Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Jubileanta Tonkin ricevis festlibron en la Centra Oficejo

Jubileanta Tonkin ricevis festlibron en la Centra Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-16 17:27
La 9-an de januaro en la Centra Oficejo en Roterdamo estis transdonita la festlibro eldonita honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin, unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj. La solenaĵon ĉeestis plurdeko da esperantistoj el multaj landoj, inter ili la estraro de UEA, malnovaj kaj novaj amikoj, kolegoj kaj kunlaborantoj de Humphrey Tonkin, kontribuintoj al la impona libro.

La solenaĵon gvidis Osmo Buller, direktoro de la Centra Oficejo. La kortuŝitan festaton salutis unue per propra poemo Probal Daŝgupto, prezidanto de UEA. La feston daŭrigis la du redaktoroj de la eldonaĵo; Ulrich Lins kaj Detlev Blanke donis trarigardon pri la artikolkolekto, malkaŝis kelkajn sekretojn de la redaktolaboro. La poemo de Zamenhof "La vojo" estis elstare prezentita de Vera Blanke.

La estraro de UEA, kies anoj alvenis al Roterdamo por kunsido, kune kun la redaktoroj kaj kunlaborintoj de la festlibro transdonis la donacon al Humphrey Tonkin, kiu en siaj dankvortoj nomis kelkajn neforgeseblajn etapojn de sia movada agado, dankis la kunvenintajn kaj malĉeestajn kontribuintojn kaj primemoris tiujn samideanojn, kiuj ne plu estas inter ni.

La bonetosan kunvenon fermis modesta tostado, post kiu komenciĝis la vendado kaj dediĉado de la librego kaj amikaj interparoloj de la ĉeestantoj.

Mi mem ĝojis ĉeesti tiun historian kaj neforgeseblan eventon kaj kun ĝojo venis hejmen kun la pli ol 900-paĝa legaĵo, certe sufiĉa por la sekvaj monatoj, kiam mi laŭdezire povos vagadi en la ĉapitroj legante pri esperantologiaj, lingvopolitikaj, interlingvistikaj, historiaj, primovadaj, strategiaj kaj literaturaj temoj, ĝuante artikolojn pri aplikebloj de Esperanto kaj anekdotojn, memoraĵojn pri profesoro kaj kolego Tonkin, tiom multflanka kaj multfara fenomeno de nia movado.

Mi, ankaŭ kiel redaktoro de www.edukado.net, paĝaro kies ekesto kaj 8-jara funkciado povis okazi danke al la maksimuma subteno kaj financado de ESF, kies direktoro prof. Tonkin estas, ŝuldas al li multon.

Dankeme pro la eblo kiun mi havis "arte kunlabori" kaj, helpe de subteno de ESF, kunlaborigi kaj helpi instruantojn de la internacia lingvo, mi mem - per detala raporto pri la paĝaro kaj ties atingaĵoj - lasis memorŝtonon en la festolibro.

Momente eblas neniu pli profunda analizo de la librego, kaj mia recenzo finiĝu per tio, ke mi "blinde" sed kun plena respondeco kuraĝas vin inviti al kleriga kunlegado kaj kunĝuo de diversaj eroj de la mejloŝtona libro.

Katalin Kováts

redaktoro de Edukado.net

La enhavtabelo de la libro, antaŭparolo de prezidanto Probal Dasgupta, enkonduko de la redaktoroj Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, kaj omaĝa mesaĝo de L.C. Zaleski-Zamenhof troviĝas ĉi tie. Dekminuta filmo pri la transdona ceremonio videblas ĉi tie.
arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2010-01-12 23:22
Estus bone havi ligon al la plena enhavo de la verko "La arto labori kune", por ke mendunto povu scii pri kiuj 106 kontribuintoj kaj 106 artikoloj temas.
Jorge
Jorge diras:
2010-01-13 20:21
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=358#1

http://katalogo.uea.org/pdf/la_arto_labori_kune-komenco.pdf
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-13 07:02
http://www.ipernity.com/blog/harri/208570

amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2010-01-13 20:24
Estas tre interese kaj instrue vidi tie kiel Harri Laine respondas al du anonime insultemaj kretenoj. Ofte insultemo, kretenemo kaj anonimeco (au pseudonomeco) kunagas samtempe en unu sama persono.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-20 10:34
Al kio egalas "la arto labori kune"?

Persone:
Oratoro kun balail'
La boreal-kuiranto
La kela buro-tirano
Re la libra konatulo
Akra, ribelonta ulo
La bar-erotika nulo
Li, brutala koreano
Betonulo kria al ar’
Li ? O, nura kabareto!

Anatomie:
Erotika balanulo

Zoologie:
Bela krotala urino
Li: arta, kurba leono
Ne la orta karibuo
Bone kuri al la rato
Re al kuna iro, blato!
La bena krotalo iru
La kolera bruto nia

Kaj krome:
Ora latrino kabula
Kuna retiro al baro
La brila EU-kartono
La eura kontbarilo
La eliro kun aborto
La rea kino-brutalo

Kaj, fine, dedicho kiu ne presighis en la libro :
Ni kore, al la bruto
(Mi ne vere kontrolis ke cxiu anagramo gxustas. Cxe du, mi scias, mankas po unu litero.)

amike re-gratulas
István Ertl