Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Gbeglo Koffi denove volas iĝi komitatano de UEA

Gbeglo Koffi denove volas iĝi komitatano de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-16 17:09
La Landa Asocio de UEA en Togolando, Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), volas liberigi la lokon de sia ĝisnuna reprezentanto en la Komitato de UEA, Kokou Sagbadjelou. Sur lian lokon UTE volas meti la antaŭan direktoron de la Afrika Oficejo de UEA, Gbeglo Koffi.

Gbeglo KoffiTion anoncis Gbeglo Koffi mem en cirkulero sendita la 13-an de februaro nome de la nova Afrika Centro Esperantista, kiun li estras: "Pro ŝanĝoj en la profesia vivo, la komitatano A de UEA en Togolando estas devigita forlasi kelkajn laborojn E-ajn. Jen do li petis liberiĝon de la komitata laboro. La komitato de UTE komprenis la situacion, kaj ĵus elektis anstataŭanton. Tiu ĉi estas s-ro GBEGLO Koffi. Informo jam iris al la Ĝenerala Sekretario de UEA pri la anstataŭigo."

Kokou Sagbadjelou, la prezidanto de UTE, estas malfacile kontaktebla, rakontas Gbeglo Koffi al Libera Folio:

- Li ne havas retadreson kaj tiel ricevas siajn mesaĝojn tra mia adreso.

Laŭ Gbeglo Koffi al Kokou Sagbadjelou nun mankegas tempo, kaj tial li ne plu povas esti komitatano de UEA. Laŭ Gbeglo Koffi, Kokou Sagbadjelou volas ankaŭ demisii de sia posteno de prezidanto de UTE:

- Dum la 13-a TEK ni petis lin gardi la postenon de prezidanto ĝis la fino de la mandato en decembro 2006. Ĉar li estas tre serioza, kaj ne ŝatas nur porti titolon, li iel akceptis. De tago al tago laboroj aldoniĝas kaj li memorigas pri sia deziro.

Spite la anoncon en la cirkulero de Afrika Centro Esperantista, Gbeglo Koffi mem ne volis konfirmi al Libera Folio ke li estos la nova reprezentanto de Togolando en la Komitato de UEA.

- Gvidorganoj de la landa asocio en Togolando zorgas pri la afero, li respondas.

Gbeglo Koffi estis komitatano C dum la jaroj 1998-2004. Kiam UTE ekhavis pli ol cent membrojn kaj unuafoje rajtis nomumi propran komitatanon A, kiel komitatano post longa pripensado estis elektita Kokou Sagbadjelou. Dum la jaro 2005 Gbeglo Koffi estis oficisto de UEA, kaj tial ne povis esti komitatano.

Osmo BullerLaŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, por nomumi novan komitatanon ne sufiĉas simpla telefonvoko aŭ retmesaĝo, sendita nome de UTE.

- Necesas au eksiĝletero de la nuna komitatano aŭ esprimo de malkonfido de UTE al li. En ambau kazoj retmesaĝo ne sufiĉas, sed necesas originala papera letero. Kiam temas pri esprimo de malkonfido, ĝin devos trakti la Komitato en sia venonta kunsido, antau ol la nova komitatano povos formale transpreni la lokon.

Libera Folio: Ĉu landaj asocioj ofte esprimas malkonfidon al sia komitatano?

- Tio okazas ege malofte. Mi memoras nur la kazon en 1985, kiam Pola Esperanto-Asocio esprimis malkonfidon al siaj tri komitatanoj A kaj nomumis aliajn. Ĉar lastatempe oni denove brokantis per la "polaj eventoj de 1985", indas eble aldoni, ke tiun malkonfidon prezentis la estraro de prezidanto Jerzy Leyk kaj ne la postaj "puĉintoj". Post la "puĉo" UEA plu konsideris la komitatanojn anoncitajn de Leyk kiel validajn komitatanojn.

Krom formala deklaro de malkonfido, la statuto de UEA mencias nur morton kaj nepagon de kotizo kiel manierojn perdi komitatanecon. Laŭ Osmo Buller komitatano tamen ja rajtas demisii de sia posteno.

- Komitatano ja rajtas eksiĝi antaŭtempe pro aŭtentike propra kialo. Se nun profesiaj ŝanĝoj igas Kokou Sagbadjelou eksiĝi, ili evidente venis iom subite, ĉar UTE anoncis lin kiel komitatanon A nur en majo pasintjare anstataŭ jam en la normala elektojaro 2004, t.e. antaŭ la UK en Pekino.

Pro profesia laborpremo aŭ aliaj subitaj kialoj malofte okazas eksiĝoj, rakontas Osmo Buller.

- Tio ankaŭ ne necesas interalie pro tio, ke komitatano A, kiu ne povas partopreni en komitatkunsidoj dum iu UK, rajtas nomumi anstataŭanton, kiu havas plenajn rajtojn de komitatano en la koncernaj kunsidoj.

La diferenco inter anstataŭanto en kunsido kaj ordinara komitatano estas, ke anstataŭanto ne povas sendi mesaĝojn al la komitata retpoŝta listo.

arkivita en: