Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La nova papo ne bondeziris en Esperanto

La nova papo ne bondeziris en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-31 20:00
La nova papo Benedikto ne daŭrigis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a pri kristnaska saluto en Esperanto. Pasintjare Johano Paŭlo la 2-a post sia tradicia kristnaska mesaĝo diris bondeziran frazon en 62 lingvoj, inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. En Esperanto Johano Paŭlo la 2-a diris: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron".
La nova papo ne bondeziris en Esperanto

Klaku por vidi la Esperantistojn.

La nova papo decidis duonigi la kvanton de lingvoj. Inter la 32 lingvoj kiujn li uzis nun krom Esperanto mankis interalie la litova, la ĉeĥa kaj la slovaka.

La Vatikana radio anoncis, ke papo Benedikto bondeziros en aliaj lingvoj en postaj salutoj, supozeble jam paske, kiam li faros sian sekvan paroladon "Urbi et Orbi", "Al la urbo kaj al la mondo". Ĉu li tiam salutos en Esperanto ne estas konate, sed la forfalo de Esperanto post la unua kristnaska saluto de la nova papo klare indikas ĝian malaltan prioritaton.

Samkiel dum la antaŭaj paroladoj 'Urbi et Orbi', kristnaske kaj paske, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo de Sankta Petro en Romo por levi alte panelojn kiuj konsistigis la vorton Esperanto. La ŝildojn oni ĉi-foje tamen povis vidi nur tre fone dum la televida elsendo.

Pli en la retejo de IKUE.

arkivita en:
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2006-01-02 18:51

Unue Fi-gel', nun Rat-zinger... Pli kaj pli sxajnas ke desuprismo ne estas tre bona ideo.

Gunnar Gällmo