Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / "Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"

"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:49
Lige kun la Florenca Universala Kongreso festas sian centjariĝon Internacia Scienca Asocio Esperantista. Multaj ŝanĝoj okazis en la scienca mondo dum la pasintaj cent jaroj, sed Esperanto ne iĝis la internacia lingvo de la scienco, kiel esperis la fondintoj de ISAE. Ni ne pretendu, ke Esperanto jam venkis, sed sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto, skribas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. "La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo", skribas Amri Wandel en sia artikolo. Pli frua kaj malpli ampleksa versio de la teksto aperis en la revuo Esperanto.
"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"

Amri Wandel

En la dudeka jarcento scienca revolucio influis ĉiun aspekton de nia vivo. Ankaŭ en Esperanto la scienco kaj tekniko manifestiĝas aparte en la interreto kaj edukado. En la lastaj jaroj pli kaj pli videblas ke Esperanto progresas sur la kampo de scienco kaj tekniko. Sciencaj kaj fakaj artikoloj en Esperanto aperas en la interreto: la esperanta vikipedio kreskas rapide kaj havas jam pli ol kvardek mil artikolojn, kaj la Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko  de Eventoj kunmetas rapide kreskantan datumbazon de malnovaj kaj novaj artikoloj kaj fakaj terminaroj.

La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj la kursoj de Internacia Akademio de la Sciencoj (AIS) estas rete haveblaj, aldone al la papera IKU-libro. Sciencaj kaj fakaj programeroj regule aperas en la programo de la Universalaj Kongresoj, kaj aparte en la Universala Kongreso en Florenco. Ni povas uzi tiujn novajn  rimedojn por disvastigi la aplikon de Esperanto en la scienc-teknika mondo.

Ni ofte prezentas la argumenton ke Esperanto povas trakti kaj esprimi ĉiujn aspektojn de la homa kulturo same bone kiel aliaj lingvoj. Unu el la kampoj en kiu tiu defio estas plej granda estas la scienco kaj tekniko, ĉar tiu kampo estas fronto de rapide kreskanta profesia terminaro kaj samtempe postulas vastan kaj rapidan informadon pri novaj rezultoj. En la fruaj tagoj de Esperanto tiun taskon surprenis Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) kiu en 2006 festas sian centjaran jubileon. En ĝia bulteno Internacia Scienca Revuo (nun Scienca Revuo)  aperis sciencaj artikoloj – originale en Esperanto.

Ni ne pretendu ke Esperanto estas la internacia lingvo de la scienco, sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto. Tio fariĝis pli malfacila dum la epoko de interreto. Ĝi tamen estas ankaŭ granda ŝanco por Esperanto, ĉar per la interreto ni povas facile kaj profesie demonstri al la mondo ke Esperanto serioze frontas tiun defion.

La nuntempa scienca  mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne-angle-parolantaj  landoj ofte  spertas la lingvajn barojn kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontraŭe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva breĉo inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Esperanto povas solvi tiujn problemojn kiel internacia komunika lingvo.

Alia grava tereno estas la prilaboro de fakterminoj. Pro la rapida progreso de scienco kaj tekniko en la lastaj jaroj tio estas eĉ pli granda defio por Esperanto. Kadre de la Akademio de Esperanto aktivas la sekcio pri  faka lingvo. Dum la UK ofte okazas la Terminologia Forumo. La Terminologia Esperanto-Centro (TEC), fondita en 1981, havas nun propran retpaĝon. Dekoj da fakaj terminaroj en Esperanto aperis dum la jaroj kaj multaj estas rete haveblaj (ekzemple en la retejo de STEB menciita sube). Ni devas tamen konservi kaj aktualigi nian terminaran laboron kaj adapti ĝin al modernaj normoj. Ekzemple, eblas tiucele kontakti kaj kunlabori kun INFOTERM, la internacia informcentro por terminologio.

Unu el la plej gravaj manifestiĝoj de la potencialo de Esperanto estas la verkado kaj tradukado de sciencaj kaj teknikaj artikoloj en Esperanto. La interreto estas potenca rimedo por tion fari. Unu kanalo kiun oni lastatempe multe uzas por tiu celo estas Vikipedio – multlingva libera reta enciklopedio. La Esperanta Vikipedio kiu ekzistas de 2001, enhavas jam pli ol 40.000 artikolojn, inter tiuj multaj sciencaj kaj teknikaj artikoloj.

Tre valora iniciato sur la tereno de retaj artikoloj estas la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko ĉe la retejo de Eventoj. STEB klopodas kolekti kaj re-disponigi sciencajn kaj teknikajn artikolojn en tre diversaj fakoj de natursciencoj, juro, medicino, ekonomio kaj aliaj. STEB provizas kreskantan datumbazon de malnovaj kaj novaj artikoloj kaj fakaj terminaroj, kaj povas servi kiel kerno de scienca kaj teknika eldonado en Esperanto.

Universitat-nivelaj kursoj de Esperanto okazas en pli ol cent universitatoj kaj institucioj de alta edukado en la mondo. Sed kiam ni parolas pri universitat-nivela instruado DE scienco PER Esperanto elstariĝas du institucioj kiuj emfazas la rolon de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado :Akademio Internacia de la Sciencoj kaj Internacia Kongresa Universitato.

La Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS)  estas komuna kadro de fake elstaraj sciencistoj el la tuta mondo (proksimume 500 el dudeko da landoj) kiuj celas esplori kaj instrui sciencojn, teknikon kaj arton per Esperanto kaj per plibonigo de la internacia komunikado kaj de  interfaka kunlaboro. En la lasta jaro AIS okazigis studsesiojn en Sibiu (Rumanio), Karlovo (Bulgario), Komarno (Slovakio).

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĝi ofertas al centoj da aŭskultantoj  ĉirkaŭ dek prelegojn de spertuloj, profesoroj aŭ docentoj en siaj fakoj, pri temoj tre diversaj kiel lingvistiko, literaturo, etnologio, komputiko, astronomio kaj ekonomio. La IKU okazas ĉiujare ekde 1951 (komence sub la nomo Internacia Somera Universitato, kaj ekde la UK en Brazilo en 1981 kun la nuna nomo).

En la naŭdekaj jaroj, kadre de la scienca kaj faka agado de UEA, mi iniciatis komunajn AIS- kaj IKU- sesiojn. En 1995 okazis en Tampereo la unua komuna sesio. De tiam preskaŭ ĉiujare estis aranĝita komuna sesio sub la nomo AIS-IKU. Ĝi konsistas el tri kursoj, plilongigo de IKU-prelegoj al AIS-kurso de 3-4 lecionoj. Tiaj kursoj permesas pli profundan traktadon de temo kaj donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. En 2005 estis subskribita nova kontrakto inter UEA kaj AIS pri la okazigo de AIS-IKU kongresaj sesioj.

Por havi presitan dokumenton de la prelegoj mi proponis eldoni la prelegojn kiel broŝuron antaŭ la kongreso. En la UK en Adelajdo (1997) unuafoje aperis broŝuro de la IKU-tekstoj. De tiam UEA regule eldonas la IKU-prelegojn broŝurforme dum la UK, kaj la tiel nomata IKU-libro fariĝis furora vendaĵo en la kongresa libroservo. Nacilingvaj resumoj de la prelegoj ebligas utiligi la IKU-libron por eksteraj rilatoj dum kaj post la kongreso. Lastjare la IKU-dokumentado  plue progresis, kiam la IKU-libro de 2005 aperis ankaŭ en la interreto. Poste aldoniĝis du antaŭaj IKU-libroj (de 1998 kaj 2002), nun videblaj en la retejo de UEA. Plia signo pri la kreskanta prestiĝo kaj populareco de la IKU estas la multiĝo de preleg-proponoj: por la IKU en Litovio estis dek ok proponoj, kaj por la Florenca IKU alvenis kvardek.

Regule en la Universalaj Kongresoj okazas pluraj sciencaj kaj fakaj programeroj : en la Faka Forumo Fakaj Asocioj prezentas sian sperton, metodojn kaj konsilojn por faka agado per Esperantokaj prezenti la praktikan aplikon de Esperanto en divesaj fakoj. Aldone okaas la Faka Budo, jarkunvenoj de Fakaj Asocioj, la Terminologia Forumo kaj la jam detale mencitaj IKU kaj AIS prelegoj. En la chi-jara UK en Florenco la ankau la Strategia Forumo cheftemos pri Esperanto en la Scienco.

La  programo havas tri partojn:  Scienca strategio, AIS kaj ISAE. En la parto pri Scienca Streategio oni pritraktos la progresigon de Esperanto en sciencaj medioj, chu en la movado chu kun ne esperantaj sciencaj medioj. Internacia Scienca Asocio  Esperantista (ISAE), kiu festos sian centjaran jubileon, prezentos historian perspektivon de sia agado dum la jaroj kaj planojn por la estonteco. Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)  prezentos siajn lastatempajn univeristatajn sesiojn kaj agadon kaj la planitan aktivecojn.

Ni povas uzi tiun universitat-nivelan aktivecon por disvastigi la rekonon de Esperanto en scienc-rilataj internaciaj forumoj kiel UNESKO kaj ne registaraj organizaĵoj kiel Internacia Asocio de Universitatoj (IAŬ). Nuntempe okazas kontaktoj inter UEA kaj IAŬ por rekoni AIS kaj IKU kiel universitataj aranĝoj.

Ekzemple, dum lastatempa vizito en Unesko mi interkonsentis kun la ĝenerala sekretario de  IAU, s-ino Eva Egron-Polack, ke la IKU kaj la UK aperu en la reta eventa kalendaro de IAU, uzata de centoj da membro-universitatoj tutmonde. Aldone, IAU konsidros aliĝpeton de AIS (jam en 2000 AIS estis akceptita kiel membro en la prestiĝa Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Lekciistoj (IAUPL), ligita al IAU).

Kun rigardo al la estonteco, la Esperanto-kulturo evoluas ankaŭ en la direkton de scienco kaj tekniko, kvankam eble malpli intense ol sur la beletra kampo. Por garantii ke Esperanto ne stagnu en la scienca kaj faka medioj, ni devas daŭrigi kaj plu intensigi la verkadon de faka literaturo en Esperanto, ĉu originala ĉu tradukita, kaj ĝisdatigi la fakan lingvon kaj abunde publikigi tiujn entreprenojn sur la interreto, kaj por propra utiligo en la Esperanto-komunumo kaj por ekstera informado.

Interne de la movado ni daŭrigu la popularigon de profesiaj kaj scienc-popularaj prelegoj en niaj kongresoj kaj kunvenoj. Ekster la movado ni provu informi kaj kunlabori kun ne-Esperantaj naciaj kaj internaciaj organizaĵoj pri faka kaj scienca agado kaj alta edukado.

Amri Wandel

arkivita en: ,