Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La saluto de la finna kulturministro

La saluto de la finna kulturministro

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-05 17:31
Saluto de Stefan Wallin, ministro pri kulturo kaj sporto en la 100-jara jubileo de Esperanto-Asocio de Finnlando la 28-an de aprilo 2007, en la Nobelara Domo, Helsinko.

Estimataj festantoj, estimata prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, arvoisat juhlavieraat, ärade festpublik,

En Finnlando ni kutimis pensi, ke por sukcesi ekster la limoj de la lando ni devas posedi almenaŭ unu fremdan lingvon, eble eĉ pli ol unu.

Nia lingvoscio rimarkinde evoluis kaj plivastiĝis dum la lastaj jardekoj. Malgraŭ tio ne eblas nei la fakton, ke la devo uzi fremdan lingvon en diversaj internaciaj kontaktoj metas nin – same kiel la reprezentantojn de aliaj ”regionoj de malgranda lingvo” – en malavantaĝan pozicion kompare kun tiuj, kies propra lingvo uzeblas en la sama situacio.

Esperanton naskis siatempe revo pri lingva samrangeco kaj pri egalaj ebloj por komunikado. La unikeco de Esperanto troviĝas en tio, ke ĝi donas al homoj la eblon esprimi siajn pensojn kaj defendi siajn interesojn surbaze de egalaj kondiĉoj, ĉar ĝi estas la propra lingvo de neniu. Al Esperanto ligiĝas ankaŭ la grava principo respekti la multecon de lingvoj kaj kulturoj: Esperanto ne celas anstataŭi naciajn lingvojn sed ja funkcii kiel komuna, aldona dua lingvo.

Esperanto-Asocio de Finnlando estis fondita la 28-an de aprilo 1907. Ĝi estis parto de tiu sama ondo de libereco, kiu donis al la grandprinca Finnlando universalan balotrajton. Post multjara prepara laborado tiam eblis fondi tutlandan Esperanto-organizaĵon. Apenaŭ 20 jaroj pasis post kiam L. Zamenhof publikigis en Varsovio tiun kajereton kun 40 paĝoj kaj vortlisto, kiu formis la bazon de la internacia lingvo, de la projekto iom post iom evoluonta por iĝi lingvo vivanta.

Estas ĝojige, ke Finnlando multflanke kontribuas al la esperanta kultura vivo. Kion ni konas kiel Mumindalen aŭ Muumilaakso estas konata kiel Muminvalo. Oni diras ke Dolchamar estas populara precipe inter la juna esperantistaro. Kulturo elstaras ankaŭ en la programo de la jubilea festo. Koruso prezentas la kanton La Polusstelo verkitan de Nino Runeberg, la unua prezidanto de la Asocio, nepo de nia nacia poeto. Kantela muziko kondukas la pensojn al la nacia epopeo Kalevala, kiu eldoniĝis en esperanta traduko laŭde recenzita.

En la somero Finnlando gastigos internacian kulturfestivalon Arta Lumo en Kuopio. Tie artistoj-esperantistoj de plej diversaj branĉoj prezentos siajn verkojn. Mi esperas, ke la festivalo allogos multajn vizitantojn, de proksime kaj de fore, kaj samtempe kontribuos al la evoluo de la esperanta kulturo kaj vaste dissemos ĝiajn fruktojn.

La hodiaŭa 100-jara jubileo de Esperanto-Asocio de Finnlando elstarigas la vivan energion de esperanta kulturo en nia lando. Mi kredas, ke la hodiaŭa surstrata kvizo igis la esperantan kulturon kaj ĝian historion pli vaste konataj kaj ankaŭ kreskigos la nombron de ĝiaj lernantoj kaj parolantoj.

Mi deziras sukceson en via agado!

Stefan Wallin
Ministro pri kulturo kaj sporto