Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperanto en Dua Vivo

Esperanto en Dua Vivo

de Redakcio Laste modifita: 2007-10-21 17:51
Dua Vivo ("Second Life") estas virtuala mondo, kie oni povas mem vagi en la formo de eta homfiguro (avataro). Jam formiĝis tie grupo de esperantistoj, kiu nun havas pli ol 200 membrojn. La mapo de Dua Vivo estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti. Multaj komercaj kaj kulturaj instancoj jam aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple oni povas trovi tie la oficejojn de Reuters, Renault, IBM kaj Coca Cola; kaj la Sveda Registaro ĵus starigis tie virtualan ambasadejon.