Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La estraro de UEA decidis kongresi en Pollando kaj sekretigi siajn protokolojn

La estraro de UEA decidis kongresi en Pollando kaj sekretigi siajn protokolojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-16 18:11
La Universala Kongreso de Esperanto en 2009 okazos en Pollando. Tion decidis la estraro de UEA dum sia kunsido en Roterdamo de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo. La estraro aparte diskutis la publikecon de siaj protokoloj, kaj "notis, ke pri informado al la Komitato validas paragrafoj en la statuto kaj regularo, kaj ke la estraraj protokoloj ĝenerale ne estas publikaj". Tiu frazo en la estrara komuniko al la komitato estas iom enigma, ĉar jam en 1973 la estraro de UEA decidis "nuligi la konfidencecon de la estraraj diskutoj antaŭ la Komitato kun escepto de unuopaj decidoj, kiuj pro specialaj kaŭzoj, precipe personaj, postulas konfidencecon". Laŭ respondo de Renato Corsetti al demando de Libera Folio, la estaro nun malvalidigis tiun decidon. Ni publikigas la kompletan tekston de la estara komuniko sendita al la komitato.

La estraro de UEA kunsidis en Rotterdam la 13-15 aprilo. La diskutoj temis pri ĉiuj flankoj de la estrara laboro: informado interne kaj al ekstero, kulturo, instruado, landa kaj regiona agado, membraro, kongresoj de la nuna kaj proksimaj jaroj, junulara agado, financoj.

Decidoj faritaj temis plejparte pri preparoj por estonta agado, kvankam ja estas elektojaro, kaj estos nova estraro post la proksima kongreso. Preparoj por la kongreso en Jokohamo estas respondeco de la nuna estraro, kaj necesas multaj decidoj pri programeroj kaj kunsidoj, inter alie preparo de tagordo por la kunveno de la Komitato. Pri la posta jaro, kongreso en Rotterdam, la estraro decidis pri nomoj de loka kongresa komitato.

  • En la jaro 2009 okazos universala kongreso (UK) en Pollando, laŭ principa decido de la estraro, pri kiu vi legos per la Gazetara Servo.
  • La nova revuo Beletra Almanako, eldonata de Mondial, proponis publikigi premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj, kaj la estraro decidis akcepti tiun proponon.
  • ILEI ricevos subvencion por sia laboro en la kampo de instruado laŭ la valida interkonsento.
  • La estraro invitos al vi fari proponojn por kongresa temo por la jaro 2008.

Decidoj faritaj rete depost la kongreso en Florenco estis konfirmitaj. Ili temis pri konsisto de juĝantaro de branĉo poezio de Belartaj Konkursoj, nomumo de komisiito pri IIK, pluraj nomumoj de ĉefdelegitoj kaj perantoj, nomumo de reĝisoro de la kongresa temo 2007, nomumo de komisiito pri traktado de eksteraj subvencioj, temoj por la oratora konkurso, nova redaktanto de revuo Kontakto, kaj lastatempe pri IKU- prelegoj 2007 kaj neformalaj provizoraj decidoj pri la Amerika Komisiono kaj Rondo Familia Komisiono (provizoraj pro mallonga daŭro da valido ĝis post la elektoj en la kongreso). Mi petas pardonon pro la prokrasto de informo al la komitatanoj. Grandparte la informo okazis rekte al la koncernaj diskutlistoj aŭ pere de la Gazetara Servo de UEA. La estraro notis, ke pri informado al la Komitato validas paragrafoj en la statuto kaj regularo, kaj ke la estraraj protokoloj ĝenerale ne estas publikaj.

Decidoj faritaj dum la kongreso en Florenco 2006 ĉefe temis pri dumkongresaj aranĝoj kaj pri proponoj farotaj al la Komitato, kio jam okazis. Krome pluraj diskutoj dum la estraraj kunsidoj en Florenco estis preparoj por posta agado de la unuopaj estraranoj, kaj decidoj okazis post plia interŝanĝo de retleteroj dum la fino de la jaro. Same estis pri la neformala teknika kunsido de kelkaj el la estraranoj en novembro 2006, kie la ĉeestantaj estraranoj diskutis pri multaj flankoj de la agado, se ne necesis decidoj de la tuta estraro, aŭ decidoj devis esti faritaj per retleteroj.

La estraro dissendos tagordon por la komitata kunveno, kune kun provizora raporto de la Elekta Komisiono kaj komentoj pri plenumo de decidoj faritaj de la Komitato en Florenco, al la komitatanoj en la proksimaj tagoj.

Kun koraj salutoj al vi ĉiuj,
Ulla Luin,
Ĝenerala sekretari(in)o de UEA

arkivita en:
jurisxevo
jurisxevo diras:
2007-04-16 23:48
Bona afero--kongresi en Pollandi...Sed kun unu "se"- se la fratoj Kacxinski kaj iliaj samideanoj permesos... Pri tio mi iom dubas.