Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / TEJO ne trovas volontulon

TEJO ne trovas volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-27 21:36
Ekde la komenco de julio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) sensukcese serĉas novan volontulon por unujara deĵorado en la Centra Oficejo en Roterdamo. La limdato dufoje estis ŝovita, ĉar tute mankis kandidatoj. La lasta anonco estis farita la 22-an de aŭgusto, kaj la nova volontulo devus komenci sian deĵoradon jam en septembro. Grava postulo por kandidatoj estas, ke ili krom Esperanto devas scii ankaŭ la anglan lingvon.

Unuafoje la anonco pri la libera posteno de TEJO-volontulo estis dissendita la 8-an de junio. Kiel limdato por kandidatiĝo estis indikita la 16-de julio, kaj ĉiuj kandidatoj estis invititaj prezenti sin dum la Internacia Junulara Kongreso en Ĉeĥio, kiu komenciĝis la 18-an de julio.

Kiel postulo por la kandidato estis indikita ne nur tre bona scio de Esperanto, sed ankaŭ scio de la angla. "Scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata", oni aldonis en la anonco en la retejo de TEJO. Aldone la kandidato devas ŝati administran laboron, havi profundajn konojn de la junulara Esperanto-movado, de la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj.

Krome la kandidato devas esti individua membro de TEJO, kaj havi la rajton laŭleĝe restadi en Nederlando dum la volontula periodo. TEJO ne havas la eblon akiri labor- aŭ restadpermeson por volontulo, kiu ne estas civitano de Eŭropa Unio kaj ne jam havas tian permeson.

Neniu kandidato, kiu plenumus la formalajn kondiĉojn, aperis ĝis la unua limdato, spite plurajn anoncojn. Tial la posteno estis denove anoncita la 27-an de junio, kun la sama rezulto - ne aperis eĉ unu kandidato, kiun la estraro de TEJO povus konsideri. La 22-an de aŭgusto TEJO tial dissendis novan anoncon, kaj la limdato por kandidatiĝo estis ŝovita ĝis la fino de aŭgusto.

Laŭ Gregor Hinker, la prezidanto de TEJO, post la lasta anonco finfine aperis kandidatoj, sed ankoraŭ tro fruas diri, ĉu iu el ili estos elektita por la posteno:

- Ĝis la lastaj limdatoj estis entute neniu kandidato kiu plenumis la formalajn postulojn. Nun ni plilongigis ĝis la 31-a de aŭgusto. Mi povas diri ke kandidatoj nun estas, kaj ni tre esperas ke troviĝos taŭga inter ili, sed scii povas nur iom post la 31-a.

La nuna TEJO-volontulo en la Centra Oficejo estas Paul Ebermann el Germanio. Li komencis sian laboron en majo 2009, kaj laŭplane finos ĝin en septembro, post nur kvarmonata deĵoro. Antaŭ li, de novembro 2008 ĝis majo 2009, dum ses monatoj, deĵoris Federico Faccio Peláez el Hispanio. La nova volontulo laŭ la anonco de TEJO deĵoru minimume dek monatojn, prefere tutan jaron aŭ pli.

arkivita en:
esperantistabr
esperantistabr diras:
2009-08-24 02:54
Bedauxrinde ne estas tutcerte ke ni ekstereuxropanoj sukcesas unujara vizo... Do, tial malmulte da sinproponoj...
Elektito
Elektito diras:
2009-08-24 04:42
1.) "Grava postulo por kandidatoj estas, ke ili krom Esperanto devas scii ankaŭ la anglan lingvon". Tio ĉi ŝajnas al mi simpla idiotaĵo de la persono ne kapabla pensi logike pri efikeco de agado kaj administra efikeco aŭ la laŭcela subfosado de la Esperanto movado kaj ĉiuj ties celoj, komencante de la plej fundamentaj.

2.) "Kiel postulo por la kandidato estis indikita ne nur tre bona scio de Esperanto, sed ankaŭ scio de la angla. "Scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata"". De kiam la angla lingvo fariĝis oficiala lingvo de esperantistoj, kaj de kiam scio de aliaj ol la langla lingvoj sin trovas en la dua vico post la angla en tiu ĉi esperantista organizo?!

3.) "Aldone la kandidato devas ŝati administran laboron, havi profundajn konojn de la junulara Esperanto-movado, de la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj". Kaj alia "trezoraĵo de la ELITISTA logiko kaj vomiga al ĉiu pensanta esperantisto politiko - "Krome la kandidato devas esti individua membro de TEJO, kaj havi la rajton laŭleĝe restadi en Nederlando dum la volontula periodo. TEJO ne havas la eblon akiri labor-aŭ restadpermeson por volontulo, kiu ne estas civitano de Eŭropa Unio kaj ne jam havas tian permeson De kiam la tutmonda - almenaŭ laŭ sia nomo - esperantista organizo iĝis la organizo eŭropista, kaj do sekve de tio rekte politikista kaj elitista?!!

Mi tute ne miras ke jam de kelkaj jaroj ĉiu UK iĝas pliiĝe malpli populara kaj membronombroj de UEA konstante falas. Plej bonas la ekzemplo de la lasta UK en Bjalistoko. UEA pensis ke esperantistoj estas idiotoj kiujn oni povas manipuli kaj ŝarĝi kiel ajn UEA ELITISTOJ tion volas, kio tamen okazis unue l inter iliaj plej grandaj eraroj. Kvankam bonege organizita per la LKK el Pollando, nombroj de la partoprenintaj kongresanoj estis GRANDEGE malpliigita per la abomena al ĉiuj kaj sintrudisma politiko de la elitista burokrataro de UEA. Sekve, la nuna pola kongerso de Esperanto atingis eĉ ne unu trionon de la nombro de partoprenantoj atingita dum la lasta (antaŭa) pola UK.

Estis multege pli bone kiam TEJO estis organizo aparta de UEA, kaj plej verŝajne, se ĝi de UEA kaj ties burokratismo, totismo kaj politikismo ne separiĝos, ĝi baldaŭ malaperos, kio estus vere tre bedaŭrinda afero... "Politikaj Korektecoj" de UEA iĝas pli kaj pli nedigeteblas al konstante pliiĝantaj membronombroj kaj se ĝi ne ŝanĝos siajn sintenon kaj respekteblecon ĝi ankaŭ baldaŭ iĝos eĉ malpli ol "apenaŭ vive spira". Politiko kaj politikado de UEA kondamnas la movadon firme al si ligitan je stagnado, kaj eĉ risko de eĉ sufiĉa frua malapero.
Dumtempe, ĉiam pli kaj pli bone funkcias nur la movado de esperantistoj sendependaj kaj funkciantaj sendepende de UEA, per la Interreto kaj aliaj alterntivoj kaj modernaj manieroj de la senpera kontaktebleco inter la membroj.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-24 08:24
la reagon de la "Elektito" mi povas bone kompreni.
Ankaux mi sentus min ofendita ricevi similan oferton.Mi estas rete suficxe aktiva kaj pro tio ricevas ofte diversaj ofertoj en la angla kaj povas esti, ke mi neuzante malprofitas, sed mi digne respondas:" Bedauxre mi korespondas nur en Esperanto".

Tiu komformismo iom rememoras al mi situacion en la Germanio, kiam certa grupo de esperantistoj provante savi Esperanton proponis kunlabori ecx kun naziistoj, sed ankaux tio ne helpis al ili, cxar post mallonga tempo ankaux tiu agado estis malpermesita.

Do, ankaux nun starigxas demando, cxu ni konformigxu aux kontrauxstaru klare monopolan, imperialisman lingvon kaj uzu digne propran -Esperanto´n.Ni honoru cxiun linvon kaj cxiun kulturon de iu popolo cxu etna grupo, sed ni havas ankaux kiun ni povas uzi internacie kaj kiu bezonas nian helpon por paca kaj amikeca batalo en la mondo povas uzi Esperanton.Oni postulas, ke cxiu patento estu ankaux tradukita en la Anglan, cxu tiu fakto estas demokrata kaj justa?
Cxu uzado de la angla lingvo ne detruas cxiutage novajn etnajn lingvojn.Kial timi diri tion lauxte?La imperialismo ne tute sukcesis invadi la mondon , do nun "pace" aux "pseuxdodemokrate" volas unue invadi lingve? Kie estas niaj intelektualistoj, lingvistoj, futuristoj, nobelpacpremiitoj?Cxu ne estas tempo por racia solvo de tiu problemo? Cxu UNO estas neutrala internacia organizo kaj sendependa? Cxu ili scipovus vere demokrate, juste kaj racie solvi tiun problemon por cxiu tempo!(eble estas nur servulo de iu monopolo?)

Mi ne miras, ke kelkaj opinias delfenoj estas pli inteligentaj ol homoj.
Ili ne invadas kaj en la tuta monda akvo posedas la saman lingvon!

Salute de doloranta mondcivitano.(pardonu, sed iu devas kuragxi diri konkrete)
tremulum
tremulum diras:
2009-08-24 09:47
Estas tute komprenebla afero tio, ke la angla lingvo estas bezonata por la posteno de TEJO-volontulo. Ne temas pri anglisma inklino de iu, sed pri tutsimpla akcepto de la realo: oficialaj instancoj ne akceptas subvencipetojn en Esperanto. Punkto, fino.

Cetere, la alvoko diras ne "scio de la angla lingvo estas nepre bezonata" sed "Scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata", sed tion ĉiuj verŝajne jam vidis - ĉu?

Ĉiu opiniu laŭvole, sed mi vere miras, kiel kelkaj kuraĝas sin esprimi tiel, kiam ili tutevidente ne konas la laboron de la volontulo. Oni ne povas vivi en nereala mondo, kie UEA/TEJO parolus nur Esperanton. Ĝi bezonas rilati kun eksteraj instancoj pro multegaj kialoj, kaj ne ĉiuj scipovas Esperanton.

Mi jam sentas, ke mi alparolas infanojn, kiam miaj argumentoj estas tiom evidentaj kaj tamen ne ĉiam vidataj de la aliaj. Oni ne bezonas trovi klarigojn por tiaj ĉi situacioj kaj certe ankaŭ ne serĉi ilin en iu supozata neakceptebla manko de kompetenco. UEA/TEJO kaj ties oficistoj, volontuloj kaj aliaj respondeculoj faras eksterordinaran laboron por administri multajn membrojn, mendojn, petojn ktp. Se oni ne trovis posteulon ĝis nun, estas nur ĉar malmultaj kandidatiĝoj venis kaj/aŭ neniu el la kandidatoj estis taŭgaj. Kaj pri la kialo de tiu malmulteco de kandidatiĝoj oni ne rajtas spekulativi. Ne estas facila decido forlasi la hejmon por labori tutan jaron kiel volontulo eksterlande.

Kaj se iu pensas, ke tio ne estas tiel, do tiu kandidatiĝu por tiu ĉi aŭ alia volontula posteno kaj parolu havante tiun sperton.
mbavant
mbavant diras:
2009-08-25 19:49
"oficialaj instancoj ne akceptas subvencipetojn en Esperanto. Punkto, fino."

Se vi celas la eŭropajn instancojn, ili devas konformiĝi al la multlingvisma politiko. Estas sufiĉe da oficialaj lingvoj en Eŭropo, por ne trudi uzon de la angla en subvencipetoj. Punkto, fino.
volontulo
volontulo diras:
2009-08-24 12:26
Kelkaj korektetoj pri la "faktoj" en la artikolo:
- La unua limdato estis la 16a de julio. Ĝis tiu limdato aliĝis nur ne-taŭgaj kandidatoj.
- Do ni ŝovis la limdaton unue al la 30a de julio. (Interreta anonco pri tio venis iom malfrue, sed oni anoncis ĝin dum IJK, kie troviĝis granda parto de la celgrupo.)
- Ankaŭ ĝis tiu dua limdato ne venis pliaj kandidatiĝoj. Do ni unue anoncis "bonvolu kandidatiĝi rapide" kaj meze de aŭgusto indikis en la retejo la nunan limdaton, 31an de aŭgusto.
- La 22an de aŭgusto estis farita eta ŝanĝo en la retejo, sed ne vere "nova anonco".

Pri la kialoj de la postuloj jam Tremulum skribis ... simple por nia nuna agado scipovo de la angla estas necesa, ĉar ekzemple subvencipetoj estu plejparte en la angla. (Tamen eĉ pli grava estas scipovo de Esperanto, kaj ni jam devis malakcepti kelkajn kandidatiĝojn de homoj, kiuj ankoraŭ ne scipovis Esperanton.)

Kaj la oficejo troviĝas en Nederlando, kaj pro tio la nederlandaj leĝoj pri restado aplikiĝas – kaj laborpermeson ni nur povus akiri, se ni pagus al la volontulo tiom, ke ne plu eblus nomi lin "volontulo". (Fakte ankaŭ kelkaj landoj ekster Eŭropa Unio taŭgas – ekzemple neniam estis problemo pri Usonanoj.)

La kondiĉoj (kaj ankaŭ la dezirita tempo de unu jaro) fakte ne ŝanĝiĝis de la lastaj alvokoj, kaj tiam neniam estis tia diskuto en Libera Folio.

Paŭlo
(La nuna volontulo de TEJO)
amuzulo
amuzulo diras:
2009-08-25 14:46
Mi simple volas diri ke la usonanoj kiuj volontulis kaj eĉ faris tion iom kontraŭleĝe tiutempe. Ni estis atentigite ke se ni volas la postenon, ni devas fari tion tiel, ĉar ne estas iu maniero akcepti ekster-EU-anon kiel volontulo laŭ nederlandaj leĝoj. Mi eĉ iris al la oficejo por eksterlandanoj kaj petis permeson kaj ili simple diris al mi ke ne eblas laŭ la leĝo. Mi scias ke tiutempe estas leĝo ke ekster-EU-ano rajtas esti turisto se tiu vojaĝas ekster Schengen antaŭ 3 monatoj kaj restas tie almenaŭ dum 24 horoj. Mi tamen scias ke mi ne ĉiam sukcesis fari tion. Do, tiuj usonanoj kiuj volontulis por TEJO faris tion proprariske, ankaŭ sen sanasekuro, sed tio por ni usonanoj, bedaŭrinde estas normala maniero vivi, do ni ne plendis.

Chuck Smith
(Volontulo de TEJO en 2002)
pool
pool diras:
2009-08-30 02:36
Eble UEA rekonsideru sian decidon eji en lando kies leĝoj malpermesas taŭgan multŝtatanan kunlaboradon.