Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Beletra Almanako: impona iniciato

Beletra Almanako: impona iniciato

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-30 17:12
Antaŭ kelkaj tagoj atingis la abonantojn en Eŭropo la unua numero de nova literatura periodaĵo en Esperanto: Beletra Almanako. La ideo pri Beletra Almanako aperis fine de la jaro 2006, kiam iĝis konate, ke la beletra revuo Fonto ĉesos aperi. En Fonto, laŭ interkonsento kun UEA, aperadis ankaŭ verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Tiun taskon nun transprenas Beletra Almanako. La libreca amplekso de Beletra Almanako permesas publikigi praktike ĉiujn premiitajn verkojn en unu numero. Tio tamen signifas, ke la Belartaj Konkursoj eble ricevas eĉ tro da spaco en la unua numero, opinias Sten Johansson. Ĝenerale li tamen estas tre imponita de la nova periodaĵo: "ni nun havas altnivelan, valoran forumon por literaturo kaj kulturo, kiu jam longe mankis al la Esperanta mondo", li skribas.

Beletra Almanako 1 (Septembro 2007), 10,20 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Dum la paso de jaroj mi jam ekkonis plurajn kulturajn revuojn en Esperanto. La poŝtisto dum periodoj liveradis en mian hejmon ekzemplerojn de Fonto, Literatura Foiro, La Ondo kaj La Gazeto. Sed plej grandan bruon faris la premiera numero de Beletra Almanako, kiam ĝi ĵus falis tra la leterfendo sur mian vestiblan plankon. 176 paĝoj en brile brikoranĝa kovrilo, jen nekutima speco de Esperanta revuo!

Ne nur laŭ dikeco kaj pezo, sed ankaŭ laŭ aspekto kaj enhavo la nova periodaĵo imponas. Inter la kunlaborantoj oni trovas konatajn nomojn kiel de Kock, Ragnarsson, Nervi, Mao kaj Melnikov, sed ankaŭ plaĉajn surprizojn de nekonatoj, kiel ekz. Luiza Carol. Prozo, poezio, eseoj kaj recenzoj formas bongustan kompoton miksitan de la ĉefredaktoro Jorge Camacho kaj eldonitan de Ulrich Becker.

Grandan, eble tro grandan, parton de la enhavo okupas verkoj premiitaj en la ĉijaraj Beletraj Konkursoj. La tekstojn bone interfolias artaj fotoj de Güili Pitarch, kies ligo al Esperanta kulturo tamen ne tre evidentas. Malgraŭ tio, la tuto aspektas tre serioza. Eble iuj opinios, ke iom pli leĝera tono estus pli alloga. Tamen superregas la impreso, ke ni nun havas altnivelan, valoran forumon por literaturo kaj kulturo, kiu jam longe mankis al la Esperanta mondo.

Se juĝi laŭ la unua Beletra Almanako, Esperanta literaturo estas afero tre vira. La geografia distribuo tamen pli varias ol la seksa.

Oni antaŭdiras, ke dua Almanako aperos en marto 2008. Se efektiviĝos la plano plu aperigi la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj, tio do signifos du numerojn en 2008. Mi esperas, ke oni havos sufiĉe da legantoj por finance ebligi tiun ambicion.
Mi tamen proponus serĉi presejon kaj distribuejon en Eŭropo anstataŭ kiel nun en Usono. Aliaj revuoj kaj eldonejoj presas kaj distribuas en Bulgario, Slovakio kaj Pollando. Supozeble ankaŭ por Beletra Almanako tio estus ekonomie avantaĝa.

Resume: kaj la iniciatintoj kaj la legantoj meritas gratulon kaj bondezirojn pro ĉi tiu nova kultura periodaĵo.

Sten Johansson

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2007-09-29 11:41
La artaj fotoj de Güili Pitarch havas nenian rilaton kun la esperanta kulturo, nek kun la verkoj publikigitaj en BA1. La fotoj estas aparta, autonoma kompleto, t.e. plia verko en si mem. Tiun ideon inspiris al mi la iama esperanta-hungara literatura revuo "Opusz Nigrum", kiun redaktis István Ertl en Budapeshto antau dudeko da jaroj (mi ilustris unu numeron!). Fakte ni tre shatus kalkuli je la kunlaboro de aliaj fotistoj, desegnistoj, ilustristoj ktp por venontaj boaoj.
bab
bab diras:
2007-09-29 12:57
Malleĝera aŭ ne – estis vera ĝuo por mi legi l’ unuan BA.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-09-29 14:49
Nur detaleto: la almanako estas beletra, sed la konkursoj estas belartaj (do povas inkluzivi ankaux ekzemple fotadon kaj muzikon).
Jorge
Jorge diras:
2008-10-28 10:48
... kun 176 paĝoj:

http://www.librejo.com/beletra-almanako/ba3/beletra-almanako-ba-3.html

http://eo.wikipedia.org/wiki/Beletra_Almanako

http://eo.wikipedia.org/wiki/BA3
Jorge
Jorge diras:
2009-03-12 07:17
Jam aperis la 4a numero de Beletra Almanako, speciale dediĉita al sciencfikcio, fantasto kaj fabeloj:

http://www.beletraalmanako.com/boao/ba4/index.html
Jorge
Jorge diras:
2009-09-01 18:51
... en sia hodiaua blogero che: http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html

Intertempe jam aperis BA5, kaj nun pretighas BA6, aperonta en oktobro.
Joxemari
Joxemari diras:
2009-09-02 02:12
Literatura Foiro estis lingve kaj enhave probable la plej bona literatura revuo de la ok-dekaj kaj naŭ-dekaj jaroj. Temis pri stranga profesia fenomeno en la amatora dezerto de la esperanta gazetaro. Pri tio kulpis zorga redaktorado de kompetentaj manoj, kiuj selektis, poluris kaj faris el la revuo unuecan kaj solidan korpon. Ankoraŭ nun mi tralegas de tempo al tempo ĝiajn malnovajn numerojn kaj ĉiam (re)trovas agrablajn surprizojn. Bedaŭrinde ĝi iom post iom deturniĝis al tipe silfereskaj marotoj kaj al agaca umbilikismo, jen kial mi decidis malaboni ĝin. Antaŭ nelonge mi ricevis donace faskon da freŝaj numeroj de LF: ĝi plu elstaras profesie kaj lingve, sed listo de io-diraj kontribuantoj, sendube forhuŝataj de la silfer-klikaj manieroj, draste ŝrumpiĝis (sendependaj interesuloj kiel Minnaja estas esceptoj).
Beletra Almanako estas bona, zorge eldonata produkto, kian oni atendas en ajna “normala” lingvo. Sed ĝi ankoraŭ junas kaj devas plu difini sian karakteron. Laŭ mia opinio, ekzemple, aperigo de la BK-premiaĵoj estas pli ŝarĝo ol atuto. La redaktoroj ne devus heziti implikiĝi ne nur por korekti lingve kaj stile, sed ankaŭ por selekti materialojn, unuecigi la enhavon, komentarii laŭnecese, veki diskutojn, mendi kontribuojn, sam-tempi plur-aŭtorajn artikolojn pri difinita temo; entute oni devus sentigi al la leganto, ke fonas ia gvid-fadeno aŭ, se oni preferas, redaktora politiko.
Revuoj ne estas amasejoj da tekstoj. Mi amare memoras pri la degenero kaj sekva forvelko de Fonto. Temis pri plur-voĉa revuo estimata pro ĝia sendependeco, sed bedaŭrinde ĝi mortis pro manko de redaktorado. Ĝuste pro tia sinteno tohuvabohui ĉiajn tekstojn sen ordo kaj korekto, iam Bernard Golden nomis ĝin, per sia karakteriza delikateco, “Kloako” anstataŭ “Fonto”. Sed Beletra Almanako estos certe alia historio. Parenteze, mi devas renovigi mian abonon!