Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Kulturo ne logis esperantistojn

Kulturo ne logis esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-27 22:44
Tuj antaŭ la Universala Kongreso en Helsinko, Finnlando, post kelkjara paŭzo estis aranĝita Kultura Esperanto-Festivalo. La oka KEF daŭrigis la tradicion komencitan en Uppsala en Svedio 1986. Laŭ Sten Johansson la programo estis pinte elstara. Tamen unu afero mirigis lin: "Ĉu nur cento da esperantistoj en la mondo povas aprezi arte altnivelan unusemajnan festadon de Esperanta kulturo plejparte originala, en simplaj kondiĉoj kun familiara, intima etoso, kie artistoj kaj ĉeestantoj kamarade miksiĝas? Strange!"
Kun artistoj el deko da landoj kaj cento da partoprenantoj el dudeko da landoj en kvar kontinentoj okazis la oka KEF, Kultura Esperanto-Festivalo, fine de julio 2005 en Helsinko. Precipe la muzika programo estis pli riĉa kaj elstara ol iam. Domaĝe ke tia altnivela kultura programo ŝajne logas malmulte da esperantistoj.

Koncertis Flavio Fonseca el Brazilo kaj Alejandro Cosavella el Argentino, Dolchamar akustike kaj roke, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina, Jomo kaj Liberecanoj, Martin Wiese (el Persone), Esperanto Desperado, Timo Väänänen per kanteloj tradiciaj kaj moderna (elektra). Komike kaj profesinivele operis Liisa Viinanen. Ambicie aktoris Teatra Trupo Tuluza. Vivan karaokeon organizis dĵ Kunar kun akompano de la ĉeestantaj bandoj kaj kant(aĉ)ado de kelkaj kuraĝaj festivalanoj.

Arnau Torras prezentis sian komiksarton kaj ĝenerale petolis. El Barato (Hindio) oni invitis Probal Daŝgupta por prelegi kaj gvidi atelierojn. Same faris Jorge Camacho, kiu krome ”aŭtobuŝe” (laŭ lia propra esprimo) kontribuis distre, malferme kaj ferme, Anja Karkiainen, Katja Lampinen kaj Sten Johansson. Pliajn atelierojn gvidis Liisa Viinanen, Mauro Tauzzi-Duhme, Patrik Austin, Kim Henriksen. Multrimede oni do aktivigis la ĉeestantojn al propra kreado kaj agado. Kaj pri ĉio zorgis organiza stabo gvidata de ”la generalino” Riitta Hämäläinen.

Plue: Kim kaj Villads Henriksen mirinde dancis, Arno Lagrange prelegis pri teatro, Flo Martorell revuis lastatempan kreskon en la Esperanta muziko, kaj pluraj festivalanoj aperis en libera tribuno dum la ”malferma fermo”. Finnan kulturon, inkluzive iom nov-epokan ŝamanan seancon, oni prezentis en natura rezervejo.

KEF ĉi-foje okazis en tre taŭgaj ejoj en la urboparto Kallio. Oni manĝis kune kaj loĝis en amasloĝejo, hostelo (gastejo) aŭ hoteloj. Ĉio fluis glate, kaj mi dubas ĉu eblus aliloke trovi simile altnivelan kaj riĉan prezenton de Esperanta kulturo. Krome, je malalta kosto por la aliĝintoj. Kiel kutime, al KEF venis homoj en ĉiuj aĝoj, precipe junaj kaj ”ĵus-junaj”. La lingva nivelo estis plejparte alta.

Sed kie do estas la esperantistoj?

Se oni ne kalkulas homojn en la organiza stabo, nek invititajn artistojn, ĉeestis en KEF-2005 nur deko da finnlandanoj, deko da svedoj kaj manpleno da germanoj. Jen ege malpli ol en la antaŭaj KEF-oj. El Nederlando kaj Baltio neniu, el Pollando du, el la cetera centra-orienta Eŭropo unu.

Eble oni esperis profiti de la fakto, ke UK okazos sekvasemajne en Vilno, kaj poste IJK en Zakopano. Ŝajne tiuj aranĝoj tamen efikis nule aŭ eĉ negative al KEF. Sendube iom influis ankaŭ limigita kaj malfrua reklamado.

Kompreneble KEF ne povus
kontentigi ĉiujn. Kiu preferas papagadon de naciaj artistoj okaze engaĝitaj, tiu ne iru al KEF. Nek tiu, kiu ŝatas formalecajn kaj pompajn gvidantojn de publiko krokodilanta kaj pasiva.

Tamen, ĉu nur cento da esperantistoj en la mondo povas aprezi arte altnivelan unusemajnan festadon de Esperanta kulturo plejparte originala, en simplaj kondiĉoj kun familiara, intima etoso, kie artistoj kaj ĉeestantoj kamarade miksiĝas? Strange!

Teksto: Sten Johansson
Fotoj: Sakari Kauppinen
Pli da fotoj en la retejo de KEF

mhdesert
mhdesert diras:
2005-07-28 00:08
Sendube ni tre sxatus cxeesti KEF : kiel ne deziri tion, kiam oni sxategas muzikon, teatron kaj arton gxenerale ?

Sed se kelkaj ne povas/volas rezigni la UKon aux aliajn kutimajn arangxojn, plej multaj homoj ne monpovas vojagxi, ecx ne akiri vizon. Mi ja scias ke tio estas teda temo por multaj, sed tamen gxi gravas.

Por situigi la problemon en pli largxa kunteksto, la nuna monda situacio ne helpas. Cxijare neniu gasto anoncigxis al ni hejme, cxu esperantisto cxu alilingvano, kvankam ni aligxis al pluraj gastoservoj.

Elkore
Marielen
Sten
Sten diras:
2005-08-06 12:47
Kara Marielen,

Vi ja pravas, kaj tio estas ĝena kaj hontinda problemo, ke lerni Esperanton ne sufiĉas por viziti E-aranĝon. Necesas krome esti monhava kaj akceptebla al la vizodonantoj de riĉaj landoj. Tamen mi ne plendis pri manko de vizo-devaj homoj en KEF, sed pri tio ke germanoj, svedoj kaj finnoj ne trovis inde ekiri Helsinken.

Amike,
/Sten
msandelin
msandelin diras:
2005-08-09 22:55
Kara Sten,

plendi pri tio ke homoj ne en suficxa kvanto vizitis KEF, estas al mi en la sama ĝenro kiel
plendi pri tio ke la samaj homoj ne sufiĉe misias Esperanton nek sufiĉe faras tion nek jenon - alivorte kvazaŭ oni havus iujn moralajn devojn pro tio ke oni scias Esperanton. La tuta penso estas al mi fremda (jes, ni ja diskutis la temon pli frue ĉi-forume - la deziro venu deinterne...). Krome ja la laŭdata intima etoso malaperus se...

Krome vi skribis:

"Kiu preferas papagadon de naciaj artistoj okaze engaĝitaj, tiu ne iru al KEF. Nek tiu, kiu ŝatas formalecajn kaj pompajn gvidantojn de publiko krokodilanta kaj pasiva."

Mi ne certas ke mi komprenas kion vi celas per tiu-ĉi formulo, sed legante la frazojn mi ektimis ke mi apartenas al la grupo celata. Mi opinias ke ...

ĉiu rajtu kulturumi laŭ propra plaĉo kaj ne estu malestimata

kaj

ĉiu rajtu mem difini sian esperantistecon - kion ĝi signifas kaj kiajn sekvojn ĝi havu

kun estimo kaj respekto,
Maria
Sten
Sten diras:
2005-08-10 12:32

Kiam mi ion skribas, mi devas akcepti ke ĉiu leganto legas laŭ sia maniero. Tamen mi fojfoje surpriziĝas.

Laŭ Maria mi parolis pri devoj kaj rajtoj de homoj, kiuj parolas Esperanton.

Mi ne sciis, ke mi skribis ion tian.

Imagu, ke mi spektas kino-filmon, estante preskaŭ sola en la kinejo. Apude troviĝas drinkejo kie cento da homoj bierumas. Nun imagu, ke mi bedaŭras, ke tro malmulte da homoj spertis tion, kio laŭ mi estis bona kaj stimula.

Aŭ imagu la malon: mi trinkas bonegan bieron en plaĉa sed eta kompanio, dum centoj da homoj spektas kino-filmon. Imagu, ke mi bedaŭras ilian elekton.

Ĉu tio iel rilatas al moralismo? Ĉu mi neas al la aliuloj la rajton elekti? Ĉu mi diras, ke ili devas fari ion alian? Ĉu mi esprimas malrespekton al biero aŭ kino-filmoj?

Interesa interpreto, sendube. Mi tamen intencas resti je la opinio, ke respekto kaj estimo al la legantoj signifas, ke mi esprimu kaj motivu miajn prijuĝojn kaj preferojn. Se ne, kial entute skribi ion ajn?

/Sten
msandelin
msandelin diras:
2005-08-10 13:21
Nu, vi ja fakte mem uzas la vorton "plendi" (ne "bedaŭri") en komento al komento.

Krome la vortoj kiujn vi uzas kiam vi priskribas preferojn de tiuj al kiuj KEF ne plaĉas, estas sendube malestimaj: "papagado", "formalecajn", "pompajn", "pasiva".

Maria Sandelin
marvin
marvin diras:
2005-07-31 15:41
Unue, eble ĝuste pri tio, ke nur cento da personoj venis, estis dum la KEF tia unika etoso, kian mi neniam spertis antaŭe, nek en Esperantio, nek ekstere.

Varbado pri KEF kaj pli ĝenerale - informado, vere mankis. Organizantoj estis ŝajne tiom okupita pri organizado de KEF mem, ke ili ne tiom atentis la eksteran mondon. Ankaŭ post la KEF - neniu raporto, la retejo de KEF tute ne ŝanĝiĝis, ktp. Tamen, la evento mem pasis tute glate, pri kio mi tre dankas organizantojn. Ankaŭ en la lokaj medioj informado pri KEF dum la KEF ne mankis. Gazetoj, radio, televido - kaj en Helsinki kaj naciaj - raportis pri KEF.

Pri aliaj problemoj Marielen kaj Sten mem jam bone diris.

Mi verkis ruslingvan raporton pri KEF, por ke ne-esperantistoj eksciu pri tiu granda evento: <A href="http://www.vorota.de/WEB870.AxCMS">http://www.vorota.de/WEB870.AxCMS</A>.

@Sten: koran gratulon pri viaj kvar premioj en la Belartaj Konkursoj!
esjmont
esjmont diras:
2005-08-02 22:59
Jes, Sten, vi forgesis pri deko da rusoj (ne artistoj). :-)
Vere pro vizaj kaj monaj kialoj ekzemple rusoj ne povas veni al kelkaj arangxoj en kelkaj landoj, do, oni devis elekti inter tiuj 3 gravaj postsekvaj arangxoj... Kaj multaj preferis veni al pli amasa arangxo, por renkontigxi kun siaj amikoj, versxajne.
Sed ekzemple mi havas aliajn prioritatojn, por mi pli gravas kulturo, krea etoso. Kaj al mi tre placxis la festivalo!
Dankon al organizantoj pro vere altnivela festivalo de E-kulturo!
Dankon al cxiuj partoprenintoj pro vere amika etoso!
Gratulojn al Sten okaze de la multnombraj premioj!
Sten
Sten diras:
2005-08-06 12:41
Karaj Marvin kaj Esjmont,

Certe la plaĉa etoso dum KEF-oj dependas interalie de tio, ke ili estas relative malgrandaj aranĝoj, al kiuj homoj venas por ĝui kulturon, ne por turismi aŭ movadumi. Sed pli fruaj KEF-oj en Kopenhago kaj Helsinko tamen havis preskaŭ duoblan anaron. Laŭ mi tio ne fuŝis la etoson (nur iom plilongigis la vicatendadon je manĝoj…)

Ne, Esjmont, mi ne forgesis la rusojn! Nek francojn, nek israelanojn ktp ktp. Mi komparis kun pli fruaj KEF-oj, kie precipe germanoj pli svarmis, sed ankaŭ svedoj. Nek ili nek la finnoj evidente evitis KEF-on pro vizaj problemoj, kaj plejparte ne pro manko de mono.

Cetere oni anoncis eventualan duan KAFE en Tuluzo venontan someron. Espereble ĝi altiros pli multajn, tamen eble ne svedojn kaj finnojn ;-)

Amike
/Sten
esjmont
esjmont diras:
2005-08-09 18:25
Jes, kara Sten, pri finnoj, svedoj kaj germanoj mi plene konsentas kun vi. Mi tre miris, ke krom la organizantoj preskaux neniu finno partoprenis! Ekzemple, se tiu arangxo okazus en Rusio, sendube plejmulto da partoprenantoj estus rusoj. :)
redakcio
redakcio diras:
2005-08-08 22:12
Mi opinias ke en la jaro 2000 ĉeestis 200 aŭ 300 personoj en KEF ĉar tiam la UK kaj IJK okazis ekster Eŭropo: UK okazis en "mia korto" (Tel-Avivo) kaj IJK okazis en Hongkongo. Tiu, kiu ne povis flugi ĉi tien aŭ al Honkongo iris al KEF. En 2005 la alternativo estis Vilno kaj Zakopane, do proksimaj lokoj...

Mi opinias ke oni multe informis pri KEF 2005. Mi mem, kiel aktivulo de mia landa movado, vidis pli ol unu fojon prospektojn.

Sed principe vi pravas: niaj esperantistoj ne estas multaj. La plimulto estas pasivaj homoj, kiuj tute ne partoprenas int. eventojn. Kiom da homoj el la 100.000 ekzistantaj e-istoj (tio estas mia takso. Neniu sukcesis ĝis nun pruvi al mi ke mi eraras kaj ke ekzistas multe pli da parolantoj ol tio...) partoprenis eĉ unu fojon iun int. kunvenon de esperantistoj? Eble 10 procentoj, eble 15 procentoj?

Josi Ŝemer
uzs980
uzs980 diras:
2005-08-09 18:25
Estas tre bedaŭrinde, ke venis malmulte da partoprenantoj al KEF. Oni diris al mi, ke la etoso estis bonega. Mi ne povis partopreni, ĉar mi malfrue eksciis pri ĝi - tiam mi havis jam aliajn planojn por la KEF-a semajno.

Espereble venontjara KAFE en Francio aŭ plia KEF estos pli sukcesa.

Robert Weemeyer, Berlin