Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / El Popola Ĉinio malfermis specialan retpaĝon pri la japana katastrofo

El Popola Ĉinio malfermis specialan retpaĝon pri la japana katastrofo

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-17 16:47
La ŝtate financata ĉina esperantlingva retgazeto El Popola Ĉinio malfermis apartan retpaĝon por rapide informi pri la sekvoj de la katastrofa tertremo en Japanio.

En la speciale kreita retpaĝo Tertremo kaj cunamo trafis Japanion la redakcio de El Popola Ĉinio kolektis novaĵojn pri la temo, jam aperintajn en la ordinara retejo. Aldone El Popola Ĉinio samloke kolektas la ĉiutagajn raportojn de Hori Jasuo el Japanio. Aperas multaj informoj pri simpatiesprimoj de la ĉinaj aŭtoritatoj, kaj pri ĉinaj helpaj iniciatoj.

En letero dissenditaj al diversaj adresoj la redakcio de El Popola Ĉinio klarigas, kial la retejo estis starigita:

Karaj japanaj samideanoj kaj amikoj,

Kun granda malĝojo ni informiĝis, ke la granda tertremo kaj cunamo atakis Japanion kaj alportis grandajn perdojn al via lando. Ni ĉi tie esprimas niajn simpation kaj profundan funebron al la viktimoj en la tertremo kaj konsolon al ĉiuj japanaj popolanoj.

Post la okazo de la tertremo ni ĉiam atentas pri la informoj el Japanio, kaj tiuj pri e-istoj. Ni malfermis la retpaĝaron en nia retejo (http://www.espero.com.cn/se/node_51621.htm) por kiel eble plej rapide liveri informojn pri la situacio de Japanio al samideanoj en nia Esperantujo. En la retpaĝaro ni ankaŭ aperigis la taglibron de s-ro Hori Yasuo. Ni dankas lin pro liaj rapidaj kaj detalaj informoj pri la tertremo kaj ankaŭ pri e-istoj en la plagitaj regionoj.

Per tiu ĉi letero ni kore salutas japanaj esperantistoj kaj deziras al ili, iliaj familianoj kaj la tuta japana popolo sanon kaj sekurecon!

La redakcio de El Popola Ĉinio

arkivita en:
Camille
Camille diras:
2011-03-18 13:53
Pri tiuj novaĵoj premiĝas mia koro, kaj mi miaflanke sukcese kontaktis esperantistojn japanajn, kiujn mi konas : ili bonfartas. Dankon ankaŭ al vi, ĉina gazeto, por tiuj informoj.

Aliparte, ĉar ĉe la ĉina retejo mi ne trovas iun ajn retadreson por sendi mesaĝon (tiu ĉi linio ŝajnas al mi stranga : "konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato..."), mi tamen volas diri ke viaj paĝoj pri Tibeto ŝokis min ; des pli ke tiuj paĝoj estas esperantlingve, lingvo de amikeco kaj de paco. Malfacile estas paroli pri politiko, kaj des pli malfacile estas ekkonscii pri malbonaĵoj de propra lando. Mi havis kuraĝon fari tion pri mia land'. Laŭ ĉiuj miaj informoj, Dalai Lamo estas pachomo ; militistoj perforte invadis Tibeton, kaj mortigis multajn homojn (kiel francaj militistoj faris aĉaĵojn ekz. en Algerio dum la 60aj jaroj) ; kaj eble Tibeto jam "delonge estas parto de ĉina teritorio", sed ankaŭ delonge, laŭ miaj scioj, Tibeto havis rilaton ekz. kun Mongolio...

Se estus videbla ligilon por sendi mesaĝon al vi, mi ja rekte kontaktintus vin ; sed mi ne povas elteni tiajn paĝojn, des pli esperantistajn paĝojn. Eble okazus pliboniĝoj ekde la "libereco de tiu malriĉa kaj malgajiga lando" (mia kor' disŝiras), sed... ĉu vi ne lacas esti "oficiala voĉo" ? Pripensu do pri paco, pri diferenco inter politikaj ideoj kaj popolaj sortoj... Mi tamen bele taksas ĉinan genton, malgraŭ miaj diraĵoj... Kaj daŭre salutas vin.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-18 17:58
jam longe inter geesperantistoj ne estis sento de kompato, amikeco kaj antaux cxio de internacia solidareco. "El Popola Cxinio" donis bonan ekzeplon, kio substrekas, ke ni estas tamen unu granda komunumo.
Al redakcio mi gratulas kaj samtempe dankas pro gxusta kaj homeca agado.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-05 19:56
Supozeble
http://www.espero.com.cn/

ne raportos pri
1. La rifuzo al membro de la Westerwelle-delegacio viziti Chinion
2. La jhusa arestado de la artisto Ai Weiwei

Ech EU sentis sin devigita kritiki la arbitrajn arestojn en Chinio
http://www.google.com/hoste[…]d22295bddec767770e9ec77e.01

Kaj kompreneble la Eo-movado silentas.

Chu nia kolego de la Nankina universitato estas informita ?
esperanto
esperanto diras:
2011-06-28 16:13
Dum la germana registaro klopodis digne akcepti la chinan chefministron en Germanio, la china registaro akceptas digne la prezidenton de Sudano, kiu estas internacie serchata por arestado.

Tiu kruda praktiko estas tute ne akceptebla.

Bedaurinde, oni devas ree konstati, ke la komunisma Chinio, kiu ankau ne subtenas la arestoordonon kontrau Ghadafi, subtenas politikistojn de kanajlaj shatoj kaj la internacian terorismon.
Per tio, Chinio, kiu senhonte kaj senskrupule misuzas sian ekonomian pozicion en la mondo, ne povas esti konsiderata kiel honesta kaj samrajta partnero por la europanoj.

Lau mi, kiu kiel esperantisto apogas la chinan registaron, mem farighos komplico de kruela reghimo, kiu flatas militajn krimulojn kaj draste subpremas la homajn rajtojn.

Oni povas riprochi al Usono malrespekton de la homaj rajtoj, sed ili almenau ne akceptas en Vashingtono oficiale militajn krimulojn de la kalibro de la sudana prezidento, de Ghadafi kaj aliaj arabaj kaj aliaj politikaj kanajloj.

PS Cetere, kie estas nia "china" amiko Keefe? Chu oni arestis lin kaj deportis lin al sekreta prizono?