Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA

Instruistoj ne trapasis la ekzamenon de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-01 14:13
Urĝa kunsido malantaŭ fermitaj pordoj okazis dum la Roterdama Universala Kongreso inter reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio kaj la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La publikaj plendoj de Zsófia Kóródy pri mankohava financa raportado, kaj rilata skismo en la estraro de ILEI, ŝajne ne estis formale traktitaj dum la komuna kunsido, eventuale ĉar UEA konsideras tion interna afero de ILEI. La ĉefa rezulto de la kunsido estis, ke UEA ne plu fidas sian propran fakan asocion, sed nun sola transprenas la respondecon pri la ellaborado de la nova ekzamena sistemo kaj pri la kunlaboro kun ALTE, la Eŭropa Asocio de Lingvotestistoj.

La profunda konflikto en la estraro de ILEI iĝis publika post kiam Zsófia Kóródy, la vicprezidanto de ILEI,  en junio estis eksigita el sia posteno. Lige kun tio respondeculoj de la Internacia Ekzamena Komisiono eksciis, ke Zsófia Kóródy laŭ la estraro de ILEI ankaŭ ne plu havu la taskon labori pri la nova ekzamen-sistemo de ILEI.

Sian konsterniĝon pri la okazaĵo tiam esprimis Mireille Grosjean, la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono. Ŝi ankaŭ memorigis, ke IEK ne estas propraĵo de ILEI, kaj ke ĝiaj anoj estas komune nomumataj de ILEI kaj UEA.

- Mi miras, ke kiel IEK-prezidanto mi estis nek oficiale informita nek konsultita pri la eblo, ke la laboro pri starigo de nova ekzamensistemo iru de la manoj de Zsófia al la manoj de Atilio. La rolo de Zsófia estas pravigita de la fakto, ke la nova ekzamensistemo naskiĝas en Hungario, kie Esperanto havas la plej altnivelan rolon en la instrusistemo publika kaj oficiala. La fakto, ke Zsófia estas hungardevena, estas giganta pluso por ILEI kaj IEK. Plie Zsófia partoprenis la kunsidon de ALTE (Eŭropa Asocio de Lingvotestistoj) en Britio.

La konflikta situacio klare montriĝis dum la publika kunsido de ILEI komence de la Universala Kongreso. Por pritrakti la problemojn, reprezentantoj de ILEI kaj UEA kune kunsidis malantaŭ fermitaj pordoj vespere la 22-an de julio.

Laŭ niaj informoj, dum la kunsido reprezentantoj de UEA konfrontis sian ĉefan fakan asocion pro ĝenerala malkontento, specife pri la arbitra flankenigo de Zsófia Kóródy, la taskigito de komuna Internacia Ekzamena Komisiono pri la nova komuna ekzemena sistemo.

Dum la kunsido montriĝis klare, ke la decidon eksigi Zsófia Kóródy de ŝia funkcio en la komisiono pri Internaciaj Ekzamenoj ILEI/UEA faris Atilio Orellana Rojas (la sekretario de ILEI) sola. Tiu forigo, se efektivigita, sendube povus forte influi la kunlaboron kun ALTE.

En 2007 Zsófia Kóródy kune kun Katalin Kováts, subtenite de UEA, multe laboris pri la tradukigo, adapto kaj formala akceptigo de la teksto kaj la reguloj de Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj, iniciato de la Eŭropa Konsilio. Ĝia esperata oficiala akcepto igus Esperanton unu el la lingvoj, pri kiuj eblas oficiale ekzameniĝi je eŭropa nivelo.

Dum la fermita kunsido la estraro ILEI ne sukcesis pravigi la decidon de la sekretario, kaj ĝenerale montriĝis negativa pri la decido, kun la escepto de estrarano Aida Čižikaitė, kiu apogis la agojn de Orellana Rojas.

Fine de la kunsido reprezentanto de UEA agnoskis la grandan laboron faritan de Zsófia Kóródy kaj ŝiajn meritojn kiel pedagogo, sed aldonis, ke en la internajn aferojn de ILEI UEA ne enmiksiĝos. Dume, pro manko de fido al ILEI, UEA nun decidis reteni ekskluzive ĉe si certajn rajtojn pri la komunaj Ekzamenoj UEA/ILEI, kiel ekzemple ĉion rilatan al la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj.

La interna konflikto en la estraro de ILEI ŝajne ne baldaŭ estos solvita, ĉar en Roterdamo la komitato de ILEI ne kunsidis. Dum ILEI-konferenco, kiu ĵus komenciĝis en Benino, malmultaj komitatanoj ĉeestos, kaj sekve la supera organo de ILEI ne povos fari validajn decidojn.

arkivita en: ,
edmundo
edmundo diras:
2008-07-30 14:28
Mi ĉiam supozis, pro la ĝenerala senco de la verbo en aliaj kuntekstoj, ke ĝi signifas "esti ekzamenata", do ne nepre sukcesi en ekzameno. Ŝajne la esprimo estas zamenhofa, sed mi devus konsulti alilingvan version por ekscii, kion signifas la frazo "li estis tiam studento en Soro kaj ĵus trapasis sian duan ekzamenon" en Fabeloj de Andersen.

Pardonu, ke mi respondas pri lingva detalo. La enhavo de la artikolo estas ja multe pli interesa.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-07-30 15:13
El la originalo, "han var Student i Sorø og netop færdig der med sin anden Examen." Mi ne regas la danan, sed al mi tio sugestas nur ke li finis la ekzamenon. S-ro Larsen?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-07-31 17:31
Færdig = fininta.
dennis
dennis diras:
2008-07-30 15:01
Antau chio, ni ne forgesu la bonan kontribuon de Atilio, kiu dum jaroj daurigis la laboron de Andre Cseh, eble la plej bona instruisto por esperantaj komencantoj en nia 120-jara historio. Ni prinotu ankau la edukvojaghon de li tra partoj de la arabaj landoj, kie li kelkloke enkondukis Esperanton. Tiu vojagho kaj lia scio pri la rekta metodo estas nemalhaveblaj por ni Esperantistoj. Krom la meritplenaj atingoj de Atilio estas ankau, kvankam che alia flanko de la pedagogia pado, la laboro de Aida, kiu havas multon por diri pri la adaptigho de Esperanto al nia moderna mondo. Mensoj kiel tiu de Aida helpos al ni eniri sukcesan vojon por la Internacia Lingvo en la venontaj jaroj. La atingoj kaj ideoj de Atilio kaj Aida estas elstaraj kaj meritas nian aproban agnoskon.

Tion dirite, ni nun prikonsideru la modernan Esperantan Movadon. Tia movado bezonas AGOJN. Agoj kiuj okazas pli kaj pli rapide, pli efike kaj pli malmultekoste. La Hungaroj -- ne vi kara leganto, nek mi, nek aliaj -- havas la plej oportunan, fakan, kaj profesian solvon por efektivigi la testadsistemon por la Komuna Europa Referenckadro KER. Ni ghoju pri tio. Ni lasu ilin labori rapide kaj efike por antauenigi Esperanton. Szofia kune kun Katalin kaj aliaj faros tiun laboron plej bone. Ni helpu ilin lau nia kapablo.

En la moderna Esperanta Movado, lau mi, ni devas komenci forgesi teritoriojn : ke nur vi rajtas fari tion, kaj nur mi rajtas fari alion. Ni ne forgesu, ke Esperanto estas chies proprajho. Ni provu helpi al aliaj kontribui ech se ni ne konsentas kun ili pri la ghusta metodo.

Dennis Keefe
Dumviva membro de ILEI


gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2008-08-03 19:15
Mi miras, ke tie chi oni skribas EKZAMENOJ DE UEA. Miascie nur ILEI havas ekzamenojn kaj UEA ne.
Pri KER (lau ILEI) au KEFR (Lau la Esperanta Civito), la respondeculoj de UEA pri instruado/ekzamenoj faras nenion. Dum la konferenco en Kembrigho en aprilo 2008, la reprezentigho de ILEI estis nur formala. Se nun UEA mem surprenas la taskon organizi la ekzamenojn lau KER/KEFR kaj tial donis la taskon al Atilio, mi pensas, ke tio pliakrigos la problemon ene de ILEI.

Mi proponus, ke la antaua respondeculo de ILEI pri tiuj ekzamenoj daurigu sian laboron. Kio multe pli gravas, tio estas, ke che ALTE estu nur unu reprezentanto por Esperanto. Tial necesas, ke ILEI kaj La Esperanta Civito kunlaboru pri la okazigo de tiuj ekzamenoj.