas aserti kiuj kulpas pri tiu aĉa kaj bedaŭra afero. Ni tute konsentas kun Martin : respektu ĉiuj ni principon de senkulpeco. Gravuloj simple serĉu kaj malkovru la kulpulojn. Dankon al Libera Folio raporti aferojn per simplaj faktoj ! ĉu iu oficiale plendis kontraŭ la eksa Direktoro ? Verŝajne, nenio kaj neniu mencias tion. Kiam iu kulpas, oni plendas. Kaj se neniu oficiale plendas, ni devas kredi pri senkulpeco. Ĝis nun, nur temas pri klaĉoj ....
interDisto
interDisto diras:
2009-12-22 14:51
Mi absolute deflankigas min de la senbaza aserto ke la mono malaperis ĉe ies nomitaj poŝoj. Sed samtempe mi absolute unuanime subtenas la alvokon regule kontroli la kontojn, precipe tiujn kun alta bonhavo. La homoj en tiu ĉi tempo havas grandan fidon je la banka sistemo pro la ŝajne pluraj sekurig-barieroj entreprenitaj kaj ĉar la bankoj volas ke vi kredu tiel. Tamen, la realo estas alia: ĉiu digna banko provizas nuntempe eblon stiri la konton per interreta aliro, kaj la "virtualkrimo" (cyber-crime) floras. Ĵus antaŭnelonge grupo de retkrimuloj sukcesis je rabo de pluraj centoj de miloj da eŭroj el germanaj bankoj, per trojana programo kaŝe instalita ĉe viktimoj kaj falsaj pagordonoj. Tial mi urĝigas kaj organizojn kaj unuopulojn regule fari fizikajn kontrolojn de la bonstato kaj la transakcioj ĉe siaj kontoj – tio ja ebligos ĝustatempe malkaŝi fraŭdon kaj haltigi ĝin.
iafantomo
iafantomo diras:
2010-04-03 22:33
Oni zorgu pri supozoj sen scii plene la faktojn, sed tion dirinte, mi ja volas substreki la pledon de Gbeglo Koffi, ke aliaj Esperanto-organizaĵoj vekiĝu por regule fari seriozan kontrolon de la kontoj.

Necesas ekzemple ke iu priesploru la kaŭzon de la eksiĝo de la kasisto de ILEI antaŭ kelkaj jaroj. Ŝi dissendis iom komplikan retleteron pri la financoj kaj politiko. Mi poste ĉeestis la kunvenon de ILEI ĉe la posta UK, kiun prezidis Atilio Orellana Rojas. Mi ne sekvis la detalojn de la financoj, sed estis evidente iu politiko pri la afero, kaj tre evidenta estis la evitemo.

Unu kontribuo el inter la ĉeestantoj venis de iama kasisto de EEU, kiu eksiĝis en Bilbao. Li atentigis, ke tio kio okazas en ILEI ne estas unikaĵo. Tiun aferon mi tamen ne bone komprenis. Tamen mi mem post tio diris kelkajn vortojn pri strangaĵoj rilate al la kontoj de aliaj Esperanto-organizaĵoj pri kiuj mi scias.

Eĉ se oni scias, ke okazas strangaĵoj, oni tamen ne saltu al konkludoj, ĉar ofte la vero estas alia ol ĝi surface ŝajnas esti. Ofte kulpuloj akuzas la alian flankon pro misfaroj kiujn ili mem faris. Ofte la homoj kiuj disputas estas starigitaj de tria partio kiu povus iel profiti. Oni bezonas faktojn.

Esperantistoj ne sufiĉe kontrolas. Ili kredeme konfidas ĉiujn kiuj havas iomete da aŭtoritato kaj parolas Esperanton. En la jarkunveno de mia landa asocio en 2008 iama prezidanto diris, “Mi ne komprenis unu vorton tio kion diris la kasisto, sed mi havas ĉian fidon en ŝi”, kaj surbaze de tio li proponis akcepton de la kontoj.

Kiam naŭ jarojn pli frue ili persvadis la jarkunvenon pri la neceso vendi la domon en Londono surbaze de financa krizo, neniu kontrolis. Ili daŭre diris al la membroj ke ili formanĝas la monrezervon. Ili asertis, ke ili ricevis profesian konsilon, ke ili devas vendi la domon. Neniu kontrolis. La membroj kredis la Estraron; la Estraro kredis la kasiston; la prezidanto kredis la kasiston. Kiam mi mem kontrolis la financojn en 2005 mi miris. Do mi liveris la datumojn al la prezidanto kun la celo ke li agu kaj respondecu pri la afero. Tiamaniere mi fariĝis Esperantisto en ekzilo en la propra landa asocio. La afero estis akra, sed la aferon eksplodigis tiuj kiuj ŝajne havas ion por kaŝi.

Esperantistoj vekiĝu. Se estas nenio misa por kaŝi neniu kulpigos vin ke vi metas inteligentajn demandojn al la kasisto, aŭ ke vi kontrolas la kontojn. Ne tutsimple dependu de kontkontrolistoj, ĉar ĉio povas esti korekta laŭ kontista vidpunkto. Tio kion mi trovis estis neakordo de tio kio estas en la kontoj kun tio kion oni skribis en la protokoloj kaj diris al la membroj.

Kaj kiu povas profiti el tio? Oni devas konsideri ĉiujn eblecojn. Eble la celo, se entute estas fraŭdo, tamen ne estas por enpoŝigi monon, sed por perdi monon por la movado. Esperantistoj malfermu siajn okulojn.
Stefanilei
Stefanilei diras:
2009-12-22 14:31
Mi samopinias kun Martin kaj aliaj. Parolinte kun Atiljo fine de novembro kaj leginte nun la artikolon, mi sidas kun du kontraudiraj aroj da asertoj. Mi persone, kaj ILEI same, detenas min/sin de jugho kaj komentado, ghis ni havos faktojn kaj pruvojn, unudirekte au alia.
rresende
rresende diras:
2009-12-30 05:14
Fakte, temas pri tre bedauxrindaj novajxoj.

La financa sukceso de Andreo Cxe (IEI) farigxis veneno ecx kontraux li mem.
Kiel mi iam skribis - pro envio kaj avaro Andreo Cxe estis forigita de
la IEI-estrato - kompreneble, envio kaj avaro de tiuj kiuj forigis
lin.
Kiam oni forigis ankaux Mila van der Horst-Kolinska, mi pensis pri la
samo: Iu ne volas la cxeeston de zorgema kaj kontrolema homo...
Nun, venis la bombo!
Bone ke delonge mia nomo ne aperas ecx en la listo de Diplomitaj
Instruistoj (tamen lastatempe gxi reaperis)
Espereble, post renovigo, IEI povos reveni al siaj antauxaux celoj kaj sukcesoj.

Via,

Roberto Resende
http://esperanto.utopia.com.br/cseh/

unuel
unuel diras:
2010-01-12 09:14
En la januara numero de revuo Esperanto aperis pagita anonco nome de la Estraro de IEI:

Gravaj ŝanĝoj ĉe Internacia Esperanto-Instituto
/.../
Ekde la 6-a de oktobro 2009 Atilio Orellana Rojas ne plu laboras por IEI kaj li estas forlasinta la Andreo-Cseh-Domon en Riouwstraat 172, Hago. Neniun taskon rilate al IEI ekde tiu dato li rajtas plenumi: i.a. kursoj, seminarioj kaj ekzamenado en la nomo de aŭ sub aŭspicio de Internacia Esperanto-Instituto. Aliaj transprenos tiujn taskojn.