Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Pietrzak rekomendata por la posteno de ĝenerala sekretario

Pietrzak rekomendata por la posteno de ĝenerala sekretario

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-11 20:48
En la konkluda raporto de la elekta komisiono de UEA, sendita paperpoŝte al la komitatanoj, la komisiono rekomendas, ke Barbara Pietrzak estu elektita kiel ĝenerala sekretario. El la 11 validaj estraraj kandidatoj du tute ne estas rekomendataj por ajna posteno: Yves Bellefeuille kaj Maritza Gutiérrez. Ties biografioj ne estis dissenditaj al la komitato, kvankam la kandidatiĝoj estas validaj. Amri Wandel, kiu kandidatis por la estraro, estas rekomendata nur kiel eventuala C-komitatano. Por la aliaj ok estraraj kandidatoj oni proponas specifajn estrarajn taskojn. "La Elekta Komisiono opinias ke tiuj personoj bone povos plenumi la taskojn, koncerne la ĉefajn agadojn de la Asocio, taskojn por kiuj ili mem kandidatiĝis. Ĉiukaze estos specifa tasko de la nova Estraro mem interkonsenti kaj dividi la diversajn laborkampojn laŭ plej taŭgaj interkonsentoj", skribas la elekta komisiono en siaj rekomendoj. El la proponataj ok estraranoj kvar estas virinoj.

Kvankam dum la lastaj jaroj estis multaj diskutoj pri tio, ke necesus pliigi la influon de la komitato en  la elekto de la estararo, la elekta komisiono fine decidis proponi nur unu teamon, kiun la komitato akceptu en la Universala Kongreso.

"Certe vi demandos kial ni ne proponas pli ol unu teamon. Ni estis emaj al tio, sed konsiderinte porojn kaj kontraŭojn, ni fine decidis favore al propono de unu teamo. Nia movado, niaj celoj, bone konataj de vi ĉiuj, konsilis ke la elstare kapablaj homoj, kiuj kandidatiĝis por la bono de nia organizo, strikte kunlaboru, solidare kaj amike, sen konkurenci inter si", skribas la elekta komisiono en sia raporto.

Por la posteno de prezidanto la elekta komisiono rekomendas la solan validan kandidaton, Probal Dasgupta.

Laŭ la propono estu du vicprezidantoj: Ranieri Clerici (anstataŭanto de la prezidanto, homaj kaj lingvaj rajtoj, plivastigo de la tegmenta funkcio de UEA, ktp) kaj Claude Nourmont (kultura kaj kongresaj agadoj, daŭripova evoluigo de la asocio).

Por la posteno de ĝenerala sekretario el la du validaj kandidatoj estas rekomendata Barbara Pietrzak. (La alia kandidato estas Yves Bellefeuille.)

Kiel ceteraj estraranoj estas rekomendataj Marija Belošević (faka agado, informado, ktp), Loes Demmendaal (financo-administrado), Hori Jasuo (landa agado, edukado, kulturo), José Antonio Vergara (strategio, lingvopolitiko, movada evoluo, scienca esplorado pri Esperanto).

"La Elekta Komisiono tre atente kaj respondece pripensis kaj diskutis siajn sekvajn proponojn kaj rekomendojn. Ili estis faritaj ne facilanime, ofte, jena aŭ alia propono okazas kun peza koro kaj pardonpeto al tiuj kiuj ne estas proponitaj. Ne estis facile kunmeti teamon, multaj estis la bonaj kandidatoj, ĉiuj bone laboris en siaj diversaj kampoj kaj meritus troviĝi en la rekomendita listo", skribas la komisiono en la raporto.

La dokumentoj dissenditaj al la komitato de UEA enhavas ankaŭ koncizan biografieton de ĉiuj validaj kandidatoj. Ni publikigas la kompletan tekston ĉi tie, kun la informo, por kiu posteno la koncerna persono estas rekomendata de la elekta komisiono. Kiel eblaj C-komitatanoj estas rekomendataj ok personoj, el tiuj ok la elekta komisiono rekomendas ke sume kvar estu elektitaj.


Biografietoj de proponitaj kandidatoj

1. BRANCO NEVES Paulo António – Portugalio

(Rekomendata kiel C-komitatano kaj komitata revizianto)

Naskiĝis en 1954. Studis ekonomikadon, manaĝadon, administradon kaj eŭropajn studojn en la Universitato de Lisbono kaj en la Universitato Katolika. Aŭtoro de diversaj publikaĵoj pri kontrevizorado (1987-1999). Profesoro pri financa matematiko kaj kontoscienco (1975-1984). Kontrevizoro en diversaj privataj kaj publikaj firmaoj, kompanioj pri kontrevizorado, pri komerca banko, pri poŝto kaj telekomunikado, kaj aliaj (1982-1989). Administranto pri kontrevizorado de la buĝeto de Eŭropa Unio en la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgio (1989-1993). Administranto pri Kontrevizorado koncerne la Eŭropaj Strukturantaj Fondusoj en la Eŭropa Komisiono en Bruselo, Belgio (1993-1998). Financestro en la Eŭropa Agentejo pri Drogoj kaj Drogdependenco en Lisbono, Portugalio (1998-2000). Administranto pri Kontrevizorado en la Konsilio de la Eŭropa Unio en Bruselo, Belgio (ek de la jaro 2000). Eklernis Esperanton en 1968. Membro de la esperanta sekcio de la movado Freinet pri moderna lernado kaj instruado.

Motivigo: Celas partopreni kaj helpi pli efike la agadon de UEA.


2. CHAVIGNON Philippe – Francio

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

Kvardeksepjara, esperantistiĝis en 1984. Mondcivitano. Kandidatiĝis ĉe esperanta listo eŭropdeputita en 2004. Komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto, ekde 1993. Krom naciskalaj kaj lokaj agadoj, prelegis kaj instruis esperanton en multaj landoj; plenumis instruajn kaj organizajn misiojn por UEA en Afriko, kunlabore kun H. Bakker, kaj en Latinameriko. Ekpropagandis en indiĝenaj medioj ekde jardeko kaj kunlaboras kun Indiĝenaj Dialogoj. Krom daŭrigo de ĝisnuna poresperanta agado, li intencas starigi esperantocentron en Gvatemalo kaj instigi al organizo de esperantokongresoj en centra Ameriko.

Motivigo: Li intencas influi por plidemokratigi UEAn ebligante aliron al siaj plej altaj instancoj al pli ampIeksaj sociaj tavoloj, al pli ekvilibra reprezentado; instigi al uzo de esperanto internacie – fundamenta; instigi al pli efika kreskado kaj utiligo de la financaj rimedoj de UEA.


3. DAŜGUPTO Probal – Barato

(Rekomendata kiel C-komitatano kaj prezidanto de UEA)

Naskíĝis en 1953 en Kolkato, doktoriĝis en Nov-Jorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis la lingvistíkon en tri barataj universitatoj. En la universìtato de Hajderabado, li estis dìrektoro (2000-06) de departmento por fremdaj studentoj, kaj ankaŭ la dekano prí humanistiko (2001-04). Ekde aŭgusto 2006 li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en Kolkato) leksikajn esplorojn. Li verkis pli ol dek librojn kaj pli ol tricent artikolojn en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto. En Esperantujo ĉefe konata kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. Akademiano ekde 1983, vicprezidanto en 2001. Aktiva ek de la rejkjavika UK en 1977. Li volontulis ĉe UEA en 1980, komitatano en 1983-86. Trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto kaj kunfondinto de sia landa asocio, li nun estas la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.

Motivigo: Li strebos atingi daŭripovajn agordojn bazitajn sur la realaĵoj de la reta epoko kaj volas kunkonstrui movadon, kie la tradiciaj membroj ne sentos sin ekskluzivataj.


4. DELFORGE Marcel – Belgio

(Rekomendata kiel C-komitatano)

Dum pluraj jaroj Komitatano ĉu A ĉu C, Membro de la Financa Komisiono kaj Komitata Revizianto.

Motivigo: Li volas kontribui en la komuna agado favore al UEA


5. DEMMENDAAL Loes – Nederlando

(Rekomendata kiel C-komitatano ka estrarano de UEA)

Naskiĝis j.1954; diplomiĝis pri kompania ekonomio en 1993 kaj kiel Financa Kontrolisto en 2001. Ekonomikistino ĉe ŝtata instanco pri akvomastrumado. Esperantiĝis en j. 1965, I.M. de UEA ekde 1978, Komitatano C en 1983-6, 1998-2001, 2004-2007. Membro de la Komisiono pri financo k administrado 1983-6, komitata revizianto 1998-2001 kaj 2004-7. Estrarano de Institucio Hodler 1996-2004, membro de LKK 1988, estrarano de Progresema E- Asocio 1978-94; laboris en la C.O. kiel librotenisto 1977-8 kaj volontulis en tiu fako en 1996.

Motivigo: volonte pludisponigas al UEA kaj al la C.O. siajn profesiajn spertojn kaj konojn pri administra kaj financa funkciado de UEA.


6. FRANQUESA SOLÉ Josep – Hispanio

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

Delonge esperantisto kaj sperta aktivulo. Li estis prezidanto de la LKK en la hispana kaj kataluna kongresoj en 1975 kaj 1986. Li membras en la Societo Zamenhof kaj en Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Li prezidas Katalunan Esperanto-Asocion, en kiu posteno li reelektiĝis, kaj jam naŭ jarojn membras en la Komitato de UEA. Li havas multjaran praktikan uzadon de Esperanto en komerco.

Motivigo: kiel membro de nacia malplimulto kaj denaska parolanto de minacata lingvo, li havos propran voĉon en la aktualaj diskutoj pri lingva egaleco kaj diverseco.


7. HERNÁNDEZ Julián Angulo – Kubo

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

53-jaraĝa instruisto pri la angla laboranta ĉe la Pedagogia Universitato de Havano, estro de departemento pri Teoriaj Fakoj. Eklernis Esperanton en 1979, instruis la internacian lingvon kaj verkis la ekzercarojn de la unua kaj dua kursoj. Estas kunaŭtoro de la metodologio por instrui esperanton plurnivele. Prelegis pri diversaj temoj rilate E-instruadon en tutIandaj kaj regionaj eventoj kaj seminarioj en Kubo kaj en la ILEI-Konferencoj okazintaj en Tampereo 1995 kaj en Melburno 1997. Dum la 79a U.K. okazinta en Suda Koreio, li gvidis la kurson por komencantoj; poste dum la tiea ILEI-Konferenco, li sukcesis la meznivelan intemacian ekzamenon eminente. En 1981 membro de la nacia estraro de Kuba E-Asocio, alterne respondecis pri instruado, organizo kaj vicprezidanteco ĝis oktobro 1990 kiam li fariĝis prezidanto de la asocio, kiun li regis ĝis marto 1999. Ek de tiam li laboris en diversaj kampoj ĉe landa nivelo, partoprenis universalajn kongresojn kaj ILEI-konferencojn. Ek de 2005 li denove fariĝis prezidanto de Kuba E-Asocio.

Motivigo: li deziras kandidatiĝi por daŭre kontribui al disvastigo de esperanto aparte en Centra kaj Karibia Regionoj de Ameriko, krome li volas dividi spertojn kiel dudekjara gvidanto de la movado en Kubo, kiu respondecis pri keIkaj laborsferoj kaj kontribui al la evoluo de Esperanto en la diversajn mondopartojn, kaj kunlabori kun aliaj landaj organizoj kaj kun ĉiuj kiuj bezonus helpon.


8. HORI Jasuo – Japanio

(Rekomendata kiel C-komitatano kaj estrarano de UEA)
65-jaraĝa, lia patro estis esperantisto. Diplomiĝis en Ŝtata universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de angla lingvo kaj redaktisto de lernolibroj en tiu sama lingvo. Emeritiĝis en 2005. Lernis esperanton en 1960, membro de Japana E-Instituto, nun ĝia vicprezidanto. Redaktas La Revuon Orientan de 14 j. Ek de 5 jaroj aktivas kiel prezidanto de KAEM, redaktas ĝian bultenon kaj vojaĝas tra aziaj landoj por instrui esperanton kaj helpi la lokajn asociojn. Li estas ankaŭ fakdelegito de UEA pri edukado, organizanto de Kantoo-regiona E- Kongreso, respondeculo pri la 94° japana kongreso ĉijara, LKKano kaj respondeculo pri la gazetara servo en la ĉijara UK.

Motivigo: li volas kontribui plurmaniere al efika internacia laboro por esperanto.


9. Hortensio - CHOI YUN HUY – Koreio

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

Naskiĝis en Busan-Koreio en j.1956. Diplomiĝis pri belarto en la EWHA Virina Universitato de Seulo en 1980, studis modo-desegnon en la Bunka Moda Institut en Tokio 1991, diplomation kaj sekurecon en HUFS Superuniversitato en 1998 en Seulo, docento pri japana lingvo, interesiĝas pri tradicia korea danco-arto, prelegis en Seulo kaj Florenco pri korea kulturo kaj danco-arto. Gajnis la trian premion en branĉo fotografio de Belartaj Konkursoj en 1986.

Motivigo: agi por pli bonaj rilatoj inter kontinentoj pere de la reto sed ankaŭ diversmaniere. Por la neprogresintaj landoj ŝi volas fondi kaj organizi novan organizon sub la gvido de UEA, organizi kulturajn aranĝojn inter Azio kaj la aliaj kontinentoj, subteni virinan agadon, subteni volontulojn kaj helpantojn kiuj laboras en UEA


10. HUĜIMOTO Tacuo – Japanio

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

Naskiĝis en 1935, esperantisto ek de 1953. Redaktoro de La Movado j. 1959-62, deĵoris ĉe AMO-Akademio en 1962-5, membro de OOMOTO, kie dum 27 j. instruis esperanton. Verkis kaj tradukis kelkajn librojn, reprezentanto de Eldonejo Ludovikito ek de 1973.

Motivigo: eldoni ĉe UEA la revuon Kultura Mondo unu fojon jare, pristudi interesiĝon en UKojn, instigi japanojn organizi en Kioto en 2019 jubilean UK por la fondiĝo de Japana E-Instituto.


11. LIPARI Michela – Italio

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

Esperantiĝis en 1966, aktiviĝis en 1968, dum pluraj mandatoj estrarano de Itala Esperantista Junularo kaj de Itala Esperanto-Federacio, kies vicprezidanto ŝi estis en 2001-4. Depost 1979 rolis diversamaniere internacie: komitatano de UEA, gvidanto de Elekta Komisiono, estrarano1992-1994, ĝenerala sekretario en 1994-1997. Laboris en la estraro de UEA dum 12 j. ĝis Pekino 2004. Nuntempe sekretario de la Belartaj Konkursoj kaj de Veterana E-Klubo, kunlaboras en la organizado kaj realigo de la « Kleriga Lundo » dum UK.

Motivigo : pro la spertoj akiritaj en pluraj asociaj funkcioj ŝi povus pli utile kaj efike kunlabori en la komitataj laboroj, krome la nuntempaj taskoj pli bone plenumiĝos kun pli firma ligo al la movada kerno.


12. PIETRZAK Barbara – Pollando

(Rekomendata kiel C-komitatano kaj estrarano de UEA)

Naskiĝis en Varsovio en j.1944, konatiĝis kun esperanto en j.1958, partoprenis la Infanan Internacian kongreseton en Varsovio la postan jaron. Aliĝis al la pola movado kaj aktivis en Pola E-Junularo kaj TEJO en 1962-65, ankaŭ kiel sekretariino kaj kunlaboranto en revuo Tamen. En la 90-j. ŝi fariĝis prezidantino de la pola IKUE-sekcio ĝis ties malfondo. Eklaboris ĉe Pola Radio en 1968 kaj laboris senĉese tie ĉe la e-elsendoj ĝis emeritiĝo pasintjare kaj samtempa nuligo de la radia e–fako.

Motivigo: kontribui al evoluo de la E-movado kaj Komunumo, strikte kunlabori en la organizado de la jubileoj okazontaj en proksima estonteco.


13. TANTIN ACKERMANN Edvige – Italio

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

Naskiĝjaro: 1942, italino, loĝas en la urbo Trieste, emerita bank-oficistino, edzino, 2 katojn, dum pluraj mandatoj Komitatano A por Italio kaj Kom. C ek de 2005, lernis esperanton en la jaro 1956 kaj de tiam ĝis pli-malpli 1964 tre aktiva en la itala junulara movado. Ŝi estis la ĉefa organizanto kaj respondeculo de du italaj kongresoj de esperanto kaj de aliaj internaciaj aranĝoj. Zorgas pri ĉiuj publikaj rilatoj de la loka grupo kaj de tempo al tempo aperas ĉe la lokaj televidelsendoj kaj ĉe la regionaj radio-programoj.

Nunaj taskoj en E-movado:

  • prezidanto (multjara) de Triesta Esperanto-Asocio, loka grupo
  • plurjara Sekretario de la “Esperanto-Rondo de Alp-Adrio”
  • plurjara Komisiito de UEA por Semajno de Internacia Amikeco,
  • membro de la Elekta Komisiono ek de 2002. Ekstermovade ŝi estas estrarano de Deutscher Hilfsverein kaj de Schillerverein, ambaŭ en Triesto.

Motivigo: kunlabori por pli konkreta aktivigo de la Komitato dum la kongresaj komitatkunsidoj kaj ekster Ukoj; kunlabori en la modernigo kaj renovigo de labormetodoj kaj strukturoj de la Asocio, puŝi konkretajn agad-planojn pri informado kaj disvastigo de esperanto, esplori eblecojn por utiligo de esperanto en ne esperantistaj medioj por kunlabori en organizado de sportaj kaj kulturaj internaciaj eventoj, atente sekvi la financajn problemojn de la Asocio.


14. WANDEL Amri - Israelo

(Rekomendata kiel ebla C-komitatano)

Profesoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992, gvidanto de Rondo Familia ekde 1998, profesoro de AIS. Lernis Esperanton en 1973, dumviva membro de UEA. Partoprenis preskau ĉiujn UKjn de 1974. Komitatano de UEA ekde 1985 kaj Estrarano (1995-98, 2004-7). Prezidanto (1981-83) kaj honora prezidanto de TEJO, Prezidanto de E-Ligo en Israelo (1989-95), prezidanto de la LKK de la Universala Kongreso en Tel Avivo (2000). Verkoj en Esperanto: tri libroj, naŭ IKU prelegoj, redaktis tri IKU librojn kaj tri kasedojn/KDn, multaj profesiaj kaj movadaj artikoloj. Partoprenis la revizion de la Nova PIV.

Motivigo: li intencas plivastigi la servojn al la Fakaj Asocioj; ideojn kaj planojn pri la scienca agado li resumis en la artikolo “Science-Malferme” en la Revuo Esperanto (aprilo 2006) kaj en marto 2007 en “La Lanterno Azia”; pri Eksteraj rilatoj, li intencas daŭrigi la aktivadon ĉe internaciaj fakaj kaj sciencaj organizoj kaj forumoj kiel UNESKO kaj NROj. Krome: li volas plu sekvi la agadon de Rondo Familia.


15. WITDOECKT Flory – Belgio

(Rekomendata por la financa komisiono)

Naskiĝis 1932, fiska konsilanto, delegita administranto de kompanio, vicprezidantino de la Provincia Ĉambro pri metioj kaj negocoj de Okcidenta Flandrio, membro de diversaj institutoj por entreprenistoj. Esperantiĝis en 1988, prelegis dum pluraj internaciaj aranĝoj, prezidantino de Flandra E-Ligo 1996- 2000, Prezidantino de Belga E-Federacio, vicprezidantino de FEL, komitatano kaj membro de la Financa Komisiono dum pluraj mandatoj, vicprezidantino de EEU. Nuna Komitatano A kaj membro de la Financa Komisiono, agadas en la sino de eŭropaj instancoj, organizas helpon al afrikaj esperantistoj.

Motivigoj: pro la spertoj akiritaj, ŝi povos bone kunlabori en la Financa Komisiono; krome celas enkonduki esperanton en la bazaj lernejoj pere de Interkulturo, enkonduki Interkulturon en la eŭropa projekto Interreg-III.


16. FANTOM – PRENT Helen – Britio

(Rekomendata por la financa komisiono)

De tempo al tempo anstataŭanto de Komitatano, ek de Jokohamo ŝi estos A- Kom. por Britio. Kvalifikiĝis kiel membro (kaj poste fratulo) de Chartered Association of Certified Accountants, unu de la du ĉefaj kontistaj kvalifikoj en Britio. Tiam laboris dum 12 jaroj en Londono, la lastaj kvar respondeca pri sekcio de 15 personoj. Post paŭzo profesia, havis diversajn ĉefe mallongajn kontraktojn kaj nun laboras denove en Londono por kompanio antaŭe nomita Barings, en la sekcio pri administrado de fondusoj kaj imposto-traktado por individuoj kun enspezo de la fondusoj. Respondecoj inkluzivis pretigon kaj/aŭ kontrolon de kontoj kaj impostraportoj, partoprenon de kunvenoj kun klientoj kaj aliaj fakuloj kiel borsistoj kaj advokatoj, prizorgon de la bankkontoj kaj investaĵoj de la klientoj, prioritatigon de laboro kaj prizorgardon de subuloj, kaj nun uzon de komputilaj softvaroj diversaj.

Motivigo: dank’ al la fakaj spertoj, ŝi povos efike kunlabori kaj helpi en la Financa Komisiono.


17. CLERICI Ranieri – Italio

(Rekomendata kiel estrarano kaj vic-prezidanto de UEA)

Naskiĝis en Torino j.1940, inĝeniero, post kelkmonata laboro kiel scienca esploristo, eniris informadikan firmaon (la plej grava en Italio) prizorginte instruadon kaj profesian aktualigon de la dungitaro. Poste laboris en la Ŝtata Telefon-kompanio kun diversaj fakaj kaj estraj respondecoj, inter alie pri 120-homa teamo, kun 7 eŭro-miliona buĝeto. Lernis esperanton en 1954, plurjare junulara aŭ faka delegito de UEA, estis prezidanto de Itala E- Junularo, instruis esperanton plurloke, dumviva patrono de TEJO kaj de UEA, dumviva membro de UEA. Ekde 2004 A-Komitatano por Italio, ekde 2005 vicprezidanto de Itala E-Federacio.

Motivigo: pli firma ankrado de esperanto al homrajtoj, plivastigo de la tegmenta funkcio de UEA (servoj, sento de aparteneco al UEA ĉe individuoj, grupoj, organizoj), instigi al altnivelaj diskut- listoj, strebi al moderneco de la movada funkciado.


18. NOURMONT Claude – Francio

(Rekomendata kiel estrarano kaj vic-prezidanto de UEA)

Laŭ nacieco franca, nask. 1945, vivas de pli ol 30 jaroj en Luksemburgio. Magistro pri filozofio (Univ. Aix-en-Provence), licenciito pri psikologio (Univ. Aix-en-Provence), licenciito pri arthistorio (Univ. Parizo). Diplomita pri industria psikologio (Instituto pri Psikologio en Parizo). Laboris en Francio kiel instruistino pri filozofio kaj kiel instruistino- dokumentistino. De pli ol 40 jaroj partoprenas regule esperanto-renkontiĝojn, unue en studenta medio, kunfondinte rondon de studentoj-esperantistoj en Aix-en- Provence (Francio), fariĝis estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson ŝi kunorganizis en 1968 en Aix. En 1969, ŝi sukcesis kun Profesoro Duc Goninaz, akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en Provence (la kurso okazis dum 25 jaroj). Ŝi okupis diversajn postenojn ĉu en Unuiĝo Franca por Esperanto (kie ŝi komitataniĝis en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973), ĉu en TEJO, kie ŝi zorgis pri i.a. seminarioj malfermitaj al ne-esperantistaj organizaĵoj; prezidanto de TEJO inter 1975 ĝis 1977, kaj poste, ĝia honora prezidanto. Por Unuiĝo Franca por esperanto, rolis dum multaj jaroj kiel ĝenerala sekretario, poste dum 7 jaroj kiel prezidanto. Nun redaktoro de "Le Monde de l'espéranto", dulingva magazino de UFE. Dum multaj jaroj estis Komitatano de UEA (ĉu C, ĉu A por Francio) kaj bone kaj regule sekvas la laboron de UEA. Prezidanto de LKK por la UK en Montpellier, 1998. Dum la 3 pasintaj jaroj vicprezidanto de UEA, estrarano pri kulturo, kongresoj, edukado; i.a. organizis simpozion pri "La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj" en Boulogne-sur-Mer en 2005.

Motivigo: Pro la diversaj spertoj deziras daŭrigi kaj ampleksigi la entreprenitajn laborojn, specife en la kampoj kulturo kaj kongresoj. Klopodos disvolvigi kaj flegigi la esperantan kulturon, kunlaboros en la konceptado kaj realigo de Universalaj Kongresoj por adapti ilin al la nunaj cirkonstancoj. Kunlabore kun estontaj kolegoj de la estraro kaj kun ĉiuj fortoj de la movado, strebos ke UEA en sia baldaŭa centjariĝo estu forta asocio interne senriproĉa, kaj ekstere elstara, cele al daŭripova evoluigo de la asocio en la 21a jarcento.


19. BELOŜEVIĆ Marija – Kroatio

(Rekomendata kiel estrarano de UEA)
Naskiĝis en Zagrebo (Kroatio) j. 1965. Esperantiĝis en bazlernejo, diplomita internacia pedagogo de Esperanto, 27 jarojn gvidas E-kursojn, partoprenis plurajn internaciajn E-aranĝojn; membras en IKUE, ILEI, siatempe TEJO C- komitatano, A-komitatano de UEA por ILEI (1993-1998) kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA (1993-1997); estrarano kaj sekretario de ILEI (1991-1998); B-komitatano de UEA (2001-2004; 2004-2007; 2007-2010); komisiito pri faka agado de UEA (2003-2004); de la jaro 1991 aktive partoprenas en la agado de la IEK (rajtigita ekzamenanto) ; kunlaboranto de la projekto “Interkulturo”; kunlaboranto de “Juna amiko” kaj “Monato”; dum pluraj jaroj tradukas el kaj en Eo; aktivis/as en pluraj E-organizoj kaj en la regiona agado ; estraranino kaj vicprezidantino de IKUE (2003-...); aktiva en la sfero de la kroataj NROj (i.a. membro de la Konsilio por la evoluo de la civila socio de la kroata registaro 2003-2007); redaktis kelkajn kroatlingvajn porjunularajn eldonaĵojn.

Motivigo: dank’ al dudekjara laboro ŝi spertiĝis pri agado de neregistaraj organizoj ĝenerale kaj aparte pri informado. Ŝi volus kontribui al: (re)aktivigo de Fakaj Asocioj, zorgante pri regulaj kontaktoj, aktualigo de la datumbazo, instigado pri okazigo de kunvenoj/prezentoj okaze de internaciaj E-aranĝoj kaj reciproka kunlaborado, kreado de informiloj, TTT-paĝoj, k.s.; zorgado pri regula disvastigo de la agado, servoj al lokaj kluboj, naciaj k fakaj asocioj en informa kampo pri ekstermovadaj aranĝoj por neregistaraj organizoj, pri diversaj monsubtenoj.


20. VERGARA José Antonio – Ĉilio

(Rekomendata kiel estrarano de UEA)

Naskiĝis en 1962, kuracisto, specialiĝinta pri populacia sano/epidemiologio. Laboras kiel publiksana funkciulo en regiona oficejo de sialanda Ministerio pri Sano. Lernis Esperanton en 1982, estas Dumviva Membro de UEA kaj komitatano A por ISAE ĉar ties ĝenerala sekretario ekde julio 2006. Nuna kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA. Aktivulo por Esperanto kaj lingva ekologio kadre de la Monda Socia Forumo. Interesiĝas pri interlingvistiko/esperantologio, lingvaj homaj rajtoj, demokratia lingvopolitiko, faka apliko de Esperanto kaj terminologio. Prelegis en IKU (UK Montpellier 1998), strategia forumo (UK Gotenburgo 2003) kaj la centjariĝa ISAE-festkonferenco (Tavoleto 2006), kaj gvidis la Kongresan temon en la UK Florenco 2006 pri Edukado al daŭropova evoluigo.

Motivigo: volas reprezenti kaj reliefigi la geografian, kulturan kaj financan diversecon de nia tutmonda movado, kaj emfazi la pluvalidon de ĝia daŭra strebado al pli justa lingva mondordo. Li celas plifortiĝon de nia ĉefa movada institucio, strategie nepra por plenumi niajn komunajn taskojn kaj videbligi nian proponon, kiu estu realisma kaj zorge prezentata al diversaj sociaj movadoj kaj sciencaj, politikaj kaj aliaj instancoj, prudente serĉante aliancanojn kun komunaj interesoj al lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj. Krome li subtenas la formuladon de aktiva lingvopolitiko koncerne la unuecon-stabilecon-evoluigon de Esperanto, kaj ĝian sciencan esploradon.

arkivita en:
piter
piter diras:
2007-06-06 09:22
kiel claude nourmont povas kandidatiĝi por la uea-estraro se ŝi jam estas reelektita kiel estrarano pri kulturaj aferoj ĉe ufe (vidu <a href="http://www.liberafolio.org/2007/francakongreso">la franca landa asocio elektis junan estraron</a>? aŭ ĉu uea ne havas la regulon/rekomendon kiun ni havas ĉe tejo, ke la estraranoj ne rajtas havi aliajn movadajn postenojn.
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2007-06-06 17:35
Mi trovas tiun cxi komenton iom strangan.
Unue ni tute ne havas tian regulon cxe UEA. Estraranoj de UEA ja rajtas havi aliajn movadajn postenojn (rigardu la biografieton de la proponitoj, evidente preskaux cxiuj havas aliajn funkciojn, aliel oni ne rekonus ilin kiel akcepteblajn kandidatojn).
Due en la momento, kiam mi kandidatigxis al posteno cxe UFE, mi tute ne sciis, cxu mia kandidatigxo estos akceptita cxe UEA.
Trie, estas normale, ke estraranoj de UEA havu ankau ligon al sia landa asocio. Mi estas A-komitatano. Kaj normale A-komitatano havu cxiun informitecon pri sia landa asocio por tauxge reprezenti gxin en la komitato. Estas dezirinde, ke en la estraro de UEA ne estu nur B- aux C-komitatanoj.
Cetere antaux 3 jaroj, kiam mi kandidatigxis al la estraro de UEA mi estis ankaux estrarano de UFE, ecx vic-prezidanto. Neniu vidis problemon en tio. CXu ankaux gxenas, ke mi estas cxefredaktoro de "Le Monde de l'Espéranto"? Se svarmus la kompetentaj laboremuloj, oni eble povus havi aliajn regulojn.
Claude Nourmont
piter
piter diras:
2007-06-07 11:04
estis scivolema demando kaj ne kontraŭ vi kaj via movada laboro. mi simple kredis ke tiaj tejo-reguloj estis influita de uea. en la "reglamento pri elekto de estraranoj" punkto 3.3 estas skribita: "Elektita estrarano de TEJO ne rajtas havi alian postenon en la movado aŭ ĝenerala en sia libertempo kiu postulas multe da laboro (ekz. estraraneco en LS, grava respondecado en aranĝo, redaktado de gazeto)." ĉe tejo vi ankaŭ perdas vian komitatanecon kiam vi estas elektita al la estraro.
ztisljar
ztisljar diras:
2007-06-23 00:18
En sia biografio Marija Belosxevicx skribas, ke sxi estas diplomita internacia pedagogo de Esperanto. Cxu iu auxdis pri universitato aux akademio kiu disponigas tian diplomon? Marija Belosxevicx finlernis en meza ekonomia lernejo en Zagrebo kaj neniam finis iun ajn universitatan studon. Sxi partoprenis en Ljubljana (samkiel mi) dusemajnan seminarion pri E-pedagogio kiun kune organizis la Filozofia fakultato en Ljubljana kaj la Budapeshta universitatao Etvoes Lorand kaj en kiu cxefprelegis dokotor Szerdahelyi. Por partopreno en tiu seminario sxi ricevis atestilon. Estas granda trompo, kiun dauxre disvastigas Marija Belosxevicx pri siaj studatingoj, levante la menciitan atestilon al la rango de diplomo.
Zlatko Tisxljar
mbavant
mbavant diras:
2007-06-23 13:41
Pri Beloŝevic mi scias nenion, sed IEI (INTERNACIA E-Instituto) liveras diplomojn pri Cseh-instruado. Ĉu Cseh-diplomito ne rajtas prezenti sin "diplomita internacia pedagogo"?
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2007-06-24 02:54
La Internacia Esperanto-Instituto uzas la terminon "Cseh-instruisto", ne "diplomita internacia pedagogo", kaj Marija Beloŝevic ĉiuokaze ne estas en la listo: http://www.iei.nl/csehinstruistoj_espe.htm

Yves Bellefeuille