Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Buller iĝis ĉefdelegito por Togolando

Buller iĝis ĉefdelegito por Togolando

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-16 18:46
La estrarkunsido de UEA en majo aprobis kvindekon da ĉefdelegitoj por nova dujara oficperiodo. Ne estis elektita unu: Gbeglo Koffi, la antaŭa direktoro de la Afrika Oficejo de UEA. En la diskutejo de la komitato de UEA Osmo Buller nun klarigis, ke li mem provizore prenas la lokon de Gbeglo Koffi. Laŭ la regularo de UEA la tasko de la neekzistanta ĉefdelegito portempe devus transiri al la momente same neekzistanta direktoro de la Centra Oficejo. "Ĉar mankas la Direktoro de la CO, mi kiel Ĝenerala Direktoro plenumas tiun funkcion", li aldonis. Laŭ Probal Dasgupto Gbeglo Koffi ne estis akceptita kiel ĉefdelegito, ĉar li "direktas siajn energiojn en maniero, kiu ne reprezentas la celaron de UEA".

La estraro de UEA supozeble malaprobis la ĉefdelegitecon de Gbeglo Koffi, ĉar li de pluraj jaroj konfliktas kun la gvidorganoj de la asocio, kaj ĉar ekzistas financa konflikto inter li kaj la asocio.

Post kiam iĝis konate, ke la estraro de UEA ne akcpetis la ĉefdelegitecon de Gbeglo Koffi, la eksa ĉefdelegito kelkfoje intervenis en la diskutejo de la komitato de UEA pri la temo. Granda diskuto ne estiĝis, sed komitatano Johan Derks petis, ke la ĝenerala direktoro klarigu, laŭ kiuj kriterioj la estraro povas malakcepti kandidatojn por ĉefdelegiteco.

- Kiu estas la oportuneco lasi tiun oficon vaka? Kion tio praktike signifas por la influo de UEA en Togolando? li demandis.

En sia respondo Osmo Buller citis la Regularon de UEA pri delegitoj, laŭ kiu la ĉefdelegiton elektas la estraro de la asocio, kun la aprobo de la landa asocio.

Osmo Buller- La Estraro ne bezonas klarigi, kial ĝi ne akceptis proponon de iu landa asocio. Ĝi eĉ ne bezonas peti proponojn, sed ĝi bezonas nur aprobon de la koncerna landa asocio. Kiel dirite, mi tamen petis anticipe proponojn, ĉar tio estas la plej praktika kaj tempoŝpara maniero.

La publika bildo kaj influo de UEA en Togolando kaj alilande nur pliboniĝos pro la decido de la estraro ne aprobi la proponitan ĉefdelegiton, opiniis Osmo Buller en la diskutejo de la komitato:

- Eĉ sen ĉefdelegito la situacio estas pli bona ol antaŭe, kiam per sia sinteno al UEA kaj ties gvidantoj la ĉefdelegito konfuzis kaj eĉ ŝokis esperantistojn en kaj ekster Togolando, ĉar de tiu, kiu estas kvazaŭ ambasadoro de UEA en sia lando, ili evidente atendis ion alian.

Gbeglo KoffiLa rifuzita ĉefdelegito replikis samforume, donante altan takson pri la sugesta kapablo de Libera Folio je la menso de la ĝenerala direktoro de UEA:

- Li tamen ne konscias, ke li eraras konsiderante sin la sola perfekta homo sur la tero, ĉar Libera Folio neniam raportas pri liaj fuŝoj en Esperantujo kaj aparte ene de UEA.

Laŭ aserto de Gbeglo Koffi, li estas persone persekutata de Osmo Buller ekde novembro 2000.

- De tiam ĝis nun Osmo iras siajn vojojn por atingi sian celon: "Ĉiel klopodi por ke Koffi ne havu estontecon en la E-movado". Nur mia morto helpos lin atingi sian celon. Eĉ se mi mortas nun, li neniam atingos sian celon, ĉar miaj gefiloj daŭrigos miajn laborojn.

Al la vortoj de Gbeglo Koffi reagis Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, kiu siatempe membris en la sama estraro de UEA kun Gbeglo Koffi:

- Mi ne komprenas, kial Koffi volas ĉiurimede pravigi la malpozitivan juĝon de Osmo pri li. Ĉiuokaze mi ne vidis flanke de Koffi en ĉi tiu listo aŭ aliloke unu pozitivan, poresperantecan mesaĝon dum la lastaj jaroj. Alivorte mi ne vidis mesaĝon indan je ĉef-delegito de UEA.

Probal DasguptaLaŭ la nuna prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, la estraro de UEA bone komprenas, ke Koffi kiel A-komitatano reprezentas plimulton de la organizita togolanda movado.

- Ni antaŭe provis kongruigi kun la realoj ankaŭ la principan komprenon, ke Koffi reprezentus la voĉon de UEA al la esperantistoj en Togolando. Per nia decido ne nomumi lin ĉi-mandate ĉefdelegito de UEA por Togolando, ni akceptas - kun bedaŭro - la fakton, ke tiu energia persono direktas siajn energiojn en maniero, kiu ne reprezentas la celaron de UEA, ekzemple la manifeston de Prago, kaj ke ne estas vershajne, ke li baldaŭ redirektos siajn energiojn, Probal Dasgupto skribis en la diskutejo de la komitato de UEA.

Intertempe Osmo Buller promesis baldaŭ ekokupiĝi pri preparado de nova propono al la estraro pri ĉefdelegito por Togolando. Ĝis nova decido laŭ li ne estas problemo, ke li mem plenumos la funkciojn de la ĉefdelegito.

- Se UEA kapablis vivi jam pli ol ses jarojn sen oficeja direktoro, ĝi ankaŭ ne kolapsos, se dum iom da tempo ne estos ĉefdelegito en Togolando.

arkivita en: