Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Kiselman protestas kontraŭ angliĝo de svedaj universitatoj

Kiselman protestas kontraŭ angliĝo de svedaj universitatoj

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-20 07:03
Svedaj studentoj ne plu kapablas diskuti siajn proprajn studfakojn en la sveda lingvo, ĉar ili konas la fakajn terminojn nur en la angla. Tion asertas Christer Kiselman kaj aliaj subskribintoj de artikolo aperinta en la plej prestiĝa debat-forumo de Svedio.

En Dagens Nyheter, unu el la ĉefaj svedaj taggazetoj, aperis la 17-an de junio tutpaĝa debatartikolo, subskribita de kvar profesoroj kaj du studentoj, titolita “La sveda lingvo formortas en la universitatoj de la lando”.

Plej supre en la listo de subskribintoj staras la nomo Christer Kiselman, profesoro de matematiko ĉe la universitato de Uppsala; cetere, kvankam ne ĉi tie menciite, li estas membro de tri esperantlingvaj akademioj (Akademio de Esperanto, Akademio Comenius kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino), kaj de la Sveda Scienca Akademio.

La artikolo asertas ke svedlingvaj studantoj de natursciencoj ne plu povas diskuti, eĉ sur popularscienca nivelo, siajn proprajn fakojn en sia propra lingvo; mankas la fakterminologio.

La svedan lingvon parolas ĉirkaŭ 8 milionoj da svedianoj, kaj kelkcent mil da finnlandanoj; cetere ĝin komprenas pli-malpli bone, almenaŭ se skribita, ĉirkaŭ po 4 milionoj da danoj kaj norvegoj, pro la simileco inter la lingvoj. Tio signifas ke la merkato por svedlingvaj faklibroj en mallarĝaj fakoj estas limigita.

La artikolo de Kiselman kaj aliaj postulas nur dulingvecon de la svedaj studentoj - alivorte ke ili kapablu uzi ankaŭ sian gepatran lingvon, ne nur la anglan.

Gunnar Gällmo
[aperis ankaŭ en Raporto.info]