Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La nova papo bondeziris en Esperanto

La nova papo bondeziris en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-18 13:37
La nova papo Benedikto la 16-a revenis al la multjara tradicio de festotagaj salutoj en multaj lingvoj, inter kiuj estis denove ankaŭ Esperanto. Kristnaske la nova papo decidis duonigi la kvanton de lingvoj kaj forigi interalie Esperanton. En la paska dimanĉo la 16-an de aprilo li tamen denove bondeziris en Esperanto - kaj en 61 aliaj lingvoj. Laŭ Renato Corsetti temas pri "granda afero por Esperanto".
La nova papo bondeziris en Esperanto

Rainieri Clerici intervjuata.

Sian tradician mesaĝon por la pasko la estro de la romkatolika eklezio legis en la placo de Sankta Petro. En la mesaĝo li esprimis deziron, ke la resurektinta Kristo "sentigu ĉie sian forton de vivo, de paco kaj libereco". Li aparte menciis la malfacilan situacion en centra Afriko, Irako, en Israelo kaj Palestino.

Post la mesaĝo, li eldiris mallongan paskan bondeziron en 62 lingvoj.  En Esperanto li diris: "Feliĉan paskon en Kristo resurektinta".

La bondeziro en Esperanto estis la antaŭlasta, post la maoria kaj antaŭ la latina. Ĝin atendis en la placo grupeto de esperantistoj, gvidataj de Giovanni Conti, kiuj, jam nun tradicie, ĉeestas paske kaj kristnaske kun siaj paneloj kiuj konsistigas la vorton Esperanto.

Lige kun la papa saluto, la Roma esperantisto Rainieri Clerici estis intervjuita en la satelita televidkanalo Canale Italia.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, rapidis esprimi sian kontenton pri la papa saluto en la diskutejo SCE:

- Mi aliĝas al ĉiuj tiuj, kiuj gratulas la katolikajn esperantistojn, pro la rea salutado de la papo. Sendepende de personaj religiaj opinioj, tio estas granda afero por Esperanto.

Pli pri la temo en la retejo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

arkivita en:
blahma
blahma diras:
2006-04-18 19:33

Mi raportis jam lunde pri la evento en mia reta taglibro (http://blahma.livejournal.com/8186.html) kaj ĝojas nun vidi, ke ankaŭ la grandaj e-amaskomunikiloj kiel Libera Folio informis jam pri ĝi.

Mi ŝatus aldoni, ke: 1. En la paĝaro de IKUE la papa saluto ankaŭ aŭskulteblas: http://www.ikue.org/pasko2006/pasko2006_b16esp.wav 2. La plej bona maniero de esprimi sian kontenton pri la papa saluto estas sendi al li dankeman retpoŝtmesaĝon. Adreso de la papo laŭ kelkaj mondlingvoj troveblas ĉe: http://vatican.mondosearch.com/search_en.aspx?query=e-mail

Marek