Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Anonc-kampanjo daŭros en Francio kaj Germanio

Anonc-kampanjo daŭros en Francio kaj Germanio

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:44
Okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de la Eŭropa Unio aperis tutpaĝa anonco, informanta pri Esperanto. Temas pri daŭrigo de kampanjo komencita de la konata japana esperantisto kaj mecenato de la Esperanto-movado, Etsuo Miyoshi, jam antaŭ kelkaj jaroj. Poste la kampanjo pluiros en Francio kaj Germanio. "Mi admiras la persiston de Etsuo Miyoshi", komentas Renato Corsetti. Laŭ Jukka Pietiläinen estas grave, ke la anoncojn apogu aliaj agadoj en la koncernaj landoj.

Etsuo MiyoshiTutpaĝaj anoncoj en grandaj ĵurnaloj estas tre kostaj, kaj ĝis nun ne alportis tuj videblajn rezultojn, sed s-ro Miyoshi ne intencas kapitulaci. Post la ĉi-jaraj anoncoj en Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio kaj Slovenio, li intencas denove turni sian agadon al okcidenta Eŭropo.

- Mi koncentriĝos anonci en Francio por atentigi homojn en Francio, kiu estas ŝlosila lando por nia fina venko. Kaj poste, Germanio, li rakontas al Libera Folio.

En sia intervjuo,  kiu konsistigas la tekston de la tutpaĝa anonco, s-ro Miyoshi rakontas, ke li havas ankaŭ aliajn planojn.

- Mi invitos la EU-deputitojn de la 6 [Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Slovakio kaj Slovenio] plus Pollando kaj Litovio al Bruselo por "vespermanĝo-debato" okazonta en venonta jaro.  La evento kunligos la E-favorantajn EU-deputitojn kun la novaj orienteŭropaj EU-parlamentanoj, li rakontas.

Pli frue la aperigon de la anoncoj kunordigis la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio, sed ĉi-jare EEU ne plu havas tuttempan dungiton.

- Ĉi-foje la kampanjo estis pli kaj pli persone kunordigita de Etsuo Miyoshi mem. Kompreneble daŭre Sean Ó Riain kaj mi mem agas kiel liaj konsilistoj, kaj la Centra Oficejo administras la monon kaj la pagojn, rakontas la prezidanto de UEA, Renato Corsetti.

Laŭ li, la anoncoj estas utilaj, ĉar ili montras, ke Esperanto ekzistas.

Renato Corsetti- Ili havas la intencitan efikon: montri al la politikistoj, ke la Esperanto-movado ekzistas. Amaso da homoj, kiuj atentas pri gazetoj, rimarkas ilin, kaj demandas sin, ĉu ĉi tiu movado, kiu estas tiom riĉa, ke ĝi povas fari tutpaĝan anoncon, ne vere mortis, kiel oni aŭdis, sed vivas kaj agas. Kompreneble post la anoncoj sekvas ankaŭ alia agado, ekzemple sendado de la anoncoj al ĉiuj eŭropaj parlamentanoj de la lando, ktp.

- Tiuj anoncoj en Eŭropo ne estas aparte efikaj por konvinki la normalajn homojn, kiuj estas tro bombataj ĉiutage de la inform-kanaloj, kiuj rekte aŭ malrekte klarigas al ili, ke mond-savaj ideologioj estas stultaĵoj, ke justaj solvoj estas revoj de sentaŭguloj, ke la lingvo de la modernaj kaj fortaj estas .....

- Do, entute, mi admiras la persiston de Etsuo Miyoshi, same kiel admiris ĝin la junaj kongresanoj en la TEJO-kongreso. Li havas mision en la vivo, kaj sekvas ĝin. Estas bonŝance por ni, ke parto de liaj misiaj celoj estas disvastigo de Esperanto.

Jukka Pietiläinen, la komisiito de UEA pri informado, konsentas kun Renato Corsetti ke la anoncoj havas pozitivan influon, eĉ se la mono eble povus esti uzata pli efike.

Jukka Pietiläinen- Ĉe la uzo de privata mono la ĉefa problemo estas ke ne eblas dikti al mecenato por kio la mono estu uzata. Aŭ ĝi estas uzata por la celo kiun la donacanto indikas aŭ la mono ne estas uzebla. Do, mi bonvenigas tion, ke ekzistas tiaj mecenatoj. Certe ĉiam eblas diskuti pri tio kio estas la plej efika maniero uzi monon. Ofte organizi iun aranĝon kiu kaptas la atenton de ĵurnalistoj rezultas pli malmultekoste pli bonan efikon, sed ĉu eblus tion fari helpe de mono, mi ne certas, komentas Jukka Pietiläinen.

- Bona anonckampanjo devus esti kunordigita kune kun la agantoj en tiuj landoj tiel, ke estu preta materialo kiun doni al postaj informpetantoj, ke aperu kursoj tuj post la apero de la anonco ktp. Unu anoco, kvankam granda kaj okulfrapa, ne donas multe da efiko, se kun ĝi ne aperos io alia. Tamen ĝi certe havas ian efikon, kaj certe pozitivan.

arkivita en: