Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Firefox nun oficiale en Esperanto

Firefox nun oficiale en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-18 08:27
Oficiala versio de la populara, libera retnaviga programo Firefox, foje nomata ankaŭ "Fajrovulpo", nun ekzistas ankaŭ en Esperanto.

La unua versio de la traduko estis publikigita antaŭ unu jaro, kaj tiam ĝi estis distribuata kiel aldonaĵo, per kiu eblas kompletigi ajnalingvan version de Firefox. Por esperantigi la krozilon necesis unue havigi al si alilingvan version de Firefox kaj kromprogramon por ŝalti inter la diverslingvaj versioj de la krozilo.

Ekde la sekva versio de Firefox, Esperanto evidente eniros la oficialan liston de lingvoversioj, kaj la Esperanta traduko estos distribuata memstare. Tio grave simpligos la instaladon. Jam nun en la oficiala retejo de Firefox inter la diverslingvaj beta-versioj de Firefox 3.1 elŝuteblas ankaŭ la esperantlingva traduko.

La esperantan tradukon dum longa tempo prilaboris teamo gvidata de Eduardo Trápani el Urugvajo. La teamo havis densan kontakton kun alia projekto, la tradukado de la ampleksa libera programaro OpenOffice.org, kaj grandparte sukcesis kunordigi la du tradukojn, tiel ke oni uzas la samajn terminojn en ambaŭ. Helpis en tio ankaŭ la retejo de la Komputeko-projekto.

Laŭ informoj de blogo.ikso.net

arkivita en: