Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček

La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-08 19:58
La nuna kontrakto de Stano Marček kiel redaktoro de la revuo de Universala Esperanto validos ĝis la julia-aŭgusta numero en la venonta jaro. Intertempe la estraro de UEA ellaboros novan redaktopolitikon, kaj poste la posteno de redaktoro estos denove senkonkurse proponata al Stano Marček. Tion anoncis hodiaŭ al la komitato de UEA la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak. Ne plu validas do la decido de la malnova estraro pri konkurso pri la redaktora posteno. La nuligo de la kontraktonuligo okazis post voĉdonado.

Kiel unu el siaj lastaj decidoj, la foriranta estraro de UEA en Havano decidis ne daŭrigi la nunan kontrakton pri la redaktado de revuo Esperanto kun Stano Marček, sed organizi konkurson, en kiu rajtas partopreni samrajte ankaŭ la nuna redaktoro. La decidon sekvis eksplodo de kritiko flanke de laŭta grupo de subtenantoj de la nuna linio de la revuo, kiuj jam dum la kongreso en Havano iniciatis kolekton de subskriboj kontraŭ la redaktora konkurso.

Aldone la komitato de UEA en Havano akceptis rezolucion kun la jena enhavo:

La Komitato petas la estraron okupiĝi pri nova redaktopolitiko de la eldonaĵoj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto kaj prezenti la proponon pri la nova redakta politiko al la Komitato mem antaŭ ol akcepti ĝin. Intertempe oni ne faru aliajn decidojn pri tio. La komitato petas tion konsiderante la ĝisnunajn decidojn de la estraro.

En Havano la prezidanto kaj la ĝenerala direktoro de UEA komprenigis, ke la komitata rezolucio ne influas la redaktoran konkurson, ĉar la elekto de redaktoro apartenas al la kompetento de la estraro.

La kritiko daŭris post la kongreso en diversaj retaj forumoj, sed ankoraŭ en aŭgusto la prezidanto de UEA en Libera Folio certigis, ke redaktora konkurso nepre okazos, kvankam ĝi verŝajne estos prokrastita. Tamen evidente la linio de la prezidanto renkontis kontraŭstaron ankaŭ ene de la estraro, kiu nun nuligas la decidon faritan en Havano.

La nuligo de la kontraktonuligo iĝis konata lunde posttagmeze, kiam la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, sendis al la komitato de UEA ampeksan mesaĝon kun interalie la jena frazo: "La estraro elektita en Havano malvalidigis la decidon de la malnova estraro pri la redaktopolitiko, t.s. ne ĉesigas la kontrakton kun la redaktoro de la Revuo kaj ne anoncas varbadon por la redaktora posteno."

Kiel argumenton por la nuligo de la decido, la estrara mesaĝo dissendita de Barbara Pietrzak citas la decidon de la komitato, sed ankaŭ la ŝtorman publikan diskuton okazintan post la kongreso. Samtempe la estraro konstatas, ke la diskuto parte okazis sur malĝustaj premisoj:

La estraro de UEA esprimas bedaŭron pro la disvolviĝo de publika diskuto pri la redakto-politiko de la revuo Esperanto, kaŭzita ĉu de miskomprenoj ĉu de opiniesprimoj formulitaj surbaze de nepreciza kono de faktoj.

El la estrara mesaĝo evidentas, ke la decido nuligi la redaktoran konkurson estis farita ne unuanime, sed post voĉdonado - proceduro relative malofta almenaŭ en antaŭaj estraroj de UEA. Eblas supozi, ke gravan rolon en la ŝanĝo de la linio havas la du novaj estraranoj - Amri Wandel kaj Maritza Gutiérrez.

Laŭ la nuna plano de la estraro, oni decidos proponi la tekstan redaktadon kaj enpaĝigan laborojn al diversaj personoj. Tia kompromiso ebligus lasi la teknikan flankon de la laboro al la nuna redaktoro kaj transdoni la respondecon pri enhavo al nova persono.

La preciza signifo de la decido iĝos konata post la jarŝanĝo, post kiam la komitato havos ŝancon esprimi sian opinion pri la nova redakta politiko kiun ĝi en Havano mendis de la estraro. Jen kion skribas la estraro en sia freŝa mesaĝo al la komitato:

Surbaze de la nova redakto-politiko, la estraro difinos skemon por la redaktado de la revuo Esperanto, diskonigotan komence de 2011. Tiam ĝi proponos al la nuna redaktoro daŭrigi sian laboron en la redaktado de la Revuo laŭ tiu nova skemo kaj kadre de nova, reviziita kontrakto. Se la nuna redaktoro malakceptos aŭ/kaj se estos necesaj aldonaj kunlaborantoj, la estraro anoncos inviton al kandidatoj por tiuj kromaj redaktaj laboroj.

arkivita en:
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-09-08 15:54
Tamen gxi funkcias?(UEA kaj ties Estraro)
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-19 21:45
Antau kelka tempo, en la komitata listo Renato Corsetti skribis pri la ghisnuna (el 1994) redaktopolitiko por la revuo Esperanto
http://www.uea.org/[…]/redaktopolitiko_revuo_esperanto.html
sub la falsa impreso ke temas pri redaktopolitiko nova, nun proponata. Nun en HeKo la dejhoranta orakolo de la Civito faras la saman eraron:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1491
Chu ni partoprenas tempovojaghon?

amike
Istvan Ertl, funkciinta sub tiu redaktopolitiko
esperanto
esperanto diras:
2010-10-19 23:25
Chio estas varma aero. Chu iu respektas/os novan au malnovan redaktan politikon ?

La redaktoro kolektas kion li ricevas kaj publikigas ghin. Prioritatoj havas fotoj de la koterio, oficialaj paroladoj, fanfaronaj-propagandaj artikoloj de la estraro, iom da blufa raportado el la landoj, iom da pseudaj recenzoj, k.s. Tio estas la reala redakta politiko. Shajnas ke ghuste tiu koncepto ghuas certagradan popularecon inter la membraro.