Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / ”EDE laboru por demokratia komunikado ene de Eŭropa Unio”

”EDE laboru por demokratia komunikado ene de Eŭropa Unio”

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-16 00:34
En la ĵusaj eŭropaj elektoj 41.122 personoj en Francio kaj Germanio voĉdonis por la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. La vicprezidanto de EDE en Libera Folio klarigis, ke Esperanto por EDE estas nur rimedo, ne celo. Kvazaŭ responde al la artikolo de Eugen Macko, Balázs Wacha klarigas, kian rolon Esperanto kaj demokratio laŭ li povus havi en la politiko de EDE. "Ni esprimu deziron havi kaj partopreni tut-Eŭrop-Unian, plensocian, nepre internacian diskuton pri demokratiaj meĥanismoj de komunikado, esprimante tamen opinion pri preferataj manieroj kaj laŭ ni preferindaj solvoj", li interalie skribas. Balázs Wacha estas konata esperanta verkisto kaj ano de la societo en Hungarujo, celanta aliĝi al EDE.

Mi komprenas, ke en Francujo kaj Germanujo (Francio kaj Germanio ktp.) kaj en aliaj landoj, regionoj iel aliĝontaj aperadis kaj povos estonte aperi specialaj temoj, ankaŭ preter, ekster la temaro de demokratio de komunikado ene de Eŭropa Unio. Tamen kiel ĉefajn kaj eble plej fiksajn punktojn mi rimarkis en la ĝisnunaj resumoj tri celojn de EDE (elp. e-do-e):

1) EDE celas demokration emfaze internacian, tut-Eŭrop-Unian (kontraste al "po" interna demokratia rilataro por ĉiu el la membroŝatatoj, aparte, ene)

2) EDE celas speciale demokratian organizo-manieron kaj demokratie facile uzeblan rimedaron de komunikado; demokration en la meĥanismoj de komunikado (same Tut-Unie)

3) EDE rekomendas uzon de Esperanto kiel de centra lingvo en Eŭropa Unio (EDE do rekomendas E-on kiel ĉefan administracian lingvon).

EDE ja emfazas demokration ĉiupaŝe, do certe ankaŭ en la propra programo ne trudas (kaj ne provas altrudi) ion ajn, nur rekomendas kaj rekomendos procedojn kaj metodojn, kiujn ĝi trovas kaj trovos celkonformaj, iel ajn bonaj.

Tamen la informiloj, reklamiloj de EDE (certe pro la praktikemo kaj sinceremo de EDE) esprimas la centrecon de Esperanto en la Unio firme (eble tro firme). Simile firme oni rekomendas (kvankam ne perforteme postulas) la jam aluditajn rimedojn de internacia demokratio ene de Eŭropa Unio.

Simile, pluraj dokumentoj emfazas senkondiĉan subtenon al la tuto de Eŭropa Unio, kiun EDE ŝajnas klare preferi al aliaj (ekz. eventuale reciproke sendependaj) ŝtatoj.

Mia persona emo aliri tiujn temojn estas malpli forta.

Unue, mi ne deziras esprimi nepran preferon de Eŭropa Unio, pli precize mi deziras esprimi nur respekton al la efektivaj kondiĉoj.

Mi estas civitano de Eŭropa Unio, kaj mi volas do respektigi miajn kaj alies rajtojn en Eŭropa Unio.

Se mi estus civitano de alia ŝtato. eble mi volus tion fari tie. Mi akceptas kiel ekzistantan la potencon kiu organizas nian vivon kaj provas (je esperata reciproka bonvolo) influi nian vivon kaj ekzistadon kunajn (certe minimume, tamen) laŭeble pozitive. Mi ne volas tion akceptigi al ĉiuj membroj de grupoj de EDE, mi nur volus, ke tiun punkton oni ne "tro difinu".

La punkton (laŭ mia formulo) n-ro 1 pri emfaze internacie demokratia rilataro ankaŭ mi trovas rekte rekomendinda. Tamen mi insistus pri antaŭa forta diskuto pri ĝi, same internacie, por riĉigo de la ideoj pri realisma efektivigeblo.

La punkton n-ro 2 (pri teĥnika organizo-maniero) mi priopinias simile.

Koncerne la trian punkton mi havis la impreson, ke EDE (eĉ se ne postulas ion laŭ siaj preferoj) rekomendas tro unusence la centran rolon de Esperanto en Eŭropa Unio. Ĝi devus tiun solvon  prezenti pli klare, kiel unu  el
pridiskutendaj  alternativoj.

Mi do pensus, ke EDE rekomendu nepre igi demokratiaj la manierojn de lingva komunikado ene de Eŭropa Unio. Ĝi nepre rekomendu esploradon kaj subtenadon de diversaj jam ekzistantaj manieroj de lingva komunikado (kaj entute: de komunikado) ene de Eŭropa Unio.

Ĝi rekomendu nepre utiligi ankaŭ Esperanton (konsidere al la jam tradicia ekzisto de komunumo kiu tiun rimedon utiligas).

Ĝi rekomendu nepre aldoni Esperanton al la plenrajtaj lingvoj de Eŭropa Unio.

Ĝi rekomendu nepre rajtigi individue ĉiun civitanon uzi lingvon el la lingvoj de Eŭropa Unio laŭ sia elekto, en internaciaj rilatoj ene de Eŭropa Unio.

Kaj ĝi forte rekomendu ("preskaŭ postulu") demokratie pridiskuti ankaŭ la eblon uzi Esperanton kiel centran lingvon de Eŭropa Unio. (TIo estas malpli, ol esprimi la deziron, ke ĝi (nepre) estu uzata kiel centra lingvo; sed rekomendi ĉi tion ŝajnas al mi pli respekta al la tuta civitanaro, kiu ja povas ankaŭ ne deziri la centran rolon de Esperanto.

Jen la plej grava elemento de mia aliro.

Tamen, pli ĝenerale mi dirus, ke mi pli emfazus ĉie, ke ni insistas (pli ol pri la solvoj) pri nepra "temigo", "entemarigo" de ĉio supra. Sekve:

1) Ni esprimu deziron havi kaj partopreni tut-Eŭrop-Unian, plensocian, nepre internacian diskuton pri demokratiaj meĥanismoj de komunikado, esprimante tamen opinion pri preferataj manieroj kaj laŭ ni preferindaj solvoj.

2) Simile oni esprimu ankaŭ deziron havi kaj partopreni similan diskuton pri la teĥnika raciecigo de internacia komunikado (daŭrigante komencitajn aferojn)

3) Oni esprimu la bezonon

- komenci, iniciati, ebligi kaj disvolvi studadon de ekzistantaj manieroj de internacia komunikado en la Unio, de ŝtataj kaj popolaj provoj kaj rimedoj praktikigi kaj raciecigi internacian komunikadon

- konsideri Esperanton (la funkciadon de Esperanto kaj de la esperantistaj komunumoj) kiel parton de la jama Eŭropa kultura tradicio, kaj kiel unu el la eblaj modeloj de internacia komunikado en Eŭropo

- alpreni Esperanton en Eŭropa Unio kiel unu el la plenrajtaj lingvoj (kun konsidero de la nepraj kondiĉoj de tio)

- EDE tre unusence rekomendu (kiel mi aludis tion pli frue) plifortigi la rajton de individuo, civitano de Eŭropa Unio, uzi en rilatoj al organoj de la Unia Aministarcio, krome en komercaj, juraj, kulturaj, personaj rilatoju uzi iun ajn lingvon de la Eŭropa Unio, eĉ sen insisti pri tenta/nacia lingvo de la koncerna civitano

Jen jam ĉio, laŭ la idea esenco. Sube temos (praktike tre gravaj) kondiĉoj. Sube mi do skribos, kion oni devus laŭ mi preskaŭ postuli, pri kiuj aferoj oni devus ĉiuokaze esprimi, ke tiuj aferoj aperas kiel nepraj kondiĉoj por efektivigi pozitivajn celojn, kiujn oni ja povus eventuale prijesi sen vere efektivigi (bedaŭrinde).

EDE atentigu. ke EDE devas krei la kondiĉojn (instruado, biblioteka reto, terminologiaj metiejoj, tradukservoj, regularoj) ĉe kiuj la elgalrajtigo de Esperanto havas efektivan ŝancon.

Landaj sekcioj, part-organizoj de EDE provu krei opini-esprimojn pri demokratiigo kaj raciecigo, simpligo, pliefikigo de informado kaj komunikado en ĉiu el la landoj de Eŭropa Unio (poe, aparte), Oni povas stimuli pli vastan uzadon kaj instruadon de gestolingvoj, brajlo, pli akcepteman rilaton al dialektoj, subtenon al fakultativa ebligo de pli simplaj aŭ pli internaciaj skribo-sistemoj. Oni stimulu informadon ankaŭ en la lernejaj programoj pri tuta skalo de ebloj de internacia komunikado.

EDE atentu la sociajn ebenojn (ekster la Esperanto-movado), kie oni renkontas la demandojn, problemojn, kiujn EDE mem traktas.

1) Nia atentu, kiel oni traktas "rajtojn en la tersocio, - kiel traktas la terloĝantaron internacia juro, politiko, sociologio, politologio

2) Ni konsideru kaj provu resumi, kiel ideofluoj ene de la esperantistaro jam pli frue kaj nun rilatis kaj rilatas al la samaj problemoj kaj ebloj

3) Ni konsideru rilaton de la lingvoscienco al niaj temoj, kun atento al la malhomogeneco de la lingvistika skolaro kaj diverseco de pensofluoj ene de lingvistiko.

Oni devas aparte trakti kaj konsideri opiniojn de 1) teoria lingvistiko, kun generisma lingvoteorio 2) de sociolingvistiko 3) de filologio 4) de tradicia dialektologio kaj kompare-historia lingvistiko. Ktp.

Oni devas eviti la eraron referenci al nuraj subtenaj opinioj de unuopaj lingvistoj, sen koni la internajn rilatojn en la pensosistemo de tiu (aŭ alia) lingvisto.

Blazio VAHA

(hungare: WACHA Balázs)

arkivita en:
arabonano
arabonano diras:
2009-07-17 09:06
Oni amike atentigis min, ke teoria lingvistikone nepre estas genrisma. Tion, ecx se mi ne estas
sufixe klera, scias. mi celis nur prezenti ekzemplon. Mi nek pensas, ke tekstologio estu (nepre)
generisma, nek pensas, ke kogna lingvistiko estus tia, mi scias, ke ene de historia lingvistiko ekzistas diversaj skoloj (kaj la generisma tie estas nova), mi ne pensas, ke "cerbo-fiziologia lingvistiko" devas esti generisma ktp.


Jes, mi esprimis min malprecize.

Eble suficxus diri, ke diversaj

disciplinoj, diversaj skoloj, diversaj skol-tendencoj kaj diversaj individuaj reprezentantoj ne nur povas rilati al wesperanto diverse, sed ankaux ilia subteno aux dubo estas interpretenda diverse. Se en Hungario

Miklós KONTRA (sociolingvisto), László DEME
"gepatra-lingvisto" kaj historia lingvisto,
Géza BLZÁS (lingvodefenra anrpologia lingvisto),
lászló CSERESNYÉS (antropologia lingvisto),
Ferenc KIEFER (struktura lingvisto), György SZÉPE
(Lingvopolitikisto) kvalifikas Esperanton iel (ajn),
tio havas cxe "aliaj lingvistoj" tute diversajn ehxojn. - Samtempe esperantistoj-nelingvistoj simple
"notas", ke finfine lingvisto agnoskis gravecon de Esperanto.


Simile, opinioj de Saussure, Chomsky, Martinet
parte estas diverse suprajxaj aux profundaj, parte
certe ili devas esti komprenataj iel konforme al la
nocio-sistemo, en kiu ili aperas.


Oni amike atentigis min ankau pri tio, ke partio
devas havi pli forte konturitan starpunkton, ol
mi imagas.

Parte la societo planata en Hungarujo ne estas konceptata kiel partio. Parte, se gxi estus partio,
gxi laux mi devus diri rezolute, ke gxi celas
subteni egalraitigon de Esperanto kaj demokratiigon de internacia komunikado. Kaj gxi devus driri, ke
gxi ne postulas, ke Esperanto estu centra, pivota lingvo: tia demando simple restu por posta, internacia decido.

Blazio Vaha

arabonano
arabonano diras:
2009-07-17 09:19
Oni amike atentigis min, ke teoria lingvistiko n e nepre estas generisma. Tion, ecx se mi ne estas
suficxe klera,mi scias. Mi celis nur prezenti ekzemplon. Mi nek pensas, ke tekstologio estu (nepre)
generisma, nek pensas, ke kogna lingvistiko estus tia, mi scias, ke ene de historia lingvistiko ekzistas diversaj skoloj (kaj la generisma tie estas nova), mi ne pensas, ke "cerbo-fiziologia lingvistiko" devas esti generisma ktp.


Jes, mi esprimis min malprecize, kaj certe multon mi ne scias.

Eble suficxus diri, ke diversaj disciplinoj, diversaj skoloj, diversaj skol-tendencoj kaj diversaj individuaj reprezentantoj ne nur povas rilati al Esperanto diverse, sed ankaux ilia subteno aux dubo estas interpretenda diverse. Se en Hungarujo (Hungario, Hungarlando, Lando Hungara, Respubliko Hungara ktp.) Miklós KONTRA (sociolingvisto), László DEME "gepatra-lingvisto" kaj historia lingvisto, Géza BALÁZS (lingvodefenda anrpologia lingvisto, [elp. bala:jx]), László CSERESNYÉS (antropologia lingvisto, elp. [cxeresxnje:sx]), Ferenc KIEFER (struktura lingvisto, [elp. ki:fer]), György SZÉPE
(Lingvopolitikisto, elp . djördj se:pe]) kvalifikas Esperanton iel (ajn), tio povas havi cxe "aliaj lingvistoj" tute diversajn ehxojn. - Samtempe esperantistoj-nelingvistoj simple
"notas", ke finfine lingvisto agnoskis gravecon de Esperanto. .


Simile, opinioj de Saussure, Chomsky, Martinet
parte estas diverse suprajxaj aux profundaj, parte
certe ili devas esti komprenataj iel konforme al la
nocio-sistemo, en kiu ili aperas. Krome, estus minimume, ke oni konsideru opniojn ne nur de lingvistoj, kiuj ne okupigxas pri Esperanto...
Mi mencias, ke ekz.mi ne komprenas, kiam oni referencas pri Eco koncerne aferojn, kiujn
pli frue diris Couturat - Leaux, Szerdahelyi, Blanke aux eble Lo Jacomo.


Oni amike atentigis min ankaux pri tio, ke partio
devas havi pli forte konturitan starpunkton, ol
mi imagas.

Parte la societo planata en Hungarujo ne estas konceptata kiel partio. Parte, se gxi estus partio,
gxi laux mi devus diri rezolute, ke gxi celas
subteni interalie e g a l r a i t i g o n de Esperanto kaj demokratiigon de internacia komunikado. Kaj gxi devus driri, ke
gxi ne p o s t u l a s, ke Esperanto estu centra, pivota lingvo: tia demando simple restu por posta, internacia decido.

Blazio Vaha