Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso

IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-02 09:41
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Hanojo estis malfermita en solena etoso la 28-an de julio, kaj daŭros ĝis la 3-a de aŭgusto. Al la kongresanoj oni interalie proponis viziton en la maŭzoleo de Ho Chi Minh.

- Mi povas diri ke verŝajne neniam (certe ne dum lastaj jaroj) la malfermo estis tiel solena. Oni aŭdis nacian himnon kaj himnon de Esperanto. Estis multaj gravuloj parolantaj, kaj tio daŭris iom malkutime por IJK-a malfermo. Sed, kiel prezo por pacienco, alvenis tre abunda kaj interesa kultura programo farita de lokaj studentoj, skribas "hara" en sia blogo kiu sekvas la okazaĵojn.

Multaj fotoj jam spekteblas en la reta fotogalerio de "hara".


arkivita en: