Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Dasgupta: "Ni devas konstrui harmonion en niaj institucioj"

Dasgupta: "Ni devas konstrui harmonion en niaj institucioj"

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-03 09:09
La nova prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, vidas kiel aparte urĝan taskon kreskigi la harmonion, kunlaboron kaj interkomprenon inter la esperantistoj. "Ni devas en nia uzado de Esperanto realigi la ideon ke ni fakte ne parolas Esperanton, se ni ne parolas interkomprene. Alivorte, mi volas ke la vortoj Esperanto kaj interkompreno fariĝu sinonimaj", li diras en intervjuo de Barbara Pietrzak, dissendita de Pola Radio. Barbara Pietrzak mem estis elektita en la novan estraron de UEA kaj iĝis ĝenerala sekretario, sed sian propran duoblan rolon ŝi ne mencias en la intervjuo.

Probal Dasgupta: Mia ĉefa mesaĝo al la esperantistoj kiuj interesiĝas pri UEA, ne nur tiuj en UEA, sed tiuj ekster UEA, kaj kiuj aŭskultas ĉi tiun radio-elsendon, estas ke mi estas ĉefe por la kontinueco en niaj institucioj, ĉar ni devis multe lukti kaj labori por krei niajn nunajn instituciojn. Kaj kiajn ajn ideojn ni ĉiuj havas, kaj mi havas kelkajn frenezajn ideojn, ni devas havi la samajn instituciojn por realigi ankaŭ novajn ideojn.

Barbara Pietrzak: Kaj tiuj novaj ideoj revoluciigos la movadon?

Mi esperas, sed mi ne scias ĉu mi sukcesos konvinki la aliajn pri tio. Sed tian taskon havas ni ĉiuj.

Barbara Pietrzak: Kiu estas do tiu plej grava mesaĝo, viaopinie, kiun ni devus almenaŭ konsideri realigi?

Por mi la plej grava mesaĝo estas, ke same kiel en la 18-a jarcento iuj francaj ideologoj kreis la ideon ke por ke frazo estu en la franca, ĝi devas esti klara, same ni devas en nia uzado de Esperanto realigi la ideon ke ni fakte ne parolas Esperanton, se ni ne parolas interkomprene. Alivorte, mi volas ke la vortoj Esperanto kaj interkompreno fariĝu sinonimaj.

Barbara Pietrzak: Ĉu ili ne estas?

Bedaŭrinde ne. Ni ofte uzas esperantajn vortojn por malpaci. Ekzemple por ĉiu laboro proponas sin dek homoj kun dek malsamaj konceptoj, kaj ili donas dek versiojn de la laboro, kaj tiel fuŝas la laboron, anstataŭ veni kunen kaj fari ion kune. Tre ofte, ne ĉiam, sed tre ofte.

Barbara Pietrzak: Do, kia estas via vizio de la laboro de la nova estraro, kiu fakte formiĝas ĉi tie en Jokohamo? Kiamaniere vi pensas ke devas labori la estraro?

Mi kredas ke la nova estraro jam sufiĉe konas unu la alian de antaŭe, ke ĝi povos harmonie kunlabori senprobleme. La tasko estas konstrui tian harmonion en multaj aliaj lokoj de niaj institucioj. Kaj tio estas laŭ mi aparte urĝa tasko. Tial mi diras, ke Esperanto devas antaŭ ĉio esti ponta lingvo, ke ni devas kreskigi la pontecon de Esperanto ankaŭ en nia propra socio.

Barbara Pietrzak: Kaj la ekstera mondo? Ni kaj la ekstera mondo?

Tie ŝajnas al mi, ke al la ekstera mondo la esperantistoj precipe je la loka kaj landa nivelo povas levi la torĉon kaj diri ke ni estas la homoj kiuj konscias pri la lingva flanko de la rilatoj inter "ni" kaj "la aliaj", ni kaj niaj najbaroj. Do, ni povas fariĝi, ni, esperantistoj, povas fariĝi en ĉiu loko kvazaŭ la kultura konscienco de la loko. Estas demando kiamaniere tion realigi, kaj kompreneble ĉiu lando, ĉiu urbo havos siajn proprajn respondojn al tio, kaj tiel devos esti.

Barbara Pietrzak: Koran dankon pro tiu ĉi opinio. Certe ni havos plurfoje la okazon gastigi vin antaŭ nia mikrofono. Aliflanke eble estas ankaŭ grave memorigi al niaj aŭskultantoj, ke vi transprenas la  plej altan postenon en la Universala Esperanto-Asocio, kiu en la 2008-a jaro havos sian tute apartan jubileon, tamen vi ankaŭ siatempe en tiu ĉi sama asocio volontulis, kiel junulo.

Jes, en 1980, dum preskaŭ unu tuta jaro, mi estis volontulo en la Centra Oficejo Roterdama de Universala Esperanto-Asocio, kaj mi aparte ĝojas povi reveni en alia rolo al tiu mia asocio, de kiu mi estas dumviva membro jam de 1970.

Barbara Pietrzak: Do, ni gratulas pro tiu ĉi dumviveco, kaj fakte ĝojas, ke la prezidadon de la asocio transprenas persono, kiu kvazaŭ... eblas diri avancis, sed tamen, spertis diversajn ŝtupojn de la organizita vivo kadre de UEA.

Jes, kaj mi estis ankaŭ prezidanto de la landa federacio...

Barbara Pietrzak: Pro tio mi diras diversaj ŝtupoj... interalie ni povus mencii ĉiujn viajn postenojn.

Do, mi estas vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, mi restas vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj estas multo por fari en diversaj forumoj. UEA estas unu el la plej grandaj kaj gravaj forumoj, sed ni devas tiel labori, ke ĉiu forumo siaspece floras, kaj ke ili floras kune. Ni certe sukcesos kun ĉies helpo. Antaŭdankon pro ĉies kunlaboro kaj helpo.

La elsendoj de Pola Radio en Esperanto aŭskulteblas en la retejo de la radio. La intervjuo kun Probal Dasgupta estis dissendita la 8-an de aŭgusto.

arkivita en:
msandelin
msandelin diras:
2007-08-28 19:38
Pri harmonio kaj pri la fundo de miaj mantelaj poŝoj:
http://mariasandelin.livejournal.com/