Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Ĝangalo promesas reveni en aŭgusto

Ĝangalo promesas reveni en aŭgusto

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-08 06:54
Ĝangalo, iam unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝis fine de la jaro 2006, ĉar ĝia posedanto Flávio Rebello ne trovis aĉetanton por sia projekto. Dum iom da tempo la retadreso tute ne estis atingebla, poste la retejo reaperis kun la anonco "Baldaŭ pliaj informoj". Dum duonjaro nenio plia okazis, sed nun aperis indikoj, ke okazas nova provo revivigi Ĝangalon. Laŭ anonco dissendita en retpoŝtaj diskutlistoj, intervjuo de la nova administranto aperos en Ĝangalo meze de aŭgusto, kaj la retejo vere ekfunkcios en septembro, post unujara paŭzo. Momente la retejo plu anoncas pri busvojaĝo al la UK en Florenco kaj pri la neniam finita kantkonkurso de la fermita televid-projekto ITV.

En oktobro 2006 Flávio Rebello publikigis en Ĝangalo ampleksan artikolon pri sia seniluziiĝo rilate la Esperanto-komunumon. Laŭ li la celo de Ĝangalo ne estis nur krei grandan kaj interesan retejon, sed "sproni la movadon en novan eraon, en novan penson, en novan manieron agi kaj konduti rilate sin mem kaj ankaŭ rilate la neesperantistojn". Pri la malsukceso de tiu revo laŭ li kulpis la esperantistoj.

- Mi ne nur ne komprenigis tion al la esperantistaro, sed kolektis, laŭlonge de la lastaj kvar jaroj, plendojn, insultojn, onidirojn damaĝajn kaj atakojn vakuajn, li skribis.

Ĉar li krome bezonis pli da mono por sia televida projekto ITV, li anoncis ke Ĝangalo estas vendata. Tamen neniu aĉetanto aperis ĝis la jarŝanĝo, kaj la retejo ĉesis funkcii. Senspure malaperis ankaŭ la granda televida projekto ITV, al kiu esperantistoj donacis dekmilojn da eŭroj. Krome malaperis el la reto la persona paĝaro de Flávio Rebello.

Tiel statis la afero ĝis la 2-a de julio, kiam surprize aperis en iuj retpoŝtaj diskutejoj mesaĝo subskribita "la teamo de Portalo Ĝangalo". La sendinto de la mesaĝo indikis sian nomon kiel "Joseo Tenorjo". En la mesaĝo li anoncis, ke Ĝangalo reviviĝos en aŭgusto, kaj ke intervjuo kun la nova administranto Marcos Zlóv estos publikigita en la retejo la 15-an de aŭgusto.

"La portalo, kiu gastis ĉe usona servilo, gastiĝos ĉe propra servilo en Brazilo mem kaj restos sub flegado de teknikistoj dum la venontaj tagoj, por ke la perdo de informoj ĉe la translokiĝo estu kiel eble plej malmulta. Ĝangalo estos estrata de oficiala NRO nun kreata", anoncas la nova teamo de Ĝangalo en sia mesaĝo.


arkivita en:
enwilson
enwilson diras:
2007-10-17 02:07
Ĉu iu mistifikis nin?
redakcio
redakcio diras:
2007-10-17 10:41
La "nova administranto de Ĝangalo" ĝis nun ne respondis al demando de Libera Folio, sendita jam fine de aŭgusto.