Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Lingva festivaleto en Nankino

Lingva festivaleto en Nankino

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-27 11:08
Sabate la 18-an de marto jam la duan fojon en la urbo Nankino en Ĉinio okazis Lingva Festivalo, sed ĉi-foje anstataŭ granda festivalo, en kiu estis multe da lingvoj, kursetoj kaj partoprenantoj, estis starigita malgranda festivaleto en kiu prezentiĝis nur 9 lingvoj kaj 27 kursetoj, kiel eksperimento. Inter la instruataj lingvoj estis ankaŭ la angla kaj la germana, sed pli popularaj ol tiuj estis la japana kaj Esperanto.
Lingva festivaleto en Nankino

Michel Fontaine kaj Laŭlum

Ĉi foje la organizantoj de la evento lokigis ĝin en kvartalan mezlernejon kie la estro aprobis la prezentadon de lingvoj kaj mem invitis la gelernantojn veni partopreni kiel parto de la eduka kaj kultura oferto de la lernejo mem.

El la instruistoj de la lingvoj por la lingvoj, estis 5 kiuj parolas Esperanton, kaj la 2 ĉefaj organizantoj de la evento, Sinjorino Cui kaj Dennis Keefe ankaŭ estas esperantoparolantoj.

Speciala honoro por la lingva festivalo estis la profesora partopreno de du anoj de la Akademio de Esperanto: Sinjoro Ma el Koreio, kiu instruis la korean lingvon, kaj Sinjoro Li Laŭlum el Ĉinio kiu kuninstruis Esperanton kune kun Michel Fontaine el Francio kaj lia edzino Neĝeta el Ĉinio.

Ĉi-foje eĉ la angla estis instruata de Esperantisto. William Knox, nova lernanto de Esperanto, poligloto, kiu prezentis specialan kurson pri la prononcado de la angla.

La kursoj, kiel dum tradicia Lingva Festivalo, daŭris nur 40 minutojn, kaj konsistis el pluraj partetoj, en kiuj la instruantoj prezentis iomete pri la historio de la lingvo, iomete pri prononcado, iom da gramatikaĵoj kaj utilaj frazoj kiel “Mi amas vin!” Ĉe la lasta parto de la leciono ĉiu instruanto lasis kelkajn minutojn por demandoj de la ĉeestantaro.

La nombro de la ĉeestantoj por la kursetoj estis jena: la angla 113, araba 73, esperanta 126, franca 147, germana 101, hispana 52, itala 105, japana 153, kaj korea 141. Entute, 1011.

Kiel dirite supre, ĉi tiu Lingva Festivalo estis eksperimento. Ni starigis ĝin en Nankino por vidi ĉu eblas fari festivalojn ĉie en la urbo kaj samtempe altiri sufiĉe da ĉeestantoj por kontentigi la sponsorojn de la evento. Tiurilate, ni ankoraŭ ne scias, ĉar pri la celotaŭgeco la sponsoroj faros decidon en venontaj monatoj.

Dennis Keefe

arkivita en:
xiekaixuan
xiekaixuan diras:
2009-04-27 17:05
Ankaux mi estas unu membro kiu partoprenis la lingvan festivaleton. Mi eklearnis Esperanton je la unua lingva festivalo en Nankino. Felicxe, ke mi povis tradui en la kurso por Sinjoro Ma en cxi tiu festivaleto.
Mi volas multe danki por la deligenta labro de Dennis, kiu laboras multe por antauxmovi la Esperanto mavado en Cxinio.
Niko
Niko diras:
2009-04-27 23:54
Mirinde. Mi volas ĉeesti lingvan festivalon!
alboru
alboru diras:
2009-04-29 23:29
Efektive, la Lingva Festivalo estas tre bona agado porsocia por esperantistoj kaj gxi trafe varbas por esperanto, speciale se esperantistoj ludas sxlosilajn rolojn en gxia preparado, ties bona kaj natura prezentado.
Karesema
Karesema diras:
2009-04-30 16:16
jen alia bona agado de nia kara samideano Michel FontaineKaj Neĝeta.Gratulon!