Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / EEU volas kantigi prezidentojn esperante - kaj latine

EEU volas kantigi prezidentojn esperante - kaj latine

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-19 22:00
La prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, kunvoku kunsidon de pluraj eŭropaj prezidentoj kiuj subtenu kantadon de la eŭropa himno en Esperanto kaj en la latina. Tion esperas atingi Eŭropa Esperanto-Unio. Krome la registaro de Slovenio printempe de 2008 laboru por akcepto de EU-dokumento utila por Esperanto. Tio estu la ĉefa strategia celo de Eŭropa Esperanto-Unio, konkludis la estraro de EEU en sia kunsido la en Bruselo la 7-an de januaro 2006. Krome EEU laŭ la estraro klopodu fariĝi organizaĵo regule financata de EU, kaj faru DVD-filmon pri Esperanto.
EEU volas kantigi prezidentojn esperante - kaj latine

EEU-estraranoj en la UK en Vilno.

La sekva kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio okazos en Maribor en Slovenio julie-aŭguste 2007, decidis la estraro. La estraro petos ke Małgorzata Handzlik, la sola esperantisto en la EU-parlamento,  iĝu prezidanto de la honora komitato de la kongreso. La honora komitato petu akcepton de la slovena registaro jam ĉi-jare por ricevi subtenon de Slovenio al Esperanto.

Precize kian subtenon EEU petu de Slovenio ankoraŭ ne klaras. La plej ambicia plano estas peti, ke Slovenio postulu de la Eŭropa Komisiono raporton pri la funkciado kaj uzebleco de Esperanto en internacia komunikado. Se tia propono montriĝos tro nerealisma, EEU planas anstataŭe lobii por plimultigo de la lingvoj kies studadon fondaĵoj de Eŭropa Unio subtenas.

Sur la nivelo de internacia politiko EEU esperas ankaŭ konvinki ŝtatestrojn kanti en Esperanto kaj la latina. Laŭ decido de la estraro, EEU proponu pere de Małgorzata Handzlik, ke la prezidento de Pollando Lech Kaczyński iniciatu kunvenon de "kelkaj ŝtatprezidantoj de EU- kaj kandidataj landoj".

En la pint-kunveno proponota de EEU, la prezidentoj diskutu nur unu temon: la kantadon de la eŭropa himno. EEU esperas ke la prezidantoj akceptos kaj subtenos la jenan rekomendon al la EU-parlamento: En internaciaj eŭropaj aranĝoj,  en kiuj oni antaŭvidis kantadon de eŭropa himno, oni kantu la himnon en du lingvoj (unu strofon en la latina kaj alian en Esperanto).

La teksto de la himno laŭ EEU estu tiu de Schiller, kaj la esperanta parto estu kantata en la traduko de L.L. Zamenhof. Kvankam la deziro de EEU estas tre klare difinita, ne klaras kial EEU supozas ke eŭropaj prezidentoj efektive volus kunveni por diskuti kantadon de la eŭropa himno.

Iomete malpli ambicia estas la plano inviti la kulturan komisionon de la EU-parlamento gasti en la germana urbo Braunschweig kiam tie okazos jubilea kongreso de germanaj esperantistoj. Sur la politika kampo EEU krome esperas "pere de siaj Landaj Asocioj" labori por la estigo de tuteŭropa poresperanta partio.

La "Landaj Asocioj de EEU" efektive estas Landaj Asocioj de UEA en la landoj de la Eŭropa Unio, kaj kiel tiaj ili estas laŭdifine politike neŭtralaj. Estas dubinde, ĉu la statuto de UEA permesus al Landaj Asocioj okupiĝi pri starigo de politikaj partioj. Tamen la ĝenerala engaĝiĝo de la Landaj Asocioj en la funkciado de EEU ĝis nun estis minimuma, kaj ne ŝajnas kredeble ke ili subite ekaktivus sur la politika kampo nur pro decido de la estraro de EEU.

Sur iom pli praktika kaj realisma nivelo EEU volas esplori ĉu ĝi povus ricevi subvenciojn de Eŭropa Unio, kolekti faktojn pri lingva diskriminacio en Eŭropo kaj produkti DVD-filmon kun la titolo "Kia povus esti Eŭropo".

La ĉefa problemo de EEU, kiel ĉiam, estas la manko de financaj rimedoj. Por kolekti monon por la planata filmo EEU laŭ la decido de la estraro sendos pet-leterojn al multaj esperantistoj. Krome la estraro de EEU decidis, ke "la prezidanto de EEU salutparolu ĉe la malfermo de UEA-kongreso kaj instigu la kongresanojn helpi (samtempe la filmteamo klare signita per apartaj T-ĉemizoj filmados okazadojn dum la kongreso)".

Por la laboro pri la film-projekto, EEU decidis pagi salajron de 500 eŭroj monate al Petro Balaž dum la tuta jaro 2006.

Por la planata reklam-parolado en la solena inaŭguro de la Universala Kongreso supozeble estos bezonata ankaŭ la aprobo de UEA. Tamen la sinteno de Renato Corsetti al la strebadoj de EEU ne estas plene entuziasma, kiel montras lia reago sendita al pluraj adresoj:

- Dankon pro la protokolo de la estrar-kunsido! Mi esperas ke la eŭropaj landaj asocioj, kiuj teorie regas en EEU, neniam malkovros viajn planojn pri EEU.

Responde al demando de Libera Folio, Renato Corsetti klarigis, ke laŭ li EEU devus pli atenti la landajn asociojn, el kiuj multaj opinias, ke oni ne fondu apartan partion por Esperanto, sed informadu la ekzistantajn. Ankaŭ la desuprismon de EEU Renato Corsetti ŝajnas iom malŝati.

- Persone mi ne kredas je la mirakla povo de ŝtatestro, kiu kunvokas la aliajn eŭropajn ŝtatestrojn por kantigi la himnojn en Esperanto, sed mi kredas pli je la laboro de esperantistoj en ĉiu unuopa lando. Tiun laboron EEU devus kunordigi, opinias Renato Corsetti.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-01-10 18:07

La tiel nomata "eŭropa himno" ne temas pri Euxropo, des malpli pri la tiel nomata Euxropa Unio (kiu estas nek euxropa nek unio); gxi temas pri la homaro. "Alle Menschen werden Brüder" - cxiuj homoj fratigxas, ne nur la EU-civitanojn.

EEU devus peti EU:n ne plu sxteli siajn simbolojn sed finfine inventi proprajn.

Gunnar Gällmo

mateno
mateno diras:
2006-01-11 12:52

En la tiel nomata slovakia himno oni trovas la vortojn "Nad Tatrou sa blýska, hromy divo bijú" ("super Tatro fulmas, batas tondro-batoj", traduko E.V.Tvarožek), sed Tatroj ne estas ekskluzive Slovakiaj, parte apartenante al Pollando. Mi tamen dubas, ĉu SKEF petos Slovakan respublikon inventi iujn pli proprajn simbolojn.

gmickle
gmickle diras:
2006-01-12 22:15

La EEU celas la usonecigon de Eŭropo. Oni ne trompiĝu pro EEU-aferoj kiel "lingvodefendado". Ili nur ŝajne direktiĝas kontraŭ usonaj kulturaj influoj – sed fakte servas por emigi esperantistojn tute ĝenerale al etnokultura diferencismo kaj miksofobio.

Karakteriza trajto de Usono, rimarkata de multaj, kiuj vizitas ĝin, estas la flagoflirtigado en publikaj lokoj, la ĉieaj demonstroj de patriotismo, la profunda radikiĝo de naciismo en la loĝantaro. Zlatko Tišljar, sekretario de la EEU, opinias tiun staton modelkaraktera por la estonta Eŭropo. (Oni rigardu lian libron "Eŭropa Ideologio".) Estas tute konsekvence, ke la EEU zorgas pri la kantado de la eŭropa nacia himno.

Serĉante vojojn por fortigi la eŭropan naciismon helpe de Esperanto, la EEU ne bezonas la aliloke renkontatan alibion, ke Eŭropo iĝu kontraŭpezo kontraŭ la usona tropotenco, ia pli bona alternativo. Ĝi honorigas Lech Kaczyński per la grava komisio kantigi la himnon Esperante kaj latine. Kaczyński estas politikisto laŭ la gusto de George Bush. Kiel tiu, li estas arda defendanto de "kristanaj valoroj". Antaŭ malmulte da monatoj li (ankoraŭ urbestro de Varsovio) malpermesis nome de la publika moralo gejan-lesban manifestacion, ne lasante sin erarigi pro la voĉoj de tiuj, kiuj vidis en tio mankon de respekto al la homaj rajtoj. Demandite jam antaŭ la komenco de la iraka milito pri sia sinteno, li brave svingis la voston kaj signalis aprobon al la usona militiro – ĉu kun aŭ sen UNO-mandato.

ztisljar
ztisljar diras:
2006-01-25 18:25

La auxtoro de la antauxa komento (ne kuragxante diri sian nomon) asertas koni min tiel bone, ke li scias kion mi pensas pri Usono: do ke mi estas sxajne ties adoranto. Homoj kun iom da logiko legintaj mian menciitan libron povas trovi en gxi ecx ne vorteton pri tio - inverse, mi plurfoje mencias neceson de euxropa identeco gxuste pro tio ke EU klare diferencigxu de Usono kaj aliaj neeuxropaj granduloj. Mi mem travivis ekstremajn sxovinismojn kaj bone konas konsekvencojn de troigitaj naciismoj kia interalie estas la unona kaj cxiu mia vorto krias kontraux la troigoj rilate kiun ajn nivelon de grupaparteno. Tamen, mi bone konscias ke la identecoj estas konsista parto de cxiu homgrupo, ke oni simple ne povas vivi sen esti membro de grupoj kaj senti pli aux malpli fortan identecon. Sen identeco grupo disfalas, kun troigita identeco gxi kauxzas malbonon al aliaj kaj al si mem. Legu mian novan libron "Euxropo, vi baldaux mortos". Cxiu kiu deziras povas ricevi gxin elektronikforme petante gxin de mi. Zlatko Tisxljar (zlatko.tisljar@azm-lu.si)