Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?

Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-11 21:37
Se morgaŭ subite Esperanto estus serioze konsiderata kiel laborlingvo de Eŭropa Unio, ĉu Eŭropa Esperanto-Unio povus demonstri la efikecon de Esperanto en la kunteksto de la lingvaj servoj de EU? Kaj ĉu la instruado kaj lernado de Esperanto estas sufiĉe evoluinta por formi kaj pretigi lingvajn profesiulojn en Esperanto? Tion demandis Humphrey Tonkin en sia verko "Lingvo kaj popolo". Tiujn demandojn kaj kelkajn rilatajn temojn esploras István Ertl en sia eseo, ĵus aperinta en la festlibro honore al Humphrey Tonkin. Li konstatas, unuflanke, ke tute ne regas inter la esperantistoj unueco de opinio rilate la strategion sekvindan en EU, kaj ke, aliflanke, mankas multo en la nuna lingva infrastrukturo de Esperanto se ĝi devus funkcii, en kazo de neceso, egalrange kun la oficialaj lingvoj de EU. Libera Folio publikigas la eseon en iom koncizigita formo, sen la piednotoj kaj fontindikoj, kiuj aperas en la libra eldono.

"Disvastigi Esperanton en la Eŭropa Unio, kaj eŭropemon inter esperantistoj..." Tiel povus soni, laŭ la statuta ŝablono de esperantistaj fakaj asocioj, la taskodifino de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj, pli vaste, de tiu tuta movadero kiu subtenas la ideon ke la unua grava stacio konkerinda sur la vojo al la fina venko estas la Eŭropa Unio. Esperanta agado kadre de la Eŭropaj Komunumoj daŭras jam ekde, almenaŭ, la 1960-aj jaroj, sed post la jarmilŝanĝo ĝi ŝajnas pliintensiĝi kaj – rimarkinde – ekposedi specifan ideologian ŝarĝon.

Aliflanke, lastatempe atentinde pliiĝas studoj pri EU-rilataj lingvopolitikaj temoj – de magistriga nivelo ĝis monografia – kiuj situas en la temkampo de lingva egalrajteco aŭ ĝin tuŝas, kaj foje eĉ eksplicite mencias la eblan rolon de Esperanto en la eŭropa kunteksto.

Ĉu tiuj nunaj evoluoj heroldas pliglatiĝon de la vojo por Esperanto ene de EU? Ni revuu kelkajn el la ĉi-kampaj rolantoj kaj faktoroj.


EEU, ĉu longa brako de UEA?

UEA havas siajn kontinentajn komisionojn, kies tasko estas esence movada evoluigo kaj harmoniigo, ofte eĉ en la senco de surterena, pionira disvastigado de Esperanto. Evidente, tia ne povas esti la kazo de EEU, kiu aktivas en la lulila kontinento de nia lingvo, kun disflorinta (eĉ se nun kelkloke velka) movado.

En EEU membras unuavice landaj asocioj de UEA, kiuj aparte kotizas (modestan sumon) al EEU. La interrilato de la du establoj ne estas tute klara: dum UEA foje emas vidi en EEU sian ”longan brakon” en eŭropaj aferoj, la Statuto de EEU faras mencion pri UEA nur rilate al la ĝeneralaj asembleoj, kaj la eventuala malfondo, de EEU. Fakte, la celaro mem de EEU restas ne tute klara: eblas interpreti la statuton ankaŭ tiel ke ĝi allasas multe pli larĝan agadkampon ol oni emas konkludi el certaj deklaroj de EEU-estroj, emfazantaj specifan agaderon.


EDE: La politika vojo

Dum la agado de EEU restas strikte rilata al la lingvopolitika kampo, tiu de Eŭropo - Demokratio -  Esperanto aliras pli ambicie la ĝeneralan batalkampon de „granda” politiko. EDE estas memdifine politika movado, kiu partoprenis la eŭropajn elektojn de 2004 kaj 2009 en Francio, kaj tiujn de 2009 krome en Germanio. EDE celas „plidemokratiigi Eŭropon interalie per la uzado de neŭtrala komuna lingvo”, laŭ alvokoj de kelkaj el ĝiaj aktivuloj (Libera Folio 2009).

Do, EDE emfazas plidemokratiigon kiel sian celadon, kaj en tio Esperanto rolus „nur” rimede. EDE estas multflanke kaj diversaspekte kritikata, i.a. pro la supozata vaneco klopodi kunkrei eŭropan identecon, pro la danĝero kompromiti la tradician politikan sintenon publike neŭtralan de esperantistoj (komentoj de J. Camacho, G. Pirlot k.a. al Libera Folio 2009), aŭ pli specife pro neklara sinteno al konkretaj politikaj demandoj (Heroldo Komunikas 2009).

Senduba ŝajnas la reklamvalora utilo de la EDE-agado, ĉar ĝi neeviteble generas multajn menciojn en amaskomunikiloj. Ĉu prosperos al politika movado kun lingvo kiel ĉefmotiva temo kreski kaj efike eniri la politikan ĉeffluon, simile al la sukceso de verduloj, restas pruvote.


Multlingveco kaj regularo

Gravas konstati ĉu ekzistas neakordigebla kontraŭdiro inter la oficiala lingvopolitiko de EU kaj tio kion proponas esperantistoj.

Kiel unuan juran dokumenton la Konsilio de la Eŭropa Ekonomia Komunumo eldonis ĝuste sian Reglamenton n-ro 1 por difini la lingvojn uzendajn de EEK. Ĉi tiu teksto unuflanke sankcias egalecan multlingvecon, aliflanke ligas kaj limigas ĉi tiun al la oficialaj lingvoj de la membroŝtatoj. El tio sekvas unue: Esperanto rajtus funkcii tutgame kaj ĉiufunkcie ene de EU nur post kiam ĝi iĝus oficiala lingvo membroŝtata. Por tio la ŝancoj estas praktike nulaj: nek eĉ ŝtatoj iugrade simpatiantaj kun Esperanto kiel Litovio aŭ Slovakio akceptus enkonduki ĉe si, ”hejme”, Esperanton, nek la esperantistaro kapablus krei ŝtaton, eĉ senteritorian, kiu akceptiĝus sine de EU.

Dua konsekvenco de la reglamenta difino estas iom malpli senkuraĝiga: se esperantistoj volas havi ŝancon al sukceso pri ajna sia lingvopolitika propono al EU, ili devas formuli la proponon en la kadroj de multlingveco laŭ ties difino en la Reglamento. Estas imageble ke nur malplimulto de la esperantistoj pretas al tia malplivastigo de sia celado.

(…)


Konsternaj krioj kontraŭ la angla

Estas foje konsterne konstati la akrecon de kontraŭ-anglismo inter esperantistoj. Spite al la tolerema spirito de Zamenhof, kiu principe pretis konsideri aliĝon ankaŭ al alia internacia lingvo, kelkaj tendencas bagateligi aŭ eĉ nei sperton tute evidentan por kreskanta tavolo da eŭropaj gejunuloj: nome, ke per la angla lingvo (aŭ, malpli ofte, per aliaj etnaj lingvoj) eblas interkomunikiĝi, amikiĝi, kreskigi sentojn de kunaparteno.

Anstataŭ elmontri ĉu kaj kial Esperanto pli taŭgas por ĉio tio, kelkaj propagandistoj preferas insisti pri supozata maltaŭgeco de la angla en tiuj roloj, anstataŭ nuance klarigadi, komparadi kaj informadi. Eldiri en Esperanta rondo la evidentaĵon ke paroli la anglan lingvon (kaj, ĝenerale, lingvojn) estas avantaĝe, ankoraŭ estas riskoplene.

Tia tendenco estas ne nur bedaŭrinda, sed eĉ danĝera. Kial, anstataŭ alianciĝi kun aliaj fortoj celantaj kunlaborojn, oni kondamnus ĉi tiujn nur ĉar ili uzas alian lingvan perilon? Se nia propra lingva propono estas tiom konvinka, tiam ni ja preferu raŭmisme elmontradi ĝian funkciadon en la praktiko, anstataŭ elĉerpi niajn fortojn en sterilaj atakoj. (…)


La terminologia defio

Esperanton apenaŭ minacas disdialektiĝo. Tra siaj 120 jaroj ĝi montris kaj plu montras rimarkindan unuecon. Sed ĝi ja suferas ion kion eblus nomi „nesufiĉa fiksiĝinteco”, aŭ „malofteco de fiksiĝ-okazoj”. Tio estas, per Esperanto potenciale eblas (same kiel eblas per ajna homa lingvo) esprimi ĉiujn signif-nuancojn, sed se diversaj ĝiaj uzantoj esprimas la saman signifon en pluraj manieroj pli-malpli same bonaj, rezultas, pli ofte ol en soci-havaj lingvoj, paralela kunvivado de formoj, ĉar malmultas kaj malbuntas la uzejoj kaj uz-okazoj kiuj arbitracius (eble eĉ arbitre) pri tiuj konkurencaj formoj.

Ĉi tia paralelado estas eĉ bona kiel pruvo pri la kreemo de la lingvouzantaro, sed ne celtrafa se konsideri kiel celon terminologian unuecon tian sen kia ne imageblas uzi Esperanton ene de strukturo kiel la Eŭropa Unio.

Legado de la yahoo-diskutlisto „tradukado” povas provizi nin per edifaj ekzemploj ĉi-rilate: ĉu eblus ke oficiala lingvo de EU ne havu fiksajn esprimojn por la tie diskutitaj civila stato, polvosuĉilostirpermeso? Esperantistoj eĉ tre interesataj pri EU-temoj senĝene uzas, ekz., Kontrakto de Maastricht anstataŭ la ĝusta Traktato de Maastricht/Mastriĥto, eraro apenaŭ imagebla en kunteksto etnolingva, kie oni ade legus kaj aŭdus unusolan esprimon.

Evidente, terminologia laboro en Esperanto devus principe alporti fruktojn eĉ pli rapide kaj amase ol en naciaj lingvoj. La „nesufiĉa fiksiĝinteco” ja havas ankaŭ avantaĝojn. Ekzemplo: en Esperanto delonge hejmas la spegul-tradukita esprimo aldonvalora imposto (kaj eĉ ĝia mallongigo AVI), tiel ke ĝi pretas por EU-kunteksta ekuzo tuj kiam necesas traduki la francan TVA, la italan IVA, la ĉeĥan DPH ktp. Kontraste, en la hungara lingvo la sama esprimo kaŭzis kaprompojn, ĉar ekde 1988, la jaro kiam ekestis la post-socialisma impostosistemo en Hungario, enlande oni uzas la esprimon általános forgalmi adó („ĝenerala vendimposto”), ÁFA, kaj ne tiun hozzáadottérték-adó (laŭvorte ekvivalentan al aldonvalora imposto), kiu bezonis jarojn por eliri el la geto de EU-dokumentoj, kaj eĉ nun kaŭzas kuntiron de brovoj ĉe iuj legantoj.

Tamen, por realigi la terminologiajn potencialojn de Esperanto oni bezonus kelkdekoble pli amasan kaj, precipe, oble pli profesian laboron ol tio eblas kadre de disa kaj malmulte instituciiĝinta lingvokomunumo. Se la Esperantan terminologian laboron subtenus similaj politika volo kaj financa rimedaro kiel ja okazas por ajna oficiala EU-lingvo, la rezultoj estus nepre konvinkaj. Necesus „nur” apogo komparebla al tiu kiun ricevis kaj ricevas lingvoj kiel ekz. la estona aŭ la irlanda, kiuj ekalfrontis kompareblan terminologian defion. La estro de la komisionaj tradukservoj, Karl-Johan Lönnroth, koncedis: povas esti ke Esperanto rilate terminologion kaj la haveblon de tradukistoj kaj interpretistoj superas, ses monatojn antaŭ ties ekfunkciado en EU, la irlandan lingvon. Tio en kio la du kazoj grande kontrastas, estas la (mal)manko de politika apogo.


La fikcio de egala aŭtenteco

Ekzemplon pri iom naiva aliro al la problemaro liveras la maniero kiel ekestis la Esperanta traduko de la t. n. konstitucia traktato. Ĉe la iniciatintoj ŝajne regis la opinio ke, se entreprenemuloj esperantigi ĝin troviĝas en Hungario, tiam konvenas uzi kiel tradukbazon la tekston de la oficiala hungara versio.

Fakte prave el la vidpunkto de la Reglamento n-ro 1, kiu dekretas – ĉiam pli fikcian – egalan aŭtentecon de la oficialaj EU-lingvoj (kvankam, tempe de la iniciato, Hungario devis ankoraŭ atendi jaron ĝis sia aliĝo al EU la 1-an de majo 2004), ĉar laŭ la spirito de la reglamento ne eblas deklari ke iu EU-dokumento en lingvo X havas pli fortan juran valoron ol ĝia versio en lingvo Y: el vidpunkto jura, temas ne pri tradukoj, sed pri egalrajtaj lingvaj versioj.

Ĝuste el tiu postulato sekvas la bezono je ege preciza traduklaboro sine de EU, por eviti neekvivalentecojn kies sekvoj povas esti, pli ol nur semantikaj, tute politikaj. Bonŝance, la Esperanta versio, aperinta en diversaj dulingvaj versioj, estis fine ja komparita kun versioj de la traktato-teksto en, almenaŭ, la angla kaj la franca lingvoj, tiel ke ĝi eltenas komparon kun la versioj en diversaj lingvoj uniaj, kiujn EU cetere aperigis en libretoj ne aparte pli belaj ol la broŝuro en Esperanto.


La limoj de neprofesieco

Interesa iniciato estas la daŭra plurlingvigado de la blogo de la sveda komisionanino Margot Wallström pere de Esperanto. Konstatinte ke en tiu blogo (komunikrimedo supozate plej proksima al la preferoj de la hodiaŭa publiko) preskaŭ ĉiuj enskriboj estas en la angla, laborgrupo entreprenis, uzante Esperanton kiel pontlingvon, liveradi diverslingvajn versiojn pere de la teknika eblo, malfermita por kiu ajn, aperigi komentojn en la koncerna retejo. Tiel, sen ajna bezono je permeso, daŭre elmontriĝas la kapablo de Esperanto praktike kontribui al la realigo de la proklamata EU-idealo multlingvisma. Jen io tute pozitiva.

Tamen, ne eblas rezisti la tenton komenti ke, se EU ial volus prioritatigi la multlingvigon de tiu blogo, la uniaj tradukplanistoj same (aŭ probable eĉ pli) bone certigus tion ol volontuloj esperantistaj nun faras. Kontraste, se la Esperanto-komunumo devus, de unu tago al la alia, organizi eĉ nur onon de la sama traduktaskaro kiun nun plenumas, ekzemple, la slovaklingvaj tradukistoj de EU, fiasko estus garantiita.

Preter skriba tradukado, certigo de sufiĉa buŝa interpretado profesi-nivela al kaj el Esperanto estus eĉ pli granda defio. Oni povas taksi la nunan nombron de homoj kapablaj je tia interpretado, eĉ plej optimisme, je ne pli ol dudeko. Temas pri personoj elmontrintaj tian kapablon okaze de, ekzemple kaj precipe, TEJO-aranĝoj subtenataj de la Konsilio de Eŭropo, Nitobe-simpozioj kaj aliaj eventoj lingvopolitikaj.

Tamen, eĉ tiuj homoj malhavas, manke de specifaj eduk-ebloj, trejniĝon kun Esperanto kiel cellingvo, kaj tial ilia plenumnivelo, kiel ja atendeble, ne atingas tiun de profesia EU-interpretisto. (Tiuj inter ili kiuj ja profesias interpretiste, laboras je pli alta nivelo en siaj ceteraj lingvoj, kaj, nesurprize, nur parte kapablas transporti sian metian scipovon al Esperanto, lingvo kiun ili tre malofte uzas en la koncernaj fakaj kuntekstoj.)


La rilato al multlingveco

La „eŭropa esperantismo” ŝajne ne havas klaran ideon pri la rilato inter siaj strategio kaj taktiko. Se la strategia celo estu unulingveco aŭ malpli-mult-lingveco kun Esperanto en la ĉefrolo, kiel atingi tion per taktika subteno al la oficiala multlingveco?

Se, male, strategie la esperantistoj celu plibonige konservi la multlingvecon de EU: ĉu ili havas ion specifan por proponi? Atentinda helpilo por solvi ĉi tiun kontraŭdiron troviĝas en lastatempa tezaro de Kataluna Esperanto-Asocio , kiu „volas kontribui al la vivtenado de la kultura diverseco kaj, aparte, de tiu lingva”. Ĉi-rilate ŝajnas utila koncepto ĝia „lingva subsidiareco”.


Preter la miraĝo, ĉu perspektivo?

Ne estas facile antaŭvidi kiaj povas esti realismaj perspektivoj de Esperanto en la Eŭropa Unio. Ĉu pensi kun la optimismemuloj ke povos okazi lingvopolitika ŝanĝiĝo same abrupta kiel abruptis la falo de la Berlina Muro? Fakte, lingvaj realoj modifiĝas malpli rapide ol politikaj: certe malfacilas kunigi du landojn, kiel okazis al la du Germanioj, tamen malpli malfacilas ol kunigi du lingvojn... aŭ atingi ajnan radikalan ŝanĝon lingvostatusan kiu implicus la nepron ke hommilionoj amase kaj samtempe modifegu siajn lingvajn kompetentojn, repertuaron kaj uzkutimojn.

Aŭ ĉu pensi ke, „ju pli malbone des pli bone”, t.e. ke kiam la buĝeta kaj organiza ŝarĝo de la EU-multlingveco kreskos ĝis neelteneblo, la portantoj de tiu ŝarĝo ekvidos nerezisteble racian solvon en Esperanto? Tio siavice implicus rezignon je la oficiala multlingveco validanta ekde 1958 – sed, se iam tia rezigno venus, pli realisme ĝin sekvus oficialigo de angla unulingveco, aŭ, eĉ pli verŝajne, tia kelklingveco kiun François Grin nomas oligarkia lingva reĝimo.

Pli realisma eblo ŝajnas ia akceptigo de Esperanto kadre de la ekzistantaj EU-politikoj, ĝia utiligo en manieroj konformaj al la nun validantaj celaroj de EU. (Pli bone reformi de interne ol revolucii de ekstere...) En tiu senco plej evidentas la eblo proponi Esperanton kiel:

- faciligilon de lingvolernado, fosante specife eŭropan sulkon sur la de longe plugata propedeŭtika kampo. Esperanto ja povas esti helpilo al pli efika atingo de la oficiale alcelata multlingveco, pere de projektoj kiel la brita Springboard. Sed eduka politiko restas (bonŝance) nacia decidkampo, tiel ke la ĉi-koncernaj bataloj devas esti venkataj malpli en Bruselo ol je nacia nivelo;

- pontlingvon. La angla, nuntempe plej ofte uzata en tiu funkcio, ne aparte taŭgas tiurole. Laŭ sia struktura flekseblo, Esperanto povas garantii malplian inform-perdon ol okazas ĉe la angla (kaj ne nur), por ne paroli pri la malplia tempo bezonata por ĝin regi je alta nivelo;

- krome oni povas pensi pri enŝovo de Esperanto en diversajn interŝanĝojn, specife kulturajn kaj edukajn.

Tamen, eĉ por povi laŭiri tiujn relative modestajn padojn al sukceso, unue necesas signifa plivastigo de nia lingvokomunumo, kaj esenca plifortigo de ĝiaj infrastrukturoj. Sen tio, ni restos je la nivelo de revoj kiel la „Propono de procedo por enkonduko de esperanto kiel oficiala lingvo en Eŭropan Union”, akceptita de kongreso de kroatiaj esperantistoj en 2005 aŭ ĉe tiaj duonsukcesoj kiel la Esperanta programo Euroscola, organizanta viziton de lernejklasoj al Strasburgo: en EU troviĝas multoble pli da klasoj kapablaj partopreni similan viziton per la angla (kaj eĉ per aro da aliaj lingvoj) ol per Esperanto, tiel ke similaj esperantistaj agadoj riskas pli simili al iniciatoj de etnaj malplimultoj ol de grupoj konvinke internaciaj.

Estas tre utile ke disponeblas en Esperanto bonkvalitaj tradukoj el diversaj tekstoj de EU, sed ilia entuta kvanto multe malplias ol tiuj ĉ. 90 mil paĝoj kiom ampleksas „la jam akirita kaj valida leĝaro de la Unio”, la acquis communautaire, kies X-lingva ekzisto estas unu el la antaŭkondiĉoj por aliĝo de X-lingva lando al EU. La kompleta esperantigo de tiu acquis estus la minimumo necesa por povi plenfunkciigi Esperanton kiel pontlingvon en la traduklaboroj de EU. Ĉu tasko ebla, se konsideri ke eĉ la esperantigo de la „nur” ĉ. 500-paĝa Eŭropa Referenckadro, teksto ne de EU sed de la Konsilio de Eŭropo, eblis nur dank’ al subvencio de la fondaĵo ESF (sed apenaŭ eblus trovi 180-oblon de tiu sumo) kaj al la alta profesieco de la tradukinto, Roel Haveman (sed apenaŭ eblus trovi 180 tradukistojn kun liaj kapabloj)?


Ni fosu la sulkon memkritikan

Evidente, la celo de la ĉi-supraj relativigaj rimarkigoj ne estas ia semado de defetismo, nek senkreditigo de la (ĝis)nunaj agadoj de esperantistoj ĉe EU. Ne, tute male: ni konsideras ke antaŭkondiĉo de sukceso en ajna kampo estas funda kono de la tereno en kiu oni laboras, kaj kritika aliro al ĉiuj iniciatoj kiujn oni entreprenas.

István Ertl

Dankon al Hèctor Alòs i Font, Thomas Cordonnier, Aleksander Korĵenkov, Brian Moon, André Ruysschaert kaj Daniele Vitali pro komentoj, korektoj kaj kompletigoj al malneta versio de ĉi tiu teksto. Ĉiuj malkorektaĵoj kaj malkompletaĵoj venas de la aŭtoro mem. La kompleta eseo aperas en la festlibro "La arto labori kune".


arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-01-11 20:21
Rilate Esperanton kaj EU-n la e-istoj bedaurinde komprenis nenion. Sufiche da eksteraj kompetentuloj klarigis, kial Esperanto NE POVOS farighi lingvo en Europo, sufichas legi:
http://www.peterlang.net/index.cfm?vID=54693&vLang=D&vHR=1&vUR=2&vUUR=1
Oni ne komprenas, kial tiuj koteriaj Eo-intelektuloj, nomitaj supre, kiuj rigidighis en iu "Wunschdenken", daure disvastigas plej diversajn stultajhojn.

"ni konsideras ke antaŭkondiĉo de sukceso en ajna kampo estas funda kono de la tereno en kiu oni laboras, kaj kritika aliro al ĉiuj iniciatoj kiujn oni entreprenas."
Bedaurinde esperantistoj ne konas la terenon, en kiu oni laboras.

La problemo estas, ke la Eo-movado kaj UEA trovighas en la manoj de la samaj koterioj, kiuj gvidas tiun movadon jam de duoncjarcento, au almenau de 1974. Chi tiuj koterioj bedaurinde ankorau ne komprenis, ke ili ne progresigas Esperanton, sed malhelpas ghian progreson. La tempoj de s-ro M'Bow (kiu trompis la e-istojn) jam delonge pasis. Tiuj e-istoj ne volas kredi, ke post 1989 la mondo shanghis sian paradigmon kaj ke iliaj ideoj ne plu validas.
Pro tio necesas forigi tiujn koteriojn, kies sola merito estas ilia nomo (eble ankau ilia mono) kaj kies ciniko estas videbla, sed mankas perspektivo de ilia anstatauado.
edmundo
edmundo diras:
2010-01-11 22:35
Saluton, Andreas! Tiaj koleraj kaj insultaj mesaĝoj helpas al neniu. Mi rekomendas al vi ripozi dum iom da tempo aŭ fari ion tute alian.

Se vi nepre volas okupiĝi pri lingvopolitiko, eble vi kreu propran blogon. Vi povus ekzemple resumi en ĝi tiun germanlingvan libron, kiu ja ŝajnas interesa. Eble mi mem legus la libron, se mi estus emeritulo, sed bedaŭrinde mi havas plentempan laboron, junan familion kaj eĉ ankaŭ devojn en Esperantujo, tute praktikajn devojn. Bonan resumon pri la libro mi verŝajne sukcesus legi.
Lu
Lu diras:
2010-01-11 23:28
Karaj Edmundo kaj Andy,

se mi bone komprenis, Andy instigis legi nur la resumon de la koncerna libro. Estas dek linioj, kies esenco estas proksimume, ke EU devas resti plurlingva por gardi la rolon de la naciaj lingvoj. Tio ja kontrastas kun la deklaroj de kelkaj EU-entuziasmuloj inter la Esperanto-parolantoj. (Kaj kun ties opinio kontrastas ankaŭ mia opinio.)

Mi simile opinias kiel Andy, ke multaj opinioj kaj agoj venantaj de UEA-oficialuloj kaj de UEA-membroj nur tre malverŝajne plibonigos la pozicion de Esperanto en EU. Eĉ legeblas rete, kiom terure malbona estas la opinio de EU-oficialuloj pri Esperanto kaj ties parolantoj: http://www.ekolingvo.com/brusela_vidpunkto.htm Verŝajne la homoj kaŭzantaj tiun impreson estas oficialuloj aŭ almenaŭ membroj de UEA kaj ĝiaj suborganizoj.

Mi malkonsentas kun Andy, ke "la esperantistoj" "komprenis nenion". Temas ĉefe pri la politiko de UEA kaj neniu devigas nin Esperanto-parolantojn membri en ĝi kaj plu subteni tiun politikon. Ja estas fakto, ke ni lingvoparolantoj havas sufiĉe malsamajn opiniojn kaj supozeble estas bone, se ni organiziĝas laŭ komunaj opinioj.
Lu
Lu diras:
2010-01-11 22:45
Laŭ mi granda problemo en la diskutado pri Esperanto en Eŭropa Unio estas, ke ni ne scias, kion la Esperanto-parolantoj vere deziras tiurilate (kaj ĝenerale). Aŭ pli detale dirite: Kiujn diversajn opiniojn havas la unuopaj Esperanto-parolantoj (eble eĉ kun diferencigo laŭ deveno aŭ aĝo)? Aŭ eble al ili tute egalas?! Mankas en Esperantujo la nacie tiom ŝatataj opini-enketadoj. (Ĉu io alloga por Libera Folio?)

Laŭ mia impreso eĉ EEU ne havas tute klaran planon - almenaŭ mi ne sukcesis trovi tian en ĝia retejo.

Ŝajnas al mi, ke la diskutado pri Esperanto en EU estas kampo de manpleno da aktivuloj, dum la granda plimulto de la Esperanto-parolantoj konsideras la planojn de tiu manpleno tiom nerealismaj, ke ili eĉ ne partoprenas la diskutojn.

Antaŭ iom da tempo mi verkis tekston pri "Esperanto en EU", kun la celo vortumi la ideojn de la kutime silentanta plimulto. Mi daŭre diskutas ĝin kun interesitoj kaj ŝanĝetadas; la aktuala versio legeblas ĉe http://www.esperantoland.org/dosieroj/EsperantoEnEU_EoLd_versio2009_09_10.pdf . (Eble temas pri speciala formo de "Wunschdenken" laŭ la komento de Andy :)

La teksto klare kontraŭstaras al la postuloj nun enkonduki Esperanton ekzemple kiel oficialan lingvon. Kontraste ĝi celas unue dokumentadon pri la nuna stato de Esperanto en EU kaj krome instruadon _pri_ Esperanto en lernejoj aldone al la oferto de libervola instruado en lernejoj kaj universitatoj.
Lu
Lu diras:
2010-01-11 22:59
István demandas, ĉu la Esperanto-parolantoj "havas ion specifan por proponi" rilate al la multlingvismo de EU.

Mi ne certas, ke ni tuj devas ion proponi - eble ni unue petu, ke oni traktu Esperanton same dece kiel la aliajn lingvojn parolatajn en EU, almenaŭ en la publikaĵoj de EU pri la lingva situacio. (Tio kostos neniom da mono al EU.) Kutime oni parolas pri oficialaj lingvoj, pri tradicie eŭropaj minoritataj lingvoj de diversa speco kaj pri lingvoj de enmigrintoj. Ĉar Esperanto estas en neniu el tiuj kategorioj, oni povas konstati, ke EU prisilentas Esperanton, kvankam ĝi sendube estas lingvo de almenaŭ cent mil EU-civitanoj, eĉ denaska lingvo por supozeble pluraj miloj (kaj dua- kaj triageneracia denaska lingvo en kelkaj kazoj). Laŭ mi tio estas malrespekto flanke de la EU-instancoj al la Esperanto-parolantoj unuope kaj kiel grupo kaj mi tre ŝatus, ke la EU-instancoj tion finu.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-12 15:55
Libera Folio mem artikolis pri atentigo pri tia malrespekto antaux kvar jaroj:

http://www.liberafolio.org/2006/eulingvorespondo3
http://www.liberafolio.org/2006/eulingvorespondo3angle
http://www.blisty.cz/2006/2/20/art27126.html

amike
István Ertl
europan
europan diras:
2010-01-12 01:26
La problemo estas ke esperanto estas kavazaux iu plia lingvo nacia.
Kvankam gxi prenas radikojn de europaj lingvoj gxi formas siajn proprajn vortojn tute fremdaj por europanoj. Mem por propraj nomoj kaj por vere internacie rekoneblaj terminoj esperanto havas siajn proprajn. Tia konduto estas tipa por naciaj lingvoj. Kaj tio povas elvoki protestojn - kial enkonduki multlingvecon per enkonduko de unu plia fremda ligvo?
Alia problemo estas, kiel mensciis li autoro, fakaj terminoj. Pro manko de klaraj reguloj kaj tro de "libereco" en esperanto ekzistas multaj nov-kreitaj esprimoj por pluraj internacie konataj terminoj. Cxu tio ordigas la lingvon aux faras ion kontrauxan ?

Estus interese kompari esperanton al naturalismaj helpo-lingvoj. En europaj lingvoj estas cx. 10.000 komunaj vortoj. Multaj de tiuj vortoj ekzistas mem en ekster-europaj lingvoj in
scienco, tekniko, ekonomio etc. Estas posible reguligi ilin sen aldoni aretefritajn afiksojn, sufiksojn kaj gramatikon. Eble estus pli bone havi vere komunan e facilan por europanoj lingvon?. Lingvon kiu havas pli stasbilan fundamenton kiel tiu esperantan cxar neniu dezirus elpensi pli internaciajn terminojn kiel tiuj internaciaj. Esperanta sistemo de derivado funkcias kiel generatoro de novaj esprimoj kaj ne kiel regulatoro de neregularaj naciaj vortoj.
Ankaux la edukigan valoron de esperanto estas en tiu komparo estas plu malbona, cxar europaj lernantoj devas re-lerni multajn internaciajn vortojn kaj lerni plurajn artefaritajn elementojn, kaj ne-europaj lernantoj devas lerni plurajn vortojn kaj gramatikon kiuj estas for de naciaj lingvoj. Cxu tion oni povas nomi enkondukon de multlingveco aux esperanteco?

La sola avantagxo de esperanto estas gxia nombro de parolantoj kvankam regardante gxin de ekstero la nombro estas malgranda. Cxu estas prundente provi proponi al europanoj lingvon
komprendblan nur por iun grupo de europanoj (esperantistoj) ka krome lingvon kiu portas sur sia dorso grandan ideologion?.
edmundo
edmundo diras:
2010-01-12 08:03
La nombro de parolantoj de Esperanto sufiĉas por montri, ke ĝi funkcias. Aliaj lingvoprojektoj ne havas sufiĉe da parolantoj por montri tion. Cetere, Esperanto havas ne nur parolantojn, sed ankaŭ literaturon, vortarojn, ktp.

Certe oni povus krei pli bonan lingvon ol Esperanto. Tamen, la plej multaj homoj, kiuj provis krei pli bonan lingvon, kreis ion malpli bonan. Se oni (ankoraŭ unu fojon) provus fari ion pli eŭropan, preskaŭ certe oni akirus ion malpli bonan (denove). Ekzistas dekoj da tiaj provoj, ĉu ne?

Cetere, estas tre dubinde, ĉu oni povus krei lingvon multe pli bonan ol Esperanto.
europan
europan diras:
2010-01-13 00:05
Plejmulto de esperantistoj scias nenion pri aliaj helpo-lingvoj kaj vivas en sia rondo interna. Ecx menscii ke ili ekzistas estas blasfemo. Mi nenie vidis aliajn argumentojn por esperanto krom statistikaj (nombro de parolantoj, literaturo ....). Esperanto vivas per sia ideologio kaj ne dankal lingvaj kvalitoj. Por iuj tia ideologio estas alloga por aliaj male.

Naturalismaj lingvoj ne estas kreitaj ili estas adaptitaj kaj ili kongruas kun naciaj lingvoj. Kaj ne estas necese denove "krei" plian europan komunan lingvon cxar gxi jam ekzistas. Se oni konsideras ciujn naturalismajn (europajn)lingvojn oni konstatas ke ili estas dialektoj de unu lingvo. Sciante unu de tiuj hepl-lingvoj oni povas kompreni aliajn.

Estas superflue trudi al europanoj artefaritan lingvon cxar efektoj ne rekompensas penon de lernado.
edmundo
edmundo diras:
2010-01-13 15:53
1. Dum la ĵusa Novjara Renkontiĝo Lu demandis al la ĉeestantoj, kiuj el ili jam rigardis la gramatikon de alia planlingvo (mi memoras la demandon nur malprecize), kaj ĉirkaŭ duono de la ĉeestantoj levis la manon. Mi mem iomete studis Lojban, Glosa kaj Toki Pona, kaj mi ĉeestis lecionon pri la klingona dum Esperanto-kongreso.

2. Esperantistoj havas tre diversajn ideologiojn. Ŝajnas al mi, ke la plej multaj uzantoj de Esperanto ne tre interesiĝas pri ideologioj.

3. Vi troigas pri la komprenado de aliaj lingvoj, sed komprenado ĉiuokaze ne sufiĉas, kaj eĉ ne multe valoras, kiam ne estas leginda literaturo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-01-12 15:07
La plej granda obstaklo por preni Esperanton (aŭ iun ajn planlingvon) serioze nuntempe, estas la tendenco ĉe la Esperantistoj konservi la sintenon ke iuj lingvoj povas esti pli perfektaj ol aliaj. La Albana estas plenplena de pruntvortoj, dum la Islanda havas tre malmulte. Neniu krom la plej frenezaj asertus ke pro tio la Albana estas iel pli elektinda kiel Eŭropa interlingvo ol la Islanda aŭ inverse -- sed tio siavice signifas ke ankaŭ Esperanto estas nek pli nek malpli bona ol tiuj du.

Necesas rigardi la aferon radikale alimaniere. Ĉiuj lingvoj estas perfektaj. Iujn formojn de lingvo oni nomas "naciaj" kaj unu formon oni povas nomi "internacia", nome Esperanton -- oni ofte uzas tiun esprimon pri la Angla kaj aliaj grandaj lingvoj, sed pli precize estus nomi tiujn "imperiaj". Se oni unu fojon akceptas la distingon inter imperia kaj internacia, Esperanto estas _la_ internacia; povas esti nenia dubo pri tio, ĉar 99% (aŭ pli) el la planlingvanoj praktikas ĝuste ĝin, kaj depost 1908 ne ekzistas serioza rivalo.

Sed restas la demando: Kio diable estas lingvo? Tion oni ne scias. En lingvistiko, tute eksterordinare inter la sciencoj, ne ekzistas teoria konkordo pri io ajn, kontraste al la 99%-a praktika subteno al Esperanto kiel internacia lingvo. Iom pli, sed ne tro klara estas ankaŭ la demando kio estas Eŭropo. Do, eĉ se oni rajtas senteorie deklari sian konvinkon ke Esperanto estas _la_ internacia, oni ne povas senteorie klarigi kion tio signifas, precipe se temas pri internacieco limigita al unu ne tro klare difinita aro da nacioj. Finfine nek Islando nek Albanio membras en EU.
europan
europan diras:
2010-01-13 00:49
Mi ne skribas pri perfekteco de iu ajn lingvo cxar ne ekzistas kaj ne ekzistos perfecta lingvo.

"99% (aŭ pli) el la planlingvanoj praktikas esperanton" - jes tio estas interesa kial ili praktikas gxuste esperanton. 95% de tiuj personoj estas kaptitaj per esperantan ideologion kaj scias nenion pri aliaj helpo-lingvoj cxar Zamenhof tre lerte eksplikis kiel rezisti kontraux aliaj "rivaloj". Mi konis nur kelkajn "konsciencajn" esperantistoj kiuj sciis la komparo inter helpolingvoj kaj tamen ili plu uzis esperanton pro tio ke ili sxatis partopreni kongresojn , arangxojn esperantistajn k.t.p.. Sed tiuj esperantistoj ne volis enkonduki esperanton kiel europan lingvon cxar ili sciis ke gxi ne tauxgas por tiu celo.

Tio estas tipa por iuj esperantistoj nomi aliajn ligvojn kiel "rivaloj".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-01-13 19:48
Estas tute nature ke Esperantistoj estas ideologiemaj, ĉar iel ili ja devas pravigi sian strangan okupiĝon. Iuj antaŭvidas ke Esperanto lastinstance estos la sola lingvo de ĉiuj, aliaj male opinias ke pli da homoj estos pli plurlingvaj ol nun; ĉiel ajn, Esperantisto bezonas ian ideologion, sed tio ne malhelpas bone kunlabori kun anoj de tute alia priEsperanta ideologio. Ekzemple ĉiu povas laŭplaĉe engaĝiĝi aŭ skeptiki pri la Eŭropa perspektivo, dum samtempe la samaj personoj kune organizas kursojn kaj kunvenojn.

Mi skribas pri perfekteco de ĉiuj lingvoj tial ke moderna lingvistiko konstatis -- sufiĉe surprizite, cetere -- ke tiel oni devas rigardi la homan lingvon. Tamen temas pri sufiĉe pridisputata konstato, kaj fakte estus pli interese diskuti la rivalajn teoriojn pri lingvo ĝenerale ol la projektojn pretendantajn rivali Esperanton en la speciala rolo de (tutmonde aŭ Eŭrope) internacia lingvo.
chielismo
chielismo diras:
2010-01-12 15:57
Delonge mi ne komprenas, kial UEA ne havas sian edukcentron au altlernejon. Sen tia altlernejo oni ne scias, kiel ni havas suficxe da profesiuloj.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-01-13 18:36
Mi ne loĝas en Eŭropo (kvankam dum 25 jaroj mi loĝis tie). Memkompreneble mi deziras al la eŭropaj esperantistoj bonan ŝancon je la enkonduko de Esperanto kiel grava komunikilo tie. La diskuto tamen interesigas min ĉar ĝi malkovris bonegan domandon: Kion volas la esperantistaro? Ankaŭ ni ekstereŭropanoj devas direkti nian atenton al tiu validega demando. Mia vivkunulo estas brazilano kaj, kvankam li ne parolas esperanton, li favoras E-on speciale la enkondukon de E-o kiel propedeŭtika ilo en Brazilo. Ni ambaŭ profesoras en Florido (Usono) kie vivas tre diversa popolaro kun multaj lingvoj. Kvankam li studas la usonanglan ekde multaj jaroj kaj li skribis sian doktorigan tezon en la usona, li konscias pri la fakto ke li ankoraŭ ne regas ĝin. Li (kaj mi) vidas tie gravan problemon por Brazilo, lando kun 200 milionoj de loĝantoj. Dum vizito en Brazilo, mi konstatis ke kvazaŭ neniu tie eĉ paroletas la anglan malgraŭ la multaj horoj de lernejaj lecionoj devigaj. Brazilo estas rapide kreskanta ekonomio, la dua komercasociito de Florido. Nun okazas ke Brazilanoj pli rapide lernas la hispanan kaj flegas komercligojn kun la granda hispanparolanta komunumo de Florido. Antaŭ tiu fono, via diskuto pri la rolo dezirata por E-o en Eŭropo akiris novan dimension. Mi opinias ke via eneŭropa diskuto inter eŭropaj esperantistoj ege helpos nin klarigi kion ni en la Amerikoj volas por E-o.
krokodilo
krokodilo diras:
2010-01-13 18:44
Saluton, interesa artikolo. La aŭtoro povus klarigi, kion li nomas « kontraŭ-anglismo ». En la debato pri la futuro de EU, persone mi pensas, ke ne estas kontraŭ-anglismo ĉio ĉi :
- Kontraŭdiri la miton de la anglalingvo facila ; klarigi, ke ĝia fonetiko estas malfacilega, senregula !
- Preferi Eŭropon de la traduko, Eŭropon de la diverseco, eble Eŭropon kun Esperanto kiel pontolingvo.
- Klarigi, ke nun EU estas preskaŭ entute angla-parolanta : ciuj organizoj de kunlaboro (armeo, polico, scienco, sano, konferencoj, ekstera kunlaboro k.t.p., kaj la plimulto de ret-raportoj). Aktuale, nur la eŭropa parlamento vere iomete provas multlingvecon.
- Skribi, ke angla lingvo estas trudita en la plimulto de landoj, ankaŭ en Francio - ne oficiale, sed kvazaŭ ĉiam.

Ĉio ĉi ne estas kontraŭ-anglismo, sed faktoj, kaj politika opinio pri la futuro de EU.
Pri ĉi tiu futuro, oni povas diskuti sendepende de Esperanto : iuj rifuzas angla-parolantan Eŭropan Union kaj subtenas la tradukon, aŭ la diversecon pere de tri aŭ pli da laborlingvoj, kaj konas nenion pri Eo.
Evidente, junuloj povas interkompreniĝi per la angla, precipe se iliaj landoj favoras ĝin en lernejo, ekde infaneco ! Estus la samo por iu ajn lingvo.
Ofte, angla-parolantoj akuzas la francoj de kontraŭ-anglismo, aŭ kontraŭ-usonismo – ĉiam, kiam ni rifuzas tiun unulingvan anglan Eŭropon !
gmickle
gmickle diras:
2010-01-13 21:10
Konsternas la enhavo de kelkaj temfadenoj, kiuj precipe en rondoj de eŭropismaj esperantistoj tiriĝas tra la tuta diskurso pri la angla. Min konkretaj enhavoj konsternas pli ol la fojfoja akreco de la esperantista kontraŭ-anglismo. Jen estas la preskaŭ-konspirteorio, laŭ kiu la angla trapuŝiĝas tutmonde rezulte de sekretaj decidoj faritaj de Usono kaj Britio ĉe iu "Anglo-American Conference" komence de la 60-aj jaroj. Aŭ jen la hipotezo, ke ĝuste la "killer language", la angla – kaj ne sociaj-ekonomiaj faktoroj – estas la radika kaŭzo de lingvomortado ĉie en la mondo. Aŭ jen la lingvonaciisma hipotezo, ke angladevenaj vortoj en aliaj lingvoj endanĝerigas la "identecon" de la parolantoj de tiuj lingvoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-13 23:26
Pli kaj pli aperas raciaj opiniesprimoj.
ztisljar
ztisljar diras:
2010-01-13 18:48
1. 120 jarojn neniu trovis tre klaran straegion por Esperanto, char ghi ne ekzistas. Ke esperantistoj estas tre diversaj, tio estas bona. Chiu serchas lau la propra kompreno kaj trovas ion kio kunkonstruas iom post iom la araneajhon en kiun ni kaptos iun mushon. Al mi shajnas ke la plej ema esti kaptita estas ghuste EU - sed eble mi eraras.
2. Mi ne vidas problemon en tio ke ni "ne pretas" por eventuala oficialigo. Kiel amatora organizo ni neniam povas esti pretaj, sed feliche tio ne gravas. Se oni decidos ekuzi per decido Esperanton en iu ajn formo en EU, okazos la samo kiel pri la decido en 1945 enkonduki bahasa indonesia al 17000 indoneziaj insuloj. Chu ili havis centmilojn da instruistoj por nova lingvo? La decido mem kauzas serchadon de solvoj kaj oni trovas ilin, se estas volo kaj mono por tio.
3. Lastaj tendencoj de EEU rilate la strategion al EU estas:
a) serchi manieron preni monon de EU (chiam pli da E-organizoj havis sukcesajn projektojn financatajn de EU - lau mi de 2004 ghis nun jam deko da projektoj ricevis EU-monon kaj ekz. la projekto de E@I ricevis ech pli ol 300 mil eurojn)
b) kiel socio kiu havas altan procenton de altedukitaj homoj ni klopodas eluzi tiun potencialon por organizi aranghojn neesperantistajn en kiuj E estas nur unu el laborlingvoj. Lau la pozitivaj spertoj en kulturo en Zagrebo (PIF kaj aliaj aferoj) ni nun klopodas montri al EU ke EEU povas serioze kontribui al la celoj de EU kiuj iom pli interesas esperantistojn kaj por kiuj esperantistoj havas kapablajn personojn. Ni organizos nternaciajn konferencojn pri politikaj temoj interesaj por EU, se EU financos tion kaj partoprenos kune kun aliaj en organoj solvantaj lingvajn problemojn (EEU farighis membro de oficiala platformo pri multlingveco de EU - legu pri tio en Europa Bulteno)
c) Nia ekterordinara forto inter informatikistoj montras ekz. en vikipedio kaj aliaj agadoj ke ni povas tre serioze kontribui al la faka laboro en la reto - tial ne estas hazardo kion google faris la 15-an de decembro... La informatikistoj ne diskutas pri e-ideologio kun aliaj informatikistoj sed kunlaboras kaj montras al ili solvojn trovitajn por la bezonoj de E-movado. Kaj ili ne kondamnas la anglan, sed uzas ghin
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-15 11:56
pardonu unue, ke mi ne tro sinsekve redonos miajn pensojn sed mi volas libervole doni miajn rimarkojn aux respondojn al la cxefartikolo aux al komentantoj.

Gxenerale mi estas tre kontenta kun la artikolo de Istvan, sed mi volas klarigi, ke unu el la problemoj estas, ke la momenta situacio en la esperantistaro estas, ke ili mem ne scias kion volas. Laux la regularo de Zamenhof , esperantisto estas kiu uzas Esperanton, egale por kiu celo.Do en lastaj jaroj , pro facila interreta kontakto kaj senpaga lernado farigxis multaj E-uzantoj por simplaj amikaj kontaktoj, al kiuj suficxas rigardi bildojn, saluti...Inter ili mi jam multajn trovis (ekzemple en Ipernity) kiuj uzas Esperanton sed ankoraux neniam parolis. Do, por ili tia kono kaj stato tute suficxas kaj al ili estas egale cxu Esperanto estos oficiala lingvo de EU aux ne.
Multaj estas vere esperantistoj en diversaj E-kluboj kaj al ili placxas tia vivo kaj Esperanto por EU ankaux estas egale , ecx kelkaj volonte kontrauxstaru.
Multaj estas kun UEA ne kontentaj, do aktivas en Civito aux en EDE, cxar ili kredas, ke ankaux UEA ne tro scipovas batali ecx kun sia "plilongita mano EEU", kiuj fakte subtenas la "multlinvan politikon" de EU.
Komento de Zlatko Tisxljar motras, ke oni volas akcepti decidon de EU kaj provi almozpeti kelkajn euxrojn. Tio estas komformismo kaj nenion havas komunan kun karaktero.Cxar kiel oni povas klarigi, ke Zlatko estas samtempe esttrarano en EEU kaj samtempe landa reprezentanto de EDE ?
Cxu esperantistoj estas kontraux la angla? Ankaux mi estas firma kontrauxulo, cxar studante historion kaj rilatojn inter kolonialismo, imperialismo, monopolo,profito, politiko kaj ekonomio kun rilato al la lingvo cxiu sane pensema homo tion komprenos.Se ni vere volas racian rilanton inter popoloj ne altrudu al la alia lingvon kun naciaj karakteroj kiu portas profiton al kelkaj monopolistoj kaj dividas la popolon en klasoj.Mi kiel Polo havas jam en mia familio plej bonajn tradiciojn, mia avo estis devita lerni la francan, patro la germanan, mi la rusan kaj miaj infanoj la anglan kaj cxiam ili sentis sin homoj de dua cxu tria klaso.Cxesu tiun diablan cirklon kaj komencu agi ekonomie, racie, juste kaj estontece. Se ni volas formi unu euxropan familio kiu devus vivi pace kaj kontente ni devas ankaux postuli, ke cxiu popolo havu la samajn lingvajn rajtojn. Ni ne estu almozuloj en nomo de nia posteuloj ni devas tio postuli. Oni ne povas rigardi kiel decido de probabla multlingveco finigxos en blinda strato.
Nur Esperanto ekzamenita dum pli ol 120 jaroj , kiu portas nenian nacian karakteron estus volonte de cxiuj akceptita. Postulu popolvocxdonadon.La popolo decidu.

Estas stulte diri, ke Esperanto ne havas sucxe da terminoj, cxu instruistoj cxu tradukistoj.Legxe kaj finance tre rapide estos arangxita.
Israela sxtato elektis lingvon kiu 2500 jaroj ne estis uzita kaj hodiaux esprimas cxion.Cxe mi estas adreso de esperantistino en Usono, kiu dum 5 monatoj eklernis Esperanton kaj nun mem instruas.Antaux kelkaj tagoj faris videon, kie parolas perfektan Esperanton. Dimancxe mi partoprenis saksan kunvenon, kiun vizitis 17 jara junulo el Finlando kaj post 6 semajnan lernadon parolis kun ni tute bone.

Krom tio mi volas aldoni, ke Esperanto ne nur helpus pace kunvivi, sed samtempe kontribus en l lernado de aliaj lingvoj.Neniu grupo , eble nur tradukistoj scipovas pli da fremdaj lingvoj. Nur ni ne lernu eterne cxiujn lingvojn, kiel volus probable EU, sed cxiu uzu gepatran lingvon hejme, internacie Esperanton kaj iun de la najbara lando. Jen estas racia solvo.
eumacko
eumacko diras:
2010-01-16 00:04
Denove forta atako al UEA (por kelkaj ecx ofenda) de Andreas Kuenzli. Sed versxajne, precipe en nia tempo, ni bezonas la „advokatan diablon“ por instigi iun profundan diskuton.
Lia kruda kritiko maltrafas la motivon kaj tempon pri kiu temas la eseo de Istvan Ertl. Sed la plej mankanta estas, ke post la pura problemigo ne venas indiko ecx al iu solvo.
La kritiko al esperanto estas jam (kiel konate) suficxe progresita, sed gxi okazis nur en la batal-kategorioj dela kontrauxajxoj en europ-klasikaj lingvoj. Sendube, UEA mem trovigxis plejtempe en tiu kampo. Ankaux tiam, se jam en la origino de esperanto estas ekkonebla la emo elgvidi el tiu batalkampo. Tion pruvas la tempo. Mondmovigxantaj ideologioj malaperadas, sed esperanto restas aktuala.
Eble estus pli adekvata emfazi tiun aktualecon al la jubilea solenajxo de esperantisto, kiu havas grandan parton en la provo al tempoadekvata evoluo de UEA, ol inversigante kritiki la ne atingatan. Mi persone aldonas, ke sen la impresoj en mia unua UK en Brajtono kiel komencanto, kiun mi plejparte ricevis de Humphrey Tonkin, prejversxajne mi neniam plie esperantigxus.
Cxe la kritiko el la propraj vicoj, minimume devus esti distingita inter la problemoj de la europa idealismo kiel la lulilo de ideologioj kaj jam el la origino de esperanto disradiata dialogika kompenigxemo. La unua nenion havas komunan kun la alia kaj ankaux ne estas kontrauxajxaj (kiel eble sxajnus), sed la dua povas helpi por la unua en la sia, en si mem detruturniteco.
Por esperanto pli bone, uzi la manieron kiun gxi enhavas ekde sia origino kaj kiu portis gxin gxis en nia estanteco, ol rigidigxi en ideologiaj kontrauxajxoj el la historio. Ekz. en la dialektika persvadbatalo, de klasika lingvistiko, kiu bedauxrinde ankaux ankoraux nun ofte dauxras cxe multaj esperantistoj, precipe kontraux la angla (eble cxi tie pravas Kuenzli; ke tiuj nenion allernis kaj nenion komprenas).

eumacko
eumacko diras:
2010-01-16 00:04
Denove forta atako al UEA (por kelkaj ecx ofenda) de Andreas Kuenzli. Sed versxajne, precipe en nia tempo, ni bezonas la „advokatan diablon“ por instigi iun profundan diskuton.
Lia kruda kritiko maltrafas la motivon kaj tempon pri kiu temas la eseo de Istvan Ertl. Sed la plej mankanta estas, ke post la pura problemigo ne venas indiko ecx al iu solvo.
La kritiko al esperanto estas jam (kiel konate) suficxe progresita, sed gxi okazis nur en la batal-kategorioj dela kontrauxajxoj en europ-klasikaj lingvoj. Sendube, UEA mem trovigxis plejtempe en tiu kampo. Ankaux tiam, se jam en la origino de esperanto estas ekkonebla la emo elgvidi el tiu batalkampo. Tion pruvas la tempo. Mondmovigxantaj ideologioj malaperadas, sed esperanto restas aktuala.
Eble estus pli adekvata emfazi tiun aktualecon al la jubilea solenajxo de esperantisto, kiu havas grandan parton en la provo al tempoadekvata evoluo de UEA, ol inversigante kritiki la ne atingatan. Mi persone aldonas, ke sen la impresoj en mia unua UK en Brajtono kiel komencanto, kiun mi plejparte ricevis de Humphrey Tonkin, prejversxajne mi neniam plie esperantigxus.
Cxe la kritiko el la propraj vicoj, minimume devus esti distingita inter la problemoj de la europa idealismo kiel la lulilo de ideologioj kaj jam el la origino de esperanto disradiata dialogika kompenigxemo. La unua nenion havas komunan kun la alia kaj ankaux ne estas kontrauxajxaj (kiel eble sxajnus), sed la dua povas helpi por la unua en la sia, en si mem detruturniteco.
Por esperanto pli bone, uzi la manieron kiun gxi enhavas ekde sia origino kaj kiu portis gxin gxis en nia estanteco, ol rigidigxi en ideologiaj kontrauxajxoj el la historio. Ekz. en la dialektika persvadbatalo, de klasika lingvistiko, kiu bedauxrinde ankaux ankoraux nun ofte dauxras cxe multaj esperantistoj, precipe kontraux la angla (eble cxi tie pravas Kuenzli; ke tiuj nenion allernis kaj nenion komprenas).

hermes
hermes diras:
2010-01-16 10:22
Laŭ mi, Esperanto ne povas esti lingvon por Eŭropo aktuale, ĉar mankas tre multaj da parolantoj de alta nivelo. Sed tio ne volas diri, ke tio ne estos ebla. Fakte, laŭ mi, faros multaN da tempo por ke tio venos. Sed la demando estas: kiel fari por ke tio venos? Ŝajne, aktuale la parolantoj de tiu lingvo ne kreskiĝas kaj ipernitio aŭ lernu montras ke multaj parolantoj estas ĉiam komencantojn. Kial tiu kaŭzo estas? Mi min demandas ofte ĉu mi estas komencanton.

Ĉu iom kaŭzo venas de UEA kaj asocioj naciaj? Laŭ mi, jes
Ĉu iom kaŭzo venas de la parolantoj? Laŭ mi, jes ankoraŭ

Ekzemple, ekzistas http://filmoj.net/, mi ne vidis UEAn aŭ UUEn helpi por fari kreski tiu projekto. Tiu retpaĝaro estas la subtitragon en eo filmoj de diversaj landoj. Tiu projekto povas esti bonan helpon por la kresko de la lingvo, tiu estas ilon plue por uzi tiu lingvo.
Lu
Lu diras:
2010-01-17 02:05
Ĉu vi konas http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Renkonti.C4.9Doj ?
bkolker
bkolker diras:
2010-02-02 04:56
Ho ve! Mi jam kelkloke atentigis, ke anstataux krii kontraux la angla, ni laboru por Esperanto.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-02-04 14:48
Legante la suprajn intervenojn, oni havus la impreson, ke homoj asertas, ke nun Esperanto ne estas preta por tiu chi rolo en Europa Unio. Se tiel estas, ni tute ne bezonas demandi pri Afrika Unio kaj Esperanto.

Vidu, ke nun UEA estas en la manoj de koterio, kiu tenas ghin jam chirkau 50 jarojn. Ghis nun tiuj homoj ne rimarkas, ke ili neniel antaueniras kun Esperanto. Iuj el tiuj homoj, kaj precipe Renato CORSETTI nun detruas chion, kion Hans BAKKER konstruis en Afriko.

Certe iuj ne scias kiom da mono Hans disponigis al Afrika Fondajho, ke tiu chi, chiujare, ghis la fino de la tempoj, per la rentoj, disponigu monon por la Afrika Agado. Tiu mono, pli ol 80 000 euroj, tiom allogis Renaton, ke li forpelis de Afrika Fondajho la homojn, kiujn Hans fidas, kaj por kiuj li donis tiom da mono, ke ili agadu por la kompatinda Afriko.

Nun chio estas detruita en Afriko. De 1980 ghis 2005 la movado ege kreskis en multaj landoj Afrikaj. Tiam oni legadis raportojn pri Ganao, Gvineo, Kotdivuaro, Malio, Burkino, Nigherlando, Togolando, Nighernio, Benino, Ruando, DRkongolando, Tanzanio, Sudafriko, Kamerunio, Zambio, Senagalio, Algherio, Chadio, Kongolando, Malagasio, ktp. Kaj nun kion oni legas en la mensogozaj raportoj de Jean CODJo kaj Renato ? Nur pri raportoj el kelkaj landoj (Benino kaj Burnido precipe), kaj ne chiuj raportoj havas verajhojn. Jean kaj Renato elpensas malverajhojn por trompi esperantistojn tutmondajn. Chu en tiaj cirkonstancoj oni povas iam paroli pri Afrika Unio kaj Esperanto ?

Afrikaj esperantistoj, kiuj shatus, ke iam oni parolu pri la vera rolo de Esperanto en Afrika Unio, postulas, ke Renato CORSETTI forlasu la afrikan movadon. Li tenu sin tre for de la afrika movado ebligante al afrikaj esperantistoj zorgi pri siaj aferoj.

Nun grumblas Esperantistoj pri la konduto de Renato kaj Osmo BULLER koncerne Afrikon. Kial ili ne tiel kondutas ankau al EEU, al Azia Movado, ktp. Kio plej mirigas, tio estas, ke Libera Folio neniam raportas pri tiaj aferoj. Kial ? Chu oni komprenu, ke Libera Folio estas por la korifeoj de UEA ? Tion chi afrikaj esperantistoj ne povas toleri. Chio okazas kvazau Libera Folio apartenus al UEA-gvidantoj, kiuj decidis malutili al Afrika Agado de Hans BAKKER. Ne, afrikaj esperantistoj certe ne tion toleros, kaj tial postulas la sendependecon de Afrika Agado.

Tiuj afrikaj esperantistoj, kiuj tion postulas, multe pli ol Renato kapablas gvidi la movadon en Afriko, ghis ankau en Afrika Unio Esperanto havu gravan rolon.
esperanto
esperanto diras:
2010-02-10 17:26
Androulia Vassiliou el Kipro estas la nova EU-komisionanino por multlingvismo. La de e-istoj tiom malamegata Leonard Orban malaperis.
Do, estus interese scii, chu la e-istoj denove stulte atakos la novan komisionanon au chu ili lernis ion el la pasinteco. Shajnas ke Orban malshatis esperantistojn, do oni evitu tion kun Vassiliou.

Du virinoj estas nur gravaj por esperantistoj: la bulgarino Bokova che Unesko http://eo.wikipedia.org/wiki/Irina_Bokova kaj la kiprino Vassiliou por la multlingvismo en EU. http://eo.wikipedia.org/wiki/Androulla_Vassiliou
Chu al oni plachas tiuj novaj (antauvideble sensignifaj) figuroj au ne (supozeble temas pri puraj oportunistoj-teknokratoj), oni devus iel rialti kun ili, sed prefere pli inteligente ol en la pasinteco kun Orban kaj aliaj.
hermes
hermes diras:
2010-02-10 17:57
Ende, ke Orban ne estis tre klara pri kio li volis faris, pri kio li devis fari kaj pri kio li povis fari. Plie li sin ne informis prave pri la lingvo esperanto. Mi havis bonajn respondojn de liaj suba kunlaborantoj, kiuj klarigis al mi multajn aĵojn. Ili estis pli bonaj uloj ol Orban, tamen, laŭ mi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-10 18:16
Fakte mi pensis, ke tio okazos, sed ne kredis , ke tiel rapide.
Cxar EU mem ne sciis kiel agi transdonis la panbakadon al Orban. Nun ili versxajne mem rimarkis, ke eniris la blindan straton kaj simple laux kutimaj reguloj oni devas iun oferi.
Ni esperu, ke nova komisarino havos pli da scio, takto kaj diplomateco.
Tamen mi devas diri , Andreo pravas, ni devas ankaux esti iomete diplomatiaj kaj helpu baki la novajn panojn. Pli aux malpli frue estonteco estos nia, cxar
Esperanto estas por EU trezoro kaj garantio por integrigxa, demokrata euxropa estonto.
esperanto
esperanto diras:
2010-02-10 18:55
Preskau cxio dependos nur de ni cxirilate.
Se ni faros stultan propagandon, kiel tio okazis en la pasinteco, oni nur mokos pri ni kaj ignoros nin kaj niajn seriozajn klopodojn (kiuj ankau ekzistas - ekzemple Nitobe-simpozio).
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-11 05:51
Mi kredas ke, cxe la rol-distribuo al la anoj de la dua Barroso-komisiono ne multe gravis kiel plenumis pri sia temokampo V. Orban. Pli gravis delikataj ekvilibroj inter la membrosxtatoj. Rumanio povas gxoji ke Dacian Cioloş zorgos pri la grava kampo agrikulturo kaj kampara evoluigo. (Memoru kiom da EU-mono fluas al tiu temaro.)
Dume Androulla Vassiliou okupigxos pri eduko, kulturo, junularo... kaj, se restos al sxi tempo, ankaux pri multlingveco...

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-02-10 18:43
Pri la biografio de Bokova mi shatus aldoni jenan komenton de Ilija Trojanov, kritika bulgara verkisto
(bedaurinde nur en la germana kaj bulgara, mi nun ne havas tempon por traduki tion)

http://www.faz.net/s/RubFC06D389EE76479E9E76425072B196C3/Doc~EB2DBE163CDE1427F8D94F93D9E1F864E~ATpl~Ecommon~Scontent.html

http://www.vesti.bg/?tid=40&oid=2461671


Al chikocnernaj demandoj Bokova respondis jene
http://www.youtube.com/watch?v=CgbzPJ-1c-w

Shi shajnas apliki la saman cinikon kiel vershajne shia patro kaj aliaj, kiuj mokis pri la viktimoj de la komunismo en Bulgario.

Do, UEA devas bone pripensi, chu tiu persono povas esti bona partnero same kiel oni praktikis siatempe "amikecajn rilatojn" kun M'Bow.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-28 19:57
Mi proponus eblan solvon. La angla cedu sian lokon al la greka. La internacieco de ĉi-lasta estas tute senduba. La vortoj kiel "telefono" estis kreitaj fare de negrekoj, kaj reeniris en la grekan lingvon deekstere.

Sub la pezo de la ŝuldoj Greklando ankoraŭ longe restos humila, netrudema kaj neregema.

Greklando havas belan maron kaj varman sunon. Lerni la grekan en Greklando estas pli agrable ol la anglan en Britujo.

 
simono
simono diras:
2011-11-13 15:00
Do ek al (Inter-)Gloso de Lancelot Hogben. Jen la solvo!
simono
simono diras:
2011-11-13 14:55
Tre preciza kaj prava analizo.