Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La gazetara komuniko de Ipernity en Esperanto

La gazetara komuniko de Ipernity en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-13 11:12
La oficiala gazetara komuniko, per kiu la retejo Ipernity anonis sian multlingviĝon, estis dissendita ankaŭ en Esperanto. Ni publikigas la plenan tekston de la komuniko ĉi tie.

ipernity en esperanto ;-)

ipernity, la unua kunhaviga retejo, kiu ebligas ĉiujn ciferecajn plurmediajn dosierojn, estas ekde nun vizitebla en Esperanto.

Ipernity, kiu estis lanĉita antaŭ 5 monatoj en la lingvoj angla kaj franca, jam ekde la komenco estis forte ŝatata de pluraj Esperanto-parolantoj, el kiuj kelkaj spontanee volontuliĝis por traduki ipernity en la lingvon de D-ro Zamenhof.

"La forta ligo, kiu kunigas niajn membrojn kun ipernity, ebligis al ni alfronti la problemon de plurlingvigo en komuna kaj volontula maniero, kie la membroj mem kunlaboris en la tradukado, uzante eksterretan tradukilon. Ni tiel akiris tre rapide tradukojn de la retejo, kiuj korespondas perfekte al la bezonoj de la uzantoj", deklaras Christian Conti, kunfondinto de la servo.

Danke al tiu ĉi metodo ipernity estas ekde nun havebla en 6 lingvoj, inter kiuj la germana, la hispana kaj la itala! Pro ĝia rapide kreskanta sukceso, la asocio jam komencis novajn tradukojn por povi malfermiĝi al pli granda nombro kaj al pli da diverseco, kaj por la feliĉo de siaj membroj ;-)

http://www.ipernity.com

Pri ipernity

ipernity estas la unua servo, kiu ebligas al vi kunhavigi ĉion en Interreto: blogo + fotoj + filmoj + sonaĵoj + ĉiaj specoj de ciferecaj dokumentoj estas nun kunigitaj en unu sola spaco kaj publikigitaj laŭvole.

ipernity adresas sin ne nur al familioj kaj amikaj grupoj por privata uzo, sed ankaŭ al kreantoj por la disvastigo de siaj verkoj al pli granda publiko.

ipernity (ip+eternity, ip+eterneco) ebligas la daŭran uzadon de siaj servoj, kaj tiel al ĉiuj aranĝi kaj vivigi tion, kion morgaŭ oni nomos la cifereca memoro.

Ipernity kompreneble estas pli ol retejo, kie oni povas kunhavigi siajn dokumentojn. Ĝi krome instigas interagadon inter la aŭtoroj de la publikigitaj dokumentoj kaj inter tiuj, kiuj ilin malkovras kaj uzas. Sistemo de prisondado, kontaktoj, grupoj, retbabilado, interna retpoŝto, ĉio tio kunlaboras al la ekesto de sociaj grupoj.

Le servo estas senkosta kaj havebla en Esperanto kaj en 5 aliaj lingvoj. Kroma opcia pagenda servo, la «PRO»-oferto, ebligas pli intensan uzon kaj aliron al pli ekskluzivaj funkcioj.

Ipernity estas iniciato lanĉita en aprilo 2007 de du francaj Interret-pioniroj, kiuj estis ĉe la bazo de servoj kiel Voila.fr, Estat.com aŭ ankoraŭ Respublica. La asocio havas sian bazon en Sophia-Antipolis, la franca Silicon Valley.

ipernity proponas sintezon de ĉio bona rilate al plurmedia publikigado, al laŭdezira kunhavigo kaj al sociaj retoj en Interreto.  ipernity, tio estas ĉio-en-unu de la Reto 2.0!

arkivita en: