Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / UEA reprezentita kontraŭvole

UEA reprezentita kontraŭvole

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-15 16:50
La 3-an de majo, tri tagojn antaŭ la elekto de la franca prezidento, reprezentantoj de tri esperantistaj organizaĵoj vizitis la stabejon de Nicolas Sarkozy, la dekstra prezident-kandidato, por diskuti lingvajn temojn. Unu el la esperantistoj estis Bertrand Hugon, kiu anoncis, ke li reprezentas Universalan Esperanto-Asocion. Poste tamen montriĝis, ke li ne ricevis la rajtigon de UEA por reprezenti la organizaĵon en politika kunteksto. "Mi mem, kvankam vicprezidanto de UEA, neniam intervenus pri grava afero sen interkonsento kun la prezidanto! Mi eĉ ne imagus, ke sen speciala mandato de la komitato aŭ de la estraro, simpla komitatano prezentus sin al ekstera instanco kiel reprezentanto de UEA", kritikis Claude Nourmont.

La renkontiĝo kun Patrick Dechin, reprezentanto de Nicolas Sarkozy, okazis ĵaŭde la 3-an de majo, je la 11-a horo antaŭtagmeze, en Parizo, kaj daŭris duonhoron. Krom Bertrand Hugon, kiu anoncis ke li reprezentas Universalan Esperanto-Asocion, ĉeestis Didier Janot nome de Unuiĝo Franca Esperantista, kaj Jean Paul Tonnieau nome de la regiona organizaĵo Esperanto Loiret.

Dum la renkontiĝo la tri esperantistoj rakontis al la stabano de Nicolas Sarkozy pri la tri esperantistaj organizaĵoj kaj iliaj celoj, donis bazajn informojn pri Esperanto, kaj provis respondi la demandon de Patrick Dechin pri tio, kial la demandoj levataj de la esperantistoj ne ŝajnas interesi politikistojn.

La esperantistoj specife atentigis Patrick Dechin pri la graveco de lingva diverseco, rakontis pri la Eŭropa Ĉarto de la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, pri la Raporto Grin, kaj pri propono enkonduki Esperanton en la francan abiturientiĝan ekzamenon. Krome Bertrand Hugon laŭ siaj propraj vortoj "iom mallerte" kritikis la manieron, en kiu Nicolas Sarkozy volas disvastigi la uzon de la franca lingvo.

La reprezentanto de Nicolas Sarkozy responde klarigis, ke li nenion povas promesi al la esperantistoj.

Jam post la elektiĝo de Nicolas Sarkozy kiel franca prezidento, en la retlisto "Eksteraj rilatoj" estis disvastigita raporto pri la renkontiĝo, verkita de Bertrand Hugon. Post la apero de la raporto Claude Nourmont, estrarano kaj vicprezidanto de UEA, publike esprimis sian miron pri la asertata reprezentiĝo de UEA en tia politika renkontiĝo.

- Mi tre miras, ke iu ĉeestis nome de UEA! Temas verŝajne pri eraro. UEA neniel komisiis iun ajn agi tiel por afero interna al iu lando, ŝi skribis en la listo, kie aperis la komuniko.

Bertrand Hugon opiniis, ke li ne bezonis apartan rajtigon por partopreni la renkontiĝon nome de UEA:

-Kiam Nikolas Sarkozy volas, ke la franca estu instruata kiel dua fremda lingvo en ĉiuj lernejoj de Eŭropa Unio, tio jam ne plu estas interna afero al la lando Francio. Cetere, mi ne kredas, ke oni bezonas specialan komisiitecon por  informi, ke UEA estas por lingva diverseco kaj por lingvaj rajtoj.

Tian argumenton Claude Nourmont ne akceptis.

- Certe oni ne bezonas specialan komisiitecon por informi, ke UEA (same kiel UFE) estas por lingva diverseco kaj por lingvaj rajtoj. Sed tio estas tute alia afero ol ĉeesti "nome de UEA."

Claude Nourmont, kaj Renato Corsetti, kiu oficiale respondecas pri la eksteraj rilatoj de UEA, anticipe sciis pri la planata renkontiĝo, sed tute ne estis informitaj pri tio, ke unu el la partoprenontoj intencas reprezenti Universalan Esperanto-Asocion.

- Komitatano ne devus sen interkonsento anonci, ke li reprezentas UEA-n. Ĉefe se temas pri rilatoj kun politikistoj. Kaj ĉiuokaze, tio estas franca afero, ne internacia, kaj UEA ne rajtas interveni en tio.

Laŭ Claude Nourmont granda malutilo ne okazis, ĉar la reprezentanto de Nicolas Sarkozy kredeble memoros nur, ke lin vizitis reprezentantoj de organizaĵoj kiuj iel rilatas al Esperanto.

- Des pli ke la dokumentaro estas grandparte de UFE. Sed flanke de UEA vi povus ricevi de iuj, se ili ekscius tion, multe pli malmildajn vortojn!

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2007-05-10 20:01
Iomete mi miras, ke estas tia shtormeto. Se mi bone komprenas, Bertrand Hugon diris, ke li reprezentas UEA-n - dum li shajne devus diri, ke li estas komitatano de UEA kaj ke li povas raporti la vochdonitan starpunkton de UEA - sed ne havas apartan mandaton. (Chu cetere lau ies opinio temis pri tia traktado, en kiu oni bezonas mandaton por povi surloke fari ian decidon?)

Chu vere diferenco sufiche granda por perdi kun ghi sian tempon? Chu vere homoj en UEA devus maltrankvilighi pri tio, dum kutime UEA rakontas al la publiko, ke ghi reprezentas "la esperantistojn" - kiel legeblas pri unu tia kazo en Libera Folio, http://liberafolio.org/2007/micklegepatra/ ?
EsperantoLand
EsperantoLand diras:
2007-05-12 19:07
Reprezentante la asocion EsperantoLand (http://www.esperantoland.org), mi kompreneble samopinias kun s-ro Lu, ke estas neniu grava diferenco. Se ekz-e mi renkontighas oficiale kun alta politika reprezentanto ankau mi lauokaze asertas, ke mi reprezentas UEA-n, GEA-n, GEJ-n, EsperantoLand, Komunistan Partion, Mormonan eklezion, usonan Respublikan Partion au British Council. Mi ja konas iliajn opiniojn kaj certe povas sufiche tauge reprezenti.

Louis de Beaufront
oficiala reprezentanto
Lu
Lu diras:
2007-05-14 00:25
Se la Esperanto-parolantoj dedichus nur 10 procentojn de la energio aktuale uzata por internaj konfliktoj al serioza gazetara laboro kaj al la ensociigo de Esperanto-lernintoj, vershajne Esperanto florus kiel neniam en sia historio.
EsperantoLand
EsperantoLand diras:
2007-05-14 01:56
Nu, nu. Mi havis la impreson, ke tiu chi konflikto ne estas tre arda, sed ghi similas pli al interesa anekdoto. Do, ghi ne konsumas multan energion. Aliflanke, mi faras Esperanton ne por fari gazetaran laboron kaj por pedagogie ensociigi balbutantojn-novesperantojn, sed por uzi ghin: por klacho, por literaturado, kiel kashlingvon, por ghuado de la bela lingvo k. s.

Alivorte: La energio, kiun konsumas "internaj konfliktoj" (multaj el ili certe nenecesaj), chiuokaze ne estus libera por gazetara laboro. Ech kontraue: Se en Esperantujo ne ekzistus tiuj "internaj konfliktoj", se ne eblus chagrenighi pri la civitistoj, pri la talpoj, pri la eternaj komencantoj k. s., Esperantujo estus multa malpli vigla, multe malpli emocia, multe pli morta.
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2007-05-11 13:17
Lu pravas, temas pri ne-gravajxo! Kaj mi miras ke tia ne-gravajxo okupas tiom da spaco en Libera Folio (pli ol pri la fakto, ke R. Selten parolis pri Esperanto en la Euxropa Parlamento). Mia unua intenco estis PRIVATE atentigi Bertrand Hugon, sed cxar la mesagxo estis sur iu tre malferma listo, mi devis tamen atentigi, ke UEA neniun komisiis en tiu afero. Mi scias, ke Bertrand faris tion tute bonintence, sed tiu bona intenco povus esti miskomprenata. Se mi ne farus tiun atentigon, aperus en diversaj listoj kaj gazetartikoloj, ke UEA sxovas sian nazon en fremdan poton. Oni ne komprenu en tio, ke mi ne subtenas, ke enkadre de eksteraj rilatoj de iu landa asocio, la koncerna landa asocio kontaktu la diversajn partiojn okaze de balotoj. Male, tio estas tute lauxdinda afero, kaj UFE ekzemple regule tion faras.
Claude Nourmont