Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Fratino de erinaco gajnis konkurson pri sakraĵoj

Fratino de erinaco gajnis konkurson pri sakraĵoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-21 07:12
Pasintjare Norvega Junularo Esperantista anoncis konkurson pri sakraĵoj. Per sia konkurso NJE volis "pruvi ke malgraŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto la lingvo kapablas esprimi fiaĵojn". Sume venis 57 kontribuoj al la konkurso. La rezultoj estis publikigitaj meze de junio en la landa kongreso de norvegaj esperantistoj en Trondheim. La ĵurio konsistis el Jardar Eggesbø Abrahamsen, Otto Prytz kaj Heming Welde Thorbjørnsen (prezidinto de TEJO).

Libera Folio publikigas la verdikton de la ĵurio.

La kriterioj de la konkurso estis ke la kontribuoj ne ataku unuopulojn, sed tamen estu trafaj, vulgaraj, ofendaj kaj originalaj. Alvenis 57 esprimoj, aldone al retpaĝo kiu povas fabriki insultojn. Eblis grupigi la 57 esprimojn en la jenajn ĝenrojn:

  • admonoj kaj konstatoj
  • priskriboj
  • ekkrioj kiuj estis maldecaj sed ne tre insultaj

Pluraj kontribuoj estis evidentaj tradukaĵoj el aliaj lingvoj kaj do ne estis sufiĉe originalaj. La juĝkomisiono aldonis kelkajn kriteriojn: La esprimoj estu relative facile kompreneblaj, ili ne estu tro longaj, kaj estu facile prononci ilin. Almenaŭ unu kontribuo rompis amason da tabuoj kaj insultis plurflanke, sed mankis al ĝi la humura elemento kiu devas esti en ĉiu bona sakraĵo.

La juĝkomisiono laboris retpoŝte. Fine ĝi povis konkludi pri la tri plej bonaj insultoj.

La 3-a premio

La trie plej bona esprimo estas insulta, kvankam la vortoj uzataj ne estas aparte tabuaj. La insulto ne estas same forta kiom n-ro 2, sed la pitoreskeco de la vortumo najbaras al poezio, kion oni devas premii.

La trie plej bona esprimo, premiota per unu kompakt-disko de Vinilkosmo, estas:

Vi estas pli delikata ol felo de fekaĵo.
(kontribuis Manuel Pancorbo Castro, Hispanio)

La 2-a premio

La due plej bona esprimo estas, pro la pli rekta insulto, malpli humura admono ol la plej bona. Sed same kiel la plej bona ĝi havas kombinon de lingva tabuo kaj tabua insulto: La lingva tabuo de la due plej bona insulto rilatas al la uzo de vulgara vorto, kaj la tabua insulto temas pri la grandeco de la referencita korpoparto. La insulto taŭgas nur kontraŭ duono el la homaro, kaj tio iom malkonvenas kiel venkanta sakraĵo. Samtempe la aludita malgrandeco de la menciita tabua korpoparto estas nerekte esprimata, kio estas efika literatura metodo kiun ekspluatis precipe Bjørnstjerne Bjørnson, kvankam en aliaj kuntekstoj.

La due plej bona esprimo, premiota per du kompakt-diskoj de Vinilkosmo, estas:

Serĉu vian kacon per pinĉilo.
(kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio)

La 1-a premio

Kaj nun la venkanto: La admono kombinas du tabuojn: lingvan tabuon pro la uzo de vulgara seksuma vorto, kaj socian tabuon pro tio ke la priskribita ago koncernas kombinon de homo kaj besto. Samtempe la admono vekas imagojn kiuj ne nur donas fortan impreson de doloro, sed ankaŭ aludas ke tute ne eblas plenumi la menciitan agon. Tiel la aspekto de prodolora humuro povas veki ridetojn se oni uzas la esprimon en la ĝusta situacio. Se la admono adresiĝas al virino, oni tuŝas ankaŭ tabuon kiu troviĝas en la pli antaŭjuĝaj rondoj, kio devas esti avantaĝo. Tipologie la esprimo similas al malnova sed senrilata admono de Sunnmøre kiu temas pri simila traktado de salikoko.

La venkinta esprimo, premiota per kvin kompakt-diskoj de Vinilkosmo, estas:


Fiku fratinon de erinaco.
(kontribuis Etel Zavadlav, Kroatio)


Plena listo de la 57 sakraĵoj, senditaj al la konkurso, troviĝas en la retejo de Norvega Junularo Esperantista.

Rilata enhavo
Kiu sakras plej suke?
arkivita en:
mbavant
mbavant diras:
2007-06-20 19:06
Interesa ideo, sed sakraĵo devus respondi al difinita uz-kunteksto, al difinita celo. Sen tiu kunteksto miaopinie apenaŭ eblas taksi la valoron de sakraĵo.

Plej interesa el la proponoj aspektis al mi la insultomaŝino http://jxvasxe.free.fr/iloj/he-verdulacxo.htm (URL fuŝita en la retejo de NEJ).
MariaS
MariaS diras:
2007-06-22 22:22
Hm, kiel bedauxrinde ke Erwin Tastl ne partoprenis la konkurson...