Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion

Eŭropa Esperanto-Unio ricevos EU-subvencion

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-28 22:46
Eŭropa Esperanto-Unio ricevas subvencion de EU por dungi oficiston kaj pagi luon de oficejo en Bruselo. La subvencio laŭplane estos uzata ankaŭ por plibonigo de la esperantlingva Vikipedio kaj por okazigo de forumoj pri lingvaj rajtoj kaj pri "racia sistemo de multlingveco" en dudek EU-landoj. La buroo EACEA (civitanaj aktivecoj) de la Eŭropa Komisiono decidis dum la nuna jaro pagi al Eŭropa Esperanto-Unio la sumon de 56 000 eŭroj, kiu kovru 80 procentojn el la kostoj. La ceterajn 20 procentojn jam promesis financi la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

Laŭ  EEU la decido pri la subvencio estas "rezulto de serioza laboro de la nuna estraro kaj la oficistino Maja Tišljar". La subvencio laŭplane kovros ankaŭ la kostojn de eŭropa Esperanto-konferenco kadre de Itala kongreso en Grosseto, kaj kelkajn aliajn agadojn, kiujn EEU prezentis en plano transdonita kune kun la subvencipeto.

La ampleksan forumularon por peti la EU-subvencion oni rajtas plenigi en neniu oficiala lingvo de EU krom la angla, franca aŭ germana. EEU lasis sian peton en la germana, sed la respondoj estis unue ellaboritaj en Esperanto. En la ampleksa dokumento EEU klopodas montri la efektivan internaciecon de sia agado, kaj prezentas ambician planon por la jaro 2008.

Inter la celoj, por kiuj EEU petis la subvencion, estas interalie "daŭre stimuli la agadon por plibonigi kaj pligrandigi la Vikipedion en Esperanto, kiu estas elstara okazo montri la praktikecon de la lingvo al ne-Esperantistoj." EEU planas ankaŭ okazigi dudek forumojn pri lingvaj rajtoj en dudek EU-landoj, kaj same dudek forumojn kaj rondtablajn diskutojn "pri racia sistemo de multlingveco, kiu garantias veran lingvan egalrajtecon de ĉiuj EU-lingvoj".

- Ni devas uzi la monon ekzakte laŭ la prezentita plano. La restantajn 20 procentojn de la financado ni certigis per la promeso de Etsuo Miyoshi. Kiam ni prezentis la peton, ni devis apudmeti subskribitan promeson, kion sinjoro Miyoshi faris. Ankaŭ la kotizoj kontribuas al la financado, rakontas EEU-sekretario Zlatko Tišljar.

EEU jam luis oficejon en Bruselo en la Domo de Internaciaj Organizaĵoj en la strato Washington, li rakontas.

- Nun ni aĉetos meblojn kaj bazan ekipaĵon. La salajroj estas parte pagataj jam al la oficistino, kiu laboras por EEU ekde novembro pasintjare, sed ĝis nun ricevis nur honorariojn de 1000 eŭroj monate. Ni enoficigos nun  laŭeble urĝe iun baze de konkurso. Inter la kandidatoj povos esti ankaŭ la nuna oficistino.

Kvankam la decido pri la subvencio kaj sekve la mono venas nur nun, la EU-subteno estas celita por la agado de EEU dum la jaro 2008. Do, ne eblos ŝpari parton de la mono por posta uzo. Pli malfrue dum ĉi tiu jaro EEU devos prepari novan peton pri subvencio por la jaro 2009.

- La ŝancoj por ricevi la monon ankaŭ en la posta jaro estas nun multe pli grandaj ol antaŭe, sed bedaŭrinde ne tute certaj, diras Zlatko Tiŝljar.

EEU estas unu el la 36 eŭropnivelaj organizaĵoj kiuj ricevis subvencion, el pli ol 300 organizaĵoj kiuj petis subvencion de la koncerna buroo por la jaro 2008.

arkivita en: