Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Skismo en la estraro de ILEI

Skismo en la estraro de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-19 20:18
Profunda konflikto en la estraro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) iĝis publika post kiam la vicprezidanto de ILEI, Zsófia Kóródy, estis eksigita el sia posteno. Reage al la eksigo ŝi dissendis al la komitatanoj de ILEI atentigon pri tio, ke jam dum du jaroj mankas buĝetplano kaj ne estis faritaj la financaj raportoj, kiujn postulas la statuto de la asocio. Efektive la financojn de la asocio laŭ ŝi regas ĝia sekretario Atilio Orellana Rojas, kaj kelkaj aliaj estraranoj, kiuj ne donas informojn al la ceteraj estraranoj nek al la komitato.

En sia kritika letero al la komitatanoj de ILEI, Zsófia Kóródy atentigas, ke la estraro kaj komitato de ILEI dum du jaroj ne havis okazon diskuti la financojn de la asocio. Laŭ ŝi tute mankas informoj pri tio, kio okazas al la mono pagata de la landaj sekcioj kaj de la membroj.

Anstataŭ la estraro kaj la komitato, la financojn de ILEI laŭ ŝi sekrete regas la sekretario de la asocio, Atilio Orellana Rojas, kaj kelkaj pliaj estraranoj, kiujn ŝi ne nomas aparte. La kasisto, Sjoerd Bosga, laŭ ŝi ne plenumas siajn taskojn kaj mem proponis sian eksiĝon.

Klara atesto pri la misfunkcioj en la estraro de ILEI estas ankaŭ la fakto, ke la asocio pasintjare perdis siajn oficialajn rilatojn kun Unesko, la organizaĵo de UN por edukado, scienco kaj kulturo. La kialo de la nuligo estis la neglekto de ILEI sendi rutinan agadraporton al Unesko. ILEI dum la lastaj jaroj ankaŭ ne sendis sian kutiman peton pri subvencio al UEA, kaj tial ne ricevis financan subtenon.

Post kiam Zsófia Kóródy dissendis sian kritikan leteron al la komitatanoj de ILEI, en la reto komencis cirkuli suspektoj pri eventualaj financaj misfaroj, kiuj povus esti kaŝitaj malantaŭ la neregula administrado de la asociaj spezoj. Zsófia Kóródy tamen mem diras al Libera Folio, ke la misaĵoj laŭ ŝi ĉefe okazis pro la troa okupiteco de la kasisto:

-  Mi avertas ĉiujn kontraŭ suspektoj. La financa kontrolo estas en la manoj de la Kontrola Komisiono pri Financoj.

Laŭ Ulla Luin, unu el la anoj de la kontrola komisiono, la financaj raportoj de la estraro efektive malfruas, kaj tial ne povis aperi en la revuo de la asocio. Sian raporton la kontrola komisiono laŭ ŝi transdonos al la estraro de ILEI, kiu siavice devas ĝin transdoni al la komitato.

Ulla Luin- Mi ne havas komenton pri la diskutoj de la estraro de ILEI, ĉu internaj ĉu publikaj. Nur pri la kasisto mi povas diri, ke mi havas fidon al li, kaj mia opinio estas, ke li taŭge prioritatigas inter siaj taskoj en la estraro, kiam lia profesia laboro postulas pli de lia tempo ol li imagis. Bonvolu preni tion ĉi kiel mian personan komenton. La kontrola komisiono ne faras formalan eldiron pri via demando.

Ulla Luin, same kiel multaj aliaj komitatanoj de ILEI, ne veturos al la konferenco de la asocio, kiu ĉi-jare unuafoje okazos en Afriko, Benino, ekde la 29-a de julio. Pro la kriza situacio en la estraro, aperis proponoj, ke la komitato kunsidu jam dum la Universala Kongreso en Roterdamo, ĉar tie ĉeestos pli da komitatanoj. Laŭ la prezidanto de ILEI, Radojica Petrović, tio ne okazos:

- La komitatkunsidoj tradicie okazas dum la konferenco. Ĉi-jare, kiam la konferenco unuafoje okazos en Afriko, rompi la tradicion estus malbona signalo al niaj kolegoj en Afriko. Se mankos kvorumo, ekzistas laŭstatutaj solvoj ankaŭ por tio.

Radojica Petrović ne volas diri, kial la estraro - kiun li prezidas - eksigis Zsófia Kóródy el la posteno de vicprezidanto:

- Ne estas mia afero nek rajto interpreti motivojn de la estraranoj pro kiuj ili voĉdonis por la aprobita decido.

Zófia KóródyLaŭ Zsófia Kóródy mem, ŝi estis eksigita pro la konkreta kritiko, kiun ŝi eldiris ene de la estraro, kaj al la observanto de UEA ĉe ILEI.

- La ILEI-estraranoj nomis min nefidinda estrarano, mi fariĝis celtabulo de akuzoj kaj riproĉoj. Venis rapida voĉdono pri tio, ke mi ne meritas esti vicprezidanto. Miajn enestrarajn taskojn ili tuj disdonis inter si. Venis propono ankaŭ por forigi min el la estraro, ŝi skribis en sia letero al la komitato de ILEI.

Laŭ Radojica Petrović, propono tute forigi Zsófia Kóródy el la estraro de ILEI ne estis formale diskutita:

- Ne estis konsiderata, nek estas konsiderebla, forigo el la estraro. Nur la komitato elektas kaj senŝarĝigas la estraranojn, prezidanton, sekretarion kaj estraranon pri financoj (kasiston). Pri disdivido de aliaj enestraraj taskoj decidas la Estraro.

Radojica PetrovićRadojica Petrović rakontas, ke "manko de reciproka informiteco" de estraranoj evidentiĝis dum la estrarkunsido de ILEI komence de marto. Tio laŭ li tamen ne signifas, ke la financaj aferoj de la asocio ne estus en ordo.

- La monstato en la kasoj de ILEI estis strikte kontrolata dum la tuta jaro, la mono celtrafe uzata kaj ŝuldoj regule pagataj sub zorgo de la kasisto. Kaj la bilanco jes malfruas, tamen venos. La malfruo povas kaŭzi dubojn, ni vidos ĉu pravajn. Mi ne suspektas misuzojn, sed tion pli kompetente taksos la kontrola komisiono.

Laŭ Zsófia Kóródy, la estraranoj de ILEI malfacile povas plenumi siajn taskojn, kiam mankas klara bildo pri la financoj de la asocio.

- Neniel solvos la problemojn, ke unu el miaj fakkompetentoj estas transdonita al la sekretario kaj la vicprezidanta rango forprenita dirante, ke mi ne plu estas konsiderata merita reprezenti la prezidanton. Miaj postuloj celas nur la justan kaj ĝustan agadon, kaj mi esperas, ke miaj kritikoj vekos ĉies respondec-senton.

Libera Folio: Kiajn decidojn vi atendas de la komitato de ILEI?

Zsófia Kóródy: Mi atendas, ke post ricevo de ĉiuj bezonataj informoj la komitato trankvile kaj detale traktu la problemojn, devigu la estraron labori kaj agi laŭstatute, atentigu la estraron pri siaj devoj informi, raporti al ĉiuj estraranoj, sekciestroj, komitatanoj, kaj prijuĝu kaj laŭbezone reviziu la decidojn de la estraro rilate al roloj, devoj kaj taskoj de la estraranoj.

Al demandoj senditaj de Libera Folio ne respondis la kasisto de ILEI, Sjoerd Bosga, nek la sekretario de ILEI, Atilio Orellana Rojas.

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2008-07-07 01:21
La listo de la pozitivaj atingoj, esperantaj kaj pedagogiaj, de Zsofia Korody estas longa, kaj tre altkvalita. Ne nur shi estas unu el niaj elstaraj instruistoj kaj trejnistoj de Esperanto, shi motoris au submotoris je multaj tre utilaj modernaj esperantaj projektoj, kelkaj el kiuj povas venkigi Esperanton en la koroj kaj mensoj de multaj neesperantistoj. Shia rolo en Herzberg la Esperanto-Urbo, kaj en la KER estas nur du el shiaj multaj kontribuajhoj.

En chi tiu trista semajno, kiam Esperantujo perdis unu el la plej brilaj Esperantistoj de la 20a jarcento, Sinjoro Lee Chong-Yeong el Koreio, ni mem ne kontribuu al la senlaborigo de laborantaj Esperantistoj. Ni lasu eble la oficiala forpreno de efikaj verdlingvanoj al Dio kaj al la naturo. Ke chiu faru sian rolon.

Ke ne bezonatas Zsófia Kóródy, lau certaj, estas vere. Mi pensas, tamen, ke lau la vidpunkto de chiuj efike laborantaj Esperantistoj, ne estas bezonata unu Zsófia, estas bezonataj 50 el shi.
mbavant
mbavant diras:
2008-07-12 18:17
Ho ve, denove nebula artikolo pri afero tamen tre serioza! Certe Zsófia utilas al ILEI. Sed kio pri la anoncita skismo en la titolo? Ĉu la eksigo okazis, ne okazis, ne povis okazi...? La leganto restas perpleksa.
redakcio
redakcio diras:
2008-07-13 17:43
Kiel estas legeble en la artikolo, Zsófia Kóródy estis eksigita el sia posteno de vicprezidanto, sed restas estrarano - la estararo mem ne povas forigi estraranon, sed jes igi vicprezidanton simpla estrarano.
kolinska
kolinska diras:
2008-07-15 15:26
Mi ne konas la situacion ĉe ILEI, sed mi scias, ke ĉie kie aperas la nomo de Atiljo aperas ankaŭ malfacilaĵoj eĉ financaj. Pro liaj mis-agoj ankaŭ mi forlasis laboron ĉe IEI. Bedaŭrinde ke de tempo al tempo aperas tiaj tipoj kiuj ofte ruinigas la laboron de pli valoraj homoj ol li. Foje ankaŭ lin trafos la puno kiun li vere meritas.

Mila vd Horst-Kolinska