Esperanto rolos en planata televida parodio
La flandra reĝisoro Paul Moereels - de kiu kelkaj programoj estas konataj en Flandrio - ne estas Esperantisto, sed li tre favoras la ideon de Esperanto. Antaŭ jam duonjaro li faris la unuajn kontaktojn kaj finfine ekde marto ĉi-jare la planoj pli kaj pli konkretiĝas.
Lia ideo estas fari humuran parodion je la lasttempe tre furora realeco-televido kiel 'Granda Frato' (Big Brother) en kiu la publiko povas observi la agadojn de gefraŭloj kiuj kunvivas en fermita domo kaj 'Tenta Insulo' (Temptation Island), kie la homoj vivas sur insulo kaj devus rezisti la tenton de la alia sekso. La ellaboro de koncepto iom varias de lando al lando.
Esperanto ludos rolon en la filmo pro la jena konciza rakontfadeno:
"Televidstacioj el diversaj landoj, anstataŭ aĉeti la rajtojn je tia koncepto kaj ĉiuj aparte krei tian programon, decidas komune ellabori propran koncepton kaj dissendi ĝin en la partoprenantaj landoj. Pro la lingvodiverseco ili elektas uzi Esperanton. Post tiu ĉi komenco, okazos la vera parodia parto: la realeco-televido estas filmata, la roluloj devos plenumi diversajn taskojn inter kiuj ankaŭ delogi alian rolulon. En tiu ĉi parto ne mankos diversaj specoj de humuro."
La resto de la scenaro ankoraŭ estas sekreto...
La reĝisoro Paul Moereels volas, krom parodii tiun realeco-televidon, montri per la filmo ke Esperanto estas viva lingvo en ĉiuj facetoj, do ankaŭ je la kampo de rilatoj kaj delogo.
Dum la sama PSI (Printempa Seminario Internacia) kie ankaŭ okazis la unuaj preparoj por IJK-2008, estis faritaj la unuaj prov-filmadoj kun vera filmkamerao. Pli ol 10 gejunuloj estis aparte filmataj dum ili rakontetis pri delogado; la filmetoj baldaŭ aperos en speciala TTT-ejo kiu ebligos al la publiko sekvi la evoluon de la filmo kaj eĉ voĉdoni por siaj preferataj kandidatoj, inter kiuj estos elektitaj la finaj aktoroj.
La retejo aperos plurlingve kaj do estos malfermita ankaŭ al ne-esperantistoj. Por la filmo mem, kies turnado estas antaŭvidita jam por ĉi tiu somero, ne-esperantistaj aktoroj havos en la filmo mem 'lingvo-asistantojn', kiuj formas parton de la intrigo.
Fine, indas mencii ke la reĝisoro volas lanĉi la filmon en kaj eĉ ekster Europo ankaŭ por ne-esperantista medio. Se la filmo fariĝas sukceso, tio povos havi bonan varbefikon por Esperanto!
Lode Van de Velde