Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Baltiaj Esperanto-Tagoj kun nova "Mastro de l' Ringoj"

Baltiaj Esperanto-Tagoj kun nova "Mastro de l' Ringoj"

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-30 18:40
Grandan partoprenantaron havis la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazis en la urbo Šiauliai en Litovio de la 14-a ĝis la 21-a de julio. Aliĝis entute 322 personoj el 18 landoj, el tiuj proksimume duono el Litovio. 54 partoprenintoj venis el Latvio, 53 el Pollando, po 9 el Estonio kaj Finnlando. Dum Baltiaj Esperanto-Tagoj estis prezentita la nova eldono de la trivoluma verko "La Mastro de l' Ringoj" de J.R.R. Tolkien. La unua eldono elĉerpiĝis antaŭ jaroj, kaj en la nova eldono multaj detaloj estas plibonigitaj.

La reviviĝo de la Esperanto-movado en la baltiaj landoj okupitaj de Sovetio (Litovio, Latvio, Estonio) iĝis ebla nur kelkajn jarojn post la morto de Stalin en 1953. La Baltiaj Esperanto-Tagoj evoluis el la siatempa Baltia Esperanto-Tendaro, kiu estis unuafoje organizita en Latvio en 1959. Tiam oni decidis aranĝi BET-on ĉiujare, alterne en Estonio, Latvio kaj Litovio. Tio tamen ne estis facila dum la sovetia periodo, kaj dum kvin jaroj la aranĝo tute ne okazis. Nuntempe BET estas komuna kongreso de la tri baltiaj landoj.

Pri Baltiaj Esperanto-Tagoj aperis multaj mencioj en la litovaj amaskomunikiloj, kaj sian saluton al la inaŭguro sendis interalie la prezidanto de la parlamento Viktoras Muntianas. Mem ĉeestis kaj parolis en la inaŭguro interalie la urbestro de Šiauliai, Genadijus Mikšys, kaj la vicrektoro de la universitato de Šiauliai, Vaclovas Tričys, kiu faris sian tutan paroladon en Esperanto.

En la programo de la ĉi-jaraj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj en la konstruaĵo de la universitato, estis somera universitato kun diversnivelaj kursoj de Esperanto kaj prelegoj pri diversaj temoj. Invititoj povis partopreni ankaŭ solenajn akceptojn ĉe la urbestro de Šiauliai kaj ĉe la dekano de la universitata fakultato de sociaj sciencoj. La dekanan akcepton akompanis ne nur festa parolo, sed ankaŭ litovaj biero kaj manĝaĵoj.

Dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj la rusia eldonisto Aleksandr Korĵenkov prezentis la novan eldonon de la trivoluma verko "La Mastro de l' Ringoj" de J.R.R. Tolkien, en traduko de William Auld. La tri volumoj unuafoje aperis en 1995-97, sed la eldonkvanto de 500 ekzempleroj rapide elĉerpiĝis, kaj de multaj jaroj la libroj ne aĉeteblis.

En la nova eldono la traduko estas prilaborita de Korĵenkov kaj teamo de konsilantoj, kaj multaj detaloj estas plibonigitaj. Antaŭ sia morto Auld aprobis, ke lia traduko estu reviziita. Krome aldoniĝis nova traduko de la antaŭparolo kaj traduko de la lasta parto de la prologo (parto, kiu ne aperis en la malnova eldono), ambaŭ fare de Bertilo Wennergren.

Pri Esperanto en interreto al ok junaj komencantoj prelegis Yves Nevelsteen. "Post la prelego okazis praktikado. Ni kune kreis kontojn por Lernu.net kaj Amikumu kaj la gejunuloj eksciis kiel sendi mesaĝojn al esperantistoj kun sama interesiĝo, kie trovi kursojn pri Esperanto", la kursgvidanto rakontas en raporto publikigita en la kongresa kuriero.

Al la kurso estis invitita ĵurnalisto de la loka televido, kiu intervjuis la preleginton kaj du kursanojn. (Sur la foto.) "Estis tre sukcesa kurso; la gejunuloj multe miris kaj entuziasmis pri la diversaj eblecoj uzi Esperanton en Interreto", opinias Yves Nevelsteen.

Unu el la kongresaj ekskursoj iris al la tiel nomata Monto de krucoj. La unuaj krucoj sur la monteto estis starigitaj jam en 1831, post malsukcesa ribelo kontraŭ la rusa regado. Fine de la 19-a jarcento estis jam pli ol 130 krucoj sur la monteto. Ekde 1961 la sovetiaj regantoj kvarfoje detruis la krucojn per buldozo, sed ĉiufoje ekaperadis novaj krucoj, kvankam KGB observis la teritorion.

Ĉiutage dum la kongreso aperis la bulteno Sagisto, kiu jam elŝuteblas en la retejo de Litova Esperanto-Asocio. La sekvaj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Ventspils en Latvio en julio 2008.

arkivita en:
bab
bab diras:
2007-07-21 20:21
Auld estis eminenta poeto, certe pli brila versofaranto ol Tolkien – sed li ne posedis eĉ oneton de la Tolkienaj filologieco kaj ĝisŝtonepoke profunda lingvosento, kiaj ja tiom gravegas por La Mastro.

Evidentas ke Auld ne legis la Tolkienan ”Guide to the Names in the Lord of the Rings” (aperinta en J. Lobdell: ”A Tolkien Compass”), kaj verŝajne nek la pritradukadajn leterojn de Tolkien (en ”Letters by J.R.R. Tolkien”). Lia traduko ĉiam ŝajnis al mi kiel omaĝo al Esperanto, kaj ne omaĝo al Tolkien. Fakte ĝi estis vera malĝuo por mi kiel Tolkien-amanto, kaj ne dignis eniri mian libraron:
Interalie mankis la apendicaro, kaj la Elfaj lingvoj ricevis krudan trakton.

Mi ne atendas ke ĉi nova revizio plene ”reelfigis” la senrespekte kaj senkomprene tutesperentigitaj nomoj Elflingvaj – sed l’ antaŭparolo+ ja estas bona eko.

Espereble iun tagon oni povos legi Esperante pri Boromir kaj Galadriel kaj Minas Tirith, en bela trilibro kun speciala klarigo pri la lingvoj Tolkienaj por Espo-parolantoj.
bab
bab diras:
2007-07-21 20:24
[…] plene ”reelfigis” la senrespekte kaj senkomprene tutesperentigitajN nomojN ElflingvajN […]

[Ĝene ke ne eblas postkorekti oniajn komentojn je Libera Folio!]
Ubikuo
Ubikuo diras:
2007-07-24 13:51
Kiuj detaloj estis plibonigitaj ? Mi ŝatus scii...

La versio de Auld precize suferis pro manko de ĝisfunda studado de Tolkien, kiel reliefigas la antaŭa komentanto. "Bilbo Baggins" ekz ĉe Auld (laŭ miaj informoj) fariĝis "Bilbo Baginzo" dum li devus esti "Bilbo Saketo" aŭ simile... laŭ la propra deziro de Tolkien mem !

bab
bab diras:
2007-07-29 02:27
Bonega demando…

Jes, la hobitaj nomoj kiuj per la Angla lingvo kompreneblas en la originalo, oni povas esperantigi.
La neAnglaj nomoj de la originalo devas resti netuŝitaj, eventuale kun malgrandaj ortografiaj adaptoj (kiel <ë> al <e> aŭ <y> al <j>). Ili ja estas zorge kaj ame kreitaj de Tolkien kiel parto de pli granda universo lingva. Aparte traduko en la konstruitan lingvon Esperanton devus respekti al aliaj konstruitaj lingvoj!

(Konkreta ekzemplo: en la Kvenja lingvo -o estas posedeca finaĵo; esperantigo de ajna nomo el tiu lingvo fuŝas la sistemon kaj ĝin nebuligas por tiuj kiuj per la libro provas deĉifri ĝin.)

Detalojn, bonvolu!