Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Gbeglo Koffi iĝis komitatano de UEA

Gbeglo Koffi iĝis komitatano de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-03 17:21
Gbeglo Koffi estas la nova reprezentanto de Togolando en la Komitato de UEA. Tion anoncis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. La Centra Oficejo de UEA ricevis oficialan eksiĝ-leteron de la antaŭa Togolanda komitatano, Kokou Sagbadjelou.
Gbeglo KoffiEn cirkulero dissendita la 13-an de februaro nome de la nova Afrika Centro Esperantista, Gbeglo Koffi anoncis, ke Kokou Sagbadjelou petis liberigon de sia posteno, kaj ke la nova komitatano estos Gbeglo Koffi mem.

Tiam Osmo Buller klarigis, ke por nomumi novan komitatanon ne sufiĉas simpla telefonvoko aŭ retmesaĝo, eĉ se sendita nome de Unuiĝo Togolanda Esperantista, la landa asocio de UEA en Togolando.

Nun la Centra Oficejo ricevis la necesajn dokumentojn, kaj la 3-an de aprilo Osmo Buller oficiale informis la komitatanojn pri la elekto de Gbeglo Koffi:

La Centra Oficejo ricevis leteron de Kokou Sagbadjelou, en kiu li anoncas sian eksiĝon kiel komitatano A de UEA por Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), kaj rajtigilon de UTE por Gbeglo Koffi kiel nova komitatano A por UTE por la restanta oficperiodo. Mi konstatis, ke la dokumentoj estas validaj. Sekve tiu ŝanĝo de komitatano A validas ekde hodiaŭ.

- Mi ĝojas, ke finfine la ŝanĝo okazis, kaj espereble  profitos nia asocio, komentis Gbeglo Koffi en la sama listo.

La komitato de UEA konsistas el komitatanoj A, elektitaj de la aliĝintaj asocioj, de la observantoj kaj de la junulara sekcio, komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj, kaj komitatanoj C, elektitaj de la komitatanoj A kaj B "por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj".

La influo de la individuaj membroj en la komitato estas tre malforta, kvankam la individuaj membroj donas la ĉefan parton de la enspezoj de UEA. El la 74 komitatanoj nur ses rekte reprezentas la individuajn membrojn. La komitato de UEA nun konsistas el 58 komitatanoj A, 6 komitatanoj B, kaj 10 komitatanoj C. Estas krome 10 observantoj.

Estraranoj de UEA laŭstatute devas esti komitatanoj. Kiel komitatanoj C tial ofte estas elektataj estraraj kandidatoj, kiuj ne jam estas komitatanoj. Gbeglo Koffi pli frue estis estrarano de UEA kaj komitatano C dum la jaroj 1998-2004.

Kiam UTE ekhavis pli ol cent membrojn kaj unuafoje rajtis nomumi propran komitatanon A, kiel komitatano post longa pripensado estis elektita Kokou Sagbadjelou. Dum la jaro 2005 Gbeglo Koffi kiel direktoro de la Afrika Oficejo estis oficisto de UEA, kaj tial ne povis esti komitatano.

Laŭ Gbeglo Koffi al Kokou Sagbadjelou nun mankegas tempo, kaj tial li ne plu povas esti komitatano de UEA. Kokou Sagbadjelou mem estas kontaktebla rete nur pere de Gbeglo Koffi.
arkivita en: