Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / ”EDE ne estas esperantista partio”

”EDE ne estas esperantista partio”

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-06 21:15
En la ĵusaj eŭropaj elektoj la partio EDE ricevis en Germanio sume 11.859 voĉojn kaj en Francio 29.263. Se kunkalkuli la voĉojn en ambaŭ landoj, 41.122 personoj voĉdonis por la partio, en kies nomo troviĝas la vorto Esperanto. Sed ne temas pri esperantista partio, ĉar "Esperanto estas mem nur rimedo, ne celo por EDE", skribas Eugen Macko, vicprezidanto de la EDE-Federacio, en artikolo speciale verkita por Libera Folio.

Laŭ la klasika politika kompreno esperantista partio devus, per ĉiuj rimedoj je ĝia dispono, trabati vojon por la idealoj de la Esperanto-movado. La intenco de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE) estas ne trabati vojon por Esperanto, sed per Esperanto solvi la politikan problemon de lingva demokratio en la Eŭropa Unio. Esperanto estas mem nur rimedo, ne celo por EDE.

Politiko estas plej ĝenerala agado evoluigi bonfarton en la socio. Nuntempe socia evoluo eblas nur demokratie. Al socia bonfarto apartenas lingva demokratio. Pro tio agas EDE politike.
Esperanto jam montriĝis plenkapabla lingvo, ĉiuflanke en la uzado, nun necesas diskonigi tiun fakton ke ĝi povas solvi la aktualan problemon de lingva demokratio en EU. Sed ne sufiĉas nur ripeti la avantaĝojn de Esperanto, necesas ankaŭ montri kial ĝi estas bezonata en la socio, kaj tio estas politika laboro.

EDE staras kritike al la Esperanto-movado kaj ne alprenas ĉiun ties principon kiel memkompreneblaĵon. Ĝi ekzamenas antaŭe la nuntempan formon de Esperanto kaj ankaŭ de la demokratio mem en la nuna evoluostato. EDE prenas serioze la tempon.

Tiu agadmaniero okazas pri la principoj de dialogika pensado, ekestanta samtempe kun Esperanto, sed siatempe nek Esperanto, nek la dialogika pensado havis la ŝancon ĝenerale disvastiĝi. Anŝtataŭ tio, sekvis du teruraj militoj. Post tiam maturiĝis kelkaj spertoj, kaj alvenis la tempo disvastiĝi kelkajn ekkonojn ankaŭ ĝenerale (t.e. politike).

Tamen, kvankam la dialogika principo staras jam ĉe la fundamento de Esperanto, longe en la historio ĝi ne havis liberan eblon evolui. Pli ofte eĉ kontraŭe, la Esperanto-movado mem kadukiĝis al olda, idealisme dialektika pensmaniero, volanta superi unu la alian, postulanta iun „finan venkon“. Tiu dialektika venkpensado estis fakte la malsano de pasintaj tempoj. La nova dialogika pensmaniero de kompreniĝado povis sin montri denove, kiel restanta valoro, nur post la sinneniigo de la bataladoj.

La nova, dialogika metodo en la politiko komenciĝis en la kvindekaj jaroj de la lasta jarcento, kiel necesesa internacia mondpolitiko. Tiu metodo fakte kuŝas ankaŭ ene de la originaj principoj de Esperanto, sed ĝis nun ĝi ne povis libere evolui. Novan ŝancon ricevis tiuj principoj, por perceptiĝi kaj pluevolui, en la nuntempa Eŭropa Unio. Antaŭ nur kelkaj jardekoj, iu tiusenca agadmaniero estis publike ankoraŭ tute nekredebla. 

En la nuna, nova situacio EDE rekonis la aktualecon de la jam oficialaj lingvaj rajtoj, sed ankaŭ tion ke ili devus esti postulataj oficiale, ankaŭ politike. Por tio necesas plenforte agi (ne nur hobie, kiel ĝis nun precipe okazis en la Esperanto-movado) kaj kunigi ĉiujn tiujn civitanojn kiuj komprenis, pro diversaj kialoj kaj spertoj, la necesecon de internacia kunlaboro.

Devus esti  kunigataj en politike unuiĝinta movado ne nur tiuj kiuj jam parolas Esperanton, sed ankaŭ tiuj kiuj pretas apogi la lernadon de internacia lingvo, eble poste ankaŭ iam mem lerni ĝin.

EDE batalas ne por la „fina venko“ de Esperanto. Tio ne estis laŭ la origina senco de Esperanto, nur laŭ la senco de la pensmaniero de la iama tempo. La vere noviga faktoro - jam en la origino kaj ankaŭ nun - restis ke Esperanto volas doni rimedon por kompreniĝo. Pro tio EDE uzas Esperanton ne pro ĝi mem, sed pro ĝia en-si-mema dialogikeco.

Tio similas al la praktiko de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, kiu uzas Esperanton kiel internacie neŭtralan kompreniĝ-lingvon apud aliaj oficiale akceptitaj lingvoj, inter sciencistoj kaj akademianoj, ne identiĝante kun la Esperanto-movado mem, sed montrante la altan funkcikapablon de Esperanto en diversaj fakoj de la scienco.

Tute nove en la nuntempa politiko estas postuli internacian demokration. Fakte ankaŭ tiu provo ne estas nova, novas la nuna metodo. Jam antaŭe en la historio ekzistis prefero al internacieco, precipe ĉe la maldekstraj movadoj, sed nur per la dialektika metodo. Kiel ni povis sperti en la historio, tiel ne estis reale atingita ajna solvo: bedaŭrinde okazis la malo. La nuntempaj provoj povas jam profiti el la sperto de la malsukcesa internaciismo. Lerni el tiu sperto signifas kompreni la neceson de la dialogika metodo en la politiko de la internaciaj rilatoj.

Nun jam kelkaj politikaj movadoj komencis pensi en la dimensio de la internacia demokratio. Tio montras ke la problemo estas tute aktuala kaj ke EDE moviĝas ne en iuj sferoj tute fremdaj al la reala mondo. Tamen, la solvoproponoj de aliaj partioj ne estas sufiĉe profundaj. La plejmulto restas ĉe la uzado de la angla lingvo, jam plejofte uzata internacie, ne pripensante, ke tiu solvo de la lingva problemo estas profunde nedemokratia. Pro tio ilia tuta klopodo por la internacia demokratio enhavas kontraŭdiron en si mem.

Internacia demokratio devas etendiĝi al la bazo de la socio, ĝis la simplaj, unuopaj civitanoj, kaj por tio necesas iu facile lernebla neŭtrala internacia lingvo, kiu ne apartenas al iu ajn membro de la komunumo. Ke tiu lingvo jam ekzistas, tion scias la esperantistoj, kiuj jes jam uzas ĝin ĉiutage. La problemo estas nur tion diskonigi en la mondo. Kaj nun, kiel tion pli efektive fari ol politike, per la plej ĝenerala movado en la socio?

Pro tio agas EDE politike, proponante Esperanton kiel profundan solvon por la problemo de la internacia demokratio, nun konkrete en la Eŭropa Unio.

Eugen Macko

arkivita en: