Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Sukcesa KEF post unujara prokrasto

Sukcesa KEF post unujara prokrasto

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-14 15:00
Laŭ la originala plano la Kultura Esperanto-Festivalo en Danio devis okazi pasintjare, por omaĝi la centjariĝojn de Dana Esperanto-Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio. Tiam la aranĝo tamen estis lastmomente prokrastita je unu jaro pro manko de aliĝintoj. Ĉi-jare la informado funkciis pli bone, kaj proksimume 150 personoj venis al Elsinoro, la hejmurbo de Hamleto, por ĝui multflankan kulturan programon.

Amaso da bone konataj Esperanto-artistoj venis, mi menciu en hazarda ordo: Espo Despo, Ĵomart kaj Nataŝa, Martin Wiese kaj la Talpoj, Hotel Desperado, La Perdita Generacio, Pafklik kaj Junas kaj pli junas.

La aĝo de la partoprenantaro estis pli diversa ol KAFE 2000 en Tuluzo (grandparte junula), kiun mi partprenis. Ĉe KEF en Elsinoro oni trovis manplenon da infanoj sub 10 jaroj, grupon de uloj de 10 ĝis 15 (inter ili kelkajn muzikistojn). Eble duono estis inter 20 kaj 35, sed troviĝis notinda kvanto da homoj de ĉiuj aĝoj.

Por la dancado de la okcident-eŭropanoj la muziko de Kim estis ege kontentiga. Mi preferis la popol-dancadon de la nova grupo Kapriol. Je mia agrabla surprizo la pliparto de la rusaj partoprenantoj estis alt-kvalitaj dancistoj, kiuj sekvas similajn danc-programojn kiel proponita de Kapriol (nova grupo de Nederlando kun du virinoj el la iama Kajto kaj duopo de viroj).

Flo de Vinilkosmo agadas; multaj amuzaj metiejoj okazis, interalie infanaj rokgrupoj (kelkaj infanoj de konataj plenkreskuloj kaj kelkaj ne-esperantistoj) ludis kaj prezentis sin. Carina (filino de Ĵomart kaj Nataŝa) jam faris propran kompaktdiskon.

Oni povis spekti filmojn en Esperanto, legi kaj fari komiksojn, lerni poemi en Esperanto, partopreni dancatelieron kaj entute ĝui la plej grandan aranĝon kun Esperanto-kulturo.

Kvankam la retejo de KEF indikis, ke modesta nivelo estis planita por loĝigo, mi preferus necesejon kun spegulo kaj apartajn virinajn kaj virajn duŝojn por eviti miskomprenojn. Ja estis du atingeblaj duŝoj en la amasloĝejo, sed ne estis indikite kiu por kiuj.

Komputiloj estis facile uzeblaj en la apuda publika biblioteko kelkajn sekundojn for de la kongresejo. Multaj kongresanoj estis videblaj tie. Feliĉe mi vidis Kim tie, kaj li povis montri la Esperanto-ekspozicion kiun li organizis, kelkajn metrojn for.

La tago en Helsingborg, Svedio, estis elstara el turisma vidpunkto. Geedza paro el tiu urbo volontule zorgis manĝigi dufoje tage pli ol cent homojn. Mi ne povis plendi.

Muzikado/drumado en publika placo estis ege unika sperto. Oni petis skribitajn komentojn ĉe "komentomuro" en la fina tago. Espereble la venonta KEF iĝos eĉ pli kvalita kaj multnombra. Parte aŭ plentempe partoprenis, mi kredas, ĉirkaŭ 150 homoj.

Specialajn dankojn al organizantoj Jakobo, Kim, nia gvidanto en Elsinoro, kaj Jan. Estis pluraj aliaj helpantoj volontulaj.

Nijl Blonstein

Novjorko, Usono

Fotoj de KEF

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2009-07-15 14:19
KEF meritas la plenan apogon de la esperantaj movadoj. Fojon post fojo KEF sukcesas starigi interesan tutsemajnan eventon, kiu estas unikajho por ni Esperantistoj kaj por la tuta mondo, fakte.

La muziko, la dancado, la poemado, resume: esperantaj kreivaj artajhoj, kiuj povas veki la intereson de kaj Esperantistoj kaj ne-Esperantistoj. Kaj plej grave, se la KEF-Evento kreskas kaj kreskas, ghi altiros, el la tuta mondo, la amaskomunikilojn.

Cent partoprenantoj estas sukceso. Kelkcent estas pli da sukceso. Se ni kapablos venigi mil au pli da homoj por cheesti tiun eventon, la tutmonda gazetaro povas finfine rimarki nin, kaj rimarki nin favore. Televidaj programoj, radiaj intervuoj, plurpaghaj artikoloj en buntaj revuoj.

Chu tia sukceso eblas? Jes, se ni komencas pensi, ke ghi estas strategia prioriato, kaj mi, persone, profunde pensas tion.

Ne pensu, ke mi diras tion, char mi estas muzikisto au verkisto au poeto. Tute ne. Sed mi scias, ke la plejparto de la homaro interesighas pri tio.

Ni pensu iomete kaj momente kiel la plejparto el la homaro, kaj se vi estas Esperantisto kiu shatas gramatikon, morfologion, h-sistemojn kaj x-sistemojn, uj-on kaj ne i-on, almenau momente kaj provizore, metu vian Esperanton al la servo de la alia parto de la homaro, char ili ekzistas, vivas, kreas, kaj povas helpi al Esperanto atingi siajn mertitajn celojn.

Dennis KEEFE (hodiau, mi nomighas KEF, la sama prononco)
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
karles
karles diras:
2009-07-17 11:08
Mi ne tute konsentas ke oni strebu al kiel eble plej amasa partopreno en konkretaj e-aranĝoj por atingi amaskomunikilajn celojn. UK dum longe iras tiun vojon kaj la efiko ne ŝajnas al mi aparte mirinda. Tiu strategio estis oportuna en la 19a kaj parte de la 20a jarcento sed nun mi kredas pli interese sukcesigi plurajn specifajn kaj fakajn aranĝojn. Kvankam modestaj, ilia disflorigo povas produkti la efekton ke esperanto aperas/kreskas plurloke. Tiuj aranĝoj estas pli facile organizeblaj kaj pro ilia teoria dislokiĝo, permesus la aliron de homoj kiuj ne partoprenas grandegajn Kongresojn pro kosto aŭ distanco.
Mi proponas ke, iom post iom, UK fariĝu renkontiĝo de esperantologoj (se entute UK necesas). Tio, laŭ mi, estus signo de normaleco kiu evitos ke ni daŭre aspektu kiel sekto al parto de la neesperanta publiko.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-07-17 20:53
Oni ankaŭ povus ebligi al la homoj kotizi kaj partopreni nur tiujn partojn de iu aranĝo kiuj efektive interesas ilin. UK povus esti trisemajnaĵo kie la tradiciaj antaŭ- kaj postkongresoj estus anstataŭigitaj per KEF-stila aranĝo kaj Lingvofestivalo. Tio ankaŭ povus leĝerigi la programon de UK mem kaj faciligi eliĝon el tiu rutinaĉo kiu ŝajne kulminis en Roterdamo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-15 21:07
Tre volonte mi legas opiniojn kaj komentarojn de s-ano Denis KEEFE.
Mi dezirus, ke respondenculoj kaj gvidantoj pli pritaksu liajn seriozajn kaj trafajn rimarkojn kaj rekomendojn.

Lian opinion mi trovas gxusta kaj vere ni denas pli engajxi nin por kultura laboro ,gxin subteni kaj partopreni.Ni esperantistoj, kiel kultura popolo nepre devas tio fari, cxar kultura laboro estas nia ekstera sxildo por cetera mondo.

Mi mem estas preta en venonta festivalo min prezenti, kio devus esti ekzemplo por multaj inter ni artistoj.
mbavant
mbavant diras:
2009-07-19 13:56
Tre luksaj gustoj. Mi kontentiĝas per spegulo en la banĉambro.
KuboF
KuboF diras:
2009-07-23 05:14
Ho mi tiom bedaŭras ke mi ne povis partopreni, eĉ SES, IJK, UK. Malfeliĉe, sed je tio mi pli antaŭĝojas sekvan jaron por plena ĝuado de tiu bonega kultura aranĝo.