Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Per Lins, Privat fariĝas preta

Per Lins, Privat fariĝas preta

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-12 09:43
En 1920 aperis la klasika, iom sentimentala, kaj dum multaj jaroj tre populara biografio de Ludoviko Zamenhof, verkita de Edmond Privat. En recenzo aperinta en Literatura Mondo, la unua eldono de "Vivo de Zamenhof" ricevis la plej altan laŭdon de Julio Baghy: "Legu ĉi tiun verkon, kiu estas unu el la plej brilantaj gemoj de nia originala literaturo. Ĝian stilan perfektecon jam garantios la nomo de l' aŭtoro. Li ne bezonas recenzon, nek lia verko. Ĉiu Esperantisto legu kaj sekvu la Majstron!!". La unua esperanta eldono vendiĝis tiel rapide, ke la dua devis esti presita jam en 1923. La verko estis tradukita almenaŭ al la angla, nederlanda kaj norvega lingvoj, kaj en Esperanto aperis kvin senŝanĝaj eldonoj. Nun, post tridekjara paŭzo, ĉe UEA aperis la sesa esperanta eldono, kiu favore diferencas de la antaŭaj.

Edmond Privat: Vivo de Zamenhof. 6-a eldono redaktita de Ulrich Lins, Roterdamo: UEA 2007, 171 paĝoj. 9 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Menciante Esperanto-historiistojn, oni kutime listigas kaj Edmond Privat kaj Ulrich Lins, kiuj ambaŭ doktoriĝis pri historiaj temoj. Tio estas fakte pli flata por Privat ol por Lins, ĉar Lins publikigis sennombre pli da historiaj paĝoj ol Privat. Oni povas facile klarigi tion: Privat estis ĉiam nur ankaŭ-historiisto. Lin okupis precipe la disvastigo de Esperanto, per informado aŭ instruado, kaj krome li preferis verki beletron kaj socikritikajn eseojn. La famo de Privat kiel Esperanto-historiisto ŝuldiĝas al tio, ke li estis (preskaŭ) la unua, kiu prezentis historion de Esperanto (1910/12, 1927), kaj la unua Zamenhof-biografo (1920).

Bedaŭrinde ankaŭ tiu biografio, "Vivo de Zamenhof", suferetas pro la plie beletra-humanisma ol scienca strebado de Privat. Lia stilo foje randas aŭ eĉ atingas sentimentalecon; tio kompreneble plaĉas malsamgrade al malsamaj legantoj. Modernan historiiston plej ĝenas la ofta manko de fontindikoj. Privat verkis sian libreton mallonge post la morto de Zamenhof, okupate de aliaj taskoj, kiam ankoraŭ ne ekzistis postaj eldonoj kun Zamenhof-tekstoj. Tamen, ankaŭ ĉe la postaj eldonoj de "Vivo de Zamenhof" Privat lasis ĝin senŝanĝa.

Kion Privat ne finfaris, tion nun pretigis Ulrich Lins, tri generaciojn post la unua apero kaj tridek jarojn post la lasta eldono. En la teksto de Privat li korektis nur evidentajn eraretojn, sed en 146 finaj notoj li aldonis fontindikojn por la citaĵoj faritaj de Privat kaj ankaŭ klarigis, kie necese, enhavaĵojn. Lins verkis cetere enkondukon pri la eldon-historio kaj siaj propraj faroj, biografieton pri Privat kaj bibliografion pri Zamenhof-biografioj. Indekso helpas trovi personojn kaj aferojn, fotoj kontribuas al la ĝenerale tre plaĉa aspekto de tiu ĉi nov-eldono farita de UEA.

Ziko van Dijk

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2007-09-08 12:32
Mi volas nur vidi la novan bluon de komentoj fare de neredaktistoj (kvankam mi iometete kunredaktas la kulturan fakon, ekzemple jam mendis raporteton pri la itala kongreso el la vidpunkto de kulturo kaj literaturo...).
redakcio
redakcio diras:
2007-09-08 13:26
La komentoj de ĉiam havas bluan fonon. Nova estas nur, ke nun ankaŭ novaĵoj de legantoj (vidu la keston dekstre: "de legantoj") havas la saman bluon, por montri, ke ili ne estas redakciaj materialoj.
Jorge
Jorge diras:
2007-09-08 22:43
fine mi komprenas la radion!