Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Ĝangalo portugaliĝis

Ĝangalo portugaliĝis

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-04 18:39
Definitive malaperis el la reto la iam furora esperantlingva retejo Ĝangalo. La adreso plu ekzistas, sed la enhavo nun estas en la portugala lingvo. La portugala paĝaro anstataŭanta Ĝangalon temas pri la konata pola pedagogo Janusz Korczak, kun la anglalingva nomo "Korczak Books". Rilato al Esperanto ŝajnas tute foresti, se ne kalkuli la fakton, ke la adreso estas posedata de esperantisto.

Ĝangalo, iam unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝis fine de la jaro 2006, ĉar ĝia posedanto Flávio Rebello ne trovis aĉetanton por sia projekto. Grave kontribuis al la fiasko la granda televida projekto ITV, kiu estis lanĉita de Flávio Rebello en novembro 2005, post dujara monkolekta kampanjo inter esperantistoj, sed ne longe prosperis.

La planata vendo de Ĝangalo estis diskonigita en oktobro 2006, kiam Flávio Rebello bezonis pli da mono por sia televida projekto ITV. En sia adiaŭa mesaĝo en 2006 Flávio Rebello skribis:

- Mi estas laca, ke oni daŭre ĵetu suspekton, per tekstoj kaj noticoj ĉe kelkaj retejoj kaj novaĵlistoj, sur la manieron per kiu mi elspezis la monon de la esperantistoj kun la televido, kiam oni facile vidas ĝin funkcii ĉiutage...

Post la fiaskinta vendoprovo senspure malaperis el la reto ne nur Ĝangalo, sed ankaŭ la granda televida projekto ITV, al kiu esperantistoj donacis dekmilojn da eŭroj. Krome malaperis el la reto la persona paĝaro de Flávio Rebello.

En julio 2007 tamen surprize aperis en iuj retpoŝtaj diskutejoj mesaĝo subskribita "la teamo de Portalo Ĝangalo". La sendinto de la mesaĝo indikis sian nomon kiel "Joseo Tenorjo". En la mesaĝo li anoncis, ke Ĝangalo reviviĝos en aŭgusto 2007, kaj tiam aperos ankaŭ intervjuo kun Marcos Zlotovich, la nova administranto de la retejo.

Poste nenio plia okazis. Mesaĝoj senditaj de Libera Folio al "Joseo Tenorjo" restis sen respondo. Same ne estis responditaj mesaĝoj senditaj al Marcos Zlotovich, nun la oficiala posedanto de la adreso gxangalo.com.

En la unua duono de 2008 malaperis el la reto ankaŭ la malnova enhavo de Ĝangalo, kiu ĝis tiam grandparte restis konsultebla, kvankam la retejo dum longa tempo ne estis ĝisdatigata. Post kelkmonata foresto la retejo denove aperis, kun la malnova enhavo. Kaj denove malaperis.

La registrita adreso tamen estas pagita ĝis novembro 2010, kaj do la posedanto povas uzi la liberan spacon por aliaj celoj - ekzemple por la nun aperinta portugallingva paĝaro pri Janusz Korczak.

arkivita en:
KuboF
KuboF diras:
2008-11-27 21:38
Malfeliĉe, nia fama nostalgia paĝaro forgesiĝis ...
Almenaŭ Vikipedio restas ;-)
Marcos
Marcos diras:
2008-11-28 20:41
Kaj ni nun havas eventeo.net, kiu havas same multajn kaj same kvalitajn mondajn novaĵojn kiel Ĝangalo havis en sia unua jaro.
esperantistabr
esperantistabr diras:
2008-11-29 00:35
La adreso iĝis ilo por atingi, ŝajne, entrepreno, eble librejo. Ŝajnas ke la nova estro preferis profiti la adreson por siaj personaj entreprenoj ol uzi tion por Esperanto, ĉu entreprene ĉu ne. La paĝo nur mencias Esperanton (ĉar Korczak estis pola viro, dum Esperanto ankaŭ naskiĝis en Pollando) kaj ne plu...
La problemo estas ke oni krie anoncis la revenon de Ĝangalo, sed do, la elekto estas de la nova estro kaj neniu povas juĝi la novan uzadon de la adreso.