Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Vikimanio - nun en Esperanto

Vikimanio - nun en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-09-19 19:56
Post unu monato en Ĉeĥio okazos la unua esperantlingva Vikimanio, renkontiĝo de esperantlingvaj aktivuloj de Vikipedio kaj aliaj retaj viki-projektoj. La programo konsistos el prelegoj kaj trejnado pri Vikipedio kaj rilataj temoj, sed estos ankaŭ pli leĝera programo, interalie duontaga ekskurso al la urbo Litomyšl, konata ne nur pro sia renesanca kastelo, sed ankaŭ pro sia tombejo, eternigita en unu el la plej konataj verkoj aperintaj en Esperanto. Chuck Smith intervjuis la ĉeforganizanton Pavla Dvořáková por Libera Folio kaj por la anglalingva retejo Transparent Language.

In English: Wikipedia conference in Esperanto

Libera Folio: Kio estas Vikimanio?

Pavla Dvořáková: Laŭdifine Vikimanio estas ĉiujara konferenco de uzantoj de viki-projektoj administrataj de la Fondaĵo Vikimedio. Tiuj projektoj grave subtenas realigon de revolucia ideo de senpaga interreta aliro al informoj por ĉiuj kaj eblecon mem kontribui al la informpartumado.  La unua tia konferenco okazis en 2005 en Germanio en Frankfurto ĉe Majno, kaj la  sekvaj ĉiam en iu alia lando, ĝis nun la lasta realiĝis en aŭgusto 2011 en Ĥajfo, Israelo. Ĝi celas prezenti studojn kaj eksperimentojn pri la unuopaj vikiprojektoj, novaĵojn rilate la viki-teknologiojn, diskuti problemojn, interŝanĝi ideojn kaj spertojn kaj plu evoluigi la tutan sistemon. Sed sendube ĝi ne estas nur scienca aranĝo, ĝi celas ankaŭ neformale interkonatigi engaĝiĝintajn homojn kaj doni al ili plian emocian instigon por ilia volontula laboro.

Libera Folio: Kial ni bezonas Vikimanion en Esperanto?

Pavla Dvořáková: Kiam  pasintjare mi ekhavis la ideon kaj transprenis la nomon de la renkontiĝo, mi fakte pensis precipe pri Vikipedio kiel pri la plej malnova kaj la plej  evoluigita Esperanta projekto de Vikimedio, kaj ankaŭ pro tio, ke proksimiĝas ĝia 10-jara naskiĝtago. Tamen kompreneble ni celas okupiĝi en la programo ankaŭ pri aliaj vikimediaj projektoj krom la enciklopedio mem.

Specifaĵo de la Esperanta Vikipedio estas, ke al ĝi kontribuas diverslingvaj homoj el multaj landoj. Tio per si mem estas kaj avantaĝo kaj malavantaĝo.   Pere de interreto sendube eblas tre rapide, facile kaj malmultekoste komuniki, tamen laŭ mi tio ne povas plene anstataŭi personan komunikadon.  Viva kontaktiĝo kun homoj povas doni plian entuziasmon, eblas  pridiskuti pli efike temojn, kio en skriba formo povas  fariĝi  iom teda kaj temporaba. Mi mem konfesas, ke mi ne partoprenas interretajn diskutojn, sed volonte babilus rekte pri diversaj aferoj.

Libera Folio: La konferenco okazos en Svitavy (Ĉeĥio), kie ankaŭ estas Esperanto-muzeo. Kia estas la muzeo kaj kiel vi kunlaboras kun ĝi?

Pavla DvořákováPavla Dvořáková: La muzeo estis inaŭgurita en septembro 2008 kaj ĝi okupas teretaĝon de  bela romantisma Domo de Ottendorfer, konstruigita fine de la 19-a jarcento de la loka mecenato (pri lia interesa vivhistorio vi povas legi en Vikipedio).  Ĝi celas prezenti  Esperanton al la publiko kaj al esperantistoj, kaj en ĝenerala (daŭre aktualigata) parto,  kaj en formo de specialaj tutjaraj temaj ekspozicioj, ne nur en formo de informaj paneloj de librovitrinoj, sed ankaŭ  de disponeblaj elektronikaj materialoj  (inkluzive muzikon, mallongajn filmojn ktp).  La muzeo organizas ankaŭ diversajn klerigajn aranĝojn kaj por eksterlandaj gastoj ebligas  favorprezan tranoktadon  rekte en la muzea turo. Sendube la urbo Svitavy mem estas vizitinda, ĝi situas rekte en centro de la lando kaj estas bone trafike atingebla de ĉiuj direktoj.

La muzeo havas sian koncizan retejon  kaj  ekde  januaro 2011 ankaŭ sian virtualan ekspoziciejon en Ipernity,  en kiu ĝi disponigas abundajn materialojn ne nur tekstajn, sed ankaŭ fotaĵojn, sonregistraĵojn kaj videofilmojn. Nia amika reto jam atingis pli ol 1.700 membrojn en pli ol 80 landoj, kaj baldaŭ ni atingos dudek mil virtualajn vizitojn.  

Mi persone dufoje partoprenis  en enhava preparo de la muzeaj ekspozicioj kaj ĉi-jare mi estis ĉefaŭtorino de la nova tutjara projekto „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“. Krom materialoj por ekspoziciaj paneloj mi prizorgas ankaŭ aŭdvidajn materialojn por la interaktiva tuŝekrano kaj por disponebla komputilo kaj partoprenas en informaj aktivecoj pri la muzeo.

Libera Folio: Kiu estas la ĉefa celo de la konferenco? Kion vi planas atingi?

Pavla Dvořáková:  La ĝisnuna laboro de vikipediistoj estas nepre grandega kaj admirinda. Tamen - antaŭ  du jaroj Esperanta Vikipedio havis pli da artikoloj ol la ĉeĥa. Nuntempe la ĉeĥa havas pli ol 50 mil artikolojn pli multe! Tio fakte maltrankviligas min. Ĉu la ĉeĥa tiom eksplodas aŭ la Esperanta tiom stagnas? Kio rolas en tio? Ĉu komenca entuziasmo pri la ideo iom malvarmiĝis? Ĉu gravas ĝenerala krizo? Aŭ havas influon ankaŭ la projekto WikiTrans? Aŭ rolas ankaŭ ĝuste diseco de la Esperanta komunumo?

Laŭ mi necesas krei platformon por kune esplori tion kaj pluinstigi kaj evoluigi la projekton.  Por mi mem la ĉefa motivo por labori por Esperanto estas amikecaj rilatoj kun interesaj valoraj homoj. Kaj inter vikipediistoj multaj bedaŭrinde restas kaŝitaj  senvizaĝe sub iu kaŝnomo. Se ni farus paŝon de la virtuala komunumo al la reala, eble tio donus bezonatan energiinjekton al la afero kaj novajn ideojn por nia plua kunagado.

 La aranĝo celas esti io inter faka konferenco, trejnado, laborseminario kaj neformala  interkonatiga renkontiĝo - do eble sufiĉe pretendema koncepto por ne tiom longdaŭra evento.  Mi kun mia edzo estas precipe organizantoj, pri kunordigo de la faka programo zorgas  Marek Blahuš, kiu sendube povus ankaŭ aldoni siajn ideojn ĉi-teme.   Ni planas labori en paralelaj grupoj kaj teorie kaj praktike, sed la reala kvalito kaj finaj rezultoj kompreneble dependas precipe de konsisto kaj   aktiveco de la partoprenantoj mem. Ni klopodos pri plej eble granda adaptiĝemo al la bezonoj kaj deziroj de la aliĝintoj kaj kontribuantoj, por ke ĉiuj laŭeble kontentu.

Por Libera Folio kaj Transparent Language intervjuis Chuck Smith

La esperantlingva Vikimanio okazos de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011.

arkivita en:
Pavla
Pavla diras:
2011-09-14 20:42
Interesiĝantoj pri Vikimanio bv. viziti ĝian retejon http://www.vikimanio.esperanto.cz, kie troviĝas ĉiuj bezonataj informoj pri la loko, programo, aliĝoj ktp.
Bonvenaj estas kaj spertuloj kaj komencantoj!

Ni antaŭĝojas elkore vian partoprenon!

Pavla Dvořáková kaj la teamanoj

kontakto: evikimanio@gmail.com
redakcio
redakcio diras:
2011-09-14 20:56
La adreso ŝajnas malĝusta, aŭ ĉiukaze ne funkcias nun. Funkcias la adreso indikita en la artikolo:

http://www.vikimanio.estranky.cz/
blahma
blahma diras:
2011-09-14 21:04
La supra adreso funkcias, sed sen la (ĉiukaze superflua) "www." en la komenco: http://vikimanio.esperanto.cz/ Kialo por tiu plusendas adreso estas ke ĝi estas pli facile memorebla.
KuboF
KuboF diras:
2011-09-14 22:38
Gratulon Paula! Mi jam planas mian studadon (feliĉe restas nur unu stud-tago do facilas ĝin plani :). Ankaŭ mi esperas ke la Vikimanio donos novan entuziasmon al Vikiumado.
ztisljar
ztisljar diras:
2011-09-16 12:30
La laboro de E-aj vikipediistoj estas admirinda kaj ne necesas timi aŭ malĝoji pro tio ke naciliongvaj vikipedioj iom post iom superas la E-an. Estas plene logike. Esperantan vikipedion kreskigas kelkdeko da "vikimaniuloj" plus kelkcento da fojaj kontribuantoj. Ili reprezentas la kelkmilan aktivan esperantistaron. Nacio kiel Ĉeĥio kun 10 milionoj da loĝamtoj, kun deko da univesitatoj, kun centmilo da universitataj aktivuloj kaj supozeble miliono da diversaj fakuloj, studentoj ktp. tutcerte devas superi nian teamon. Ke tio okazas tiel malrapide (ĉeĥoj bezonis dekon da jaroj por tio), montras ke la entuziasmo ludas en tiu projekto pli gravan rolon ol la profesieco. Iom malpli grandaj nacioj kiel la kroata aŭ slovena (kroata kun 4,5 milionoj da loĝantoj kaj slovena kun 2 milionoj) ankoraŭ postrestas post la E-a, por ne praoli pri bangladeŝa kun 100 milionoj kaj multaj tiaj grandegaĵ landoj.
Do ne zorgu. Ĉiam pli da landoj superos E-an vikipedion, sed malgraŭ tio la progresado de la E-a estas mirinda kaj grandioza afero. En E-a vikipedio ni havas la plej bonan kaj ampleksan informaron pri la E-a movado kaj historio. Ni sukcesas ofte produkti gravan artikolon kiu iĝas fontartikolo por retradukoj. Tia certe baldaŭ estos ankaŭ pri Tibor Sekelj. Vi povas kontroli ĝin nun http://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj kaj se vi konas pliajn faktojn pri li kontribui.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-16 14:04
Interesa observo estas, ke en Vikipedio nacilingve mankas artikolo pri Sekelj en la slovaka, kroata kaj slovena lingvoj, kio indikas, ke Sekelj en tiuj landoj (lia naskighlando kaj eksa YU) ne estas tre atentata. Sekelj ja studis kaj vivis en Zagrebo. Do, en la kroata lingvo devus ekzisti minimume tiom longa artikolo kiel en Eo. (artikolo en la serba lingvo ne sufichas tiucele).

ztisljar
ztisljar diras:
2011-09-17 10:44
Andreas pravas. Ankaŭ mi iom miris. Tamen ne tro. La eksjugoslavaj landoj estas similaj kiel plimulto de iama socialisma bloko, nome tie la homoj pensis ke transirante al kapitalismo, ili aŭtomate rapide riĉiĝos. Nun la plimulto daŭre klopodas nur riĉiĝi. Ĉiuj aliaj valoroj malaperis kaj sekve ankaŭ nombro de homoj kiuj senpage kontribuus al vikipedio estas mizere malalta. La fakto ke Tibor mortis antaŭ la ekzisto de la reto kaŭzis ke nenio pri li estis enretigita dum lia vivo. Tamen, la memoro pri Tibor estas ankoraŭ vigla, almenaŭ en eksjugoslavaj landoj. Aperis Kumeŭaŭa jam en kvar eldonoj en Serbio post la jaro 2000. Aperis pluraj eldonaĵoj en tiu periodo en la hispana, hungara, japana, Esperanto...
Mi ĉiukaze planas organizi kampanjon pri retradukado de la E-a vikipedia artikolo al laŭeble multaj lingvoj kaj zorgos aparte pri la kroata kaj slovena.
Pavla
Pavla diras:
2011-10-03 18:55
Mi ĝojas aktuale aldoni, ke dank' al ĵus atribuita parta subvencio de la urbo Svitavy kaj de la regiono partopreno en la aranĝo ESTAS RABATITA!


Vidu aktualajn informojn en http://vikimanio.esperanto.cz.