Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / TEJO trovis volontulon

TEJO trovis volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-05 11:27
La 3-an de septembro la estraro de TEJO elektis novan volontulon: Alexandre Baudry el Francujo. Li eklaboros en la Centra Oficejo la 14-an de septembro.

TEJO serĉis la novan volontulon dum pluraj monatoj. Unue la limdato por peti la postenon estis la 16-a de julio. Ĉar ne aperis taŭgaj kandidatoj, oni ŝovis la limdaton al la 30-a de julio. Daŭre ne aperis pliaj kandidatiĝoj, kaj oni ŝovis la limdaton al la 31-a de aŭgusto.

arkivita en:
Peeter
Peeter diras:
2009-09-05 13:06
La nomo estas ne konata kaj do la persono ankau.
Estus bone legi pri li pli.
En Kvinfolio http://esperantokvinfolio.skynetblogs.be/category/960128/1/G%E9n%E9ral
estis pasintjare informo "sabato 28/06/2008 : 14h30-17h30 Kunvojaghu kurso - por komencintoj gvidas Yves - Verchondomo - invitataj : Alexandre Baudry, Christelle Rottier, Francis Theunen, Frédérique Braun, Françoise Devillers, Leen Symoens, Maria Vassiliadou kaj aliaj komencintoj/progresantoj kiuj volas ".
Se temas pri sama Alexandre Baudry do precipe interesas min la lingvonivelo posedata de la helpanto (cxu suficxa por tia agado?).
Cxiuokaze sukceson al la volontulo!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-09-05 13:16
Mi ne dubas, ke la lingvonivelo estas suficha, simple char aliokaze TEJO ne akceptus lin.
blahma
blahma diras:
2009-09-05 23:30
Saluton, efektive ne dubindas pri la lingvonivelo de Alex, kiun mi mem persone kelkfoje renkontis dum mia studado en (la flandra parto de) Belgio. Li estas franclingvano kaj mi ne scipovas la francan, kaj ni tamen sen problemoj interkompreniĝis. Unu el niaj renkontiĝoj tie estis ĝuste okaze de mia prelego en la esperanto-klubo de Louvain-la-Neuve (Kvinfolio). Tio estis en februaro 2009. Cetere konsciu, ke tiea klubo ne estas aparte granda, do se oni invitas iun al lingvokurson, tio povas tute nenion diri pri la lingvonivelo de tiu persono. Alex do sendube estas persono relative nova en la movado, sed vigle partoprenanta (li ĉeestis la lastan IJK-n en Liberec' kaj eĉ kontribuis al la programo tie), kaj mi certas ke en Roterdamo li utile kontribuos al la agado de TEJO. Sukceson!
gregor_hinker
gregor_hinker diras:
2009-09-06 20:02
Estas malagrabla legi ke oni post 1-minuta guglumado permesas al si publikajn malafablajn klaĉojn pri persono kiun oni tute ne konas.

Lingvokono estas evidenta kondiĉo por labori en la CO, mi ne vidas kialon plukomenti. Kiam Alexandre eklaboros, ni publikigos prezentan intervjueton kun li.

gregor
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-07 09:06
Kara Gregor,

ne indas rimarki la "sagxajn" komentojn. Ekzistas tiel nomataj esperantistoj, kiuj nur sercxas kie oni povus ion kritiki sed mem apenaux kapablas ion por Esperanto fari.Ili opinias sin cxiam pli bonsciantaj, pli sagxaj,al ili sxajnas, ke ili farus cxion pli bone.

Anstataux gxoji, ke fine iu trovigxis por la posteno, kion mem ne tauxgas fari,pli bone esxafotus lin por gxui kiel TEJO mortigas.

Kara Gregor, estas popola onidiro; "preterlasu fekajxon cxar pusxita komencas malbonodori..."
slavik
slavik diras:
2009-09-11 04:59
...esperantistoj ofte similas malgrandajn etnojn. Interalie, en tiu rilato, ke cxio nia nepre estas bona ;)

Se oni longe sercxadis volontulon, cxiu scias pri la krizo, certe oni nun demandas (sin?), kio estas tiu Aleks kaj cxu li ne estis hazarde prenita? Do, ne estas la demando, kiun demandus mi, sed min iom gxenis la tro akra reago al la vortoj de Peeter. Versxajne ni ankoraux legos sinprezenton de la volontulo en movada preso, do la demando tiam cxesos ekzisti.

Alia demando, kiu cxesu ekzisti, kiom longe Aleks planas resti volontulo?
Aleksks
Aleksks diras:
2009-09-22 23:06

saluton Peeter,

Tiu artikolo temas pri mi, mi ne tro sxatas tion, sed mi devas klarigi.

Unue, mi ne sciis ke oni devis esti fama ulo por igxi volontulo.

Due, mi klarigas ke mi partoprenis tiun kurson cxefe cxar tiam la loka grupo ne tre bonfartis, kaj estis la sola momento kiam mi povis praktiki la lingvon. Mia celo estis cxefe praktiki mian akcenton, tro francan laux mi (sen multe da sukceso), kaj ankaux havi gramatikajn klarigojn kaj pligrandigi mian vortprovizon. Preskaux cxiuj esperantistoj, ecx spertaj, bezonas tion de tempo al tempo.

Sed via demando estas iusence tute tauxga, cxar mi parolas esperanton antaux relative malmulte da tempo. La demando estas, kiun esperantan nivelon la volontulo bezonas.

Oni tro rapide forgesas ke nia komuna lingvo estas vere facile lernebla, kaj teorie, cxiuj homoj kiu emas lernis gxin povus igxi volontulo post malmute da tempo. Tamen, TEJO ne havis tauxgan kandidaton dum kelkaj monatoj. Versxajne homoj troigas la bezonitajn spertojn de la volontulo, aux maltroigas sian konon de la lingvo.

Do, por klarigi, plejparte de la homoj kiu partoprenas arangxojn kiel IJK havas tiun "tre bonan scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan)", cxar ili scipovas uzi la lingvon en cxiutaga vivo.

Amike :)

Cxiuj kiuj scipovas paroli esperanton en cxiutaga vivo
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-09-24 11:49
Nu, eble lau via gusto via akc(h)ento estas tro franca. Tamen ghi estas vere neniel forta au ghena, vi bona parolas. :)