Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Du esperantistoj trovitaj, pliaj mankas en Japanio

Du esperantistoj trovitaj, pliaj mankas en Japanio

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-21 15:05
La longe nekontaktebla esperantista paro en la katastrof-trafita regiono de Japanio fine donis vivsignon. Tamen ankoraŭ ne ĉiuj esperantistoj en la regiono estas kontaktitaj. Laŭ Japana Esperanto-Instituto, en la koncernaj gubernioj loĝas proksimume kvindek membroj de la asocio. Pri tri aŭ kvar el ili ankoraŭ mankas informoj, ĉiuj aliaj travivis la gigantan tertremon kaj la cunamon, rakontas Syozi Keiko de Japana Esperanto-Instituto. "Persone mi sentas, ke estas tempo por ŝanĝi kelkajn aferojn en nia socio, ekzemple de atoma energio al natura energio", ŝi skribas al Libera Folio.

La japana esperantisto Hori Jasuo, kiu ekde la detrua tertremo ĉiutage raportas pri la situacio per retleteroj, nun konfirmas, ke la esperantista paro, kiun li longe ne povis atingi, nun donis vivosignon kaj fartas bone.

- Jes. Mi tradukis lian mesaĝon en la raporto de la 16a. Ili estas paro, esperantistoj.

Jen la koncerna tekstero el la freŝa raporto de Hori Jasuo:

Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne funkcias. Mankas benzino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. Ĝis hieraŭ mi vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.

Tio tamen ne signifas, ke jam ĉiuj esperantistoj estas kontaktitaj. Laŭ Syozi Keiko de Japana Esperanto-Instituto, la asocio havas proksimume kvindek membrojn en la trafitaj kvar gubernioj: Aomori-ken (ken = gubernio), Iwate-ken, Miyagi-ken kaj Fukushima-ken.

- Inter la membroj nur pri 3 aŭ 4 membroj ni ne informiĝis. Pri aliaj rekte aŭ nerekte ni povis konfirmi iliajn vivsignojn.

La vivo en Tokio, kie troviĝas la oficejo de JEI, iom post iom normaliĝas, sed daŭre restas multaj malfacilaĵoj, ŝi rakontas:

- La 15-an de marto deĵoris en la oficejo de Japana Esperanto-Instituto, Tokio, la direktoro, du oficistinoj kaj volontulo. Tri el ili bezonis pli multe da tempo por veni al la oficejo, pro tio ke ili devis piedi kelkan distancon pro malfunkcio de publikaj trafikiloj. JEI prioritate kolektas informojn pri la membroj en la damaĝita regiono Touhoku. Reordigi librojn en la kvina etaĝo (parto de la biblioteko), kiuj falis sur plankon en la tertremo, estas alia urĝa tasko.

Syozi Keiko mem ne havis problemojn atingi la oficejon.

- Persone mi sentas, ke estas tempo por ŝanĝi kelkajn aferojn en nia socio, ekzemple de atoma energio al natura energio. Mi loĝas ne malproksime de JEI en Tokio, kaj vizitas la oficejon unu fojon semajne averaĝe. En la dua tago mi iris al JEI por iu kunsido senprobleme per metroo. Mia prioritato estas normaligi mian vivon kaj mi ĵus finis Esperanto-klason unuan post la tertremo.

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-03-17 14:11
Okaze de la katastrofoj en Japanio oni chiutage havis la okazon sekvi la novajhojn kaj komentojn de plej diversaj personoj, fakuloj ktp. kaj do povis ricevi pli aktualan bildon pri la situacio en tiu kompatinda lando. Kvankam multajn precizajn detalojn oni ja ne konas pro la ne sufiche transparenta informpolitiko de la funkciigantoj de la nuklea centralo kaj de la japanaj autoritatoj. Hierau oni povis vidi en la televido la kadukan imperiestron, kiu deziris al la japanoj kuraghon au simile.

Sebastian Pflugbeil, unu el la chefaj kritikistoj de la nuklea energio en Germanio, parolis hodiau en la svisa radio klartekston: se en la venontaj tagoj oni ne kapablos solvi la problemojn de la fridigo de la varmega materialo en Fukushimo - tiam oni povos preghi nur al dio.

Vershajne Japanio trovighas diversrilate en sakstrato, el kiu eliri estos tre malfacile. Multe pli malfacile ol en Europo, char iusence Japanio (kun siaj malamikoj Chinio, Koreio kaj Ruslando) izolis sin mem sur tiu insularo. Sole turistoj kaj komercistoj povas forlasi la landon kaj eskapi la sufokan etoson en tiu lando. La resto de la popolo, chefe maljunuloj kaj malrichuloj, restas minacata de tertremoj, cunamoj kaj vulkaneksplodoj. Mi ne komprenas, kial oni ne protektas pli bone la urbojn, kiuj situas che la marbordo, ekzemple per giganta muro.

Neniu racia persono ekster Japanio povas kompreni, kial la japanoj konstruis 55 nukleajn reaktorojn sur tiom danghera tertrema grundo. Kaj diskuti pri tio en la japana socio shajne estis pli malpli tabue, nukleaj kontrauuloj praktike ne ekzistis. Se libera diskutkulturo ne ekzistas, tiukaze ankau demokratio ne ekzistas.

Povus esti tauga okazo diskuti pri tiuj aferoj pere de la lingvo Esperanto.

20 km apud Berno kie mi loghas trovighas samtipa nuklea centralo kiel en Fukushima. Ghi estas la plej malnova en Svislando (ankau 40-jara), kaj ekzistas konsideroj forpreni ghin de la reto. Sed oni diras, ke tertremo de la forto 9.0 tie ne povas okazi, same cunamo ne. La svisa registaro dume haltigis la prilaboron de planoj por konstrui novajn nukleajn centralojn en CH, kie ekzistas entute 5. Do, la politika diskuto plene eksplodis.
Niko
Niko diras:
2011-03-17 16:47
Vi pravas, ke "nukleaj kontraŭuloj praktike ne ekzistis." Tamen en 1990, la granda japana reĝisoro KUROSAŬA Akira en sia filmo "Sonĝoj" (夢) prezentis hororsonĝan vizion pri eksplodo de nuklea centralo, kiu mortigis la tutan landon. Ĝi spekteblas jene, bedaŭrinde kun subtekstoj nur anglaj: http://www.youtube.com/watch?v=mTg3D1PoyUE

Bedaŭrinde oni planas konstrui du novajn nukleajn centralojn ĉi tie en mia ŝtato Georgio, malgraŭ la nuna katastrofo. Verŝajne mankas publika kontraŭeco tiom, ke la konstruado nehaltigeblos.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-17 23:05
Shajnas ke la nuklea centralo eltenis la tertremon mem, sed ghi estis damaghita pro la nekutime forta cunamo, kontrau kiu la centralo shajne ne estis sufiche protektita.
Do, ghis kiam oni ne posedas chiujn verajn faktojn, mi ne volas aserti ion ajn chi-rilate. Chio estas sendube pli komplika kaj interligita. Same la tutj demandoj pri la "mentaleco* de la japanoj.
En la germana televido preskau chiu talkshow estas dedichita al tiuj temoj.