Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012

Stano Marček redaktos la revuon de UEA ankaŭ en 2012

de Redakcio Laste modifita: 2011-12-19 21:07
La estraro de UEA ne sukcesis decidi ion pri la informa politiko de la asocio. Mankas klareco eĉ pri tio, ĉu sian opinion sekve devus diri la estraro, aŭ tamen la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de UEA. Komplete fiaskis la tuta diskuto, komencita en Havano en julio 2010, post la decido serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. Ĉar nenio estis farita pri la afero, la pli frue nuligita kaj poste provizore malnuligita kontrakto de la nuna redaktoro aŭtomate validos plian jaron. Tiel, post sia deka jarkolekto, kiun fermis la ĉi-jara decembra numero, Stano Marček redaktos la revuon Esperanto ankaŭ tra la jaro 2012.

La historio de la decidoj pri la revuo Esperanto dum la lastaj jaroj estas komplika. Stano Marček ekredaktis la revuon en januaro 2002, post la demisio de la multjara respondeculo, István Ertl. Dum la lastaj jaroj fortiĝis kritikoj pri la revuo, la kvanto de membroj-abonantoj falis, kaj dum la Universala Kongreso en Havano en julio 2010 la eliranta estraro de la asocio decidis nuligi la kontrakton de Stano Marček. Por trovi novan redaktoron oni intencis anonci publikan konkurson.

Tamen jam dum la sama kongreso la komitato de UEA laŭ iniciato de Renato Corsetti entreprenis paŝojn por haltigi la decidon de la estraro, kaj en aŭgusto 2010 la nova estraro de UEA decidis nuligi la nuligon de la kontrakto, kaj organizi la redaktoran konkurson ne tuj, sed iam poste.

Tiu "iam poste" iĝis ĉiam malpli definitiva. La 11-an de marto, post kvinmonata laboro, komitata laborgrupo diskonigis skizon de novaj redaktaj gvdilinioj, kiuj pli strikte subigus la redaktadon al direktivoj de la estraro. Tamen ankaŭ dum sia kunsido en majo 2011 la estraro ne sukcesis decidi ion ajn pri la temo. Ne estis aprobitaj novaj redaktaj gvidlinioj, nek renovigita la kontrakto de la redaktoro, sed la posteno ankaŭ ne estis anoncita vaka.

Ŝajne la estraro atendis ian aktivecon flanke de la komitato, kiu tamen falis en komaton post la febra aktivado per kiu ĝi nuligis la planojn pri redaktora konkurso. Nur meze de julio, post pluraj atentigoj flanke de la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, la komitata laborgrupo pri la temo finfine dissendis sian proponon pri nova komunika strategio. La propono ŝajnis antaŭvidi plian amatorigon, interalie tiel, ke la kunmetadon de la revuo Esperanto partoprenu "volontulaj redaktoroj".

Dek tagojn poste, dum siaj kunsidoj en Kopenhago, la komitato tamen nenion decidis pri la temo, kaj post tio la afero evidente estis tute forgesita, ĝis Libera Folio en novembro petis la estraron klarigi, kiel statas la estonteco de la revuo kaj la planoj pri nova informada politiko.

Nur post dusemajna atendado kaj pluraj memorigoj, senditaj al la estraro kaj al la Centra Oficejo, Libera Folio fine ricevis respondojn. Evidente la respondeculoj malfacile povis elpensi, kion respondi. La demandoj estis senditaj al la estrarano pri informado, Barbara Pietrzak, kaj al la vicprezidanto, Claude Nourmont, sed post interkonsiliĝo respondis ilin la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller.

"Ni demanditoj interkonsentis, ke sufiĉas ke unu el ni respondas", klarigis Osmo Buller.

Libera Folio: Kiel statas la afero pri la redakta kaj informada politiko, pri kiu la estraro jam delonge devis decidi ion principan?

Osmo Buller: En la diskuto pri informada politiko oni estas en ia patsituacio. La diskuto bedaŭrinde plilongiĝis pro malklareco pri tio, ĉe kiu en la nuna momento la pilko estas, ĉu ĉe la Estraro aŭ ĉe la Komisiono pri Strategiaj Demandoj. La estraro nun studas la proponojn faritajn de la Komisiono kaj ties implicojn. Ne eblas principe decidi ion por aparta ero de la gvidliniaro pri komunika politiko, sen samtempe konsideri la aliajn erojn.

Libera Folio: Kio tiukaze okazos pri la revuo Esperanto? Laŭ gazetara komuniko aperinta en majo, la kontrakto kun Stano Marček estis longigita ĝis la fino de la nuna jarkolekto, kaj la decembra numero jam pretas. Kiu do redaktos la januaran kaj postajn numerojn?

Osmo Buller: La Estraro ankoraŭ ne povis proponi novan kontrakton al la nuna redaktoro pro tio, ke en la diskuto pri informa politiko aperis ideoj, kies akcepto povus multe influi la laboron de la redaktoro. Ekzemple la ideo pri apartaj rubrikredaktoroj havus konsekvencojn por la labortempo postulata de la ĉefredaktoro kaj sekve por la grandeco de la honorario. Ankaŭ la divido en papera kaj reta partoj. En majo la Estraro supozis, ke ĝis la fino de la jaro ĉio estus sufiĉe klara, sed ĉar tiel ne okazis, la malnova kontrakto kun Stano Marček aŭtomate renoviĝis por la jarkolekto 2012.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-12-14 22:35
Multon fusxi oni ne povas. Mian opinion pri avantaghoj kaj malavataghoj de tiu chi solvo mi esprimis antau iom da tempo (sed mi ankau komprenas kaj akceptas, se mia opinio interesas neniun). Mia sperto montris, ke la redaktoro volonte akceptas kaj publikigas senprokraste taugajn artikolojn. Tiaj bedaurinde ofte mankas. Sed nun mi jam vidas la aferon pli pozitive. Restas al mi do bondeziri la redaktoron kaj esperi, ke li ricevos multajn interesajn kontribuajhojn. La chefa problemo do ne estas Stano Marcek, kiu montris sin lojala servisto de sia organizajho, sed la esperantistoj, konkrete: la UEA-membroj, kiuj restas grandparte pasivaj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-12-14 22:42
"malklareco pri tio, ĉe kiu en la nuna momento la pilko estas..."
Dum oni serĉas la pilkon, la matĉo estas perdata.

Nu, tro malfrue por malkotizi por 2012.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-12-15 10:30
> Nu, tro malfrue por malkotizi por 2012.

Ne por chiuj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-12-15 15:34
Kiel lastatempe ekkriis (pri alia afero) iu mia konato: "Je la rondaj okulvitroj de Zamenhof!". Mi dubas, ke la nepoj nin benos.
esperanto
esperanto diras:
2011-12-16 15:07
http://www.workzeitung.ch/

Jen tiu chi gazeto povus servi kiel tauga modelo por alloga kaj aktuala retgazeto en Esperanto, kun sukaj drastaj temoj. Kiel vi vidas, mi ne elektis "dekstran", sed "maldekstran" gazeton. Chi tie ech "kontrau-anglaj" artikoloj povus havi sian indan lokon.

Sed mi timas, ke ech la esperantistoj ne interesighus pri tia projekto; pro tio estas pli saghe ne efektivigi ghin.

esperanto
esperanto diras:
2011-12-19 14:10
Ke la revuo Esperanto kaj UEA nenion plu interesan havas por raporti, elstare montras la januara eldono de la Revuo.
Oni trafoliumas ghin, ech ne legante unu artikolon (krom forpasoj).
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2011-12-19 18:36
precizigoj:

unue: mi ne estas la gxenerala sekretario, kaj se vi pridemandis la estraranon pri informado kaj la gxenaralan sekretarion, vi pridemandis unusolan personon.
due: ne la tuta estraro estis pridemandita pri la afero, sed poste aldone al Barbara Pietrzak, laux mia scio, nur la gxenerala direktoro kaj mi.
trie: efektive ni triope deziris fari komunan respondon, kaj por tio necesis intersxangxi iom da mesagxoj antaux ol trovi komunan vortumon.

Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA
redakcio
redakcio diras:
2011-12-19 21:11
Efektive Claude Nourmont en la artikolo ricevis malĝustan titolon, "ĝenerala sekretario". La ĝusta titolo estas "vicprezidanto". La eraro nun estas korektita, dankon pro la atentigo.

La demando estis sendita al la vicprezidanto (ĉar la prezidanto forestis pro operacio), al la respondeca estrarano, kaj al la centra oficejo. Tio ŝajnas normala praktiko por peti komenton de la estraro - pri sia interna labordivido la estraro evidente mem respondecu.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
lancelot
lancelot diras:
2011-12-19 21:37
En la retlisto uea-membroj, iu komentis la jenon, rigardinte la januaran numeron de revuo Esperanto de UEA: “Kaj DENOVE foto de Vjetnamio sur la kovrilpaĝo ! Ĉu vere ne estas aliaj temoj ? Ekzemple la morto de Tibor Sekelj ? Ĉu vere necesas havi 2, 3, 4 kovrilpaĝojn kun fotoj el la UK-urbo aŭ -lando ?”
Al tiu priatentinda demando, kiu fakte eĥas plurajn antaŭajn opiniojn kaj zorgojn flanke de kelkaj legantoj - eĉ de kelkaj elstaraj, fidelaj UEA-anoj (i.a. la Ĝenerala Direktoro mem...), pri la kompleta manko de iu ajn profesia redaktado de tiu revuo, la vicprezidanto Claude Nourmont-Moon publike respondis ke “estas tute normale, ke oni montras la kongreslandon kovrilpagxe ne nur unufoje. Cxu UK ne estas la cxefa arangxo de UEA?”
Nu jes, la UK estas la ĉefa rutinaĵo de UEA al kiu ĉiujare verŝajne venas la sama homgrupeto. Sed estas tre bedaŭrinde kaj seniluziige ke s-ino Nourmont, altranga gvidanto de tiu Asocio, paradas per tiel mallarĝe burokrateca sinteno koncerne al UEA mem kaj la ĝisfunde falinta kvalito de ties revuo. Ŝi tiel prifajfas la serioze kritikan argumentadon, eĉ de fakuloj pri ĵurnalistiko, pri la malbona nivelo atingita de la revuo sub la redaktado de s-ro Marček.
simono
simono diras:
2011-12-19 22:15
Ĉu la kvalito de "Esperanto" vere tiom aĉas? Jen la enhavo el decembro 2005.

Ŝajnas al mi sufiĉe aloga por multaj Esperantistoj. Kaj tiun Stano same faris.

Do kio ŝanĝiĝis?

===========================================

Revuo Esperanto n-ro 1187 (12) - decembro 2005

Enhavo

Malferme: Unesko: kia nova lingva ordo? (Renée Triolle).

Seminario en centra Afriko (Tereza Kapista).

Esperanto en radio. Internaciaj radioelsendoj en Esperanto.

Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo (Samir Ribić).

Kongresa Komuniko 1.

Leterkesto: Esperanto ne estas mirakla ĉiosolvilo (István Ertl). Kompletigita Plena Verkaro (Gerrit Berveling). La (mal)benitaj krucenigmoj (J. Ducrocq). La koboldo laboris diligente (Garik Kokolija). La nove-malnova PIV (Mike Jones). Pri la enhavo de la revuo (Jiří Patera).

Navige tra TTT-paĝoj.

Reagoj: Nova fazo (Zlatko Tiŝljar).

Reagoj: Kulpigi la politikistojn ne sufiĉas (I.F. Bociort).

Recenzoj:
        José Antonio Vergara pri Vortaro Volapük-Esperanto kaj Esperanto-Volapük.
        Franjo Provost pri Kristnaska kordo.
        István Ertl pri La Taglibro de Csoma Sándor.
        Efthimios Mavrogeorgiadis pri Reĝino Jokasta.

La angulo de EVA: John Francis: El «La fino».

Laste Aperis.

Loke-Fake-Persone: Katalunio. Uzbekio/Japanio. Pollando. Kolombio. Brazilo. Japanio. Nederlando. Rotario 100-jara!
    
Oficiala Informilo.

Reago: Miskomprenita filozofio de Goethe (Ulrich Becker).
    
Tra la mondo: Pekino por niaj estontaj artistoj (Niu Xueqin). Rekomendoj al la registaro (Ĝang Ĝong-Rjol). Esperanto-Tago en Odeso (Semjon Vajnblat). Infanoj amuzis sin arbare (Stefan MacGill).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-20 11:17
Nu, krom la kovrilpaĝa foto, eble la plej multedira diferenco estas la letero de Jiří Patera.
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2011-12-20 10:26
Nekonata Lancelot: se vi volas komenti mian mesagxon sur la retlisto uea-membroj, bonvolu tion diri malanonime sur la sama listo.

Se mi prifajfas ion, tio estas la anonimaj mesagxoj.

Claude Nourmont
pistike65
pistike65 diras:
2011-12-26 22:04
"Mankas klareco eĉ pri tio, ĉu sian opinion sekve devus diri la estraro, aŭ tamen la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de UEA."

Lau Corsetti, la Estraro devus pashi:
http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/20248

La Strategia Komisiono certe ne forgesis pri /la komunika strategio/ kaj produktis siajn rekomendojn. Efektivigi ilin estas nun, lau mia kompreno, tasko de la estraro, eventuale, se tio estas bezonata, kun la hlepo de la komisiono aÅ­ de unuopaj komisionanoj aÅu de la komitato.

amike
Istvan Ertl
Franchjo
Franchjo diras:
2011-12-31 21:38
Al la legantoj de la revuo "Esperanto" mi deziras forton tra la tuta 2012!